Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde/La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La okazo pri la letero Indekso : Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
de Robert Louis Stephenson
Tradukita de William Morrison kaj William W. Mann
La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon
La okazo ĉe la fenestro


La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon

La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis proponitaj kiel rekompenco, ĉar la morto de Sir Danvers ofendis kiel publika malfeliĉo, sed S-ro Hyde estis malaperinta el la sciado de la polico kvazaŭ li neniam ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj ĉio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu ŝajnis ĉirkaŭi lian karieron; sed pri lia nuntempa kaŝejo, ne eĉ murmureto. De l’ tempo, kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo, li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de sia timo kaj pli kvietiĝi en si mem. La morto de Sir Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova vivo komenciĝis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, fariĝis denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li estis ĉiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizaĝo ŝajnis malfermiĝi kaj pliheliĝi, kvazaŭ pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du monatoj la doktoro vivis en paco.

La 8-an de januaro, Utterson estis manĝinta ĉe la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon ĉeestis; kaj la vizaĝo de la mastro rigardis de unu al la alia kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj amikoj.

La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita kontraŭ la leĝisto.

—La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj li akceptas neniun.

La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj, kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam preskaŭ ĉiutage, li trovis ĉi tiun revenon al la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li invitis Guest vespermanĝi kun li, kaj, la sesan, li iris al D-ro Lanyon.

Tie almenaŭ oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante, li estis terurita pro la ŝanĝo okazinta en la mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur lia vizaĝo. La iama rozkolora vizaĝo estis paliĝinta; la karno konsumiĝis; li estis videble pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la observadon de la leĝisto, kiom rigardo el la okulo kaj eco de maniero, kiuj ŝajnis atesti pri ia profunde kuŝanta teruro de la mento. Ne verŝajne estis, ke la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis tentata suspekti.

—Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.

Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto, estis kun ŝajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris sin kondamnita al la morto.

—Min trafis granda ŝoko, li diris, kaj mi neniam resaniĝos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivado estis agrabla; mi ŝatis ĝin, jes, sinjoro, mi kutimis ĝin ŝati. Mi foje pensas, ke se ni scius ĉion, ni pli ĝojus foriri.

—Jekyll estas ankaŭ malsana, diris Utterson, ĉu vi vidis lin?

Sed la vizaĝo de Lanyon ŝanĝiĝis, kaj li levis tremantan manon.

—Mi volas nek vidi nek aŭdi plu pri D-ro Jekyll, li diris per laŭta ŝancelata voĉo. Kun tiu persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu ĉian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.

—Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa paŭzo:

—Ĉu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados sufiĉe longe, por fari aliajn.

—Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li mem.

—Li ne volas akcepti min, diris la leĝisto.

—Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam, Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciiĝos pri la praveco kaj malpraveco de ĉi tiu afero. Mi ne povas diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru, ĉar tion mi ne povas elporti.

Alveninte hejmen, Utterson tuj sidiĝis kaj skribis al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj demandante la kaŭzon de ĉi tiu malfeliĉa disiĝo rilate Lanyon; kaj la morgaŭa tago alportis al li longan respondon, jen tre kortuŝante verkitan, jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis nekuracebla.

—Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis, sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco; vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se mia pordo estos ofte fermata eĉ kontraŭ vin. Vi devos toleri, ke mi iradu laŭ mia propra malluma vojo. Mi faligis sur min punon kaj danĝeron, kiujn mi ne povas nomi. Se mi estas la ĉefa el pekintoj, mi estas ankaŭ la ĉefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke tiu ĉi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel animŝancelantaj; kaj por malpezigi tiun ĉi fatalon, vi povas fari nur ĉi tion: respekti mian silentadon.

Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj amikoj; antaŭ unu semajno, la estonteco estis ridetanta kun ĉia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj, jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro de lia vivo ruiniĝis. Tiel granda kaj neantaŭpensita ŝanĝo montris al frenezeco; sed laŭ la teniĝo kaj paroloj de Lanyon, devas ekzisti por ĝi kaŭzo pli profunda.

Semajnon post tio D-ro Lanyon enlitiĝis, kaj antaŭ ol pasis dekkvar tagoj li mortis. La nokton post la enterigo, ĉe kiu li estis dolore kortuŝita, Utterson ŝlosis la pordon de sia privata oficejo, kaj sidante tie en la lumo de malgaja kandelo li eltiris kaj metis antaŭ sin koverton adresitan per la mano kaj sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. «PRIVATA: por la manoj de J. G. Utterson SOLA, kaj en la okazo de lia antaŭmorto, detruota nelegite», tiel ĝi estis emfaze surskribita; kaj la leĝisto timegis rigardi la enhavon.

—Mi hodiaŭ enterigis jam unu amikon, li pensis, kion fari, se ĉi tio kostos al mi alian?

Kaj poste li kondamnis la timon kiel nelojalecon, kaj rompis la sigelon. Interne troviĝis alia enmetaĵo, ankaŭ sigelita, kaj signita sur la koverto jene: «Malfermota nur post la morto aŭ malapero de Doktoro Henry Jekyll.» Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes, la vorto estis ja malapero; kaj tie ĉi denove, kiel en la freneza testamento, kiun li antaŭ longe redonis al ĝia aŭtoro, jen denove estis kunligitaj la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la testamento, tiu ideo naskiĝis el la fisugestio de la viro Hyde; ĝi estis metita tien laŭ celo nur tro evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion ĝi povas signifi? Kreskis en la administranto granda scivolo, malatenti la malpermeson kaj tuj esplori ĝis la fundo tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la pako kuŝis en la plej interna angulo de lia privata forta kofro.

Tamen, forŝovi la scivolecon ne estas ĝin venki, kaj oni povas dubi, ĉu de tiu tago antaŭen Utterson deziris la kunestadon de sia amiko kun tiom da fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian domon; sed eble estis por li malembaraso, ke oni malpermesis al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun Poole sur la sojlo, ĉirkaŭate de la aero kaj la sonoj de l’ malfermita urbo, ol esti tralasita en tiun domon de propravola sklaveco por sidadi kaj paroli kun ĝia nepenetrebla enfermita ermito. Poole ja havis neniun agrablan novaĵon por komuniki. La doktoro, ŝajnis, nun pli ol iam enfermis sin en la kabineto super la laboratorio, kie li eĉ kelkafoje dormis; li estis malgaja, fariĝis tre silenta; li ne legis; ŝajnis, kvazaŭ io absorbas lian menton. Utterson tiel kutimiĝis la ĉiaman samecon de tiuj raportoj, ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.