Dua Vatikana Koncilio: Lumen Gentium 48

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Legaĵo
> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro

Brevier-Legaĵo[redakti]

el la dogmatika konstitucio Lumen Gentium de la dua Vatikana koncilio pri la eklezio

La eskatologia karaktero de la pilgrimanta eklezio

La eklezio, en kiun ni ĉiuj en Kristo Jesuo estas invitataj kaj en kiu helpe de la Dia graco ni akiras sanktecon, akiros sian plenecon nur en la ĉiela gloro, kiam venos la tempo por renovigo de ĉio.[1] En Kristo ĝi perfekte naskiĝos kune kun la homa raso de la tuta mondo, kiu estas senpere ligita kun la homo kaj pere de li akiras sian celon.[2]

Kiam Kristo estis altenlevita super la teron, Li ĉiujn altiris al si.[3] Post sia resurekto [4] Li sendis sian revivigan Spiriton al la disĉiploj, kaj per la Spirito Li kreis sian korpon, kiu estas la eklezio kiel universala sakramento de savo. Nun Li sidas dekstre de la Patro kaj senĉese agas en la mondo. Li alkondukas homojn en la eklezion, per kiu Li pli intime kunigas ilin kun si kaj vivtenas ilin per siaj propraj korpo kaj sango, por ke ili povu partopreni en Lia glora vivo.

La promesita renoviĝo, kiun ni atendas, jam komenciĝis en Kristo kaj daŭras per la sendo de la Sankta Spirito, kiu agas en la eklezio. En ĝi la kredo instruas nin ankaŭ pri la signifo de nia nuntempa vivo, dum ni – kun espero je venontaj bonoj – plenumas la verkojn, kiujn la Patro konfidis al ni en tiu mondo, kaj tiel ni laboras por nia savo.[5]

Do jam atingis nin la lastaj tempoj,[6] kaj la renoviĝo de la mondo estas nerevokeble fiksita. Jam en tiu ĉi mondo ĝi estas vere en certa senco anticipita, ĉar la eklezion jam sur tiu ĉi tero karakterizas ĝusta, kvankam neperfekta sankteco.

Sed ĝis kiam ne estos nova ĉielo kaj nova tero, kie loĝos justeco,[7] la pilgrimanta eklezio en siaj sakramentoj kaj institucioj, apartenantaj al tiu ĉi tempo, portas la aspekton de tiu ĉi pereonta mondo kaj ĝi mem vivas meze de la kreitaro, kiu ĝis nun suspiras kaj suferas en akuŝdoloroj kaj atendas la aperon de la filoj de Dio.[8]

  1. kp. Ago 3,21
  2. kp. Efe 1,10; Kol 1,20; 2 Pet 3,10-13
  3. kp. Joh 12,32
  4. kp. Rom 6,9
  5. kp. Flp 2,12
  6. kp. 1 Kor 10,11
  7. kp. 2 Pet 3,13
  8. kp. Rom 8,19-22

Fontoj[redakti]

  • Latina teksto:
Dua Vatikana koncilio (1962-1965): Constitutio dogmatica Lumen Gentium de Ecclesia, num. 48
  • Esperanta traduko:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 30

Envicigo[redakti]

  • Advento > 2-a semajno > mardo

Vidu ankaŭ[redakti]

Johano de la Kruco: Ascendo sur la monton Karmel (2-a adventa semajno > lundo)
Aŭgusteno: Pri Psa 110 (109) (2-a adventa semajno > merkredo)