Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago/Akto 1/Sceno 10

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sceno 9 Indekso : Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago (1898)
de Pierre Beaumarchais
Tradukita de Abram Kofman
Akto 1, Sceno 10
Sceno 11


Sceno 10

Ŝerubeno, Suzano, Figaro, La grafino, La grafo, Fanŝeto, Bazilo. (Multe da servistoj, vilaĝaninoj, vilaĝanoj, blanke vestitaj.)

Figaro. (tenante virinan tokon,[1] ornamitan per blankaj plumoj kaj blankaj rubandoj, parolas al la grafino) Nur vi estas, sinjorino, la persono, povanta donigi al mi tiun favoron.
La grafino. Vi vidas ilin, sinjoro, ili supozas en mi povecon, kiun mi ne havas; sed ĉar ilia peto ne estas malprudenta...
La grafo. (embarasata) Nur se ĝi multe sin montras tia...
Figaro. (mallaŭte al Suzano) Subtenu bone miajn penadojn.
Suzano. (mallaŭte al Figaro) Kiuj kondukos al nenio.
Figaro. (mallaŭte) Komencu do almenaŭ.
La grafo. (al Figaro) Kion vi volas?
Figaro. Sinjoro, viaj vasaloj, kortuŝitaj pro la neniigo de unu ĉagreniga rajto, kiun via amo al la sinjorino...
La grafo. Nu! tiu ĉi rajto ne ekzistas pli. Kion vi volas komprenigi?
Figaro. (malice) Ke por la virto de tiel bona sinjoro certe venis la tempo brilegi; ĝi estas hodiaŭ por mi tiel proprofita, ke mi deziras esti la unua por festi ĝin dum mia edziĝo.
La grafo. (ankoraŭ pli embarasata) Vi mokas, amiko! La neniigo de la hontinda rajto estas nur kvitanco de ŝuldo de honesteco. Hispano eble volos akiri belulinon per amindaĵoj, sed postuli de ŝi la unuan plej dolĉan servon kiel sklavan servuton — ha! tio ĉi estas vandala tiraneco kaj tute ne aprobita rajto de nobla Kastilano.
Figaro. (tenante Suzanon per la mano) Permesu do ke tiu ĉi juna kreitaĵo, kies honoron gardis via saĝeco, ricevu publike de viaj manoj la tokon virgulinan, ornamitan per plumoj kaj blankaj rubandoj, simbolon de l' pureco de viaj intencoj: alprenu ĝin por ĉiuj edziĝoj, kaj kvartreno,[2] ĥore kantita, konservu por ĉiam la memoron pri...
La grafo. (embarasata) Se mi ne scius ke amanto, poeto kaj muzikisto estas tri titoloj, meritantaj indulgon al ĉiuj strangaĵoj...
Figaro. Unuigu vin kun mi, amikoj!
Ĉiuj. (kune) Sinjoro! Sinjoro!
Suzano. (al la grafo) Kial eviti laŭdon, kiun vi meritas tiel bone?
La grafo. (flanken) Ho, perfidulino!
Figaro. Rigardu do ŝin, sinjoro! Neniam pli bela fianĉino povos montri pli bone la grandecon de via ofero.
Suzano. Ĉesu pri mia vizaĝo, kaj nur lian virton ni laŭdu.
La grafo. (flanken) Ludado estas ĉio tio ĉi.
La grafino. Mi kunigas min kun ili, sinjoro, kaj tiu ĉi ceremonio ĉiam estos al mi kara, ĉar sian kaŭzon ĝi ŝuldas al la ĉarma amo, kiun vi havis por mi.
La grafo. Kiun mi havas ankoraŭ, sinjorino, kaj pro tiu motivo mi cedas.
Ĉiuj. Vivu li!
La grafo. (flanken) Mi estas kaptita! (Laŭte.) Por ke la ceremonio havu iom pli da brilo, mi nur dezirus ke ĝi estu prokrastita je kelkaj horoj. (Flanken.) Mi rapide venigu Marcelinon.
Figaro. (al Ŝerubeno) Nu, petolulo, vi ne aplaŭdas?
Suzano. Li estas en ĉagrenego; nia sinjoro elpelas lin.
La grafino. Ha, sinjoro, mi petas pri pardono por li.
La grafo. Li ĝin ne meritas.
La grafino. Ho! li estas tiel juna!
La grafo. Ne tiel juna, kiel vi pensas.
Ŝerubeno. (tremante) Grandanime pardoni ne estas la landsinjora rajto, kiun vi forĵetis, edziĝinte je nia sinjorino.
La grafino. Li forĵetis nur tiun, kiu vin ĉiujn tiel ĉagrenigis.
Suzano. Se la sinjoro estus cedinta la rajton pardoni, ĝi certe estus la unua, kiun li volus reaĉeti sekrete.
La grafo. (embarasata) Sen dubo.
La grafino. Kaj pro kio reaĉeti ĝin?
Ŝerubeno. (al la grafo) Mi estis malserioza en mia konduto, ĝi estas vera, sinjoro, sed neniam la plej malgranda diro pri sekreto en miaj vortoj...
La grafo. (embarasata) Nu, estas sufiĉe!
Figaro. Kion li volas diri?
La grafo. (rapide) Sufiĉe, sufiĉe! Ĉiuj postulas pardonon por li, mi ĝin donas kaj faros ankoraŭ pli multe: mi donas al li roton en mia legio.
Ĉiuj. (kune) Vivu li!
La grafo. Sed kun la kondiĉo, ke li tuj forveturos en Katalanujon al la regimento.
Figaro. Ha, sinjoro, morgaŭ!
La grafo. (insistas) Mi ĝin volas.
Ŝerubeno. Mi obeas.
La grafo. Salutu vian baptopatrinon kaj demandu ŝian favoron.

(Ŝerubeno fleksas unu genuon sur la teron antaŭ la grafino kaj ne povas paroli.)

La grafino. (tuŝita) Ĉar oni ne povas vin konservi nur hodiaŭ, forveturu, junulo. Nova profesio vin vokas; iru kaj plenumu ĝin inde. Honoru vian bonfaranton. Memoru pri tiu domo, kie via juneco trovis tiom da indulgemo. Estu submetiĝa, honesta kaj brava. Ni partoprenos en viaj sukcesoj.

(Ŝerubeno leviĝas kaj reiras al sia loko.)

La grafo. Vi estas tre tuŝita, sinjorino.
La grafino. Mi ne neigas tion ĉi. Kiu scias la sorton de infano, ĵetita en karieron tiel danĝeran! Li estas boparenco de miaj gepatroj kaj plue li estas mia baptofilo.
La grafo. (flanken) Mi vidas ke Bazilo estis prava. (Laŭte.) Junulo, kisu Suzanon... por la lasta fojo.
Figaro. Kial tio ĉi, sinjoro? Li venos pasigi la vintrojn. Kisu do min ankaŭ, kapitano! (Li kisas lin.) Adiaŭ, Ŝerubeno mia! Vi baldaŭ kondukos manieron de vivo tre diferenca, mia infano: vi pli ne vagados la tutan tagon en la kvartelo de l' virinoj: por vi ne estos pli kukoj, manĝetoj kun kremo, nek „varma-mano“[3] aŭ „blinda-muŝo“.[4] Sed bonaj soldatoj, diablo! vizaĝ-brunaj, malbone vestitaj, kaj granda, tre peza pafilo...: dekstren! maldekstren! antaŭen! Marŝu al la gloro, kaj ne faletu vojirante, nur se bona ekpafo...
Suzano. Ho, fi! abomenaĵo!
La grafino. Kia antaŭkonjekto.
La grafo. Kie do estas Marcelino? Estas tre strange ke oni trovas ŝin ne inter vi!
Fanŝeto. Sinjoro, ŝi ekiris al la vilaĝego tra l' vojeto de la farmo.
La grafo. Kaj ŝi revenos de tie?...
Bazilo. Kiam plaĉos al Dio.
Figaro. Se plaĉus al li, ke tio ĉi neniam al li plaĉu...
Fanŝeto. La sinjor' doktoro donis al ŝi la brakon.
La grafo. (rapide) La doktoro estas tie ĉi?
Bazilo. Ŝi lin alprenis al si la unua...
La grafo. (flanken) Li ne povis veni pli ĝustatempe.
Fanŝeto. Ŝi ŝajnis tre ekscitita; dum sia marŝado ŝi parolis tute laŭte; poste ŝi ekhaltis kaj svingis grande la brakojn tiel... kaj la sinjor' doktoro faris tiel al ŝi per la mano, pacigante ŝin: ŝi ŝajnis kolerega! ŝi elparolis la nomon de mia kuzo Figaro.
La grafo. (tuŝas ŝian mentonon) Kuzo... estonta.
Fanŝeto. (montrante Ŝerubenon) Sinjoro, ĉu vi pardonis nin pro la hieraŭa...?
La grafo. (interrompas) Adiaŭ, adiaŭ, infanino.
Figaro. Ŝia ridinda amo ŝin okupas per revoj. Ŝi estus malhelpinta nian feston.
La grafo. (flanken) Ŝi malhelpos ĝin, kion mi garantias. (Laŭte.) Ni ekiru, sinjorino, ni ekiru. Bazilo, vi venos al mi.
Suzano. (al Figaro) Vi reatingos min, filo mia?
Figaro. (mallaŭte al Suzano) Ĉu li estas bone enkaptita?
Suzano. (mallaŭte) Ĉarma knabo!

(Ĉiuj foriras.)

Noto[redakti]

  1. Toko estas speco de ĉapelo preskaŭ, aŭ eĉ tute, sen randoj. — L. de B.
  2. Strofo de kvar versoj. — L. de B.
  3. Fr. main-chaude; angl. hot cockles; germ. Klumpsack; ital. guancialin d' oro.
  4. Fr. colin-maillard; angl. blindman's-buff; germ. Blindekuh; ital. mosca cieca; hisp. gallina ciega.