Dum unu maja mateno

El Vikifontaro
Dum unu maja mateno ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Dum unu maja mateno

Sunplena maja mateno. Silento sur hospitalaj koridoroj, silento ekstere, en la tuta naturo, silento en mia animo…

Printempo!

Rigardas min la ĉielbluo milde kaj serene; arboj, surŝutitaj per verda foliaro kaj burĝonoj, amike flustras ian rakonton, kiu portas al la animo trankvilon, grandan trankvilon.

Senzorge ĉirpas birdoj, — iras malproksimen ilia matena kanto, kanto de danko, pro l’ suno, pro ĉielbluo, pro ĝojo…

Printempo! Printempo!

Sur la teron ĝi ĵetis faskon da varmaj sunradioj, alparolis ĝin per plugo, tondroj, per la unua tempesto, pasigis sur la firmamento diverskoloran ĉielarkon, elŝiris el la animoj malĝojon kaj dubon, ekkantis himnon de ĝojo…

Tra larĝe malfermita fenestro enpenetris ĝi en mian ĉambron, ekrigardis en miajn okulojn profunde, tra profunde.

Printempo.

Plorekĝemis mia animo en tiu ĉi maja mateno, ektremis forte mia koro… Ho, forlasi tiujn ĉi hospitalajn murojn, forkuri el tiu ĉi blanka lito, iri antaŭen, en tiun ĝojon kaj printempon, kuniĝi kun tiu printempa himno, himno de ĝojo kaj feliĉo…

Ho, printempo!

* * *

Mi eksidas sur la lito, forĵetas la kovrilon…

Doloro trapikas la koron…

Signalo!

* * *

Mi refalis sur la liton. El sub fermitaj palpebroj ekfluas larmoj…

Ho, suno! Printempo! Al vi mi etendas la brakojn!

Halina Weinstein.

En Universitata Kliniko, str. Nowogrodzka 59, ĉambro 91, Varsovio.