Eŭropa Konstitucio dua parto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
PARTO II

ĈARTO DE FUNDAMENTAJ RAJTOJ DE LA UNIO
[redakti]

PREAMBLO
[redakti]

La popoloj de Eŭropo, konstruante ĉiam pli kunigan unuiĝon inter si, decidis kunlabori al paca estonteco, surbaze de komunaj valoroj.

Konscianta pri sia spirita kaj morala heredaĵo, la Unio fondiĝas sur la nedisigeblaj kaj universalaj valoroj de homa digno, libereco, egaleco kaj solidareco; ĝi baziĝas sur la principo de demokratio kaj de jurŝtato. Ĝi metas la individuon en la centron de sia agado, starigante la civitanecon de la Unio kaj kreante spacon de libereco, sekureco kaj justeco.

La Unio kontribuas al la konservado kaj la pluevoluigo de tiuj komunaj valoroj, dum ĝi montras konsideron pri la diverseco de la kulturoj kaj tradicioj de la Eŭropaj popoloj kaj ankaŭ pri la nacia identeco de la Membroŝtatoj kaj pri la organizado de iliaj publikaj aŭtoritatoj je nacia, regiona kaj loka niveloj; ĝi strebas antaŭenigi ekvilibran kaj daŭrigan evoluigon, kaj ebligas liberan cirkuladon de personoj, servoj, varoj kaj kapitalo, kaj ankaŭ liberan establon.

Tiucele, estas necese fortigi la protekton de fundamentaj rajtoj, prilumigante la sociajn ŝanĝojn, la socialajn, sciencajn kaj teknologiajn progresojn, kaj farante tiujn rajtojn pli videblaj en Ĉarto.

Tiu Ĉarto, atentanta pri la kompetentoj kaj la taskoj de la Unio kaj la principo de subsidiareco, reasertas la rajtojn kiuj dependas, nome, de la konstituciaj tradicioj kaj internaciaj devontigoj komunaj al ĉiuj Membroŝtatoj, de la Eŭropa Konvencio por la Protekto de Homaj rajtoj kaj Fundamentaj Liberoj, de la Socia Ĉarto adoptita de la Unio kaj de la Eŭropa Koncilio kaj la Kortumo de la Eŭropa Unio kaj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. En tiu kunteksto la Ĉarto estos interpretita de la Uniaj jursidikcioj kaj la Membroŝtatoj, post taŭga konsidero pri la klarigoj pretigitaj sub la aŭtoritato de la Prezidio de la Kongreso kiu redaktis la Ĉarton, kaj pri la ĝisdatigoj sub la respondeco de la Prezidio de la Eŭropa Konvencio.

La uzo de tiuj rajtoj necesigas respondecojn kaj devojn, tiel al aliuloj, kiel al la homa komunumo kaj la estontaj generacioj.

Sekve, la Unio agnoskas la rajtojn, liberojn kaj principojn esprimitaj jene.

TITOLO I

DIGNO
[redakti]

Artikolo II-61

Homa digno
[redakti]

La homa digno estas netuŝebla. Ĝi estas respektenda kaj protektenda.

Artikolo II-62

Rajto pri vivo
[redakti]

1. Ĉiu homo havas rajton pri sia vivo.

2. Neniu povas esti kondamnita al mortopuno aŭ esti ekzekutita.

Artikolo II-63

Rajto pri la persona integreco
[redakti]

1. Ĉiu rajtas pri sia korpa kaj spirita integreco.

2. En la kadro de la medicino kaj biologio, respektendas, nome:

(a) la libera kaj informita konsento de la koncernato, laŭ kondiĉoj perleĝe difinitaj;

(b) la malpermeso de eŭgenikaj praktikoj, kiel tiuj, kiuj celas selekti personojn;

(c) la malpermeso utiligi homan korpon aŭ ajnan ĝian parton kiel fonton de financa profito;

(d) la malpermeso de la reprodukta klonado de homoj.

Artikolo II-64

La malpermeso torturi kaj malhumane aŭ humilige takti aŭ puni
[redakti]

Neniu suferu torturon, malhumanan aŭ humiligan traktadon aŭ punon.

Artikolo II-65

Malpermeso de sklaveco kaj laborpuno
[redakti]

1. Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco.

2. Neniu estu postulita fari punlaboron aŭ devigan laboron.

3. La ŝakrado je homoj estas malpermesita.

TITOLO II

LIBERECOJ
[redakti]

Artikolo II-66

Rajto pri libereco kaj sekureco
[redakti]

Ĉiu rajtas pri libereco kaj persona sekureco.

Artikolo II-67

Respekto de la privata kaj familia vivo
[redakti]

Ĉiu rajtas pri respekto de sia privata kaj familia vivo, hejmo kaj de siaj amikaj rilatoj.

Artikolo II-68

Protekto de la personaj datumoj
[redakti]

1. Ĉiu rajtas pri la protekto de siaj personaj datumoj.

2. Tiuj datumoj devas esti pritraktiktaj honeste por la specifaj celoj kaj kun la konsento de la koncernato, aŭ de alia rajtigita motivo priskribita de leĝo. Ĉiuj rajtas ekkoni la datumojn lin koncernantajn, kaj obteni ilian korektigon.

3. Sendependa aŭtoritato kontrolas la respekton de tiuj reguloj.

Artikolo II-69

Rajto pri geedziĝo kaj fondo de familio
[redakti]

La rajto geedziĝi kaj fondi familion estas garantiitaj, konforme al la naciaj leĝoj kiuj regas la uzon de tiuj rajtoj.

Artikolo II-70

Libereco de penso, kredo kaj religio
[redakti]

1. Tiu rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi je religio aŭ kredo, kaj la liberecon montri sian religion aŭ kredon individue aŭ plurope, publike aŭ private per kulto, instruado, praktiko kaj plenumado de ritoj.

2. La rajti militrifuzi estas agnoskita konforme al la naciaj leĝoj regantaj la uzon de tiu rajto.

Artikolo II-71

La libereco esprimiĝi kaj informiĝi
[redakti]

1. Ĉiu rajtas libere esprimiĝi. Tiu rajto inkluzivas la liberecon pri propra opinio, kaj la liberecon ricevi kaj komuniki informojn kaj ideoj, sen enmiksiĝo de publikaj aŭtoritatoj kaj sen konsidero pri landlimoj.

2. La libereco de la amasinformiloj kaj ilia diverseco estas respektita.

Artikolo II-72

La libereco kunveni kaj asociiĝi
[redakti]

1. Ĉiuj rajtas libere kunveni pacocele, kaj libere asociiĝi je ĉiuj niveloj, precipe pri aferoj politikaj, sindikataj kaj civitanaj, kio implicas ĉies rajton formi kaj aliĝi al laborsindikatoj por la protekto de siaj interesoj.

2. Politikaj partioj je Unia nivelo kontribuas al la esprimado de la politika volo de la Uniaj civitanoj.

Artikolo II-73

La libereco de arto kaj scienco
[redakti]

La artoj kaj la sciencaj esploroj estas liberaj. La libereco de la Universitatoj estas respektata.

Artikolo II-74

La rajto pri edukado
[redakti]

1. Ĉiu rajtas pri edukado kaj pri alirebleco al profesia trejnado kaj daŭriga krominstruado.

2. Tiu rajto inkluzivas la eblecon senpage partopreni al la deviga instruado.

3. La libereco fondi edukajn instituciojn, konforme al la demokratiaj principoj, kaj la rajto de la gepatroj certigi por siaj infanoj la edukadon kiu konformiĝas al iliaj religiaj, filosofiaj aŭ pedagogiaj konvinkoj, estas respektitaj laŭ la naciaj leĝoj aplikeblaj.

Artikolo II-75

La libereco de profesio kaj rajto pri laboro
[redakti]

1. Ĉiu rajtas labori kaj praktiki libere elektitan aŭ akceptitan okupon.

2. Ĉiu unia civitano rajtas serĉi postenon, labori, establiĝi, aŭ disponigi servojn en iu ajn membroŝtato de la Unio.

3. La ŝtatanoj de eksteruniaj landoj, permesataj labori en la teritorio de la Membroŝtatoj, rajtas pri la samaj laborkondiĉoj kiel la uniaj civitanoj.

Artikolo II-76

Libereco de entrepreno
[redakti]

La libereco de entrepreno estas agnoskita, konforme al Unia juro kaj la naciaj leĝaroj kaj kutimoj.

Artikolo II-77

La rajto pri proprieto
[redakti]

1. Ĉiuj rajtas ĝui, uzi, disponi kaj heredigi sian laŭleĝe akiritan propritetaĵon. Neniu povas esti senigita de sia proprietaĵo, escepte pro publika intereso kaj en okazoj kaj sub kondiĉoj priskribitaj de leĝo, kaj post justa kaj tempa kompenso pro ĝia perdo. La uzo de propraĵo povas esti reguligita per leĝo tiel, kiel necesas pro la publika intereso.

2. La intelekta proprietaĵo estas protektita.

Artikolo II-78

Azilrajto
[redakti]

La rajto obteni azilon estas garantiita, respektante la dispoziciojn de la Ĝeneva Konvencio de la 28a de Julio 1951 kaj la Protokolo de la 31a de Januaro 1967 rilate la statuson de rifuĝintoj kaj konforme al la Konstitucio.

Artikolo II-79

Protekto kontraŭ forsendo, elpelo kaj ekstradicio
[redakti]

1. Kolektivaj elpeloj estas malpermesitaj.

2. Neniu povas esti forsendita, elpelita aŭ ekstradiciita al ŝtato kie li grave riskas mortopunon, torturon aŭ alian nehoman aŭ humiligan traktadon.

TITOLO III

EGALECO
[redakti]

Artikolo II-80

Egaleco antaŭ la leĝo
[redakti]

Ĉiu estas egala antaŭ la leĝo.

Artikolo II-81

Nediskriminacio.
[redakti]

1. Estas malpermesita ia ajna diskriminacio surbaze de sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetikaj karakteroj, lingvo, religio aŭ kredo, politika aŭ ia ajna opinio, aneco al nacia malplimulto, financa situacio, naskiĝo, handikapeco, aĝo aŭ seksa orientiĝo.

2. En la aplikokampo de la Konstitucio kaj kun rezervo pri la specialaj dispozicioj specifitaj en ĝi, ĉiu diskriminacio pro ŝtataneco estas malpermesita.

Artikolo II-82

Kultura, religia kaj lingva diverseco
[redakti]

La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan diversecon.

Artikolo II-83

Egaleco inter viroj kaj virinoj
[redakti]

Egaleco inter virinoj kaj viroj devas esti garantiita en ĉiuj kampoj, inkluzive dungiĝado, laboro kaj salajro.

La principo de egaleco ne malhelpas la konservadon aŭ alprenon de dispozicioj prizorgantaj specifajn avantaĝojn favore al la sekso malplej reprezentata.

Artikolo II-84

La rajtoj de infanoj
[redakti]

1. Infanoj rajtas pri la protekto kaj prizorgado necesa al ilia bonfarto. Ili rajtas esprimi sian opinion libere. Tiu opinio estas konsiderata dum aferoj kiuj koncernas ilin, depende de ilia aĝo kaj matureco.

2. Dum ĉiuj tiuj agoj rilatitaj al infanoj, kiujn faras ĉu publikaj aŭtoritatoj, ĉu privataj institucioj, la intereso de la infano superas ĉiun alian konsideron.

3. Ĉiu infano rajtas konservi regulajn personajn rilatojn, kaj rektajn kontaktojn kun ambaŭ siaj gepatroj, krom kiam tio kontraŭas siajn interesojn.

Artikolo II-85

Rajtoj de la maljunuloj
[redakti]

La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la maljunuloj vivi digne kaj memstare kaj partopreni al sociaj kaj kulturaj aktivecoj.

Artikolo II-86

La integriĝo de handikapuloj
[redakti]

La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de handikapuloj ĝui pri dispozicioj kiuj favoras ilian memstarecon, ilian socian kaj profesian integriĝon, kaj ilian partoprenon al la komunuma vivo.

TITOLO IV

SOLIDARECO
[redakti]

Artikolo II-87

Laboristaj rajtoj pri informado kaj konsultado en entrepreno
[redakti]

La laboristoj aŭ iliaj reprezentantoj devas esti certigitaj , je la konvenaj niveloj, pri ĝustatempaj informado kaj konsultado, en la kazoj kaj sub la kondiĉoj priskribitaj per Unia leĝo kaj per naciaj leĝoj kaj kutimoj.

Artikolo II-88

La rajto pri kolektivaj intertraktado kaj agado
[redakti]

Laborprenantoj kaj labordonantoj, aŭ iliaj respektivaj organizoj, havas la rajton, konforme al Unia leĝo kaj al naciaj leĝoj kaj kutimoj, intertrakti kaj konkludi kolektivajn konsentojn je la konvenaj niveloj kaj, en kazo de konflikto de interesoj, uzi kolektivan agadon por defendi siajn interesojn, kio inkluzivas la rajton striki.

Artikolo II-89

Rajto pri dungoficejo
[redakti]

Ĉiu rajtas pri la senpagaj servoj de dungoficejo.

Artikolo II-90

Protekto kontraŭ senmotiva maldungo
[redakti]

Ĉiu laborprenanto rajtas pri protekto kontraŭ senmotiva maldungo, konforme al la Unia leĝo kaj al la naciaj leĝoj kaj kutimoj.

Artikolo II-91

Honestaj kaj justaj laborkondiĉoj
[redakti]

Ĉiu laborprenanto rajtas pri laborkondiĉoj kiuj respektas sian sanon, sekurecon kaj dignon.

2. Ĉiu laborprenanto rajtas pri limigon de maksimuma labordaŭro, pri ĉiutagaj kaj ĉiusemajnaj ripozperiodoj kaj pri ĉiujara periodo de pagitaj ferioj.

Artikolo II-92

Malpermeso de infanlaboro kaj protekto de junuloj pri laboro
[redakti]

Infanlaboro estas malpermesita. La minimuma aĝo tolerita por labori, devas superi la aĝlimon kiam ĉesas la devigan lernperiodon, kun rezervo pri reguloj pli favoraj al junuloj aŭ limigitaj esceptoj.

La junuloj al kiuj oni permesas labori, devas ĝui pri laborkondiĉoj konvenaj por ilia aĝo, kaj devas esti protektitaj kontraŭ ekonomia ekspluato kaj kontraŭ laboro kiu riskas damaĝi ilian sekurecon, sanon, aŭ fizikan, mensan, moralan aŭ socian disvolviĝon aŭ fiaskigi ilian edukadon.

Artikolo II-93

Familio kaj profesia vivo
[redakti]

1. La familio ĝuas juran, ekonomian kaj socialan protektojn.

2. Por akordigi la familian kaj profesian vivon, ĉiu rajtas esti protektita kontraŭ maldungo pro motivo de gravedeco, kaj ankaŭ rajtas pri pagita forpermeso pro akuŝo, kaj pri gepatra forpemeso pro naskiĝo aŭ adopto de infano.

Artikolo II-94

Sociala asekuro kaj sociala asisto
[redakti]

1. La Unio agnoskas kaj respektas la rajton obteni la rimedojn, por sociala asekuro kaj socialaj servoj, kiuj prizorgas protekton en kazoj kiel akuŝado, malsano, laborakcidento, dependeco aŭ maljuneco, kaj en la kazo de perdo de laboro, konforme al la reguloj priskribitaj de Unia leĝo kaj de naciaj leĝoj kaj kutimoj.

2. Ĉiu persono kiu rezidas kaj laŭleĝe moviĝas en la Eŭropa Unio, rajtas obteni la rimedojn pri sociala asekuro kaj la sociajn avantaĝojn, konforme al la Unia leĝo kaj al la naciaj leĝoj kaj kutimoj.

3. Por lukti kontraŭ la socia ekskludo kaj la malriĉeco, la Unio agnoskas kaj respektas la rajton obteni socialan helpon kaj subtenon por loĝiĝo, kiu celas certigi decan ekziston al tiuj, al kiuj mankas la sufiĉaj rimedoj, konforme al la reguloj priskribitaj de Unia leĝo kaj de naciaj leĝoj kaj kutimoj.

Artikolo II-95

Sanprotekto
[redakti]

Ĉiu rajtas obteni preventan sanprizorgadon kaj ĝui pri kuracaj rimedoj, laŭ la kondiĉoj priskribitaj de naciaj leĝoj kaj kutimoj. Alta nivelo de homa sanprotekto estas garantiita en la difino kaj efektivigo de ĉiuj Uniaj politikoj kaj agadoj.

Artikolo II-96

Aliro al servoj de ĝenerala ekonomia intereso
[redakti]

La Unio agnoskas kaj respektas la uzon de servoj utilaj al la ĝenerala ekonomia intereso, kiel priskribitaj en naciaj leĝoj kaj kutimoj, konforme al la Konstitucio,kaj celantaj antaŭenigi la socialan kaj teritorian koheron de la Unio.

Artikolo II-97

Ekologia protekto
[redakti]

Alta nivelo de ekologia protekto kaj plibonigo de la kvalito de la vivmedio devas esti integritaj en la Uniaj politikoj kaj esti plenumitaj konforme al la principo de daŭriga evoluigo.

Artikolo II-98

Protekto de konsumantoj
[redakti]

Alta nivelo de protekto de konsumantoj estas garantiita en la Uniaj politikoj.

TITOLO V

CIVITANAJ RAJTOJ
[redakti]

Artikolo II-99

Rajto voĉdoni kaj kandidatiĝi al balotoj pri la Eŭropa Parlamento
[redakti]

1. Ĉiu civitano de la Unio rajtas voĉdoni kaj kandidatiĝi al balotoj pri la Eŭropa Parlamento, en la Membroŝtato en kiu li rezidas, laŭ la samaj kondiĉoj kiel la ŝtatanoj de tiu ŝtato.

2. La Eŭropaj Parlamentanoj estas libere kaj sekrete elektitaj per rekta universala balotado.

Artikolo II-100

Rajto voĉdoni kaj kandidatiĝi al lokaj balotoj
[redakti]

Ĉiu civitano de la Unio rajtas voĉdoni kaj kandidatiĝi al lokaj balotoj en la Membroŝtato en kiu li rezidas, laŭ la samaj kondiĉoj kiel la ŝtatanoj de tiu Ŝtato.

Artikolo II-101

La rajto pri bona administrado
[redakti]

1. Ĉiu rajtas pri neŭtrala, justa kaj tempa pritrakto de siaj aferoj fare de la institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj de la Unio.

2. Tiu rajto inkluzivas:

(a) por ĉiu, la rajton esti konsultita, antaŭ ol oni alprenas ian personan decidon malfavore al liaj interesoj.

(b) por ĉiu, la rajton konsulti ŝian dosieron, respektante la pravigitajn rajtojn pri konfidenco kaj pri profesia kaj komerca sekreteco;

(c) la devontigon de la administro motivigi ĝiaj decidoj.

3. Ĉiu rajtas pri rebonigo, fare de la Unio, de la damaĝoj kaŭzitaj de siaj institucioj aŭ de siaj oficistoj dum la plenumado de ilia ofico, konforme al la ĝeneralaj principoj komunaj al la leĝoj de la Membroŝtatoj.

4. Ĉiu persono rajtas skribi al la Uniaj institucioj en unu el la Konstitruciaj lingvoj, kaj rajtas ricevi respondon en tiu sama lingvo.

Artikolo II-102

Rajto pri obteno de dokumentoj
[redakti]

Iiu ajn civitano de la Unio, kaj natura aŭ jura persono rezidanta aŭ havanta sian laŭstatutan sidejon en Membroŝtato, rajtas obteni la dokumentoj de la institucioj, organoj, oficejoj aŭ agentejoj de la Unio, sendepende de ilia formo.

Artikolo II-103

Eŭropa mediaciisto
[redakti]

Iu ajn civitano de la Unio kaj iu ajn natura aŭ jura persono rezidanta aŭ havanta sian laŭstatutan sidejon en Membroŝtato, rajtas turni sin al la Eŭropa Mediaciisto pri kazojn de misadministrado dum agadoj de la institucioj, organoj, oficoj aŭ agentejoj de la Unio, escepte de la Eŭropunia Kortumo dum ĝiaj jurisdikciaj funkcioj.

Artikolo II-104

La rajto pri peticio
[redakti]

Iu ajn Unia civitano kaj iu ajn natura aŭ jura persono rezidanta aŭ havanta sian laŭstatutan sidejon en la teritorio de la Membroŝtatoj, rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento.

Artikolo II-105

Libera cirkulado kaj restado
[redakti]

1. Ĉiu civitano de la Unio rajtas libere cirkuli kaj restadi en la teritorio de la Membroŝtatoj.

2. La libereco de cirkulado kaj restado povas esti donita, konforme al la Konstitucio, al ekstereŭropaj ŝtatanoj kiuj lauleĝe rezidas en la teritorio de Membroŝtato.

Artikolo II-106

Diplomatia kaj konsula protekto
[redakti]

Ĉiu civitano de la Unio ĝuas, en la teritorio de ekstereŭropa lando en kiu sia Membroŝtato ne estas reprezentita, pri la protekto de la diplomatiaj aŭ konsulaj autoritatoj de iu ajn Membroŝtato, laŭ la samaj kondiĉoj kiel la ŝtatanoj de tiu Membroŝtato.

TITOLO VI

JUSTICO
[redakti]

Artikolo II-107

La rajto pri fakta apelacio, kaj al senpartia procezo
[redakti]

Ĉiu, kies rajtoj kaj liberecoj garantiitaj de la Unia leĝo estas malobservitaj, rajtas pri fakta apelacio antaŭ kortumo, konforme al la kondiĉoj priskribitaj en ĉi tiu Artikolo.

Ĉiu rajtas pri justa kaj publika priaŭskultado de sendependa kaj senpartia tribunalo, ene de akceptebla periodo, difinata de leĝo. Ĉiu rajtas pri la ebleco esti konsilita, defendita kaj reprezentita. Jura asisto estas tiom prizorgita al tiuj, al kiuj mankas la sufiĉaj rimedoj, kiom necesus por certigi la faktan aliron al la justeco.

Artikolo II-108

Supozo de senkulpeco kaj rajto pri defendo
[redakti]

  1. Ĉiu akuzito estas supozita senkulpa ĝis sia kulpeco estas laŭjure pruvita.
  2. La respekto de la rajtoj de la defendo estas garantiita al ĉiu akuzito.
Artikolo II-109

La principoj de laŭleĝeco kaj de proporcieco de la deliktoj rilate al punoj
[redakti]

1. Neniu povas esti kondamnita pro ago aŭ neglektado, kiu, kiam ĝi okazis, ne konsistigis delikton, laŭ la nacia leĝo aŭ la internacia juro. Krome, oni ne povas eldiri pli severan verdikton ol tiu kiu estis prononcebla kiam la delikto okazis. Se, post la delikto okazis, la leĝo priskribas pli mildan punon, tiu puno estos aplikata.

2. Ĉi tiu artikolo ne tuŝas la verdikto kaj la puno de kulpanto pro ago aŭ neglekto, kiu, kiam ĝi okazis, estis konsiderata krimon laŭ la ĝeneralaj principoj agnoskitaj de ĉiuj nacioj.

3. La severeco de punoj ne devas esti misproporcia al la delikto.

Artikolo II-110

Rajto ne esti persekutita aŭ laŭleĝe punita dufoje pro la sama delikto
[redakti]

Neniu povas esti persekutita aŭ laŭlege punita pro delikto por kiu, konforme al la leĝo, li jam estis senkulpigita aŭ kondamnita en la Unio per finofara juĝo.

TITOLO VII

ĜENERALAJ DISPOZICIOJ REGANTAJ LA INTERPRETADON KAJ APLIKADON DE LA ĈARTO
[redakti]

Artikolo II-111

Aplikokampo
[redakti]

1. La dispozicioj de ĉi tiu ĉarto estas direktitaj al la institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj de la Unio kun konsidero pri la principo de subsidiareco, kaj al la Membroŝtatoj nur tiam, kiam ili efektivigas Unian leĝon. Sekve, ĉiuj tiuj respektas la rajtojn, observas la principojn kaj antaŭenigas ĝian aplikadon, konforme al iliaj respektivaj kompetentoj kaj al respekto de la limoj de la kompetentoj de la Unio, tiel kiel atribuitaj al ili en aliaj partoj de la Konstitucio.

2. Ĉi tiu ĉarto, nek plivastigas la aplikokampon de la Unia juro trans la kompetentoj de la Unio, nek kreas ian novan kompetenton aŭ novan taskon por la Unio, kaj ne modifas la kompetentojn kaj taskojn difinitajn en la aliaj partoj de la Konstitucio.

Artikolo II-112

Aplikokampo kaj interpretado de la rajtoj kaj principoj
[redakti]

1. Ia limigo de la uzo de la rajtoj kaj liberoj rekonitaj en ĉi tiu Ĉarto devas esti ĝustigita per leĝo kaj respekti la esencon de tiuj rajtoj kaj liberecoj. Laŭ la principo de proporcieco, limigoj eblas nur kiam necesas, kaj kiam tio efektive servas la objektivojn de la komuna bono, rekonitajn de la Unio, aŭ la neceson protekti la rajtojn kaj liberojn de aliuloj.

2. La rajtoj rekonitaj per ĉi tiu Ĉarto, kiuj troviĝas aliloke en dispozicioj de la Konstitucio, estos plenumitaj sub la kondiĉoj kaj ene de la limigoj difinitaj tiuloke.

3. Kiam ĉi tiu Ĉarto enhavas rajtojn kiu kongruas kun la rajtoj garantiitaj de la Eŭropa Konvencio pri la Protekto de Homaj rajtoj kaj Fundamentaj Liberoj, tiam la signifo kaj aplikokampo de tiuj rajtoj estas la samaj, kiel tiuj provizitaj de la nomata Konvencio. Ĉi tiu klaŭzo ne malhelpas ke la Unia juro prizorgu pli vastan protekton.

4. Kiam ĉi tiu Ĉarto rekonas tiaj fundamentajn rajtojn, kiaj ili rezultas de la konstituciaj tradicioj komunaj al ĉiuj Membroŝtatoj, tiam tiuj rajtoj estas interpretendaj en okordo kun tiuj tradicioj.

5. La dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto kiuj entenas principojn, povas esti efektivigitaj per leĝaj kaj ekzekutivaj aktoj alprenitaj de institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj de la Unio, kaj per aktoj de Membroŝtatoj kiam ili efektivigas Unian leĝon, dum la uzo de siaj respektivaj kompetentoj. Ilia invokado antaŭ tribunalo estas akceptebla nur koncerne la interpretadon kaj la kontrolon de legitimeco de tiaj aktoj.

6. La naciaj leĝoj kaj praktikoj devas esti plene konsiderataj kiel specifas ĉi tiu Ĉarto.

7. La klarigoj elaboritaj por gvidi la interpretadon de la Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj, estas atente konsiderataj de la Uniaj jurisdikcioj kaj de la Membroŝtatoj.

Artikolo II-113

Nivelo de protekto
[redakti]

Neniu dispozicio de ĉi tiu Ĉarto devas esti interpretita kiel limiga aŭ damaĝa al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj rekonitaj, en iliaj respektivaj aplikokampoj, de la Unia juro, de la internacia juro kaj de internaciaj konvencioj al kiuj la Unio aŭ ĉiuj Membroŝtatoj partoprenis, inkluzive de la Eŭropa Konvencio por la Protekto de Homaj rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj, kaj ankaŭ rekonitaj de la konstitucioj de la Membroŝtatroj.

Artikolo II-114

Malpermeso de la misuzo de rajtoj
[redakti]

Neniu dispozicio en ĉi tiu Ĉarto povas esti interpretita kiel implicanta iun ajn rajton okupiĝi pri aktiveco aŭ plenumi agon celanta la detruon de la rajtoj kaj liberecoj agnoskitaj en ĉi tiu Ĉarto, aŭ celanta pli vastajn limigojn de la rajtoj kaj liberecoj ol tiuj priskribitaj en ĉi tiu Ĉarto.