Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago/Akto 1/Sceno 2

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sceno 1 Indekso : Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago (1898)
de Pierre Beaumarchais
Tradukita de Abram Kofman
Akto 1, Sceno 2
Sceno 3


Sceno 2

Figaro. (sola) Ĉarma knabino! Ĉiam ridanta, floranta, plena je gajeco, je spriteco, je amo kaj plezuregoj! sed singardema!... (Li marŝas rapide, frotante al si la manojn.) Ha, mia sinjoro! Mia kara sinjoro! Vi volas fari min... stranga gardisto! Ne senkaŭze mi serĉadis, pro kio, farinte min pordegisto, li min forkondukas en sian ambasadejon kaj igas min portisto de depeŝoj. Mi komprenas, sinjoro la grafo: tri promocioj[1] per unu fojo: vi, subministro, mi, ĉioriskanto politika, kaj Sunjo, sinjorino de l' loko, la sekreta ambasadorino, kaj poste-antaŭen kuriero! Dum mi galopus sur unu flanko, vi sur la alia vojaĝigus tre bele mian amatinon! Mi kovriĝus per koto kaj laciĝus por glorigi vian familion, vi indiĝus labori por kreskigi la mian!... kia dolĉa reciprokeco! Sed, sinjoro mia, en tio ĉi estas trovolo. Plenumi samtempe en Londono la aferojn de via princo kaj la aferojn de via servanto, reprezenti vian reĝon kaj min en alilanda kortego, — estas duone tro multe, jes, tro multe. — Sed vin, fripono Bazilo, mi volas instrui kiom kostas helpi la celojn de tia sinjoro, mi volas... Ne, mi ruzu kontraŭ ili por trompi unu per la alia. Metu atenton sur tiun ĉi tagon, sinjor' Figaro! Unue plifruigu la horon de via festeto por edziĝi pli certe; poste forigu unu Marcelinon, kiu vin ekstreme avidas, enpoŝigu la oron kaj donacojn, penadu trompi sinjoron la grafon en liaj pasietoj, donu bonan bastonadon al Bazilo, kaj...

Noto[redakti]

  1. Promocio = altigo al ia honoraĵo, al ia eminenta ofico. — L. de B.