Eble iam...

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
La nigraj pensoj Indekso : Eble iam... (1912)
de Eska
Melankolio
Aperis en Unuaj agordoj.


En la tombo, ebla iam
La feliĉon mi retrovos,
En la tombo mi nur povos
Por etern' ekdormi tiam...

Per feliĉo vent' ekblovos
Kaj ĝi gaje bruos ĉiam,
Se sopiro min neniam
Persekuti, ho, ekprovos.

Kvankam mondo estas bela,
Homoj vivas per espero,

Sed posttomba viv' plihela
Ol ĉi-tiu mond'-infero...

Mia vivo ja sencela,
Do min kovru tuj la tero!