Ebenigu vi

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Donu min al Janko Indekso : Ebenigu vi (pola popolkanto)
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Edziĝa kanto
Ebenigu vi
elpoligis Antoni GRABOWSKI

 Porównaj Boże
 Góry, doliny!

Ebenigu vi
Montojn, valojn, Di',
Ke estu tut-ebene!
Gvidu, ho Sinjor',
Lin al mia kor',
Dimanĉe frumatene!

Malgraŭ la dimanĉ'
Pelu, ho fianĉ',
Ĉevalon vian voje;
Estas mia kor'
Plena de dolor',
Kaj plendas mi malĝoje.