Eŭsebio el Cezarea: Jesaja-Komentario

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Brevier-Legaĵo[redakti]

el komentario de la sankta episkopo Eŭsebio el Cezarea pri Jesaja

Voĉo de vokanto en la dezerto

«Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon por la Eternulo, rektigu Liajn irejojn» [1] klare indikas, ke ĉi tiu mesaĝo ne plenumiĝos en Jerusalem, sed en la dezerto; nome ke aperos la Dia gloro kaj ĉiu kreaĵo ekkonos la Dian savon.[2]

Kaj tio ĉi laŭvorte ankaŭ en la historio plenumiĝis, kiam en dezerto apud Jordano, kie montriĝis la Dia gloro, Johano la Baptisto anoncadis la savigan alvenon de Dio. Ĉar ĉiuj ekkonis Kriston kaj Lian gloron, kiam post Lia bapto malfermiĝis la ĉielo, la Sankta Spirito en formo de kolombo descendis sur Lin kaj eksonis la voĉo de la Patro atestanta pri la Filo: «Ĉi tiu estas mia amata Filo, aŭskultu Lin.» [3]

Kaj ĉi tio estis dirita ankaŭ tial, ĉar Dio decidis veni en la dezerton, kiu ĉiam estis neirebla kaj nealirebla. Nek unu el la paganaj gentoj konis Dion; la justuloj kaj profetoj de Dio ne povis alproksimiĝi.

Tial la voĉo ordonas prepari la vojon por la Dia Vorto, rektigi, kio estas neirebla kaj kruta, por ke nia Dio povu progresi, kiam Li alvenos. «Pretigu la vojon por la Eternulo.» Tio estas ĝoja mesaĝo kaj nova konsolo, ke Dio sopiras, ke ĉiuj homoj konu Lian savon.

«Supreniru sur altan monton vi, kiu anoncas la ĝojan mesaĝon por Cion! Forte levu vian voĉon vi, kiu anoncas la ĝojan mesaĝon por Jerusalem!» [4] Ĉi tiuj vortoj precize konformas kun tio, kion ni diris. Post la voĉo en la dezerto ili konvene mencias la evangeliajn anoncistojn kaj mesaĝas la alvenon de Dio al la homoj. Tial vere estas konvene, ke post la profetaĵo pri Johano la Baptisto sekvis la mencio pri la evangeliaj anoncistoj.

Do kiu Cion estus se ne tiu, kiu antaŭe nomiĝis Jerusalem? Ĉar ankaŭ ĝi estis monto, kiel deklaras la Skribo, kiu diras: «Ĉi tiu estas la monto Cion, sur kiu vi loĝas.» [5] Kaj la Apostolo diras: «Vi alpoksimiĝis al la monto Cion.» [6] Ĉu eble tio aludas la aron de la apostoloj, elektitan el la antaŭe cirkumcidita nacio?

Ĉi tiu Cion kaj Jerusalem akceptis la savon de Dio kaj estas konstruita sur la Dia monto, t. e. sur la ununaskita Vorto de la Patro. Kaj por ĉiu validas la voko supreniri sur altan monton kaj anonci la vorton pri savo. Kaj kiu anoncas la bonan mesaĝon, se ne la aro de la evangeliistoj? Kion signifas anonci la ĝojan mesaĝon? Anonci ĝin al ĉiuj homoj, sed antaŭ ĉio anonci al la judeaj urboj la alvenon de Kristo en la mondon.

  1. kp. Jes 40,3
  2. kp. Luk 3,6
  3. Luk 9,35
  4. Jes 40,9
  5. kp. Psa 68,17; Psa 74,2
  6. Heb 12,22

Fontoj[redakti]

  • Originala teksto:
Eŭsebio el Cezarea († 339): Commentarium in Isaiam, ĉap. 40
en: Patrologia Græca 24, 366-367
  • Esperanta traduko el la latina:
Alojz Dlugi SJ, 2000
2001 en Eichkorn: Liturgio de la Preĝ-Horoj, p. 24-25

Envicigo[redakti]

  • Advento > 2-a semajno > dimanĉo

Vidu ankaŭ[redakti]

Cipriano: Valoro de la pacienco (1-a adventa semajno > sabato)
Johano de la Kruco: Ascendo sur la monton Karmel (2-a adventa semajno > lundo)

> Sistema listo de ĉiuj Brevier-Legaĵoj
> Romkatolika Kalendaro