Du okuletoj
Elf Norrbo
Nekonatulo
Indekso : Du okuletoj de Elf Norrbo Tradukita de Nekonatulo |
Esperanto-Folket, Sveda revuo el Hälsingborg. N-ro 1, januaro 1911. |
Du okuletoj
Elf Norrbo
Nekonatulo
Pep! Eksonigis granda rato post la balaaĵujo en la angulo, interne de la korto. Maljuna, dika ratgrandegulo, preskaŭ senhara je dorso kaj vosto pro ofta rapidrampado, en malvastaj muregtruoj. Ĉiama gasto kaj malnova en la korto, plena de postmarkoj de katungegoj, el kiuj ĝi estis elglitinta, aŭ de la hakdentoj de kontraŭuloj interne la kaŝejojn - pep! Ĝi ree estis batalinta.
Korto ĝi nomiĝis, sed puto ĝi estis. La sesetaĝaj domoj je la flankoj formis la murojn de l' puto. Per efektive longtenila balailo oni atingis laŭlarĝe de fenestro al fenestro inter la etaĝoj. Puto, kiel dirite.
Malsupte sur la fundo - la korta plataĵo la malsekaĵo longlange lekis la ŝtonojn absolute antaŭgardata pri ĉio, kio nomiĝas suno kaj vento. Kun la ratmaljunulo konkuris amasoj de mordetbestoj pro la frandaĵoj en la balaaĵa barelo kaj en la keloj. Fungaĵo ornamis ĉiun la plej malgrandan lignopecon. Tie malsupre rusto en kelkaj horoj kolorigis metalon.
Multaj, multaj fenestroj rigardis en la puton. Kaj multaj aĵoj skuiĝis, puriĝis, estis frapataj super la puto kaj ĵetataj en ĝin. Balaaĵaj ŝoveliloj - estis tiel oportune etendi mallaboreman brakon, ekrenversi kaj ...
La polveroj komence faris malgrandan rondon, kvazaŭ por provi, sed ne atingis malproksimen; kelke da ili reenglitis tra malfermitaj pordoj, fenestroj kaj fendetoj; sed ia rondedanco ne okazis, kiel ili estis atendintaj. Ĉar nenia vento ekludis, kaj ne povas oni danci sen muzikanto! Do, nur restis al ili tute modeste malleviĝi ĝis la lundon, kaj per tio finiĝis la libereco, ĉar malsekaĵo estas avieda pri tia, kia estas polvo. Ĝi bezonas tian por siaj mikroboj.
Estis grandioza mikrobfabrikado, kiu okazis tie malsupre, vera institucio de kovado. Ĉu bezonas esti dirate, ke la produktado superis la bezonon en eksterordinara grado...
Kia malgranda fenestro tiu, kiu troviĝis tie malsupre! La fenestro de pupdometo, Eĉ kurtenoj interne. Kaj du malgrandoj "sanggutoj" en beletaj potoj, ho jes. Kaj paron da okuletoj kaj duonon da nazeto oni vidis.
Ci kortuŝanta fenestro, de kiu ĉiam rosis kaj fluis!
Paro da okuletoj, jes. Kaj patrino ĉe forno, patro ĉe ŝustablo. Kun bruligitaj lampoj vintre kaj somere - matene, tagmeze, vespere.
La malgrandaj okuloj precize suprenatingis al kaj iomete super la fenestra tabulo kaj povis iomete eksterenrigardi. Kiom estis interesa la kontraŭa muro, tiel malproksime! "Brikeroj", iam estis dirinta la patrino.
Ho! Estas brikeroj ĉi-tio ... Longaj laŭlarĝoj strekoj kaj pli mallongaj de supre malsupren ... Imagi! Kaj tiaj malfermaĵoj.
- Tiuj malfermaĵoj estas fenestroj, Manjo ... Dirinte, la patrino rapidis al la forno, kie superbolis la kafkuirilo.
... Brikeroj kaj fenestroj ... kaj fenestroj kaj brikeroj! Estas multe, tio.
Multe, kio kaŝiĝis.
Brikeroj - malfermiĝantaj burĝonetoj en printempo ... paleverdaj folietoj ... pli malfrue floroj ... fruktoj ...
Brikeroj - ĝojegaj birdtriloj, gaje flirtantaj flugiloj, fervore malfermiĝantaj bekoj ...
Vastaj kampoj kun krizantemoj, balanciĝanta grenaro, brilanta akvo ... suno, belega de Dio suno ... senfina, bluiĝanta ĉielo ...
Brikeroj ...
Vere, la puto havis kvazaŭ kovrilon. Tiu kovrilo estis tiel mirinde hela kaj blua. Tiel pura, tiel malsimila al ĉio alia en la horizonto de l'okuletoj. Kiam Manjo energie turnfleksis sian malgrandan kapon flanken, ŝi povis ekvidi grandan pecon de la "punta kovrilo".
Brikero ĝi ne estas; ĝi havas neniajn akrajn randojn kaj neniajn rektajn, rektajn strekojn - strekoj, strekoj kaj neniaj malmolaj, malmolaj randoj. Ĉu fenestro? Ĉu eble ĝi ne estas io simila? - Panjo?
-Jes jes, ĝi estas fenestro, Manjo ... Sed ĝi estas tro alte ... Por ni ...! Kaj sonis kiel ekĝemo, ŝajnis al la okuletoj, kiam la patrino donis ĉi-tiun klarigon.
Fenestro! Tiel hela kaj blua! Tiel bela ... Kiel bone tamen estas, opiniis la okuloj - kaj la malgranda nazo pripenseme ekbalanciĝis - ke ĝi sin trovas tiel alte. Neniu ja atingis tien supren por ĵeti sur ĝin malpuraĵon, kio tre ofte okazis pri tiu malgranda, apud kiu staris Manjo.
Imagi - tiel granda, stranga, brile blua fenestro! Tiel alte!
Kaj la okuletoj fikse rigardadis la bluan fenestron de tago al tago, frue kaj malfrue.
De tempo al tempo ĝi ne vidiĝis. Tio okazis en la matenoj kaj dum granda parto de l'antaŭtagmezoj. Tiam sin portis ĉiam nuboj en la puto, "frap, frap" sencese sonadis el la malfermitaj fenestroj kaj frapbalkonoj. Tiam estis tiel vivplene en la puto. Pli malfrue de l'tago eksilentis, tiel ke la ratoj kuraĝis aperi, post kiam ilia spiono, la maljuna senharulo, antaŭe estis aperinta, raportante: prete!
Troviĝis pli multe da fenestroj tie malsupre, sed nur en unu, tiu de l'botisto, vidiĝis floroj kaj mirantaj okuletoj. Post la aliaj gazetpapero pendis, kaj ĉifonŝtopiloj estis enmetitaj tien aŭ alien. Neniu tie interne ŝajnis multe interesiĝi pri la vidindaĵoj de l'puto, eĉ ne pri la blua fenestro tie supre.
De tempo al tempo granda viro envenis en la puton, forprenante la barelon el la angulo kaj tienmetante alian. Li ĉiam kapsalutis al la okuloj en la fenestro, kaj io stranga, simile al lumreflekto, traglitis tra la vizaĝo de la viro.
Strange! opiniis la okuloj. Tiu viro estas ja tiel longa kaj tiel rekta. Tio neniel povas esti laŭĝusta. Viro do devas sidi kliniĝante je ŝustablo kaj havi kurban dorson. Manjo ree demandis.
- Tion ne komprenas Manjo, tiam diris oni, Manjo estas tro malgranda.
- Strange, pensis Manjo kaj reiris al sia fenestro kaj siaj brikmuregoj. Proksiman fojon, kiam la viro venis kaj kapsalutis al la malgranda fenestro, demando kaj gaja scivolemo kuŝis en tiuj okuloj, kiuj respondis la saluton.
- Mi devas iufoje eniri tien, pensis la viro.
Sed je la proksima vizito, kiun li faris, la okuloj forestis, kaj ia blankaĵo kovris la fenestron.
- Ĉu ili estus ŝanĝintaj loĝejon, mi miras... Tion certe scias la vidvino Janson.
Jes, vidvino Janson sciis. Ĉar ŝi ĉiam sciis. Dio sciu, kion ne sciis ŝi, cetere.
- Transloĝiĝi! Tiuj! Kien ili estus transloĝiĝintaj? Kiu venis ĉi-tien, certe restos ĉi-tie, ĝis kiam la malsekaĵo pereigos lin.
- Nu, vi celas la blankaĵon post la fenestro? Jes, ilia infanaĉo mortis antaŭhieraŭ.
- Kelke da homoj havas feliĉon la maljunulino kolereme aldonis kaj tusis.
Kiu havis feliĉon, la posedintino de la okuletoj aŭ la gepatroj, tio ne estis klarigita. Kaj vidvino Janson ricevis donace la korneton, intencitan por la malgrandaj okuloj.
- Sinjoro Dio benu vin! ekkriis la maljunulino, sin preparante por longa klarigo. Sed la viro foriĝis.
Li venis ĝustatempe por renkonti blankigitan ĉerkon, menditan al la gebotistoj.
"Pep pep"! eksonis en la angulo, post la barelo, kaj "frap frap"! venis" el supre.
Estas io rimarkinde malgaja pri ĉi-tiu korto, meditis la viro. Li neniam antaŭe estis pripensinta pri tiu afero. - - -
Kaj la ratoj mordetis. La kanbastonoj frapis. La tempo pasis.
Belan tagon la "barela homo" povis aŭdi malfortan sonon de plendo el interne la loĝejon de la gebotistoj. Li plandonajla martelo falis en prokutime ritmaj ekfrapoj, kun sama intertempo inter ĉiu. La lampoj brilis. Sonis kiel krio de infano.
- Paro da okuletoj ree, li pensis. Kaj estis, kvazaŭ ekbrilo de l'suno sin malsupren-ŝtelis ĝis la fundon de l'puto.
Kaj jen! Malgranda frunto kun blondaj haroj supre, du okuletoj kaj duono da nazo malakra aperis super la fenestra tabulo, iomatempe poste.
Super la puton glitis la scivola rigardo de l'infaneto. La brunaj flankoj de l'brikeroj kun grizaj kunmetaĵoj el mortero ĉirkaŭe, la balaaĵujo en la angulo, la rapidemaj, pepantaj ratoj, la gluiĝaj pro malsekeco ŝtonoj, la ĉifonŝtopiloj en la apudaj fenestroj ree havis interesitan rigardanton.
- Kio estas tiu delikata, blua tolaĵo, kion oni pendigis tien supre, laŭlarĝe? demandis delikata voĉo.
La patrino nomis ion strangan, ion luman, belegan, brilan kaj grandan, sed ion, kio sin trovis tro alte por povi ĝojigi ilin, malriĉulojn. Eble ŝi estus detale rakontinta pri tio brila kaj ĝoja, sed ŝi suferis pro tiel malagrabla tuso kaj aliparte ŝi havis urĝan laboron ĉe la forno.
La martelo frapis, la peĉfadeno estis tirata eksteren kaj internen - eksteren kaj internen, la lampoj lumaĉis sur plandoj kaj kalkanumaj flikoj.
- Nu, ekrigardu, tiun viron, panjo, tiom granda li estas kaj preskaŭ rekta je l'dorso. Estas do strange... La rigardo de la infaneto alglitis al la botista stablo - kaj komparis.
La viro tie ekstere pensis: Ĉu mi enirus tien iufoje! ... Sed hodiaŭ mi ne havas tempon ... tute neeble ... Proksiman veturon eble ... Li kapsalutis al la fenestro, la malmolaj trajtoj eklumiĝis, Tiu korto tamen ne estas tiel malgaja. Du malgrandaj sunoj ... Malgrandan korneton da figoj li do almenaŭ povus havigi. Proksiman veturon.
"Frap frap frap"! diris la kanbastonoj kontraŭ tapiŝoj kaj seĝosidoj sur la balkonoj. "Pep pep" ... responde diris la ratoj malsupre en siaj kaŝejoj. La pordo de l'vidvino Janson estis iomete malfermita. La maljuna virino mallaŭte tusadis.
Proksiman veturon - do ne!
La viro ekrigardis.
Denove ekzemplero da gazeto estis streĉita interne la fenestron de l'botisto. Ne estas do eble? Ĉu efektive... Li enpaŝis en la loĝejon de l'maljunulino, kiu estis kuŝanta en lito, tremante pro tuso.
- Ĉu ne estas strange, ŝi siblis, ke kelke da homoj havas tian feliĉon? Nun estas la dua infanaĉo, kiu foriris de ili ... Mortis lastan semajnon ...
La viro ne aŭdis la daŭrigon.
- Estas terura korto, ĉi-tio, li murmuris. Ratoj kaj malsekeco kaj ...
Sed ankoraŭ unufoje li estis aŭdonta apartan sonon, simile al ploro de infano, el interne la loĝejon de la gebotistoj. Kaj ree io brila traglitis tra liaj trajtoj, kiam fine paro da bluaj infanokuloj ree sin levis super la randon de l'fenestro.
La tria.
Bedaŭrinda malgrandulo! Li havis neniun, kiu povis informi pri ĉio la mirinda kaj interesa, kio estis almontrata tie ekstere en la puto kun sesetaĝaj domoj kiel muroj. La patrino estis mortinta, kaj la patro neniam havis tempon. Sed estis maljuna viro tie ekstere, kiu de tempo al tempo venis por ŝanĝi la balaaĵujojn, kaj li kapsalutis tiel afable. Kaj tiu viro certe estis ĝusta viro, ĉar li estis preskaŭ tiel kurba je l'dorso kiel paĉjo sur la seĝo ... "Flik flik", sonigis la martelo: Ĝi neniam estis ripozanta.
Estas io blua, bela kaj brila alte jen supre, pensis la infaneto. Sed ĝi nur sidas tiel terure alte - tute tro alte. La infaneto rigardis kaj rigardadis, dum tagoj kaj semajnoj, ĝis kiam ĝi fariĝis tiel laca, kaj la vango tiel pala.
- - - - -
- Strange, diris la viro ĉe la barelo, ĉu mi do neniam vidos tiun malgrandan kapon pli proksime. Ĉu mi ne devas internen iri nun... Kaj li enpaŝis.
Tie interne lampo brilis apud lito. Malgranda kapo estis videbla super la rando de la litkovrilo.
- Kio estas tio brila kaj bela, kio vidiĝas alte jen supre? la inflaneto demandis per estingiĝanta voĉo.
- Brila ...? Bela ... ?
La patro ne komprenis. Ĉar li estis nur patro... -
De tiu tago la fenestro estis malplena. La floroj fore, la kurtenoj en ĉifonoj. Nun la vidvino Janson ne bezonis esti pridemandata; ŝi cetere estis ankaŭ malaperinta.
- Estas terura mizeraĵo ĉi-tiu korto, opiniis la barela maljunulo.
"Pep pep"! sonis el la anguloj.