Eĉ se ne amen

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Eĉ se ne amen
Aŭtoro: Guillaume Armide
Fonto: Eĉ se ne amen de Guillaume Armide ĉe SoundCloud
Permesilo: CC BY 3.0
Registraĵo de la kanto Eĉ se ne amen.

Tiom da homoj rapidirantaj feliĉen
Tiom da homoj kurantaj riĉen
Malantaŭ sia
Melankolia
Nesentemo

Vi staras inter ili rigardante ĉirkaŭen
Fuĝas viaj hodiaŭoj morgaŭen
Okazas al vi blovdiri
Belajn vortojn al ili
Kaj ne sen temo

Vian voĉon ŝatas aŭdi
Ili, jes ja sed la klam'
Ne povus iel al vi taŭgi
Ĉar ne naskas ĝin am'

Vi staras inter ili ne irante translimen
Kelkfoje unu venas pli proksimen
Kiam vi tiun tuŝas
Tiam vi ĉion fuŝas
Ĉu blasfemo?

Viajn manojn ŝatas senti
Ili, jes ja sed tamen
Iajn sagojn devas sekvi
Ili, eĉ se ne amen

Tiom da homoj rapidirantaj morgaŭen
Tiom da morgaŭoj fuĝantaj hieraŭen