Eŭropa Konstitucio unua parto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
PARTO I

Enhavo

TITOLO I : DIFINO KAJ CELOJ DE LA UNIO
[redakti]

Artikolo I-1 : Starigo de la Unio
[redakti]

1. Gvidate de la volo de civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo konstrui sian komunan estontecon, la jena Konstitucio starigas la Eŭropan Union, al kiu la membroŝtatoj havigas kompetentojn, por atingi siajn komunajn celojn. La Unio kunordigas la membroŝtatajn politikojn por atingi tiujn celojn, kaj uzas por tio, la ricevitajn kompetentojn laŭ la komunuma maniero.

2. La Unio estas malfermita al ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas ĝiajn valorojn, kaj kiuj sin devontigas antaŭenigi ilin kune.

Artikolo I-2 : La valoroj de la Unio
[redakti]

La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto al la homa digno, libereco, demokratio, egaleco, juroŝtato, kaj sur la respekto de la homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj de malplimultoj. Tiuj valoroj estas komunaj al la membroŝtatoj, en socio karaterizata de pluralismo, sendiskriminacieco, toleremo, justeco, solidareco inter virinoj kaj viroj.

Artikolo I-3 : La celoj de la Unio
[redakti]

1. La celo de la Unio estas antaŭenigi la pacon, siajn valorojn, kaj la bonfarton de siaj popoloj.

2. La Unio ofertas al siaj civitanoj spacon de libereco, sekureco kaj justo sen internaj limoj, kaj unuecan merkaton, kie la konkurenco estas libera kaj ne nefalsita.

3. La Unio sin dediĉas al la daŭriga evoluo en Eŭropo, kio baziĝas sur ekvilibra ekonomia kresko, sur la stabileco de la prezoj, kaj sur sociala merkata ekonomio kun alta konkurenca kapablo, kiu celas al plena dungiteco kaj socia progreso, kaj al altnivela protekto kaj plibonigo de la kvalito de la vivmedio. Ĝi antaŭenigas la sciencan kaj teknikan progreson.

La Unio kontraŭstaras la socian ekskludon kaj diskriminacion, kaj antaŭenigas la sociajn justecon kaj protekton, la egalecon inter virinoj kaj viroj, la solidarecon inter la generacioj kaj la defendon de la rajtoj de infanoj.

Ĝi antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian koherecon, kaj la solidarecon inter membroŝtatoj. La Unio alte taksas sian riĉan diversecon kulturan kaj lingvan kaj zorgas pri la konservo kaj pri plua riĉigo de la eŭropa kultura heredaĵo.

4. En siaj rilatoj al aliaj partoj de la mondo, la Unio defendas kaj antaŭenigas siajn valorojn kaj interesojn. Ĝi kontribuas al paco, sekureco, daŭriga evoluo de la planedo, al solidareco kaj reciproka respekto inter popoloj, al libera kaj justa komerco, al malaperigo de malriĉeco kaj al defendo de homaj rajtoj, precipe infanaj, krome al la strikta observo kaj evoluigo de la internacia juro, nome al respekto de la principoj troviĝantaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

5. La Unio atingas siajn celojn per konvenaj rimedoj, laŭ la kompetentoj donitaj en la Konstitucio.

Artikolo I-4 : Fundamentaj liberecoj kaj ne-diskriminacio
[redakti]

1. La libera translokiĝo de personoj, servoj, varoj, kaj kapitalo, kiel la libereco de enlokiĝo, estas garantiita de la Unio, ene ĝia teritorio, konforme al la Konstitucio.

2. En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen rezervo pri apartaj dispozicioj priskribitaj en ĝi, ĉiu diskriminacio surbaze de nacieco estas malpermesita.

Artikolo I-5 : Rilato inter la Unio kaj la membroŝtatoj
[redakti]

1. La Unio respektas la egalecon de siaj membroŝtatoj antaŭ la Konstitucio, same kiel iliajn naciajn identecojn, entenitaj en iliaj bazaj strukturoj politikaj kaj konstituciaj, inklusive de la regionaj kaj lokaj aŭtonomioj. Ĝi respektas iliajn esencajn ŝtatajn funkciojn, nome la defendon de la teritoria integreco de la ŝtato, la konservadon de la publika ordo kaj la protekton de la nacia sekureco.

2. Laŭ la principo de lojala kunlaboro, la Unio kaj la membroŝtatoj reciproke respektas sin kaj helpas unu la alian efektivigi la taskojn devenantaj el la Konstitucio.

La membroŝtatoj ebligas la Union plenumi ĝiajn taskojn kaj detenas sin je aranĝoj, kiuj riskas endanĝerigi la efektivigon de la celoj de la Unio.

Artikolo I-6 : Juro de la Unio
[redakti]

La Konstitucio kaj la leĝaro adoptitaj de la Uniaj institucioj kadre de la kompetentoj atribuitaj al la Unio, validas super la leĝaro de la membro-ŝtatoj.

Artikolo I-7 : Juro de la Unio
[redakti]

La Unio posedas juran personecon.

Artikolo I-8 : Simboloj de la Unio
[redakti]

La flago de la Unio montras cirklon de dek du oraj steloj sur blua fono.
La Unia himno estas inspirita de la "Himno al la Ĝojo" el la naŭa simfonio de Ludviko Betoveno.
La Unia devizo estas "Unuigita en diverseco".
La Unia valuto estas la eŭro.
La tago de Eŭropo estas celebrita la 9an de majo, ĉie en la Unio.

TITOLO II : FUNDAMENTAJ RAJTOJ KAJ UNIA CIVITANECO
[redakti]

Artikolo I-9 : Fundamentaj rajtoj
[redakti]

1. La Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn fiksitaj en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj, kiu konsistigas la II-an parton.

2. La Unio aliĝas al la Eŭropa Konvencio pri la protekto de Homaj Rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Tiu aliĝo ne modifas la kompetentojn de la Unio kiel fiksitaj en la Konstitucio.

3. La fundamentaj rajtoj, kiel garantiitaj de la eŭropa konvencio pri Protekto de Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj, kaj kiel rezultantaj de la konstitucia tradicio komuna al la membroŝtatoj, konsistigas la ĝeneralajn principojn de la Unia juro.

Artikolo I-10 : Unia civitaneco
[redakti]

1. Ĉiu civitano de ajna membroŝtato estas civitano de la Unio. La Unia Civitaneco aldoniĝas al la nacia civitaneco kaj ne anstataŭigas ĝin.

2. La uniaj civitanoj ĝuas la rajtojn kaj estas submetitaj al la devoj difinitaj en la Konstitucio. Tiel la uniaj civitanoj:

a) rajtas libere moviĝi kaj restadi en la teritorio de la membroŝtatoj ;

b) rajtas voĉdoni kaj kandidatiĝi dum elektoj pri la Eŭropa Parlamento kaj pri municipaj elektoj en la membroŝtato kie ili rezidas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la tieaj ŝtatanoj.

c) rajtas ĝui, estante sur la teritorio de alia lando kie la membroŝtato, kies civitanoj ili estas, ne posedas reprezentejon, la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato laŭ la samaj kondiĉoj, kiel ties ŝtatanoj.

d) rajtas deponi peticion al la Eŭropa Parlamento, turni sin al la eŭropa mediaciisto, krome ili rajtas turni sin al iu ajn institucio aŭ konsilanta organo de la Unio, skribante en iu ajn lingvo de la Konstitucio , kaj ricevi respondon en la sama lingvo.

Tiuj rajtoj aplikiĝas laŭ la kondiĉoj kaj limigoj fiksitaj en la Konstitucio kaj laŭ la dispozicioj akceptitaj por ĝia efektivigo.

TITOLO III : LA KOMPETENTOJ DE LA UNIO
[redakti]

Artikolo I-11 : Bazaj principoj
[redakti]

1. La principo de atribueco limigas la kompetentojn de la Unio. La principoj de subsidiareco kaj proporcieco regas la aplikadon de la kompetentoj.

2. Laŭ al la principo de atribueco, la Unio agas ene la limoj de la kompetentoj ricevitaj de la membroŝtatoj en la Konstitucio, por atingi la fiksitajn celojn. Ĉiu kompetento, kiun la Konstitucio ne atribuis al la Unio, apartenas al la membroŝtatoj.

3. Laŭ la principo de subsidiareco, en tiuj kampoj, kiuj ne apartenas al ĝia ekskluziva kompetento, la Unio agas nur tiam kaj tiagrade, ke la celoj de la intencita agado ne estas kontentige efektivigeblaj de la membroŝtatoj, je nivelo nek centra, nek regiona, nek loka, sed estas pli bone atingeblaj, pro la amplekso aŭ efiko de la planita agado, je la nivelo de la Unio.

La institucioj de la Unio aplikas la principon de subsidiareco kiel priskribite en la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco. La naciaj parlamentoj zorgas pri la respekto de tiu principo, konforme al la proceduro fiksita en la protokolo.

4. Laŭ la principo de proporcieco, la enhavo kaj la maniero de la Unia agado ne superas kio necesas por atingi la celojn de la Konstitucio.

La institucioj aplikas la principon de proporcieco kiel priskribite en la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco.

Artikolo I-12 : La kategorioj de kompetentoj
[redakti]

1. Kiam la Konstitucio havigas al la Unio ekskluzivan kompetenton pri difinita kampo, tiam nur la Unio rajtas leĝfari kaj promulgi jure devigajn aktojn; la membroŝtatoj povas fari tion memvole nur se la Unio rajtigas ilin ĉi-rilate, aŭ por efektivigi la aktojn de la Unio.

2. Kiam la Konstitucio havigas al la Unio kunrespondecan kompetenton pri difinita kampo, tiam ambaŭ la Unio kaj la Membroŝtatoj rajtas leĝfari kaj promulgi jure devigajn aktojn pri tiu kampo. La membroŝtatoj plenumas siajn kompetentojn nur tiom, kiom la Unio ne plenumis la sian, aŭ decidis rezigni pri sia plenumado.

3. La membroŝtatoj kunordigas sian ekonomian kaj pridungecan politikojn laŭ la kondiĉoj interkonsentitaj en la parto III, pri kies difino la Unio kompetentas.

4. La Unio kompetentas por difini kaj efektivigi komunan politikon eksteran kaj sekurigan, kio inkluzivas la laŭgradan difinon de komuna politiko defenda.

5. Pri difinitaj kampoj kaj laŭ kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio, la Unio kompetentas por apogi agadojn subtenantaj, kunordigantaj aŭ kompletigantaj la agadojn de la membroŝtatoj, tamen sen transpreni iliajn kompetentojn pri tiuj kampoj.

La jure devigaj aktoj de la Unio – alprenitaj surbaze de la dispozicioj fiksitaj en la parto III kaj koncernantaj tiujn kampojn – ne povas enteni harmoniigon de leĝaj kaj regularaj dispozicioj de la membroŝtatoj.

6. La amplekso kaj la kondiĉoj de apliko de la uniaj kompetentoj estas fiksitaj per dispozicioj de la III-a parto koncernantaj ĉiun kampon.

Artikolo I-13 : Kampoj de ekskluziva kompetento
[redakti]

1. La Unio disponas ekskluzivan kompetenton pri la sekvantaj kampoj:

a) la dogana unio,

b) la fiksado de konkurenco-reguloj necesaj por funkciigi la internan merkaton,

c) la mona politiko de la membro-ŝtatoj, kies valuto estas la eŭro,

d) la konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj en la kadro de komuna politiko pri fiŝkaptado;

e) la komuna komerca politiko.

2. La Unio disponas ankaŭ pri ekskluziva kompetento por interkonsenti internacian traktadon, kiam tiu traktado estas priskriba en unia leĝa akto, aŭ estas necesa por permesi la internan efektivigon de ĝia kompetento, aŭ tiom, kiom la traktado povas modifi la komunajn regulojn aŭ ŝanĝi ilian aplikokampon.

Artikolo I-14 : La kampoj de la kunrespondeca kompetento
[redakti]

1. La Unio disponas pri kompetentoj kunrespondece kun la membroŝtatoj, kiam la Konstitucio havigas al ĝi kompetenton, kiu ne apartenas al la kampoj celitaj de la artikoloj I-13 kaj I-17.

2. La kompetentoj dividitaj inter la Unio kaj la membroŝtatoj aplikiĝas al la sekvantaj ĉefaj kampoj:

a) la interna merkato;

b) la sociala politiko, koncerne la aspektojn fiksitaj en la III-a parto;

c) la ekonomia, socia kaj teritoria kohereco;

d) la agrikulturo kaj la fiŝkaptado, escepte de la konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj;

e) la vivmedio;

f) la protekto de konsumantoj,

g) la tranporto;

h) la transeŭropaj retoj;

i) la energio;

j) la kampo de libereco, sekureco kaj juro;

k) la komunaj sekurecaj zorgoj pri publika sano, koncerne la aspektojn pritraktitaj en la III-a parto.

3. Pri la kampoj de la esplorado, de la teknologia evoluigo kaj de la kosmo, la Unio kompetentas por agadi, specife por difini kaj ellabori programojn, tamen sen ke la aplikado de tiu kompetento, malhelpas la membroŝtatoj apliki ilian.

4. Sur la kampoj de evoluiga kunagado kaj humaneca helpo, la Unio kompetentas por interveni kaj praktiki komunan politikon, tamen sen ke la aplikado de tiu kompetento, malhelpas la membroŝtatojn apliki ilian.

Artikolo I-15 : Kunordigo de la ekonomiaj kaj dungado-politikoj
[redakti]

1. La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn politikojn interne de la Unio. Tiucele la Konsilio de Ministroj alprenas disponojn, nome ĝeneralajn gvidliniojn koncerne tiujn politikojn.

Apartaj dispozicioj aplikiĝas al la membroŝtatoj kies valuto estas la eŭro.

2. La Unio prenas disponojn por kunordigi la dungado-politikojn de la membroŝtatoj, nome per difino de gvidlinioj koncerne tiujn politikojn.

3. La Unio povas preni iniciatojn por kunordigi la socialan politikon de la membroŝtatoj.

Artilolo I-16 : Komunaj ekstera kaj sekuriga politikoj
[redakti]

1. La kompetento de la Unio koncerne la komunajn eksteran kaj sekurigan politikojn ampleksas ĉiujn kampojn de la ekstera politiko, kaj ĉiujn demandojn koncernantaj la sekurecon de la Unio, inkluzive la laŭgradan difinon de komuna defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo.

2. La membroŝtatoj aktive kaj senrezerve subtenas la eksteran kaj sekurigan politikojn de la Unio en la spirito de lojaleco kaj reciproka solidareco, kaj respektas la agadon de la Unio sur tiu kampo. Ili detenas sin de ajna agado kontraŭa al la interesoj de la Unio aŭ malhelpema al ĝia efikeco.

Artikolo I-17 : La kampoj de subtenantaj, kunordigaj kaj kompletigaj agadoj
[redakti]

La Unio kompetentas por subteni, kunordigi kaj kompletigi agadojn. La kampoj de tiuj agadoj, je la Eŭropa nivelo, estas:

a) protekto kaj plibonigo de la homa sano;

b) industrio;

c) kulturo;

d) turismo;

e) edukado, junularo, sporto kaj profesia edukado;

f) civila defendo;

g) administra kunlaboro.

Artikolo I-18 : Klaŭzo de fleksebleco
[redakti]

1. Se montriĝas ke, en la kadro de la politikoj difinitaj en la III-a parto, ago de la Unio necesas por atingi iun el la celoj fiksitaj en la Konstitucio, kaj ke la Konstitucio ne provizis la necesan agopovon, la Konsilio de Ministroj, per unuanima decido surbaze de propono de la Eŭropa Komisiono kaj post aprobo de la Eŭropa Parlamento, alprenas la konvenajn disponojn.

2. Uzante la proceduron por kontroli la aplikadon de la principo de subsidiareco menciita en artikolo I-11(3), la Eŭropa Komisiono atentigas la naciajn parlamentojn pri la proponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo.

3. La disponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo ne povas enteni harmoniigon de leĝaj kaj regularaj dispozicioj de la membroŝtatoj, en la kazoj kiam la Konstitucio ekskludas tian harmoniigon.

TITOLO IV : LA INSTITUCIOJ KAJ ORGANOJ DE LA UNIO
[redakti]

Ĉapitro I : LA INSTITUCIA KADRO
[redakti]

Artikolo I-19 : La institucioj de la Unio
[redakti]

1. La Unio disponas pri institucia kadro, kies celo estas:

- disvastigi ĝiajn valorojn,

– antaŭenigi ĝiajn celdifinojn,

– servi la interesojn de la Unio kaj de ties civitanoj kaj membroŝtatoj,

– certigi la koherecon, efikecon kaj kontinuecon de ĝiaj politikoj kaj agadoj.

Tiu institucia kadro konsistas el:

– la Eŭropa Parlamento,

– la Eŭropa Konsilio,

– la Konsilio de Ministroj (sube nomita la Konsilion),

– la Eŭropa Komisiono (sube nomita la Komisionon),

– la Kortumo de la Eŭropa Unio.

2. Ĉiuj institucioj agas ene la limigoj de la oficpovoj havigitaj al ili en la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La institucioj lojale kunlaboras.

Artikolo I-20 : La Eŭropa Parlamento
[redakti]

1. La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, plenumas leĝfarantajn kaj buĝetajn funkciojn. Ĝi plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj de la Konstitucio. La Eŭropa Parlamento elektas la prezidanton de la Komisiono.

2. La Eŭropa Parlamento konsistas el deputitoj de la civitanoj de la Unio. Ilia nombro ne superas sepcent kvindek. La civitanoj estas reprezentitaj laŭ malkreskanta proporcio, ĝis la minimuma sojlo de ses membroj por ĉiu membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj disponas pli ol naŭdek ses deputitojn.

La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, unanime alprenas eŭropan decidon por difini la konsiston de la Eŭropa Parlamento, respektante la principojn menciitaj en la unua alineo.

3. La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektitaj dum universalaj balotoj per rekta libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandato.

4. La Eŭropa Parlamento elektas siajn prezidanton kaj funkciulojn, el inter siaj membroj.

Artikolo I-21 : La Eŭropa Konsilio
[redakti]

1. La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn gvidliniojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Konsilio ne havas leĝfarantan funkcion.

2. La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ registar-estroj de la membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono. La ministro pri eksteraj aferoj de la Unio partoprenas al la laboroj.

3. Kunvokita de sia prezidanto, la Eŭropa Konsilio kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo postulas, ĉiu membro povas peti asiston de iu ministro, aŭ, se temas pri la prezidanto de la eŭropa konsilio, de iu komisionano. Kiam la situacio postulas, la prezidanto kunvokas la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido.

4. La Eŭropa Konsilio decidas per komuna konsento, escepte kiam la Konstitucio dispozicias alimaniere.

Artikolo I-22 : La prezidanto de la Eŭropa Konsilio
[redakti]

1. La Eŭropa Konsilio elektas sian prezidanton laŭ kvalifikita plimulto por daŭro de du jaroj kaj duono; lia mandato estas unufoje renovigebla. Kaze de malhelpo aŭ de grava mispaŝo, la Eŭropa Konsilio povas ĉesigi lian mandaton laŭ la sama proceduro.

2. La prezidanto de la Eŭropa Konsilio:

a) prezidas kaj vigligas la kunsidojn de la Eŭropa Konsilio;

b) prizorgas la preparadon kaj kontinuecon de la laboroj de la Eŭropa Konsilio, kunlaborante kun la prezidanto de la Komisiono, kaj surbaze de la laboroj de la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj;

c) strebas por faciligi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio,

d) prezentas raporton al la Eŭropa Parlamento, post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio.

La prezidanto de Eŭropa Konsilio zorgas – je sia nivelo kaj sia kvalito - pri la ekstera reprezentiĝo de la Unio koncerne aferojn kiuj apartenas al la komunaj ekstera kaj sekuriga politikoj, kun rezervo pri la kompetentoj de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.

3. La prezidanto de la Eŭropa Konsilio rajtas plenumi neniun nacian oficon.

Artikolo I-23 : La Konsilio de Ministroj
[redakti]

1. La Konsilio plenumas, kune kun la Eŭropa Parlamento, leĝfaran kaj buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn de difino de la politiko kaj kunordigo, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio.

2. La Konsilio konsistas, por ĉiu membroŝtato, po unu reprezentanto je ministreja nivelo, kiu rajtas devontigi sian registaron kaj voĉdoni.

3. La Konsilio decidas per kvalifikita plimulto, escepte kiam la Konstitucio dispozicias alimaniere.

Artikolo I-24 : Strukturo de la Konsilio de Ministroj
[redakti]

1. La Konsilio kunsidas laŭ diversaj strukturoj.

2. La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon de la laboro plenumata en diversaj strukturoj de la Konsilio.

Ĝi preparas kaj plusekvas la kunsidojn de la Eŭropa Konsilio, kunlaborante kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj kun la Komisiono.

3. La Konsilio pri Eksteraj Aferoj surbaze de strategiaj gvidlinioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio, ellaboras la eksteran agadon de la Unio kaj zorgas pri la kohereco de ties agadoj.

4. La Eŭropa Konsilio alprenas, per kvalifikita plimulto, eŭropan decidon listiganta la ceterajn strukturojn de la Konsilio.

5. Komitato el permanentaj reprezentantoj de registaroj de la membroŝtatoj repondecas pri la preparado de la laboroj de la Konsilio.

6. La Konsilio kunsidas publike, kiam ĝi diskutas aŭ voĉdonas pri leĝpropono. Tiucele, ĉiu kunsido de la Konsilio dividiĝas en du partoj, kiuj estas dediĉitaj respektive al diskutoj pri leĝfarantaj aktoj kaj al neprileĝaj aktivecoj.

7. La prezidadon de la struktoroj de la Konsilio, escepte tiun de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj, plenumas la membroŝtataj reprezentantoj en la Konsilio, laŭ egalvica rotacio, konforme al la kondiĉoj fiksitaj de eŭropa decido de la Eŭropa Konsilio. La Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.

Artikolo I-25 : Difino de kvalifikita plimulto en la Eŭropa Konsilio kaj Konsilio
[redakti]

1. La kvalifikita plimulto estas difinita kiel almenaŭ 55 % de membroj de la Konsilio, kiuj nombriĝas minimume je dek kvin, kaj kiuj reprezentas membroŝtatojn arigantaj almenaŭ 65 % el la loĝantaro de la Unio.

La blokanta minoritato devas konsisti el almenaŭ kvar membroj de la Konsilio; manke de tio, la kvalifikita plimulto estas atingita.

2. Deviante de la alineo 1, kiam la Konsilio ne agas pri propono de la Komisiono aŭ de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, la kvalifikita plimulto estas difinita kiel almenaŭ 72 % de membroj de la Konsilio, kiuj reprezentas membroŝtatojn arigantaj almenaŭ 65 % el la loĝantaro de la Unio.

3. La alineoj 1 kaj 2 aplikiĝas al la Eŭropa Konsilio kiam ĝi decidas per kvalifikita plimulto.

4. En la Eŭropa Konsilio la prezidanto kaj la prezidanto de la Komisiono ne partoprenas al la voĉdono.

Artikolo I-26 : La Eŭropa Komisiono
[redakti]

1. La Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn interesojn de la Unio, kaj prenas tiucele la konvenajn iniciatojn. La Komisiono zorgas pri la aplikado kaj de la Konstitucio, kaj de la disponoj alprenitaj laŭ la Konstitucio fare de la institucioj. Ĝi priatentas la aplikadon de la unia juro, sub la kontrolo de la Kortumo de la Eŭropa Unio. Ĝi efektivigas la buĝeton kaj administras la programojn. Ĝi plenumas kunordigajn, efektivigajn kaj administrajn taskojn, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio. Ĝi zorgas pri la ekstera reprezento de la Unio, escepte koncernante la komunajn eksteran kaj sekurigan politikojn, kaj escepte de aliaj kazoj fiksitaj de la Konstitucio. Ĝi prenas la inicatojn de la ĉiujaraj kaj plurjaraj programoj de la Unio, por efektivigi interinstituciajn interkonsentojn.

2. Leĝa akto de la Unio estas alprenebla nur surbaze de propono de la Komisiono, escepte kiam la Konstitucio dispozicias alimaniere. La ceteraj aktoj estas alprenitaj surbaze de propono de la Komisiono nur kiam la Konstitucio tiel dispozicias.

3. La mandato de la Komisiono estas kvin jaroj.

4. La membroj de la Komisiono estas elektitaj surbaze de ilia ĝenerala kapablo kaj aleŭropa sindediĉo, kaj el inter personoj, kies sendependeco estas ekster ĉia dubo.

5. La unua Komisiono, nomumita laŭ la dispozicioj de la Konstitucio, konsistas po unu civitano el la membroŝtatoj, inkluzive sian prezidanton kaj la ministron pri eksteraj aferoj de la Unio, kiu estas unu el la vicprezidantoj.

6. Post fino de la mandato de la Komisiono menciita en alineo 5, la Komisiono konsistas el nombro de membroj egala al du trionoj de la membroŝtatoj, escepte se la Eŭropa Konsilio unuanime decidas modifi tiun nombron, kiu inluzivas la prezidanton kaj la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj.

La membroj de la Komisiono estas elektitaj laŭ egalvica rotacio el inter civitanoj de la membroŝtatoj. Tiun ĉi sistemon determinas la Eŭropa Konsilio per unuanime alprenita eŭropa decido, surbaze de la sekvaj principoj:

a) la membroŝtatoj estas strikte egale traktitaj koncerne la difinon de vicordo kaj deĵorodaŭro de siaj civitanoj en la Komisiono; sekve, la diferenco inter la nombro de mandatoj de la civitanoj de du ajnaj membroŝtatoj neniam superos unu;

b) kun rezervo pri la punkto a), ĉiu el la sinsekvaj Komisionoj kontentige respegulos la tutan demografian kaj geografian diversecon de la uniaj membroŝtatoj.

7. La Komisiono estas tute sendependa dum plenumo de siaj taskoj. Kun rezervo pri artikolo I-28, alineo 2, la membroj de la Komisiono nek petas nek akceptas instrukciojn de ajna registaro, institucio, organo aŭ de alia organizaĵo. Ili detenas sin de agoj neakordigeblaj kun siaj devoj aŭ kun plenumo de siaj taskoj.

8. La Komisiono estas kolektive respondeca antaŭ la Eŭropa Parlamento. La Eŭropa Parlamento povas alpreni mocion pri demisio kontraŭ la Komisiono, konforme al la artikolo III-340. Se tia mocio estas alprenita, la membroj de la Komisiono devas kolektive demisii de la Komisio, same kiel la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.

Artikolo I-27 : La prezidanto de la Eŭropa Komisiono
[redakti]

1. Konsiderinte la rezultojn de la eŭropaj parlamentaj elektoj, kaj post konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio, laŭ decido per kvalifikita plimulto, proponas al la Eŭropa Parlamento, kandidaton por la ofico de prezidanto de la Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas la kandidaton per plimulto de la voĉoj de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas la necesan plimulton, la Eŭropa Konsilio, per kvalifikita plimulto, proponas ene de unu monato novan kandidaton, kiun la Eŭropa Parlamento elektas laŭ la sama proceduro.

2. La Konsilio, post interkonsento kun la elektita prezidanto, akceptas liston de pliaj personoj, kiujn ĝi proponas nomumi kiel membrojn de la Komisiono. Tiuj personoj estas selektitaj surbaze de proponoj de la membroŝtatoj, laŭ la kriterioj fiksitaj en la artikolo I-26 (4 kaj 6 dua paragrafo).

La prezidanto, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj la aliaj membroj de la Komisiono estas kolektive submetitaj al aprobo de la Eŭropa Parlamento. Surbaze de tiu aprobo, la Eŭropa Konsilio nomumas la Komisionon per kvalifikita plimulto.

3. La prezidanto de la Komisiono:

a) difinas la gvidliniojn, kadre de kiuj la Komisiono laboras,

b) difinas la internan organizon de la Komisiono por certigi, ke ĝi agadu kohere, efike kaj kolektive,

c) nomumas inter la membroj de la Komisiono, pliajn vicprezidantojn, aldone al la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.

Membro de la Komisiono demisias, se la prezidanto petas tion. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj prezentas sian demision, konforme al artikolo I-28(1), se la prezidanto petas tion.

Artikolo I-28 : La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj
[redakti]

1. La Eŭropa Konsilio, per kvalifikita plimulto kaj kun konsento de la prezidanto de la Komisiono, nomumas la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj. La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian mandaton laŭ la sama proceduro.

2 La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj direktas la komunan eksteran kaj sekurigan politikon de la Unio. Li kontribuas per siaj proponoj, al la ellaborado de tiu politiko, kaj ĝin plenumas kiel mandatito de la Konsilio. Li same agas koncerne la komunan politikon sekurigan kaj defendan.

3. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj prezidas la Konsilion pri Eksteraj Aferoj.

4. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas unu el la vicprezidantoj de la Komisiono. Li zorgas pri la kohereco de la ekstera agado de la Unio. Li estas ŝarĝita, ene la Komisiono, pri reponsecoj de la Komisiono koncerne la eksterajn rilatojn, kaj pri kunordigo de aliaj aspektoj de la ekstera agado de la Unio. Dum la plenumado de siaj responsecoj ene la Komisiono, kaj ekskluzive por tiuj responsecoj, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas submetita al la proceduroj kiuj regas la funkciadon de la Komisiono, kondiĉe ke tio estas akordigebla kun alineoj 2 kaj 3.

Artikolo I-29 : La Kortumo de la Eŭropa Unio
[redakti]

1. La Kortumo de la Eŭropa Unio konsistas el la Kortumo, la Tribunalo kaj la fakaj tribunaloj. La Kortumo de la Eŭropa Unio certigas la respekton de la juro dum interpretado kaj aplikado de la Konstitucio.

La membroŝtatoj provizas la rimedojn necesajn por garantii la efikan juran protekton en la kampoj regulitaj de la Unia juro.

2. La Kortumo konsistas el po unu juĝisto el ĉiu membroŝtato. Ĝin asistas ĝeneralaj advokatoj. La Tribunalo konsistas el almenaŭ po unu juĝisto el ĉiu membroŝtato.

La Juĝistoj kaj Ĝeneralaj Advokatoj de la Kortumo, kaj la Juĝistoj de la Tribunalo estas elektitaj inter personoj, kies sendependeco estas nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn de la artikoloj III- 355 kaj III-356. Ili estas nomumitaj de la registaroj de la membroŝtatoj, per komuna interkonsento, por sesjara periodo. La eksiĝintaj Juĝistoj kaj la Ĝeneralaj Advokatoj estas renomumeblaj.

3. La Kortumo de la Eŭropa Unio decidas, konforme al la dispozicioj fiksitaj en la parto III,

a) pri plendoj prezentitaj al ĝi de membroŝtato, institucio, aŭ de natura aŭ jura persono;

b) pri interpretado de la Unia juro aŭ pri demandoj rilate al la valideco de aktoj alprenitaj de la institucioj, je peto de la naciaj jurisdikcioj, prepare al juĝado;

c) pri la ceteraj kazoj preskribitaj de la Konstitucio.

Artikolo I-30 : La Eŭropa Centra Banko
[redakti]

1. La Eŭropa Centra Banko, kune kun la naciaj centraj bankoj, konsistigas la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. La monan politikon de la Unio direktas la Eŭropa Centra Banko, kune kun la naciaj centraj bankoj de la membroŝtatoj kies valuto estas la eŭro, kaj kiuj kune konsistigas la eŭro-sistemon.

2. La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas gvidata de la decidpovaj organoj de la Eŭropa Centra Banko. La ĉefa celo de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj, estas konservi la stabilecon de la prezoj. Kun reservo pri tiu celo, ĝi subtenas la ĝeneralajn ekonomiajn politikojn de la Unio por kontribui al la realigo de la celoj de la Unio. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn de centra banko, konforme al la dispozicioj de parto III-a de la Konstitucio kaj al la statuto de la Eŭropa Sistemo de centraj bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.

3. La Eŭropa Centra Banko estas institucio. Ĝi posedas juran personecon. Ĝi havas la ekskluzivan rajton permesi la emisiadon de eŭro. Ĝi estas sendependa, dum la plenumo de siaj povoj kaj dum la administrado de siaj financoj. La institucioj, organoj kaj instancoj de la Unio, kaj la registaroj de la membroŝtatoj respektas tiun sendependecon.

4. La Eŭropa Centra Banko alprenas la disponojn necesaj por plenumi siajn taskojn, konforme al la artikoloj III-185 ĝis III-191 kaj III-196, kaj al la kondiĉoj fiksitaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko. Konforme al la samaj artikoloj, la membroŝtatoj kies valuto ne estas la eŭro, kaj iliaj centraj bankoj, konservas siajn kompetentojn pri monaj aferoj.

5. Kadre de la kampoj kiuj dependas de siaj responsecoj, la Eŭropa Centra Banko estas konsultita pri ĉiuj proponoj de uniaj aktoj kaj de regularo je nacia nivelo, kaj rajtas prezenti rekomendojn.

6. La decidpovaj organoj de la Eŭropa Centra Banko, ilia konsistigo kaj maniero funkcii, estas difinitaj en la artikoloj III-382 kaj III-383, kaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.

Artikolo I-31 : La Revizora Kortumo
[redakti]

1. La Revizora Kortumo estas institucio kiu kontrolas la kontojn de la Unio.

2. La Revizora Kortumo ekzamenas la kontojn pri ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj certigas la bonan financan administradon.

3. La Revizora Kortumo konsistas po unu civitano el ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn tute sendepende, celante la ĝeneralan intereson de la Unio.

I-32 : La konsultaj organoj de la Unio
[redakti]

1. La Eŭropa Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono estas helpataj de Komitato de la Regionoj kaj de Ekonomia kaj Sociala Komitato, kiuj plenumas konsultajn funkciojn.

2. La Komitato de la Regionoj konsistas el reprezentantoj de regionaj kaj lokaj kolektivumoj, kiuj estis elektitaj en regiona aŭ loka kolektivumo, aŭ havas politikan respondecon antaŭ iu elektita asembleo.

3. La Ekonomia kaj Sociala Komitato konsistas el reprezentantoj de organizoj de dungantoj kaj dungitoj, kaj el aliaj tipaj reprezentantoj de la civila socio, nome de la sociekonomika, civitana kaj kultura kampoj.

4. La membroj de la Komitato de la Regionoj kaj de la Ekonomia kaj Sociala Komitato, ne estas ligitaj de ajna obeenda instrukcio. Ili plenumas siajn taskojn tute memstare, celante la ĝeneralan intereson de la Unio.

5. La kunmetado de tiuj Komitatoj, la nomumo de iliaj membroj, iliaj kompetentoj kaj ilia funkciado, estas difinitaj de la artikoloj III-386 ĝis III-392. La reguloj menciitaj en alineoj 2 kaj 3, kiu pritraktas la naturon de ilia strukturo, estas reviziotaj de la Konsilio je regulaj intervaloj, por alĝustigi ilin al la ekonomia, sociala kaj demografia evoluo ene la Unio. La Konsilio, surbaze de propono de la Komisiono, alprenas Eŭropajn decidojn tiucelen.

TITOLO V : PLENUMADO DE KOMPETENTOJ DE LA UNIO
[redakti]

Ĉapitro I : ĜENERALAJ DISPOZICIOJ
[redakti]

Artikolo I-33 : La juraj aktoj de la Unio
[redakti]

1. Por plenumi la Uniajn kompetentojn, la institucioj, konforme al PARTO III, uzas kiel jurajn instrumentojn, Eŭropajn leĝojn, Eŭropajn kadro-leĝojn, Eŭropajn regularojn, Eŭropajn decidojn, rekomendojn kaj opiniojn.

Eŭropa leĝo estas leĝdona akto kun ĝenerala apliko. Ĝi estas deviga en tuteco kaj rekte aplikenda en ĉiu membroŝtato.

Eŭropa kadroleĝo estas leĝdona akto, kiu, estas deviga por tiuj membroŝtatoj koncernitaj per la atingotaj celoj, sed lasas al la naciaj instancoj la elekteblecon de formo kaj metodoj.

Eŭropa regularo estas neleĝodona akto, kun ĝenerala aplikokampo, por la efektivigo de leĝdonaj aktoj kaj de certaj dispozicioj de la Konstitucio. Ĝi povas, aŭ esti deviga en sia tuteco kaj rekte aplikebla en ĉiu Membroŝtato, aŭ esti deviga nur por tiuj membroŝtatoj koncernitaj per la atingotaj celoj, sed lasi al la naciaj instancoj la elekteblecon de formo kaj metodoj.

La rekomendoj kaj opinioj ne havas devigan forton.

Eŭropa decido estas neleĝodona akto, jure deviga en sia tuteco. Decido specife direktita al tiuj kiuj ĝi celas, estas nur por tiuj deviga. Rekomendoj kaj opinioj ne estas jure devigaj.

2. Kiam ili konsideras projekton de leĝodonaj aktoj, la Eŭopa Parlamento kaj la Konsilio sin detenas alpreni aktojn, kiuj ne aplikiĝas per leĝa proceduro al la koncernita kazo.

Artikolo I-34 : Leĝdonaj aktoj
[redakti]

1. Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas komune alprenitaj de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio, surbaze de propono de la Komisiono, sekvante la ordinaran leĝdonan proceduron difinitan en Artikolo III-396. Se la du institucioj ne povas atingi interkonsenton pri akto, ĝi ne estas alprenita.

2. En la specifaj kazoj difinitaj de la Konstitucio, Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas alprenitaj de la Eŭropa Parlamento kun la partopreno de la Konsilio, aŭ inverse, de la Konsilio kun la partopreno de la Eŭropa Parlamento, laŭ specialaj leĝodonaj proceduroj.

3. En la specifaj kazoj difinitaj de la Konstitucio, Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj povas esti alprenitaj je la iniciato de grupo de Membroŝtatoj aŭ de la Eŭropa Parlamento, laŭ rekomendo de la Centra Banko de Eŭropo aŭ laŭ la peto de la Kortumo aŭ la Eŭropa Investobanko.

Artikolo I-35 : Aktoj ne leĝdonaj
[redakti]

1. La Eŭropa Konsilio alprenas Eŭropajn decidojn en la kazoj difinitaj de la Konstitucio.

2. La Konsilio kaj la Komisiono, nome en la kazoj menciitaj en la artikoloj I-36 kaj I-37, la Eŭropa Centra Banko en la specifaj kazoj difinitaj en la Konstitucio, alprenas Eŭropajn regularojn kaj decidojn.

3. La Konsilio alprenas rekomendojn. Ĝi decidas laŭ propono de la Komisiono en ĉiuj kazoj kiam la Konstitucio preskribas ke ĝi alprenas aktojn laŭ propono de la Komisiono. Ĝi decidas unuanime en tiuj kampoj en kiuj tio estas postulita por la alpreno de Unia akto. La Komisiono, kaj la Eŭropa Centra Banko alprenas rekomendojn, en la specifaj kazoj preskribitaj de la Konstitucio.

Artikolo I-36 : Delegitaj Eŭropaj regularoj
[redakti]

1. Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj povas delegi al la Komisiono, la kompetenton alpreni delegitajn Eŭropajn regularojn por kompletigi aŭ amendi iujn nefundamentajn elementojn de la leĝo aŭ kadroleĝo.

La Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj eksplicite difinas la objektivojn, enhavon, amplekson kaj tempodaŭron de la delegado de kompetento. La elementoj fundamentaj al iu kampo, estas rezervitaj al la Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo kaj sekve, ne povas esti delegitaj.

2. La Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj eksplicite difinas la kondiĉojn ebligante delegadon; tiuj kondiĉoj povas esti la sekvaj:

a) La Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio rajtas nuligi delegadon.

(b) La delegita Eŭropa regularo povas efektiviĝi nur se, dum periodo fiksita de la Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo, nek la Eŭropa Parlamento, nek la Konsilio obĵetas.

Je la apliko de (a) kaj (b), la Eŭropa Parlamento decidas per plimulto de siaj membroj, kaj la Konsilio per kvalifikita plimulto.

Artikolo I-37 : Efektivigantaj aktoj
[redakti]

1. La membroŝtatoj alprenas, en siaj naciaj leĝoj, la disponojn necesaj por efektivigi la jure devigajn aktojn de la Unio.

2. Kiam la plenumo de iu jure deviga akto de la Unio necesigas unuecajn kondiĉojn, tiu akto donas efektivigajn kompetentojn al la Komisiono, aŭ, en specifaj kazoj zorge motivitaj kaj en kazoj preskribitaj en la artikolo I-40, al la Konsilio.

3. Por efektivigi alineon 2, la Eŭropa leĝo antaŭdifinas la regulojn kaj ĝeneralajn principojn pri la mekanismoj uzitaj de la Membroŝtatoj por kontroli la efektivigan kompetenton de la Komisiono.

4. La efektivigantaj aktoj de la Unio prezentiĝas kiel Eŭropaj efektivigantaj regularoj aŭ Eŭropaj efektivigantaj decidoj.

Artikolo I-38 : Principoj komunaj al la juraj aktoj de la Unio
[redakti]

1. Kiam la Konstitucio ne specifas la specon de aktoj alprenotaj, la institucioj elektas ĝin laŭkaze, konforme al la aplikeblaj proceduroj kaj la principo de proporcieco priskribita de Artikolo I-11.

2. Juraj aktoj estas motivitaj kaj referencas al la proponoj, iniciatoj, rekomendoj, petoj aŭ opinioj provizitaj de la Konstitucio.

Artikolo I-39 : Publikigo kaj ekvalidigo
[redakti]

1. Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj alprenitaj laŭ la ordinara leĝodona proceduro estas subskribitaj de la Prezidanto de la Eŭropa Parlamento kaj de la Prezidanto de la Konsilio. En aliaj kazoj, ili estas subskribitaj de la Prezidanto de la institucio kiu alprenis ilin. Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas eldonitaj en la Oficiala Ĵurnalo de La Eŭropa Unio kaj ekvalidiĝas de la dato specifita en ili aŭ, pro manko de dato, la dudekan tagon post ĝia eldono.

2. Eŭropaj regularoj, kaj Eŭropaj decidoj, kiuj ne specifas destinaton, estas subskribaj de la Prezidanto de la institucio kiu alprenis ilin. Eŭropaj regularoj, kaj Eŭropaj decidoj kiuj ne specifas destinaton estas eldonitaj en la Oficiala Ĵurnalo de la Eŭropa Unio kaj ekvalidiĝas de la dato specifita en ili aŭ, aŭ manke de tio, la dudekan tagon post ĝia eldono.

3. Eŭropaj decidoj, escepte tiuj celitaj de la alineo 2, estas sciigitaj al la destinatoj kaj ekvalidiĝas ekde tiu sciigo.

Ĉapitro II : Specialaj dispozicioj
[redakti]

Artikolo I-40 : Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurigan politikojn
[redakti]

1. La Eŭropa Unio kondukas komunan eksteran kaj sekurigan politikon, surbaze de la pluevoluigo de politika solidareco reciproka inter la Membroŝtatoj, sur la identigo de koncernoj de publika intereso kaj sur la atingo de ĉiampli altgrada harmoniigo de la agadoj inter la Membroŝtatoj.

2. La Eŭropa Konsilio identigas la Uniajn strategiajn interesojn kaj determinas la celojn de ĝia komuna fremda kaj sekuriga politiko. La Konsilio ellaboras tiun politikon laŭ la strategiaj gvidlinioj fiksitaj de la Eŭropa Konsilio kaj laŭ la Parto III.

3. La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio alprenas la necesajn eŭropajn decidojn.

4. La komuna ekstera kaj sekuriga politiko estas plenumata fare de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj fare de la membroŝtatoj, uzante rimedojn naciajn kaj uniajn.

5. La Membroŝtatoj interkonsiliĝas ene la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio pri ajna afero de fremda kaj sekuriga politiko, grava por la publika intereso, por difini komunan agmanieron. Antaŭ ol entrepreni ian agadon sur la internacia scenejo, aŭ subskribi kontraktojn kiuj povus damaĝi la interesojn de la Unio, ĉiu Membroŝtato interkonsiliĝas kun la aliaj en la Eŭropa Konsilio aŭ la Konsilio. Membroŝtatoj certigas, per la harmoniigo de siaj agadoj, ke la Unio povas defendi siajn interesojn kaj valorojn sur la internacia scenejo. La Membroŝtatoj montras reciprokan solidarecon.

6. La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio Eŭropaj alprenas decidojn pri la komuna fremda kaj sekuriga politiko, krom en la kazoj priskribitaj en Parto III. La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio ekagas laŭ iniciato de Membroŝtato, laŭ propono de la Ministro pri Eksterlandaj aferoj de la Unio aŭ laŭ propono de tiu Ministro kun subtenado de la Komisiona. Eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj ne estas inkluzivitaj.

7. La Eŭropa Konsilio povas unuanime alpreni Eŭropan decidon, kiu donas al la Konsilio la rajton decidi per kvalifikita plimulto pri aliaj kazoj ol tiuj priskribitaj en la Parto III.

8. La Eŭropa Parlamento estas regule konsultita pri la ĉefaj aspektoj kaj bazaj elekteblecoj de la komuna fremda kaj sekuriga politiko. Ĝi restas informita pri tio.

Artikolo I-41 : Apartaj dispozicioj rilate la komunan politikon pri sekureco kaj defendo
[redakti]

1. La komuna politiko pri sekureco kaj defendo estas integra parto de la komunaj ekstera kaj la prisekura politikoj. Ĝi certigas al la Unio, operacian kapablon, apogata de civila, kaj militistaj rimedoj. La Unio rajtas uzi tiujn rimedojn dum intervenoj ekster la Unio por konservi pacon, preventi konflikton kaj fortigi internacian sekurecon, laŭ la principoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La plenumo de ĉi tiuj taskoj baziĝas sur la kapabloj disponigitaj de la membroŝtatoj.

2. La komuna politiko pri sekureco kaj defendo inkluzivas la laŭgradan difinon de defenda politiko komuna al la Unio. Ĝi kondukos al komuna defendo, ekde kiam la Eŭropa Konsilio, per unuanima voĉdono, tiel decidas. Tiukaze, ĝi rekomendas al la Membroŝtatojn, la alprenon de tia decido, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj reguloj. La politiko de la Unio, laŭ la nuna Artikolo, ne modifas la specifan karakteron de la politiko pri sekureco kaj defendo de certaj Membroŝtatoj; ĝi respektas la devontigojn kiuj devenas de la Nord-Atlantika Traktato, por tiuj Membroŝtatoj, kiuj konsideras ke ilia komuna defendo realiĝas en la kadro de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo, kaj ĝi estas akordigebla kun la komuna politiko pri sekureco kaj defendo, kiel fiksite en tiu kadro.

3. La Membroŝtatoj disponigas civilajn kaj militistajn rimedojn al la Unio, por efektivigi la komunan politikon pri sekureco kaj defendo, kaj tiel kontribui al la objektivoj difinitaj de la Konsilio. Tiuj Membroŝtatoj kiuj kune starigas multnaciajn armeon, povas ankaŭ disponigi ĝin al la komuna politiko pri sekureco kaj defendo. Membroŝtatoj promesas laŭgrade plibonigi siajn militistajn kapablojn. Agentejo (la Eŭropa Defendo-Agentejo) estas starigita, kaj okupiĝas pri la plikonstruado de la defendaj kapabloj, esplorado, aĉetado kaj armado, kun la tasko identigi la operaciajn postulojn, antaŭenigi disponojn por plenumi tiujn postulojn, kontribui al la identigo kaj, kie konvene, al la efektivigo de ia dispono utila por plifortigi la industrian kaj teknologian bazon de la defendo-sektoro, por partopreni al la difino de Eŭropa politiko pri kapabloj kaj armilaroj, kaj por helpi la Konsilion taksi kaj plibonigi la militistajn kapablojn.

4. La Konsilio unuanime alprenas Eŭropajn decidojn rilatitaj al la komuna politiko pri sekureco kaj defendo, inkluzive tiujn por starigi intervenon kiel celite en ĉi tiu Artikolo, je propono de la Ministro pri Eksterlandaj aferoj de la Unio aŭ je iniciato de Membroŝtato. La Ministro pri Eksterlandaj aferoj de la Unio, eventuale kun la Komisiono, povas proponi la uzon de ambaŭ naciaj rimedoj kaj Uniaj instrumentoj.

5. La Konsilio povas konfidi la efektivigon de interveno, interne de la Unia kadro, al grupo de Membroŝtatoj, por protekti la Uniajn valorojn kaj servi al ĝiaj interesoj. La efektivigo de tia interveno estas regita de la Artikolo III- 310.

6. Tiuj Membroŝtatoj, kies militistaj kapabloj plenumas al pli altaj kriterioj de milita kapablo, kaj kiuj pli firme sin reciproke devontigis cele al la plej postulantaj intervenoj, starigas daŭran strukturitan kunlaboradon en la Unia kadro. Tiu kunlaboro estas regita per Artikolo III-312. Ĝi ne modifas la dispoziciojn de Artikolo III-309.

7. Se Membroŝtato estas la viktimo de armita agreso sur sia teritorio, la aliaj Membroŝtatoj havas la devon helpi kaj asisti ĝin per ĉiuj rimedoj je ilia dispono, laŭ Artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Tio ne modifas la specifan karakteron de la nacia politiko de certaj Membroŝtatoj pri sekureco kaj defendo. La devontigoj kaj kunlaborado en ĉi tiu kampo, konformiĝas al la devontigoj de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo, kiu, por la Statoj kiuj estas membroj de ĝi, restas la fundamenton de ilia kolektiva defendo kaj la instrumenton por ĝia efektivigo.

8. La Eŭropa Parlamento estas regule konsultita pri la ĉefaj aspektoj kaj fundamentaj elekteblecoj de la nacia politiko pri sekureco kaj defendo. Ĝi estas informita pri la evoluo.

Artikolo I-42 : Apartaj dispozicioj rilate al areo de libereco, sekureco kaj justeco
[redakti]

1. La Unio prezentiĝas kiel aero de libereco, sekureco kaj justeco:

a) per alpreno de Eŭropaj leĝoj kaj kadro-leĝoj celantaj, se necesas, al alproksimigi la jurajn dispoziciojn kaj regularojn de la Membroŝtatoj pri la kampoj priskribitaj de la Parto III;

b) per plifortigo de reciproka konfido inter la kompetentaj aŭtoritatoj de la Membroŝtatoj, precipe sur bazo de reciproka agnosko de juraj kaj eksterjuraj decidoj;

(c) per operacia kunlaboro inter la kompetentaj aŭtoritatoj de la Membroŝtatoj, inter kiuj la polico, la dogano kaj aliaj servoj specialigitaj pri la prevento kaj malkovro de krimaj ofendoj.

2. Naciaj Parlamentoj povas, kadre de la liberec-, sekurec- kaj justec-sferoj, partopreni al la taksadomekanismoj provizitaj en la Artikolo III-260. Ili kunokupiĝos pri la politika kontrolo de Europol kaj pri la taksado de aktivecoj de Eurojust, laŭ la Artikoloj III-276 kaj III-273.

3. La membroŝtatoj havas rajton je iniciato en la kampo de polica kaj jura kunlaboro pri krimaj aferoj, laŭ Artikolo III-264.

Artikolo I-43 : Solidareca klaŭzo
[redakti]

1. La Unio kaj ĝiaj Membroŝtatoj kunagas solidarece kiam Membroŝtato estas la viktimo de terorista atenco aŭ de natura aŭ homfarita katastrofo. La Unio arigas ĉiujn disponeblajn instrumentojn, inkluzive la militistajn rimedojn provizitaj de la Membroŝtatoj, por

a) — preventi la teroristan minacon sur la teritorio de la Membroŝtatoj;
— protekti la demokratiajn instituciojn kaj la civilan loĝantaron kaze de eventuala terorista atenco;
— helpi Membroŝtaton sur ĝia teritorio, je la peto de ĝiaj politikaj aŭtoritatoj, kaze de terorista atenco;.

(b) helpi Membroŝtaton sur ĝia teritorio, je la peto de ĝiaj politikaj aŭtoritatoj, kaze de eventuala natura aŭ homfarita katastrofo.

2. La detalaj aranĝoj por la efektivigo de ĉi tiu Artikolo estas priskribitaj de la Artikolo III-329.

Ĉapitro III : RIGORA KUNLABORADO
[redakti]

Artikolo I-44 : Rigora kunlaborado
[redakti]

1. La Membroŝtatoj kiuj deziras establi rigoran kunlaboron inter si, kadre de la Uniaj neeksklusivaj kompetentoj, povas utiligi ĝiajn instituciojn kaj uzi tiujn kompetentojn per aplikado de la taŭgaj dispozicioj de la Konstitucio, ene de la limoj kaj laŭ la manieroj priskribitaj en ĉi tiu Artikolo kaj en la Artikoloj III-416 ĝis III-423. Rigora kunlaborado celas al favori la efektivigon de la objektivoj de la Unio, protekti ĝian interesojn kaj plifortikigi ĝian integrigoprocezon. Tia kunlaborado estas kiam ajn malfermita al ĉiu Membroŝtato, laŭ Artikolo III-418.

2. La Eŭropa decido rajtiganta rigoran kunlaboradon, estas alprenita lastintance de la Konsilio, kiam ĝi konstatas ke la objektivoj de kunlaborado ne povas esti atingitaj per la Unio en ĝia tuto ene de akceptebla periodo, kaj kondiĉe ke almenaŭ unu triono de la Membroŝtatoj partoprenas al la decido. La Konsilio decidas laŭ la proceduro priskribita en Artikolo III-419.

3. Ĉiuj membroj de la Konsilio povas partopreni al ĝiaj diskutoj, sed nur partoprenas al la voĉdono, la membroj de la Konsilio, kiuj reprezentas Membroŝtatojn partoprenantaj rigoran kunlaboradon.

Unuanimeco konsistas sole el la voĉdonoj de la reprezentantoj de la partoprenantaj Membroŝtatoj.

Kvalifikita plimulto estas difinita kiel minimume 55 % de Konsilianoj kiuj reprezentas la partoprenantajn Membroŝtatojn arigantaj almenaŭ 65 % el la loĝantaro de tiuj Ŝtatoj.

Blokanta malplimulto devas inkluzivi almenaŭ la minimuman nombron de Konsilianoj kiuj reprezentas pli ol 35 % de la loĝantaro de la partoprenantaj Membroŝtatoj, plus unu membro, manke de kio la kvalifika plimulto estas konsiderita atingita.

Kontraŭe al la tria kaj kvara alineoj, kiam la Konsilio ne decidas laŭ propono de la Komisiono aŭ de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la Unio, la kvalifikita plimulto estas difinita kiel minimume 72 % de la Konsilianoj reprezentantaj la partoprenantajn Membroŝtatojn arigantaj almenaŭ 65 % el la loĝantaro de tiuj Ŝtatoj.

4. Aktoj alprenitaj kadre de rigora kunlaborado devontigas nur la partoprenantajn Membroŝtatojn. Tiuj aktoj ne estas konsiderataj kiel parto de la akiritaĵo, kiu estas akceptenda de kanditato-ŝtatoj je aliĝo al la Unio.

TITOLO VI : LA DEMOKRATA FUNKCIADO DE LA UNIO
[redakti]

Artikolo I-45 : Principo de demokratia egaleco
[redakti]

Dum ĉiuj siaj aktivecoj, la Unio observas la principon de la egaleco inter siaj civitanoj, kiuj ricevas egalan atenton de la Uniaj institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj.

I-46 : Principo de la reprezenta demokratio
[redakti]

1. La funkciado de la Unio baziĝas sur la reprezenta demokratio.

2. Civitanoj estas rekte reprezentitaj en la Eŭropa Parlamento je la Unia nivelo. Membroŝtatoj estas reprezentitaj, en la Eŭropa Konsilio, de iliaj Ŝtatestroj aŭ Registaroj, kaj en la Konsilio, de iliaj registaroj, kiuj mem estas demokratie responsaj aŭ antaŭ iliaj naciaj Parlamentoj, aŭ antaŭ iliaj civitanoj.

3. Ĉiu civitano rajtas partopreni al la demokratia vivo de la Unio. La decidoj estas faritaj kiel eble plej malkaŝe kaj proksime al la civitano.

4. La politikaj partioj je Eŭropa nivelo kontribuas al formiĝo de Eŭropa politika konscio kaj al esprimo de la volo de la Uniaj civitanoj.

Artikolo I-47 : Principo de la partoprena demokratio
[redakti]

1. La institucioj, per taŭgaj rimedoj, donas al civitanoj kaj iliaj reprezentaj asocioj, la eblecon diskonigi kaj publike interŝanĝi iliajn opiniojn pri ĉiuj agokampoj de la Unio.

2. La institucioj vivtenas malfermitan, travideblan kaj regulan dialogon kun la reprezentaj organizoj kaj kun la civila socio.

3. La Komisiono organizas vastajn konsultojn kun la koncernatoj por certigi la koherecon kaj la travideblecon de la Uniaj agoj.

4. Minimume unu miliono da civitanoj, ŝtatanoj de signifa nombro de Membroŝtatoj, povas iniciati inviton al la Komisiono, kadre de ĝiaj kompetentoj, ke ĝi submetu taŭgan proponon pri aferoj kiujn civitanoj konsideras ke necesas jura akto de la Unio por la apliko de la Konstitucion.

Eŭropaj leĝoj determinas la kondiĉojn por la proceduroj kaj la kondiĉojn postulitaj por tia civitana iniciato, inkluzive la minimuman nombron de Membroŝtatoj el kiuj tiuj civitanoj devas deveni.

[redakti]

La Unio agnoskas kaj antaŭenigas la rolon de la socialaj partneroj je la Unia nivelo, atentante pri la diverseco de naciaj sistemoj. Ĝi plifaciligas dialogon inter la socialaj partneroj, respektante ilian memstarecon.

La Tripartia Sociala Pintokunveno pri Kresko kaj Dungado kontribuas al la sociala dialogo.

Artikolo I-49 : La Eŭropa Mediaciisto
[redakti]

Eŭropa Mediaciisto, elektita de la Eŭropa Parlamento, ricevas, esploras, kaj priraportas plendojn kiuj koncernas misadministradon dum la agado de la institucioj, organoj, oficoj aŭ agentejoj de la Unio, sub la kondiĉoj priskribitaj de la Konstitucio. La Eŭropa Mediaciisto plenumas siajn devojn tute sendepende.

Artikolo I-50 : La travidebleco de la aktivecoj de la uniaj institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj
[redakti]

1. Por antaŭenigi bonan estradon kaj certigi la partoprenon de la civila socio, la institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj de la Unio agas kiel eble plej malkaŝe.

2. La Eŭropa Parlamento kunsidas publike, kiel ankaŭ la Konsilio, kiam ĝi diskutas kaj voĉdonas pri projekto de leĝdona akto.

3. Ĉiu civitano de la Unio, kaj ĉiu natura aŭ jura persono rezidanta aŭ havanta sian laŭstatutan sidejon en Membroŝtato, rajtas, sub la kondiĉoj priskribitaj en la Parto III, disponi pri la dokumentoj de la institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj de la Unio, kia ajn la medio. La Eŭropa leĝaro difinas la ĝeneralajn principojn kaj limojn kiuj, pro motivoj de publika aŭ privata intereso, regulas la permeson disponigi tiajn dokumentojn.

4. Ĉiu institucio, organo, ofico aŭ agentejo determinas en sia propra regularo, specifajn dispoziciojn koncerne la aliron al siaj dokumentoj, laŭ la Eŭropaj leĝoj priskribitaj en alineo 3.

Artikolo I-51 : Protekto de la personaj informoj
[redakti]

1. Ĉiu rajtas je la protekto de siaj personaj informoj.

2. La Eŭropa leĝaro aŭ kadroleĝo difinas la regulojn pri la protekto de individuoj, kiam temas pri la pritraktado de personaj informoj ĉu fare de la institucioj, organoj, oficoj kaj agentejoj de la Unio, ĉu fare de la Membroŝtatoj dum la plenumado de aktivecoj kiuj dependas aŭ de la agosfero de la Unia juro, aŭ de la libera transsendo de tiuj informoj. La obeo al tiuj reguloj estas submetita al la kontrolo de sendependaj aŭtoritatoj.

Artikolo I-52 : La jura statuso de la eklezioj kaj filozofiaj, nereligiaj organizoj
[redakti]

1. La Unio respektas kaj ne prijuĝas la statuson, kiu, en Membroŝtatoj favoras laŭ nacia leĝaro, la ekleziojn, kaj la asociojn aŭ religiajn komunumojn.

2. La Unio same respektas la statuson, kiu favoras, laŭ nacia leĝaro, la filozofiajn kaj nerelegiajn organizojn.

3. Rekonante iliajn identecon kaj specifan kontribuon, la Unio vivtenas malfermitan, travideblan kaj regulan dialogon kun tiuj eklezioj kaj organizoj.

TITOLO VII : LA FINANCOJ DE LA UNIO
[redakti]

Artikolo I-53 : Buĝetaj kaj financaj principoj
[redakti]

1. Ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio devas esti antaŭplanitaj por ĉiu budĝeta jaro kaj aperi en la Unia buĝeto, konforme al la Parto III.

2. La buĝeto devas ekvilibriĝi je enspezoj kaj elspezoj.

3. La elspezoj indikitaj en la buĝeto estas aprobitaj por unu financa jaro, konforme al la artikolo III-412.

4. La efektivigo de elspezoj indikitaj en la buĝeto, postulas, fare de la Unio, la antaŭan alprenon de jure deviga akto, kiu donas juran bazon al ĝia agado, kaj al la efektivigo de la respondaj elspezoj, konforme al la Eŭropa leĝo priskribita en Artikolo III-412, escepte de la kazoj difinitaj en la menciita eŭropa leĝo.

5. Por bonteni buĝetan disciplinon, la Unio ne alprenas aktojn, kiuj povus kaŭzi signifajn konsekvencojn al la buĝeto, sen certigi ke la elspezoj pro tiu aktoj estas financeblaj ene la limoj de la propraj rimedoj de la Unio kaj konforme al la plurjara financa kadro priskribita en Artikolo III-55.

6. La buĝeto estas efektivigita laŭ la principo de sana financa administrado. La Membroŝtatoj kaj la Unio kunlaboras por certigi ke la buĝetitaj kreditoj estas uzitaj laŭ tiu principo.

7. La Unio kaj la Membroŝtatoj, konforme al Artikolo III-415, strebas kontraŭ fraŭdo kaj ajna kontraŭleĝa ago damaĝebla al la financaj interesoj de la Unio.

Artikolo I-54 : La propraj monrimedoj de la Unio
[redakti]

1. La Unio provizas al si la necesajn monrimedojn por atingi siajn celojn kaj efektivigi siajn politikojn.

2. Kun rezervo pri aliaj enspezoj, la Unia buĝeto estas tute financita de siaj propraj rimedoj.

3. Eŭropa leĝo de la Konsilio difinas la dispoziciojn aplikeblaj al la sistemo de propraj rimedoj de la Unio. En ĉi tiu kunteksto, eblas krei novajn kategoriojn de propraj rimedoj, aŭ forigi ekzistantan kategorion. La Konsilio decidas unuanime post konsultado de la Eŭropa Parlamento. Tiu leĝo nur ekvalidiĝas post ĝia aprobo de la Membroŝtatoj, konforme al iliaj respektivaj konstituciaj reguloj.

4. Eŭropa leĝo de la Konsilio difinas la disponojn pri efektivigo de la sistemo de propraj rimedoj de la Unio, konforme al la eŭropa leĝo alprenita surbase de la alineo 3. La Konsilio decidas post konsento de la Eŭropa Parlamento.

I-55 : La plurjara financa kadro
[redakti]

1. La plurjara financa kadro certigas la evoluon de la Uniaj elspezoj laŭ bonorda maniero kaj ene de la limoj de la propra rimedoj. Ĝi difinas la maksimumajn jarajn sumojn da kreditoj por la engaĝiĝoj, laŭ la kategorio de elspezo, konforme al la Artikolo III-402.

2. Eŭropa leĝo de la Konsilio difinas la plurjaran financan kadron. La Konsilio decidas unuanime, post aprobo de la plimulto de la Eŭropaj Parlamentanoj.

3. La jara buĝeto de la Unio konformiĝas al la plurjara financa kadro.

4. La Eŭropa Konsilio povas unuanime alpreni Eŭropan decidon, kiu permesas ke kvalifikita plimulto sufiĉu al la Konsilio por decidi, dum ĝi alprenas la Eŭropan leĝon de la Konsilio celita en alineo 2.

Artikolo I-56 : La buĝeto de la Unio
[redakti]

Eŭropa leĝo fiksas la Unian jaran buĝeton, konforme al la Artikolo III-404.

TITOLO VIII : LA UNIO KAJ ĜIAJ NAJBAROJ
[redakti]

Artikolo I-57 : La Unio kaj ĝiaj najbaraj landoj
[redakti]

1. La Unio prizorgas specialajn interrilatojn kun najbaraj landoj, por starigi aeron de prospero kaj de bona najbareco, apogita sur la valoroj de la Unio kaj karakterizita de densaj kaj pacemaj rilatoj surbaze de kunlaborado.

2. Por efektivigi la alineon 1, la Unio povas fintrakti specifajn interkonsentojn kun la koncernitaj landoj. Tiuj interkonsentoj povas enhavi reciprokajn rajtojn kaj devontigojn kaj ankaŭ la eblecon de entrepreni kunagadojn. Ilia efektivigo estas submetita al perioda konsultado.

TITOLO VIII : MEMBRIĜO AL LA UNIO
[redakti]

I-58 : Kondiĉoj de kvalifiko kaj proceduroj por aliĝi al la Unio
[redakti]

1. La Unio estas malfermita al ĉiuj Eŭropaj Statoj, kiuj respektas la valorojn priskribitaj en Artikolo I-2 kaj devontigas sin kune antaŭenigi ilin.

2. Ĉiu Eŭropa Stato kiu deziras aliĝi al la Unio, direktas sian peton al la Konsilio. La Eŭropa Parlamento kaj la naciaj Parlamentoj estas informitaj pri tiu peto. La Konsilio decidas unuanime post konsultado de la Komisiono kaj post aprobo de la plimulto de la Eŭropaj Parlamentanoj. La kondiĉoj kaj aranĝoj por aliĝo estas submetitaj al la interkonsento de la Membroŝtatoj kaj la Ŝtato kandidata. Tiu interkonsento estas ratifikenda de ĉiu partoprenanta Stato, laŭ iliaj respektivaj konstituciaj reguloj.

Artikolo I-59 : Artikolo I-59 Interrompo de certaj rajtoj pro aliĝo al la Unio
[redakti]

1. Surbaze de motivigita iniciato de la Eŭropa Parlamento aŭ de triono de la Membroŝtatoj, aŭ surbaze de propono de la Komisiono, la Konsilio povas alpreni Eŭropan decidon en kiu ĝi konstatas ke ekzistas, fare de Membroŝtato, klara risko de grava malobeo al la valoroj priskribitaj en Artikolo I-2. La Konsilio decidas laŭ plimulto de kvar kvinonoj el siaj membroj, post la konsento de la Eŭropa Parlamento. Antaŭ tiu konstatado, la Konsilio aŭskultas la koncernitan Membroŝtaton kaj, decidante laŭ la sama proceduro, povas fari rekomendojn al tiu Stato. La Konsilio regule kontrolas ĉu la motivoj kiuj kaŭzis tian konstaton plu validas.

2. La Eŭropa Konsilio, je iniciato de triono de la Membroŝtatoj aŭ je propono de la Komisiono, povas alpreni Eŭropan decidon kiu konstatas ke ekzistas, fare de Membroŝtato, grava kaj daŭra malobeo al la valoroj priskribitaj en la Artikolo I-2, sed antaŭe, ĝi invitis la koncernitan Membroŝtaton prezenti ĝiajn rimarkojn pri la afero. La Eŭropa Konsilio decidas unuanime post aprobo de la Eŭropa Parlamento.

3. Kiam la konstato, celita de alineo 2, estas farita, la Konsilio, decidante laŭ kvalifikita plimulto, povas alpreni Eŭropan decidon kiu interrompas certajn rajtojn akiritajn de la koncernita Membroŝtato pro apliko de la Konstitucio, inkluzive la voĉdonorajtojn de la Konsiliano, kiu reprezentas tiun Ŝtaton. La Konsilio atentas pri la eblaj sekvoj de tia interrompo pri la rajtoj kaj devontigoj de naturaj kaj juraj personoj. Ĉiukaze, tiu Ŝtato ankoraŭ estas ligita de siaj laŭkonstituciaj devontigoj.

4. La Konsilio, decidante per kvalifikita plimulto, povas alpreni Eŭropan decidon, kiu modifas aŭ nuligas disponojn adoptitajn pro la alineo 3, kiam ŝanĝiĝis la situacio, kiu pravigis tiujn disponojn.

5. Por efektivigi ĉi tiun Artikolon, la membro de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio kiu reprezentas la koncernitan Membroŝtaton, ne partoprenas la voĉdonon kaj la koncernita Membroŝtato ne estas enkalkulita en la triono aŭ kvar kvinonoj de Membroŝtatoj celitaj de alineoj 1 kaj 2.

Sindetenoj de membroj persone ĉeestantaj aŭ reprezentitaj, ne malhelpas la alprenon de Eŭropaj decidoj celitaj de alineo 2.

Je alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en alineoj (3) kaj (4) por la kvalifikita plimulto estas bezonataj 72 % de voĉoj de konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe arigantajn almenaŭ 65 % el la loĝantaro de tiuj ŝtatoj.

Kiam, sekve decido interrompi voĉdonorajtojn alprenita laŭ alineo 3, la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto surbaze de Konstituciaj disponoj; tiu kvalifikita plimulto estas difinita kiel en la dua subalineo, aŭ, kiam la Konsilio agas laŭ propono de la Komisiono aŭ de la Ministro pri Eksterlandaj aferoj de la Unio, kiel minimume 55 % de la Konsilianoj reprezentantaj la partoprenantajn Membroŝtatojn arigantajn almenaŭ 65 % el la loĝantaro de tiuj Statoj.

En la lasta kazo, blokanta malplimulto devas inkluzivi almenaŭ la minimuman nombron de Konsilianoj kiu reprezentas pli ol 35 % de la loĝantaro de la partoprenantaj Membroŝtatoj, plus unu membro, manke de kio la kvalifikita plimulto estos konsiderata atingita.

6. Por efektivigi la ĉi Artikolon, la Eŭropa Parlamento decidas per plimulto de du trionoj de la voĉdonoj donitaj, kio reprezentas la plimulton de siaj membroj.

Artikolo I-60 : Memvola eksiĝo el la Unio
[redakti]

1. Iu Membroŝtato povas decidi eksiĝi el la Unio, konforme al siaj konstituciaj reguloj.

2. Membroŝtato, kiu decidas eksiĝi, sciigas la Eŭropan Konsilion pri sia intenco. Laŭ la gvidlinioj provizitaj de la Eŭropa Konsilio, la Unio kaj tiu Ŝtato intertraktadas kaj interkonsentas pri la kondiĉoj de la eksiĝo, konsiderinte la kadron de la estontaj interrilatoj kun la Unio. Tiu interkonsento estas intertraktita konforme al Artikolo III-325(3). Ĝi estas fintraktita de la Konsilio, kiu decidas laŭ kvalifikita plimulto, post la konsento de la Eŭropa Parlamento.

3. La Konstitucio ne plu aplikiĝas al la koncernita Ŝtato ekde la dato de ekefiko de la interkonsento pri eksiĝo aŭ, manke de tiu, du jaroj post la sciigo celita en alineo 2, escepte se la Eŭropa Konsilio kaj la koncernita Membroŝtato unuanime decidas prokrasti la eksiĝon.

4. Por efektivigi la alineojn 2 kaj 3, la Eŭropa Konsiliano kaj la Konsiliano kiu reprezentas la eksiĝanta Membroŝtato, partoprenas nek al la diskutoj, nek al la decidoj de la Eŭropa Konsilio aŭ Konsilio, kiuj koncernas la eksiĝon. Kvalifikita plimulto estas difinita kiel minimume 72 % de la Konsilianoj, kiuj reprezentas la partoprenantajn Membroŝtatojn arigantaj minimume 65 % el la loĝantaro de tiuj Statoj.

5. Se Ŝtato kiu eksiĝis el la Unio, petas re-aliĝon, lia peto estas submetita al la proceduro priskribita en Artikolo I-58.