Du kandidatoj por la prezidanteco de UEA

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Du kandidatoj
por la prezidanteco de UEA
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 14-a de aprilo 2019
Permesilo: CC BY 4.0

En aŭgusto finiĝos la dua trijara mandatperiodo de Mark Fettes kiel prezidanto de UEA. Tri personoj proponis sin por transpreni la taskon, dum ses personoj, kiujn kontaktis la elekta komisiono, malakceptis. La plej verda el la sinproponintoj ĝis nun ne ricevis subtenon de komitatanoj.

Limdato por kandidati por la posteno de prezidanto estis la 31-a de marto. Kiel la unua sendis sian kandidatiĝon Adalberto Soczówka, kiun la plej multaj kongresemaj esperantistoj rekonas pro liaj tutverdaj vestaĵoj. Li tamen ne havas aliajn konatajn movadajn meritojn, kaj ĝis nun ne ricevis la bezonatan subtenon de du komitatanoj de UEA, do lia kandidatiĝo almenaŭ ĉi-momente ne estas valida.

Laŭ komuniko de la elekta komisiono, jam dum la kongreso en Lisbono estis kontaktitaj tri potencialaj kandidatoj, kiuj tamen malakceptis la taskon. Pliaj tri personoj estis kontaktitaj poste, sed same malakceptis. Tial en la komenco de marto la elekta komisiono faris malferman alvokon.

Ĝis la limdato venis du pliaj kandidatoj, kun valida subteno de komitatanoj. Duncan Charters estis proponita de la komitatanoj Bakker-ten Hagen, Buller, Corsetti, Fernández Calienes, Gutiérrez González, Jegorovas, Kóródy, Pietrzak, Tantin Ackermann kaj Yu. Fernando Maia estis proponita de komitatanoj Cid, Huang, Lee, Maertens, Martínez Mateos, Matúšov, Moon, Osipova, Sabiyumva, Spanò kaj Vergara Olavarría.

Fernando Maia estas nuna estrarano de UEA kaj respondecas interalie pri la oficistoj en la Centra Oficejo. Aldone al liaj vastaj respondecoj apartenas Afriko, kulturo kaj kongresoj. Duncan Charters estas lingvoinstruisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj antaŭa prezidanto de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj.

La novajn prezidanton kaj estraron de UEA elektos la komitato de la asocio dum la Universala Kongreso en Lahtio en aŭgusto. Jam antaŭ tio la individuaj membroj de UEA devos elekti kvin novajn komitatanojn B. Inter la kandidatoj por B-komitataneco estas ankaŭ Duncan Charters.

Entute alvenis dek kandidatiĝoj por la ses komitatanaj lokoj. El tiuj dek, ok kandidatoj havis la bezonatan subtenon de dek individuaj membroj de UEA el minimume tri landoj. La validaj kandidatoj estas Osmo Buller, Duncan Charters, Emilio Cid, Didier Janot, Aleks Kadar, Lee Jungkee, Michael Boris Mandirola kaj So Jinsu.

Rimarkindas ke tute mankas virinoj inter la kandidatoj.

Libera Folio sendis al ĉiuj kandidatoj je prezidanteco kaj komitataneco demandojn pri iliaj prioritatoj kaj planoj, precipe rilate al la decido de la nuna estraro draste tranĉi la laborfortojn en la Centra Oficejo. La respondojn ni publikigos tuj kiam ili alvenos.