Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde/La rakonto pri la pordo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo Indekso : Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
de Robert Louis Stephenson
Tradukita de William Morrison kaj William W. Mann
La rakonto pri la pordo
La serĉado por Sinjoro Hyde


La rakonto pri la pordo

Sinjoro Utterson, la leĝisto, estis homo kun malglata vizaĝo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. Ĉe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laŭ lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmanĝa vizaĝo, sed pli ofte, kaj laŭte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis ĝinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li ĝuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaŭ kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riproĉi.

—Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laŭ sia propra maniero.—En tiu ĉi rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili daŭrigis viziti lian ĉambraron, li neniam elmontris eĉ nuancon de ŝanĝo en sia mieno.

Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, ĉar eĉ en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj eĉ liaj amikiĝoj ŝajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.

Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu leĝisto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, aŭ tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan taŭgecon ĉe sia objekto. De tio sendube naskiĝis la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1], lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, aŭ kiun temon komunan al ambaŭ ili povis trovi, tio estis por multaj personoj «nukso por fendi». Tiuj, kiuj renkontis ilin dum iliaj ĉiudimanĉaj promenadoj, raportis, ke ili kutime diras nenion, ŝajnas strange malgajaj, kaj akceptadas kun videbla senĝeniĝo la alvenon de amiko. Malgraŭ tio, la du viroj plej alte ŝatis tiujn ekskursojn, taksis ilin la ĉefa juvelo de ĉiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de plezuro, sed eĉ malcedis al la alvokoj de profesiaj aferoj, por ke ili povu ĝui ilin neinterrompate.

Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila, sed ĝi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de l’ semajno[2]. Ŝajne la loĝantoj ĉiuj bone prosperadis, kaj ĉiuj vetesperis sukcesi ankoraŭ pli bone, kaj la superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketaĵoj; tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.

Eĉ dimanĉe, kiam ĝi vualis siajn pli brilaĉajn ĉarmojn kaj estis kompare ne trairata, la strato ellumis, kontraste al sia malgaja ĉirkaŭaĵo, kiel fajro en arbarego; kaj per siaj freŝe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone poluritaj latunaĵoj, sia ĝenerala pureco kaj gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj plaĉis la okulon de la preteriranto.

Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj ĝuste ĉe tiu punkto ia malbonaŭspica masivo de konstruaĵoj eltrudis sian gablon[3] super la straton. Ĝi estis duetaĝa, montris nenian fenestron, nenion krom pordo ĉe la malsupra etaĝo kaj blinda kvazaŭfrunto de makulita muro ĉe la supra; kaj portis en ĉiu trajto la signojn de daŭra kaj avaraĉa malzorgo. La pordo, kiu posedis nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita. Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la ŝtupoj; la lerneja knabo provadis sian poŝtranĉilon sur la muldaĵoj, kaj en la daŭro de preskaŭ tuta generacio, aperis neniu por forpeli tiujn okazajn vizitantojn aŭ por ripari iliajn ruinigaĵojn.

S-ro Enfield kaj la leĝisto iris sur la alia flanko de la strato; sed kiam ili alvenis ĝuste kontraŭ la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.

—Ĉu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj kiam lia kunulo respondis jese, —ĝi estas kunigita en mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.

—Ĉu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda ŝanĝo de voĉo. Kaj kio estis tio?

—Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. —Mi estis revenanta hejmen de iu mondfina loko ĉirkaŭ la tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj ĉiuj loĝantoj estis dormantaj—strato post strato, ĉiuj iluminitaj kvazaŭ por procesio, kaj ĉiuj tiel malplenaj kiel preĝejo—ĝis fine mi eniĝis en tiun staton de mento, en kiu oni aŭskultas kaj aŭskultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten laŭ bona marŝpaŝado, kaj la alia, knabino eble ok aŭ dekjara, kuranta tiel rapide, kiel ŝi povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaŭ, ja sufiĉe kompreneble, kunfrapiĝis unu kontraŭ la alian ĉe la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; ĉar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l’ infanino kaj lasis ŝin kriegantan sur la tero. Tio, aŭdata, estas nenio, sed vidata, ĝi estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvazaŭ iu malbenita Juggernaut. «He! haltu!» mi kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l’ nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo ĉirkaŭ la krieganta infanino. Li estis tute trankvila kaj faris nenian kontraŭstaron, sed li ĵetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke ĝi ŝvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis la propra familio de la knabino; kaj baldaŭ aperis la kuracisto, por kiu oni estis ŝin sendinta. Nu, la infanino ne estis multe vundita, sed pli ĝuste timigita, laŭ la diro de lia ostosegista moŝto; kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed estis unu stranga cirkonstanco. Jam ĉe la unua vido, la viraĉo inspiris en mi naŭzon. Ankaŭ la familio de la knabino ŝajnis senti same, kio estis ja nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la kuracisto. Li estis laŭ la ordinara tipo de apotekisto, de neniu speciala aĝo aŭ koloro, kun forta Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo. Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni ĉiuj: ĉiufoje kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto naŭziĝas kaj blankiĝas pro deziro lin mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis kio estas en la mia, kaj, ĉar mortigo estis neebla, ni faris tion, kion ni juĝis krom tio plej bona. Ni diris al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon el la okazintaĵo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino de Londono ĝis la alia. Ke, se li havas amikojn aŭ kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone, ĉar ili estis sovaĝaj kiel harpioj. Neniam mi vidis rondon da tiel malamegaj vizaĝoj; kaj jen la viro en la mezo, kun ia nigra ridaĉa trankvileco—timigita tamen ankaŭ, mi povis rimarki—sed elportanta la aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.

—Se vi elektas fari profiton el tiu ĉi okazintaĵo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi. Ĉiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu vian sumon. —

Nu, ni suprentordis lin ĝis 100 funtoj por la familio de la knabino; li videble volis kontraŭstari; sed ĉe ni ĉiuj estis io, kio minacis al li nenion bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la pordo? Li eltiris ŝlosilon el la poŝo, eniris kaj tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj ĉeko je Coutts[4] por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam ĉi tio estas unu el la punktoj de mia rakonto, sed ĝi estis nomo almenaŭ tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur ĝi ne estis falsaĵo. Mi permesis al mi la liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero ŝajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la ĉeko de alia homo por preskaŭ cent funtoj. Sed li estis tute trankvila kaj mokrida.

—Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi ĝis la bankoj malfermiĝos, kaj tiam mi mem monerigos la ĉekon.

Tial ni ĉiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la restaĵon de la nokto en mia ĉambraro; kaj, la sekvintan matenon, post kiam ni manĝis, ni iris kune al la banko. Mi mem prezentis la ĉekon kaj diris, ke mi havas ĉiun kaŭzon por kredi, ke ĝi estas falsaĵo. Sed tute ne. La ĉeko estis vera.

—Tut-tut![5] diris S-ro Utterson.

—Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield. Jes, estas malbona afero. Ĉar mia homo estis tia, kun kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la persono, kiu skribis la ĉekon, estas la vera esenco de la konveneco, fama ankaŭ, kaj (kio pli malbonigas la aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas «la bono». Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn malsaĝaĵojn de sia juneco. La Domo de la Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruaĵon kun la pordo. Kvankam eĉ tio ja ne sufiĉas por klarigi ĉion—li aldonis; kaj ĉe tiuj vortoj, li enreviĝis.

El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro Utterson:

—Kaj vi ne scias, ĉu la tratinto de la ĉeko loĝas tie?

—Verŝajna loko, ĉu ne? respondis S-ro Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li loĝas ĉe iu placo.

—Kaj vi neniam demandis pri … la loko kun la pordo? diris S-ro Utterson.

—Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo. Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj; ĝi tro inklinas al la stilo de la Lasta Juĝo. Vi ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaŭ ekirigi ŝtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj malsupreniras la ŝtono, ekirigante aliajn ŝtonojn, kaj baldaŭ iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia propra posta ĝardeno, kaj la familio devas ŝanĝi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi regulon, ke, ju pli afero ŝajnas stranga, des malpli mi demandojn faras.

—Kaj, vere, tre bona regulo ĝi estas, diris la leĝisto.

—Sed mi esploris la lokon mi mem, daŭrigis S-ro Enfield. Ĝi apenaŭ ŝajnas domo. Ne troviĝas alia pordo, kaj neniu en- aŭ eliras per tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia aventuro. Estas, en la supra etaĝo, tri fenestroj, kiuj rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas ĉiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo, kiu ĝenerale elĵetas fumon; tial iu sendube loĝas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; ĉar la konstruaĵoj tiel sin interpremas ĉirkaŭ la korto, ke malfacile estas diri, kie unu finiĝas kaj alia komenciĝas.

La paro denove antaŭenmarŝis silente dum iom da tempo, kaj poste:

—Enfield! diris Utterson, estas bona, via regulo.

—Jes, tiel mi kredas, respondis Enfield.

—Sed malgraŭ ĉio, daŭrigis la leĝisto, estas unu punkto pri kiu mi deziras demandi; mi deziras peti la nomon de tiu homo, kiu piedpremis la infaninon.

—Nu, diris S-ro Enfield, mi ne povas vidi, ke tio iel malutilus. Estis homo nomita Hyde[6].

—Hm, diris S-ro Utterson, kia homo, kiel li aspektas?

—Ne estas facile lin priskribi. Estas io malagrabla ĉe lia aspekto; io malplaĉa, io absolute abomeninda. Mi neniam vidis homon, kiu tiom al mi malplaĉis, kaj tamen mi apenaŭ scias kial. Li ja nepre estas iel kriplita; li forte sentigas ian kriplecon, kvankam mi ne povus precizigi ĝian lokon. Lia aspekto estas iel eksterordinara kaj mi tamen ĉe li ne povas citi nome ion kontraŭnorman. Ne, sinjoro, ne al mi prosperas, mi ne povas lin priskribi. Kaj tio ne estas pro manko de memoro; ĉar mi certigas, ke mi lin povas revidi en ĉi tiu momento.

S-ro Utterson denove iom marŝadis silente, kaj evidente sub la pezo de ia pripensado.

—Vi estas certa, ke li uzis ŝlosilon? li demandis fine.

—Mia kara sinjoro … , komencis Enfield, surprizita el si.

—Jes, mi scias, diris Utterson, mi scias, ke ĉi tio devas ŝajni stranga. La fakto estas, ke se mi ne petas al vi la nomon de la alia persono, tio estas ĉar mi jam ĝin konas. Vi vidas, Richard, ke via rakonto trafis. Se ĝi estis malĝusta pri iu punkto, pli bone estus, ke vi ĝin korektu.

—Ŝajnas al mi, ke via devo estis min averti, respondis la alia, iom morose[7]. Sed mi estis pedante «ĝusta», kiel vi ĝin nomas. La kanajlo havis ja ŝlosilon, kaj, plie, li ankoraŭ ĝin havas. Mi lin vidis uzi ĝin antaŭ malpli ol unu semajno.

S-ro Utterson ekĝemis profunde, sed ne diris vorton; kaj la junulo parolis denove:

—Jen alia leciono, kiu admonas diri nenion. Mi hontas pri mia longa lango. Ni interkonsentu, neniam ree aludi ĉi tiun aferon.

—Tutkore, diris la leĝisto. Mi donas pri tio la manon, Richard.

[1] Riĉard Enfijld.

[2] T.e. ĉiutage krom dimanĉo, kiam en Anglujo la butikoj restas fermitaj.

[3] Gablo: triangula elstaranta konstruaĵo aŭ pinta tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laŭ la gotika arĥitektura stilo. A. gable; Fr. gâble; G. Giebel, Spitzverdachung; H. socarrén, alero.

[4] Elp. Kuts: fama Londona banko.

[5] Ekkrio, kiu montras protestan nekonsenton.

[6] Elp. Hajd.

[7] Morosa: ĉagrenhumora, malgajaĉa, malkontentaĉa. A. morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. mürrisch; H. murrio; Lat. morosus.