Eŭropa Konstitucio tria parto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

TRIA PARTO: LA POLITIKOJ KAJ FUNKCIADO DE LA UNIO
[redakti]

TITOLO I: DISPOZICIOJ DE ĜENERALA APLIKADO
[redakti]

Artikolo III-115
[redakti]

La Unio prizorgas la harmoniigon inter la politikoj kaj la agadoj priskribitaj en ĉi tiu Parto, atentante pri la tuto de ĝiaj objektivoj kaj konforme al la principo de atribueco de la kompetentoj.

Artikolo III-116
[redakti]

Dum ĉiuj agadoj pririskribitaj en ĉi tiu Parto, la Unio celas elimini malegalecojn, kaj antaŭenigi egalecon, inter virinoj kaj viroj.

Artikolo III-117
[redakti]

En difino kaj efektivigo de la politikoj kaj agadoj priskribitaj en ĉi tiu Parto, la Unio atentas pri la postuloj rilatitaj al la antaŭenigo de alta nivelo de dungiĝado, al la garantio de adekvata socia protekto, al la lukto kontraŭ la socia ekskludo, kaj al alta nivelo de edukado, trejnado kaj protekto de homa sano.

Artikolo III-118
[redakti]

En difino kaj efektivigo de la politikojn kaj agadoj priskribitaj en ĉi tiu Parto, la Unio strebas lukti kontraŭ iu ajn diskriminacio bazita sur sekso, rasa aŭ etna deveno, religio aŭ kredo, handikapo, aĝo aŭ seksa prefero.

Artikolo III-119
[redakti]

La postuloj de ekologia protekto devas esti inkluzivitaj en la difino kaj efektivigo de la politikoj kaj agadoj celitaj en ĉi tiu Parto, nome por antaŭenigi daŭrigan evoluon.

Artikolo III-120
[redakti]

La postuloj de la protekto de konsumantoj estas konsiderataj dum la difino kaj efektivigo de la aliaj politikoj kaj agadoj de la Unio.

Artikolo III-121
[redakti]

Kiam ili esprimas kaj efektivigas la Unian politikon pri agrikulturo, fiŝkaptado, transporto, interna merkato, esplora kaj teknologia progreso, kaj pri spaco, la Unio kaj la Membroŝtatoj zorge atentas pri la postuloj de la bonfarto de bestoj, kiel sensivaj estaĵoj, kaj samtempe zorgas pri la leĝaj aŭ administraciaj dispozicioj kaj la kutimoj de la Membroŝtatoj, nome pri la religiaj ritoj, kulturaj tradicioj kaj regionaj posedaĵoj.

Artikolo III-122
[redakti]

Kun rezervo pri la Artikoloj I-5, III-166, III-167 kaj III-238, kaj konsiderinte la loko okupita de servoj de ĝenerala ekonomia bono, kiujn ĉiuj en la Unio alte taksas, kaj kiuj ankaŭ gravas por antaŭenigi la socian kaj teritorian koheron, la Unio kaj la Membroŝtatoj, ĉiu laŭ siaj respektivaj kompetentoj kaj laŭ aplikokampo de la Konstitucio, zorgas ke tiuj servoj funkcias surbaze de principoj kaj kondiĉoj, nome ekonomiaj kaj financaj, kiuj ebligas la plenumadon de iliaj misioj. La Eŭropa leĝaro starigas tiuj principoj kaj fiksas tiuj kondiĉoj, kun rezervo, konforme al la Konstitucio, pri la kompetentoj de la Membroŝtatoj provizi, plenumi kaj financi tiujn servojn.

TITOLO II: NEDISKRIMINACIO KAJ CIVITANECO
[redakti]

Artikolo III-123
[redakti]

Eŭropaj leĝoj aŭ kadroleĝoj povas reguligi la malpermeson de diskriminacioj pro nacieco, pri kio temas Artikolo I-4(2).

Artikolo III-124
[redakti]

1. Kun reservo pri aliaj dispozicioj de la Konstitucio kaj inter la limoj de la kompetentoj kiujn ĝi donas al la Unio, Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo de la Konsilio povas fiksi la necesajn aranĝojn por lukti kontraŭ ia diskriminacio pro sekso, rasa aŭ etna deveno, eligio aŭ kredo, handikapo, aĝo aŭ seksa prefero. La Konsilio decidas unuanime, post aprobo de la Eŭropa Parlamento.

2. Kontraŭe al alineo 1, Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo povas difini la bazajn principojn de la Uniaj kuraĝigaj aranĝoj, kaj difini tiujn aranĝojn, kiuj subtenas la agadoj kiujn faris Membroŝtatojn por kontribui al la atingo de la objektivoj celitaj de la alineo 1, escepte de iu harmoniigo de iliaj laŭleĝaj kaj laŭregularaj dospozicioj.

Artikolo III-125
[redakti]

1. Kiam la Konstitucio ne provizis tiucele la necesajn agopovojn, Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo povas fiksi aranĝojn, kiam Unia ago pruviĝas necesa por faciligi la uzon de la rajto, celita de Artikolo I-10(2 a), de ĉiu Unia civitano cirkuli kaj restadi libere.

2. Por efektivigi la alineon 1, kaj kiam la Konstitucio ne provizis tiucele la necesajn agopovojn, Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo de la Konsilio povas fiksi aranĝojn pri pasportoj, legetimiloj, loĝpermeso aŭ iu ajn tia dokumento kaj aranĝoj pri sociala asekuro aŭ socia protekto. La Konsilio decidas unuanime post konsultado de la Eŭropa Parlamento.

Artikolo III-126
[redakti]

Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo de la Konsilio determinas la aranĝojn por uzi la rajton, celitan de Artikolo I-10(2 b), de ĉiu Unia civitano voĉdoni kaj kandidatiĝi al lokaj balotoj kaj al eŭropaj balatoj priparlamentaj en la Membroŝtato kie li rezidas, sen esti ties civitano. La Konsilio decidas unuanime post konsultado de la Eŭropa Parlamento. Ĉi tiuj aranĝoj povas priskribi esceptojn kiam problemoj specifaj al Membroŝtato tion pravigas.

La rajto voĉdoni kaj kandidatiĝi al balotoj pri la Eŭropa Parlamento aplikiĝas kun reservo pri Artikolo III-330(1) kaj la aranĝoj faritaj por ĝia efektivigo.

Artikolo III-127
[redakti]

Membroŝtatoj alprenas la necesajn dispoziciojn por sekurigi diplomatian kaj konsulan protekton de Uniaj civitanoj en eksteruniaj landoj, kion priskribas Artikolo I-10(2 c).

Membroŝtatoj iniciatas internaciajn intertraktadojn necesaj al tiu protekto. Eŭropa leĝo de la Konsilio povas fiksi la aranĝojn necesajn por faciligi tiun protekton. La Konsilio decidas post konsultado de la Eŭropa Parlamento.

Artikolo III-128
[redakti]

La lingvoj per kiuj ĉiu civitano de la Unio rajtas sin turni al la institucioj aŭ organoj laŭ Artikolo I-10(2 d), kaj obteni respondon, estas tiuj cititaj en Artikolo IV-448(1). La institucioj kaj organoj celitaj de Artikolo I-10(2 d) estas tiuj cititaj en Artikoloj I-19(1 dua subparagrafo), I-30, I-31 kaj I-32; ĉio tio ankaŭ validas por la Eŭropa Mediisto.

Artikolo III-129
[redakti]

Ĉiun tri jarojn, la Komisiono raportas pri la aplikado de Artikolo I‑10 kaj de tiuj sub ĉi tiu Titolo, al la Eŭropa Parlamento, al la Konsilio kaj al la Ekonomia kaj Sociala Komitato. Tiu raporto atentas pri la evoluo de la Unio.

Surbaze de tiu raporto, kaj kun rezervo pri la aliaj dispozicioj de la Konstitucio, Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo de la Konsilio povas kompletigi la rajtojn preskribitajn en Artikolo I-10. La Konsilio decidas unuanime post aprobo de la Eŭropa Parlamento. Tiu leĝo aŭ kadroleĝo ekvalidiĝas nur post kiam ĝi estis aprobita de la Membroŝtatoj, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj reguloj.

TITOLO III : INTERNAJ POLITIKOJ KAJ AGADOJ
[redakti]

ĈAPITRO I : INTERNA MERKATO
[redakti]

SEKCIO 1 : ESTABLO KAJ FUNKCIADO DE LA INTERNA MERKATO
[redakti]

Artikolo III-130
[redakti]

1. La Unio alprenas decidojn por establi aŭ funkciigi internan merkaton, konforme al la ĝustaj dispocizioj de la Konstitucio.

2. La interna merkato konsistas el spaco sen internaj landlimoj en kiu la libera cirkulado de personoj, servoj, varoj kaj kapitalo estas garantiita, konforme al la Konstitucio.

3. La Konsilio, post propono de la Komisiono, alprenas Eŭropajn reglamentojn aŭ decidoj kiuj difinas la gvidliniojn kaj kondiĉojn necesaj por certigi ekvilibran progreson en ĉiuj koncernitaj sektoroj.

4. Kiam la Komisiono esprimas siajn proponojn por atingi la objektivojn detalitajn en alineoj 1 kaj 2, ĝi atentas pri la amplekso de la peno, kiun certaj ekonomioj, pro ĝiaj evoluo-diferencoj, devos elteni por establi internan merkaton, kaj ĝi povas proponi konvenajn aranĝojn.

Kiam tiuj mezuroj entenas esceptojn, ili devas esti provizoraj kaj kaŭzi la malplej eblan misfunkciadon de la interna merkato.

Artikolo III-131
[redakti]

Membroŝtatoj interkonsultas por kune alpreni dispoziciojn por malebligi ke la funkciado de la interna merkato estas influita de aranĝoj kiujn Membroŝtato povus alpreni, kaze de gravaj internaj ribeloj kontraŭ la publika ordo, aŭ kaze de milito, aŭ de grava internacia streĉiteco okaziganta milito-minacon, aŭ povus alpreni por plenumi la devontigojn kiujn ĝi akceptis por konservi la pacon kaj la internacian sekurecon.

Artikolo III-132
[redakti]

Se aranĝoj faritaj laŭ Artikoloj III-131 kaj III-436 kaŭzas la fasadon de la kondiĉoj de konkurenco en la interna merkato, la Komisiono, kune kun la koncernita Membroŝtato, esploras kiel tiuj aranĝoj povas esti alĝustigitaj al la reguloj preskribitaj de la Konstitucio.

Kontraŭe al la proceduro priskribita en Artikoloj III-360 kaj III-361, la Komisiono aŭ iu Membroŝtato povas submeti la aferon rekte al la Kortumo se la Komisiono aŭ Membroŝtato konsideras ke alia Membroŝtato faras ekscesan uzon de la potencoj priskribitaj en Artikoloj III-131 kaj III-436. La Kortumo decidas pordferme.

SEKCIO 2 : LIBERA CIRKULADO DE PERSONOJ KAJ SERVOJ
[redakti]

Subsekcio 1 : Laboristoj
[redakti]

Artikolo III-133
[redakti]

1. Laboristoj rajtas libere cirkuli interne de la Unio.

2. Ia ajn diskriminacio pro nacieco inter laboristoj de la Membroŝtatoj, koncerne dungiĝado, salajro kaj aliaj kondiĉoj de laboro kaj dungiĝado estas malpermesita.

3. Laboristoj rajtas, kun rezervo pri la limigoj pravigitaj pro publikaj ordo, sekureco aŭ sano:

(a) akcepti proponojn de dungiĝado efektive faritajn;

(b) libere moviĝi tiucele, interne la teritorio de Membroŝtatoj,

(c) restadi en Membroŝtato por plenumi laboron, konforme al la dispozicioj leĝaj, reglamentaj kaj administaciaj, kiuj regas la dungiĝadon de la ŝtatanoj de tiu Stato.

(d) restadi en la teritorio de Membroŝtato, post la fino de la dungiĝo en tiu Stato, laŭ la kondiĉoj celitaj de Eŭropa regularo alprenita de la Komisiono.

4. Ĉi tiu Artikolo ne aplikiĝas al dungiĝado de publikaj oficistoj.

Artikolo III-134
[redakti]

Eŭropaj leĝo aŭ kadro-leĝoj fiksas la aranĝojn necesaj por efektivigi la liberan cirkuladon de laboristoj, kiel difinite en Artikolo III-133. Ĝi estas adoptita post konsultado de la Ekonomia kaj Sociala Komitato. La Eŭropaj leĝo aŭ kadro-leĝoj celas, precipe, :

(a) certigi densa kunlaborado inter naciaj dungo-servoj;

(b) forigi la administraciajn procedurojn, praktikojn, kaj prokrastojn por obteni dungiĝon, kiuj rezultas de nacia leĝo aŭ de antaŭaj interkonsentoj inter Membroŝtatoj, kies daŭrigo obstaklas la liberaligon de la cirkulado de laboristoj;

(c) forigi ĉiujn prokrastojn kaj aliajn limigojn priskribitaj aŭ de nacia leĝo aŭ de antaŭaj interkonsentoj inter Membroŝtatoj, kiuj trudas al laboristoj de aliaj Membroŝtatoj, malsamajn kondiĉojn pri la libera elekto de laboro, ol tiuj de la laboristoj de la koncernita Ŝtato;

(d) starigi la konvenajn mekanismojn por kunigi dungofertojn al dungpetoj, kaj por faciligi la atingon de ekvilibro inter oferto kaj peto, kaj tiel eviti gravajn minacojn kontraŭ la vivnivelo kaj la nivelo de dungiĝo en la diversaj regionoj kaj industrioj.

Artikolo III-135
[redakti]

Kadre de komuna programo, la Membroŝtatoj instigas la interŝanĝon de junaj laboristoj.

Artikolo III-136
[redakti]

1. En la kampo de sociala asekuro, Eŭropaj leĝo aŭ kadroleĝo difinas la necesajn aranĝojn por efektivigi la liberan cirkuladon de laboristoj, per starigo de sistemo kiu certigas al la migrintaj laboristoj, dungataj aŭ sendependaj, kaj al iliaj rajtigitoj:

(a) la sumigon, por obteni kaj reteni la rajto pri avantaĝojn, kaj ties kalkulo, de ĉiuj periodoj konsideritaj de la diversaj naciaj leĝoj;

(b) pago de la avantaĝojn al la personoj kiuj rezidas en la teritorioj de Membroŝtatoj.

2. Kiam Konsiliano konsideras ke projekto de Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo, celita alineo 1, damaĝus fundamentajn aspektojn de la sociala asekura sistemo, nome koncerne ĝian aplikokampon, koston aŭ financan strukturon, aŭ damaĝus la financan ekvilibron de tiu sistemo, li povas peti ke la Eŭropa Konsilio pritraktas la aferon. Tiukaze, la proceduro pri kiu temas Artikolo III-396, estas interrompita. Post diskuto, kaj ene de kvar monatoj post tiu interrompo, la Eŭropa Konsilio

(a) returnas la projekton al la Konsilio, kio ĉesigas la interrompon de la proceduro celita de Artikolo III-396, aŭ

(b) petas al la Komisiono submeti novan proponon; tiukaze, la akto originale proponita estas konsiderata ne adoptita.

Subsekcio 2 : libera establo
[redakti]

Artikolo III-137
[redakti]

Kadre de ĉi tiu subsekcio, limigoj al la libera establo de ŝtatanoj de Membroŝtato en la teritorio de alia Membroŝtato, estas malpermesita. Tiu malpermeso ankaŭ aplikiĝas al limigoj je starigo de agentejoj, subagentejoj aŭ filioj, fare de Uniaj ŝtatanoj establitaj en la teritorio de alia Membroŝtato.

Ŝtatanoj de Membroŝtato rajtas, en la teritorio de alia Membroŝtato, starigi kaj plenumi laboron kiel sendependaj laboristoj, kaj starigi kaj administri entreprenojn, nome kompaniojn aŭ firmaojn, laŭ la senso de la dua alineo de Artikolo III-142 kaj laŭ la kondiĉoj priskribitaj por ĝiaj ŝtatanoj en la leĝo de la Membroŝtato, kun rezervo pri la Sekcio 4 rilate al kapitalo kaj pagoj.

Artikolo III-138
[redakti]

1. La Eŭropaj kadro-leĝoj faras aranĝojn por efektivigi la liberan establon koncerne iu difinita aktiveco. Ili esta alprenitaj post konsultado de la Ekonomia kaj Socia Komitato.

2. La Eŭropa Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono plenumas la funkciojn, kiuj estas al ili konfididaj de alineo 1, nome:

(a) ili ĝenerale pritraktas prioritate tiaj agadojn, kiaj la libera establo aparte valore kontribuas al la evoluo de produktado kaj komerco;

(b) ili zorgas pri forta kunlaborado inter la kompetentaj naciaj administracioj por koni la specifajn situacion, interne de la Unio, de la diversaj koncernitaj aktivecoj;

(c) ili forigas la administraciajn procedurojn kaj praktikojn, kiuj rezultas aŭ de nacia leĝo, aŭ de antaŭaj interkonsentoj inter Membroŝtatoj, kies daŭrigo malhelpus la liberan establon;

(d) ili zorgas ke laboristoj de unu Membroŝtato, dungitaj en la teritorio de alia Membroŝtato, povas resti en tiu teritorio por plenumi aktivecon kiel sendependaj laboristoj, kiam ili plenumas la kondiĉojn kiuj estus postulitaj, se ili estus alvenintaj en tiun Ŝtaton je la momento kiam ili volis plenumi tiun aktivecon;

(e) ili ebligas ke naciano de unu Membroŝtato akiras kaj ekspluatas bienojn, kiuj troviĝas en la teritorio de alia Membroŝtato, se tio ne kontraŭas la principojn de Artikolo III-227(2);

(f) ili progresive efektivigas la forigon de restriktoj al la libera establo, en ĉiu branĉo de konsiderata aktiveco, unue, pri la kondiĉoj por starigi, en la teritorio de Membroŝtato, agentejojn, subagentejojn aŭ filiojn, kaj due, pri la kondiĉoj regantaj la envenon de personaro el la ĉefa establo por okupi administrajn aŭ kontrolajn postenojn en tiuj agentejoj, subagentejoj aŭ filioj;

(g) ili kunordigas, kiel necesas, la garantiojn postulataj en la Membroŝtatoj por protekti la interesojn de kompanianoj kaj eksteruloj, laŭ Artikolo III-142 (2), kun la celo harmoniigi tiujn garantiojn en la Unio;

(h) ili certigas ke la kondiĉoj de establo ne estas falsitaj per subvencioj de Membroŝtatoj.

Artikolo III-139
[redakti]

Ĉi tiu Subsekcio ne aplikiĝas, koncerne iu difinita Membroŝtato, al agadoj kiuj, en tiu Ŝtato, estas konektitaj, eble nur foje, kun la efektivigo de publika aŭtoritato. Eŭropa leĝo aŭ kadro-leĝo povas ekskludi certajn agadojn el la aplikado de dispozicioj en ĉi tiu Subsekcio.

Artikolo III-140
[redakti]

1. Ĉi tiu Subsekcio kaj la disponoj adoptitaj pro ĝi, ne malgrandigas la aplikeblecon de leĝaj, reglamentaj kaj administraj reguloj de Membroŝtatoj, kiuj provizas apartan traktadon de eksterlandanoj, surbaze de publikaj ordo, sekureco aŭ sano.

2. La Eŭropa kadroleĝo kunordigas la naciajn dispoziciojn celitajn de alineo 1.

Artikolo III-141
[redakti]

1. La Eŭropa kadroleĝo faciligas la aliron kaj plenumadon de aktivecoj al memdungitoj. Ĝi celas:

(a) al la reciprokan rekonon de diplomoj, atestoj kaj aliaj pruvoj de kvalifiko;

(b) al la kunordigo de la Membroŝtataj dispozicioj leĝaj, reglamentaj aŭ administraciaj pri la aliro kaj plenumado de aktivecoj al memdungitoj.

2. Koncerne la medicinaj, paramedicinaj kaj farmaciaj profesioj, la progresa forigo de restriktoj dependas de la kunordigadaj kondiĉoj pri la plenumado de tiuj profesioj en la diversaj Membroŝtatoj.

Artikolo III-142
[redakti]

La kompanioj starigitaj konforme al la leĝaro de Membroŝtato kaj havantaj ilian laŭstatusan sidejon, ilian centran administrejon aŭ ĉefan entreprenejon en la Unio, estas, por la celoj de ĉi tiu Subsekcio, traktitaj sammaniere kiel naturaj personoj kiuj estas ŝtatanoj de la Membroŝtatoj. Per "kompanioj", oni devas kompreni, kompanioj sub civila aŭ komerca juro, inkuzive de kooperativoj kaj aliaj juraj personoj sub publika aŭ privata juro, krom tiuj kompanioj senprofitdonaj celoj.

Artikolo III-143
[redakti]

Membroŝtatoj same pritraktas la ŝtatanojn de la aliaj Membroŝtatoj kiel siaj propraj ŝtatanoj, koncerne la financan partoprenon en la kapitalo de kompanioj laŭ Artikolo III-142 (2), sen damaĝi la aplikadon de la aliaj dispozicioj de la Konstitucio.