Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago/Akto 1/Sceno 7

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sceno 6 Indekso : Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago (1898)
de Pierre Beaumarchais
Tradukita de Abram Kofman
Akto 1, Sceno 7
Sceno 8


Sceno 7

Suzano, Ŝerubeno.

Ŝerubeno. (alkurante) Ha, Sunjo, de du horoj mi observas momenton por trovi vin sola. Ho ve! vi edziniĝas, kaj mi tuj foriros.
Suzano. Kiel! Mia edziniĝo malproksimigas de l' kastelo la ĉefan paĝion de l' sinjor' grafo?
Ŝerubeno. (kompatinde) Suzano, li elpelas min.
Suzano. (imitante lin) Ŝerubeno, kia malspritaĵo!
Ŝerubeno. Li trovis min vespere ĉe via kuzino Fanŝeto, kiun mi instruis pri sia roleto de naivulino por la festo de la hodiaŭa vespero: vidinte min, li nedireble koleregis: „For!“ ekkris li „for, malgranda...“. Mi ne havas la kuraĝon elparoli antaŭ virino la maldelikatan vorton, kiun li diris. „For, kaj morgaŭ vi ne kuŝos en la kastelo.“ Se la grafino, mia bela baptopatrino, ne pacigos lin, la kondamno plenumiĝos, Sunjo. Mi estos por eterne senigita je la feliĉo vin vidi.
Suzano. Min vidi! Min?... Estas mia vico! Ĉu do mia sinjorino ne estas pli la objekto de viaj sekretaj sopiroj?
Ŝerubeno. Ha, Sunjo, kiel ŝi estas nobla kaj bela! sed kiel impoza...[1]
Suzano. Tio ĉi signifas, ke mi ne estas tia kaj ke rilate min oni povas havi la kuraĝon...
Ŝerubeno. Vi tro bone scias, malbonulino, ke mi ne kuraĝas havi la kuraĝon. Sed kiel feliĉa vi estas! Ĉiamomente vi ŝin vidas, parolas al ŝi, vestigas ŝin matene kaj senvestigas ŝin vespere, pinglon post pinglo.... Ha, Sunjo, mi donus... Kion do vi tenas en la mano?
Suzano. (mokante) Ho ve, la feliĉan kufon kaj la favoratan rubandon, kiu nokte entenas la harojn de tiu bela baptopatrino...
Ŝerubeno. (rapide) Ŝia nokta rubando? Donu ĝin al mi, mia koro!
Suzano. (retirante ĝin) Ho, ne, ne! Lia koro! Kiel do li estas senceremonia! Se li ne estus sensignifulo, mi ne tolerus— (Ŝerubeno forkaptas la rubandon.) Ha, la rubando!
Ŝerubeno. (turniras ĉirkaŭ la seĝego) Vi diros, ke ĝi estas perdita, difektita, disŝirita... vi diros, kion vi volos.
Suzano. (turniras post li) Ho, post tri aŭ kvar jaroj, mi antaŭdiras, ke vi estos la plej granda sentaŭguleto. Redonu la rubandon! (Ŝi volas repreni ĝin.)
Ŝerubeno. (eltiras romancon el sia poŝo) Lasu, ho lasu ĝin al mi, Sunjo. Mi donos al vi mian romancon, kaj dum la memoro pri via bela sinjorino malĝojigos ĉiun el miaj momentoj, la memoro pri vi verŝos sur ilin la solan ĝojradion, ankoraŭ kapablan amuzi mian koron.
Suzano. (fortiras la romancon) Amuzi vian koron, friponeto! Vi pensas, ke vi parolas al via Fanŝeto? Oni neatendite vin trovas ĉe ŝi, kaj vi sopiras pro la sinjorino; kaj, ekster tio, vi amistadas min.
Ŝerubeno. (kun flamo) Tio ĉi estas vera, je mia honoro! Mi ne scias pli, kio mi estos; sed de kelka tempo mi sentas mian bruston agitatan; mia koro bategas ĉe l' sola vido de virino, la vortoj „amo“ kaj „volupto“ tremigas kaj konfuzas ĝin. Fine, la bezono diri al iu: „mi vin amas“ fariĝis por mi tiel forta, ke mi tute sola diras tion ĉi, kurante en la parko, al via sinjorino, al vi, al la arboj, al la nuboj, al la vento, kiu forportas ilin kun miaj vanaj vortoj. Hieraŭ mi renkontis Marcelinon...
Suzano. (ridante) Ha, ha, ha, ha!
Ŝerubeno. Kial ne? Ŝi estas virino! Ŝi estas fruaxlino! Fraŭlino! virino! Ha! kiel dolĉaj estas tiuj nomoj, kiel interesaj!
Suzano. Li freneziĝas.
Ŝerubeno. Fanŝeto estas senmalica, ŝi almenaŭ aŭskultas min; vi ne estas tia, vi!
Suzano. Estas tre domaĝe. Aŭskultu do tiun ĉi sinjoron!

(Ŝi volas fortiri la rubandon.)

Ŝerubeno. (turniras forkurante) Ha, ne, ne! Oni ĝin havos nur kune kun mia vivo. Sed se vi ne estas kontenta de la pago, mi aldonos al ĝi mil kisojn. (Je sia vico li persekutas ŝin.)
Suzano. (turniras forkurante) Mil survangojn, se vi proksimiĝos! Mi tuj plendos pri tio ĉi al mia sinjorino; kaj, anstataŭ ol petegi por vi, kontraŭe mi mem diros al nia sinjoro: vi faras bone, sinjoro; elpelu tiun ĉi ŝtelisteton, resendu al liaj gepatroj sentaŭguleton, kiu ŝajnigas sin ami la grafinon kaj tamen ĉiam volas min ĉirkaŭpreni.
Ŝerubeno. (vidas eniri la grafon; li kun teruro ĵetas sin post la seĝo) Jen mia pereo!
Suzano. Kia timego!

Noto[redakti]

  1. Impozi = inspiri respektan timon. — L. de B.