Dua Vatikana Koncilio: Dei Verbum 3-4

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la dogmatika konstitucio Dei Verbum de la dua Vatikana koncilio pri la Dia revelacio

Kristo kompletigas la tutan revelacion

Dio, kiu ĉion kreis kaj prizorgas per la Vorto,[1] en la kreitaĵoj mem donas al la homoj daŭran ateston pri si.[2] Li volis malfermi ankaŭ la vojon al supernatura savo, kaj tial Li tuj dekomence revelaciis sin mem al niaj pragepatroj.

Post kiam ili falis, Li per sia promeso de elaĉeto [3] vekis en ili la esperon je savo kaj senĉese zorgis pri la homaro, ĉar Li volas doni eternan vivon al ĉiuj, kiuj daŭre faras bonon [4] kaj serĉas savon.

En konvena tempo Li vokis Abrahamon por fari el li grandan nacion,[5] kiun Li post la patriarkoj edukadis pere de Moseo kaj la profetoj, ke oni agnosku Lin kiel unusolan, vivan kaj veran Dion, providencan Patron kaj justan juĝiston, kaj ke oni atendu la promesitan Savanton. Tiel Li dum epokoj preparadis la vojon al la evangelio. Kaj tiel «Dio multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj Li parolis al ni en la Filo.» [6]

Li sendis sian Filon, sian eternan Vorton, kiu lumigas ĉiun homon, por ke Li restadu inter la homoj kaj mesaĝu al ili la Diajn misterojn.[7]

Do Jesuo Kristo, la enkarniĝinta Vorto, «homo» sendita «al homoj»,[8] «parolas Diajn vortojn» [9] kaj efektivigas la verkon de la savo, kiun al Li konfidis la Patro.[10]

Kiu vidas Lin, tiu vidas ankaŭ la Patron.[11] Tial per sia tuta ĉeesto kaj apero, per siaj vortoj, agoj, signoj kaj mirakloj, sed ĉefe per sia morto kaj glora resurekto, kaj fine per la alsendo de la Spirito de vero Li plenigas kaj kompletigas la revelacion konfirmante ĝin per Dia atesto, nome ke Dio estas kun ni, por ke Li liberigu nin el la mallumo de peko kaj morto, kaj ke Li revivigu nin por la eterna vivo.

Tial la kristana ordo de savo, kiel nova kaj definitiva kontrakto, neniam pasos. Kaj antaŭ la glora apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo [12] oni ne povas atendi ian novan publikan revelacion.

  1. kp. Joh 1,3
  2. kp. Rom 1,19-20
  3. kp. Gen 3,15
  4. kp. Rom 2,6-7
  5. kp. Gen 12,2-3
  6. Heb 1,1-2
  7. kp. Joh 1,1-18
  8. Letero al Diogneto VII,4
  9. Joh 3,34
  10. kp. Joh 5,36; 17,4
  11. kp. Joh 14,9
  12. kp. 1 Tim 6,14; Tit 2,13

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Dua Vatikana koncilio (1962-1965): Constitutio dogmatica Dei Verbum de divina revelatione, n. 3-4
  • Esperanta traduko:
Magda Šaturová, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 55-56

Envicigo[redakti]

  • Advento > 3-a semajno > ĵaŭdo

Vidu ankaŭ[redakti]

Ireneo: Kontraŭ Herezoj, lib. 4, ĉap. 20 (1) (3-a adventa semajno > merkredo)
Aŭgusteno: Pri Psa 38 (37) (3-a adventa semajno > vendredo)
aŭ: → Leono la 1-a: Letero 31 (advento > la 17-a de decembro)

> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro