EU esploras la membronombron de TEJO

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: EU esploras la membronombron
de TEJO
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 12-a de julio 2020
Permesilo: CC BY 4.0

Oficialaj instancoj de Eŭropa Unio pritraktas denuncon, laŭ kiu TEJO donis falsajn informojn pri sia membrokvanto por ricevi subvenciojn. Tion montras EU-dokumento, kiun Libera Folio ricevis el anonima fonto.

En septembro 2019 Libera Folio raportis, ke TEJO laŭ informoj donitaj al oficiala registro de EU havas 25 000 membrojn, cifero 15-oble pli alta ol la efektiva kvanto de pagintaj membroj. Iam en decembro la troiga informo pri la membrokvanto de TEJO estis forviŝita el la oficiala registro.

Dokumento nun ricevita de Libera Folio indikas, ke iam antaŭ la 17-a de oktobro la sekretariejo de la komuna travideblec-registro de EU (akronime JTRS) ricevis plendon, laŭ kiu TEJO donis al la registro grave troigitajn informojn pri la membronombro de la asocio, kio siavice ebligis al TEJO trompe ricevi subvenciojn.

La anglalingva dokumento, kiun Libera Folio pubikigas ĉi-sube, estis sendita tra la anonimiga servo Tor, kio signifas, ke eĉ la redakcio ne konas la fonton. Aldone la dokumento kiun ni ricevis estas plene anonimigita, kaj multaj detaloj en la teksto estas superstrekitaj per nigro. Spite la nekonatan devenon la dokumento impresas aŭtenta.

El la legebla parto de la dokumento eblas konkludi, ke temas pri fina respondo de JTRS al la plendinto, sed ne eblas scii, kiam ĝi estas sendita. Tamen evidentas, ke tio okazis ĉi-jare, ĉar laŭ la teksto de la letero, la plendinto donis kompletigajn informojn en decembro 2019 kaj iam en 2020.

Laŭ la dokumento, JTRS komencis esploradon pri TEJO laŭ la reguloj de la interinstitucia interkonsento pri la funkciado de JTRS. Laŭ tiu regularo, anonimaj denuncoj ne estas akceptataj. Tamen JTRS ne malkaŝis al TEJO la identecon de la plendinto, kiam informo pri la enkonduko de la esplorado estis sendita al TEJO la 17-an de oktobro. Dum la esplorado TEJO estis suspendita de la travideblec-registro.

Responde al demandoj de JTRS, TEJO klarigis ke la membrostrukturo de la asocio estas kompleksa, ĉar ĝi ”baziĝas sur individuaj membroj kaj pli ol 50 landaj asocioj dise en Eŭropo kaj en la mondo”. Laŭ aserto de TEJO al JTRS, la cifero 25 000 estis rezulto de sumigo de ĉiuj ĉi landaj asocioj ”kaj kelkaj aldonaj statistikaj taksoj”.

”Fine TEJO forigis la ciferon 25 000 el ĝia registriĝo, anstataŭe donante liston de siaj membroj”, JTRS skribas en la letero. Ne klaras, pri kia listo temas.

Rilate al la aserto de la plendanto, laŭ kiu la troigita membrocifero permesis al TEJO trompe ricevi EU-subvenciojn, JTRS atentigas, ke ĝi mem kompetentas prijuĝi nur respektadon de la kondutreguloj de la travideblec-registro. Tamen ĝi nun entreprenos pliajn paŝojn, supozeble transdonante la informojn pri la falsaj membrociferoj al alia instanco. Tio ŝajnas indiki, ke la esplorado daŭros.

Tuj post la apero de ĉi tiu artikolo Francesco Maurelli, eksa estrarano de TEJO, en la Telegram-grupo de TEJO konfirmis la aŭtentecon de la dokumento kaj skribis, ke la esplorado de JTRS estis finita la 31-an de januaro 2020.

Tamen ne klaras, kio eventuale okazis aŭ okazas en aliaj instancoj, aŭ kiajn konsekvencojn la afero povus havi. La detaloj en la koncerna, lasta alineo de la letero estas forstrekitaj en la ekzemplero ricevita de Libera Folio. Ni bonvenigas ajnajn pliajn informojn kaj atentigas, ke la anonimeco de fontoj estas garantiata.