Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago/Akto 1/Sceno 1

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago Indekso : Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago (1898)
de Pierre Beaumarchais
Tradukita de Abram Kofman
Akto 1, Sceno 1
Sceno 2


Sceno 1

La teatro prezentas ĉambron, duone senmebligitan. En la mezo staras granda seĝego por malsanulo. Figaro mezuras la plankon per tuazo.[1] Antaŭ spegulo Suzano alligas al sia kapo bukedon el oranĝfloroj, nomatan »chapeau de la mariée« (ĉapelo de la edzino).

Figaro. Deknaŭ futoj de larĝo, dudek ses de longo.
Suzano. Rigardu, Figaro, jen estas mia bukedo! Ĉu vi ne trovas ĝin tiamaniere pli bela?
Figaro. (prenas ŝiajn manojn) Nekompareble, mia ĉarmulino! Ho, kiel dolĉa estas por la ama rigardo de l' edzo tiu ĉi virga bukedo gracia sur la kapo de bela knabino en la mateno de l' edziĝo...
Suzano. (malproksimiĝas de li) Kion do vi mezuras, mia filo?
Figaro. Mi rigardas, Sunjo mia, ĉu agrablan vidon prezentos tie ĉi la bela lito, kiun nia sinjoro donas al ni.
Suzano. En tiu ĉi ĉambro?
Figaro. Li ĝin cedas al ni.
Suzano. Kaj mi ĝin ne volas.
Figaro. Kial do?
Suzano. Mi ĝin ne volas.
Figaro. Sed pro kio?
Suzano. Ĝi malplaĉas al mi.
Figaro. Diru motivon!
Suzano. Se nenian mi volas diri?
Figaro. Ho! kiam virinoj estas certaj nin teni!...
Suzano. Pruvi, ke mi estas prava, egalus konfesi, ke mi povus esti malprava. Ĉu vi estas mia servanto, aŭ ne?
Figaro. Vi ekscitiĝas kontraŭ la plej oportuna ĉambro de l' kastelo, ĉambro sin trovanta meze de l' du apartamentoj. En nokto, se al nia sinjorino estos ne bone, ŝi sonorigos en sia parto; — jen! per du paŝoj vi estos apud ŝi. Kaj se nia sinjoro ekvolos ion, li nur devos tintigi en la sia; — krak! per tri saltoj mi estos apud li.
Suzano. Bonege! Sed se li matene sonorigos por doni al vi ian signifan kaj longedaŭran komision — jen! per du paŝoj li estas ĉe mia pordo, kaj poste krak! per tri saltoj...
Figaro. Kion vi aludas per tiuj ĉi vortoj?
Suzano. Estus necesa aŭskulti min trankvile.
Figaro. Sed kio do fariĝas, Dio bona?
Suzano. Fariĝas, amiko, ke laca amistadi la belulinojn de l' ĉirkaŭaĵo, lia grafa moŝto Almavivo volas reveni en la kastelon, sed ne ĉe sian edzinon; al la via, vi aŭdas, li turnis sian celon, kaj li esperas, ke tiu ĉi ĉambro utilos por lia projekto. Kaj tion ĉi mia nobla kantinstruanto, la fidela Bazilo, honesta agento de liaj plezuroj, al mi ripetas ĉiutage, dum li donas al mi lecionon.
Figaro. Bazilo!... Ho, mia pliamato! Se iam solida bastonado, donita al spino, ĝuste rerektigis la vertebrojn al iu...
Suzano. Vi pensis, bona knabo, ke la doto, kiun oni donas al mi, estas rekompenco por viaj meritoj?
Figaro. Mi faris sufiĉe por havi la rajton esperi tion ĉi.
Suzano. Kiel la sprituloj estas idiotaj!
Figaro. Oni ĝin diras.
Suzano. Sed tial, ke oni ne volas ĝin kredi.
Figaro. Kaj oni estas malprava.
Suzano. Eksciiĝu, ke per tiu doto li celas ricevi de mi sekrete, li sola kun mi sola, unu kvaronon da horo, kiun antikva rajto de l' landsinjoro... vi scias, kiel ĝi estis honta!
Figaro. Mi ĝin scias tiel bone, ke se la grafo, edziĝante, ne estus detruinta tiun ĉi malnovan rajton, mi neniam edziĝus je vi en liaj bienoj.
Suzano. Nu, se li ĝin detruis, li pentas, kaj de via fianĉino li nun volas ĝin reaĉeti sekrete.
Figaro. (frotante sian kapon) Mia kapo moliĝas pro surprizo, kaj mia frunto spritigita...
Suzano. Ne frotu do ĝin!
Figaro. Kian danĝero en tio?
Suzano. Se aperus sur ĝi akneto, superstiĉaj homoj...
Figaro. Vi ridas, friponino! Ha! Se estus rimedo por trompi tiun ĉi grandan trompanton, por enlogi lin en bonan kaptilon kaj meti lian monon en nian poŝon!
Suzano. Intrigo kaj mono, jen vi movas vin en via sfero.
Figaro. Ne la honto retenas min.
Suzano. Ĉu la timo?
Figaro. Entrepreni danĝeran aferon estas nenio, sed alkonduki ĝin al sukceso evitante la danĝeron, estas io merita; ĉar nokte penetri en la domon de iu, rabi de li la edzinon kaj tie ricevi por la peno cent vipekbatojn, — nenio estas pli facila. Mil idiotaj friponoj faris ĝin. Sed...

(Oni sonorigas el interne.)

Suzano. Jen la sinjorino estas vekita. Ŝi bone rekomendis al mi esti la unua, kiu parolus al ŝi en la mateno de mia edziniĝo.
Figaro. Ĉu en tio ĉi estas ankaŭ io kaŝita?
Suzano. Nia paŝtisto diras, ke tio ĉi estas feliĉodona por virinoj forlasitaj. Adiaŭ, mia kara Fi... Fi... Figaro. Revu pri nia afero.
Figaro. Por fari min sprita, donu al mi kiseton.
Suzano. Hodiaŭ, al mia amanto? Ho, ne esperu ĝin. Kaj kion morgaŭ dirus mia edzo pri tio ĉi?

(Figaro ŝin kisas.)

Suzano. Lasu, lasu min!
Figaro. Ha! Vi tute ne komprenas, kiel mi vin amas.
Suzano. (senĉifigante la vestojn) Ĝenulo, kiam vi ĉesos paroli al mi pri tio de l' mateno ĝis la vespero?
Figaro. (mistere) Kiam mi povos ĝin pruvi al vi de l' vespero ĝis la mateno

(Duan fojon oni sonorigas.)

Suzano. (malproksimiĝante, kun la fingroj unuigitaj sur la buŝo) Jen estas via kiso, sinjoro; mi jam havas nenion vian.
Figaro. (kuras al ŝi) Ho! Sed vi ne tiel ĝin ricevis.

Noto[redakti]

  1. Tuazo, antikva mezurilo, kiu egalis proksimume 2 metrojn de la nuna sistemo metrika. — L. de B.