Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago/Akto 1/Sceno 9

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sceno 8 Indekso : Edziĝo de Figaro aŭ freneza tago (1898)
de Pierre Beaumarchais
Tradukita de Abram Kofman
Akto 1, Sceno 9
Sceno 10


Sceno 9


La grafo kaj Ŝerubeno (kaŝitaj). Suzano, Bazilo.

Bazilo. Ĉu vi ne vidis la sinjoron grafon, fraŭlino?
Suzano. (malafable) He, kia! mi estus lin vidinta? Lasu min!
Bazilo. (proksimiĝante) Se vi estus pli prudenta, vi ne mirus pri mia demando. Estas Figaro, kiu lin serĉas.
Suzano. Li do serĉas la homon, kiu post vi deziras al li la plej multe da malbono?
La grafo. (flanken) Mi vidu nun, kiel li servas al mi.
Bazilo. Ĉu deziri bonon al virino estas deziri malbonon al ŝia edzo?
Suzano. Ne, laŭ viaj abomenaj principoj, agento de malĉastigado.
Bazilo. Sed ĉu oni petas de vi ion, kion vi ne estus malŝparonta al alia homo? Danke al la dolĉa ceremonio, kion oni malpermesis al vi hieraŭ, tion oni ordonos al vi morgaŭ.
Suzano. Malvirtulo!
Bazilo. El ĉiuj seriozaj aferoj la edziĝo estante la plej ridinda, mi pensis..h.
Suzano. (furioza) Abomenaĵoj! Kiu permesis al vi eniri tien ĉi?
Bazilo. Dolĉe, dolĉe, malbonulino! Dio vin pacigu! Pri tio ĉi nur estos laŭ via volo; sed ne kredu ke mi konsideras sinjoron Figaro kiel kontraŭaĵon, malhelpantan al nia sinjoro; kaj sen la paĝieto...
Suzano. (kun timo) Don-Ŝerubeno?
Bazilo. (imitante ŝin) „Cherubino di amoro“, kiu senĉese turnas sin ĉirkaŭ vi, kaj hodiaŭ matene ankoraŭ tie ĉi vagis por eniri, kiam mi foriris de vi. Diru, ke tio ĉi ne estas vera?
Suzano. Kia kalumnio! Foriru, malbona homo!
Bazilo. Mi estas malbona, ĉar mi vidas klare. Ĉu ne estas ankaŭ por vi tiu romanco, kiun li tenas sekretan.
Suzano. (kolere) Ha! jes, por mi!
Bazilo. Se li ĝin ne verkis por nia sinjorino! Efektive, kiam li servas ĉe la tablo, oni diras, ke li ŝin rigardas per tiaj okuloj!... sed, pesto! li ne risku tiun ĉi ludon! Nia sinjoro estas brutsimila pri tiu ĉi punkto.
Suzano. (kolere) Kaj vi tre krima dissemante tiajn famojn por kaŭzi la ruinon de malfeliĉa infano, falinta en la malfavoron de sia sinjoro.
Bazilo. Ĉu mi elpensis tion ĉi? Mi ĝin diras tial, ke ĉiu parolas pri ĝi.
La grafo. (leviĝas) Kiel ĉiu parolas pri tio ĉi!
Suzano. Ho, ĉielo!
Bazilo. Ha! Ha!
La grafo. Kuru Bazilo! Kaj oni lin forpelu!
Bazilo. Ha, kiel mi bedaŭras, ke mi eniris.
Suzano. (konfuzita) Dio mia! Dio mia!
La grafo. (al Bazilo) Ŝi estas impresigita. Ni sidigu ŝin sur la seĝegon.
Suzano. (rapide forpuŝas lin) Mi ne volas sidiĝi! Eniri tiel senceremonie, ĝi estas hontega!
La grafo. Ni estas du kun vi, kara mia. Pli ne estas la plej malgranda danĝero.
Bazilo. Mi estas tre ĉagrena ke mi amuzis min kontraŭ la paĝio, ĉar vi estis aŭdanta tion ĉi. Mi ĝin faris nur por penetri ŝiajn sentojn, ĉar reale...
La grafo. Kvindek pistolojn,[1] ĉevalon, kaj oni lin resendu al liaj gepatroj.
Bazilo. Mia sinjoro, pro unu amuzeto?...
La grafo. Li estas diboĉuleto, kiun ankoraŭ hieraŭ mi trovis kun la filino de l' ĝardenisto.
Bazilo. Kun Fanŝeto?
La grafo. Kaj en ŝia ĉambro.
Suzano. (furioza) Kie mia sinjoro sendube bezonis ion serĉi ankaŭ?
La grafo. (gaje) Plaĉas al mi sufiĉe tiu ĉi rimarko.
Bazilo. Ĝi estas bona antaŭsigno.
La grafo. (gaje) Sed ne! Mi iris serĉi vian onklon Antonion, mian drinkulon-ĝardeniston por doni al li kelkajn ordonojn. Mi frapas longan tempon, oni rifuzas malfermi al mi; via kuzino ŝajnas ĝenata; mi mem ricevas suspekton, mi parolas al ŝi kaj parolante mi esploras. Post la pordo estis ia similaĵo de kurteno, de pendingo, de mi ne scias kio, kovranta vestaĵojn. Tute kvazaŭ sen intenco mi malrapidege iras levi la kurtenon (por imiti la geston, li levas de l' seĝo la robon), kaj mi vidas... (li ekvidas la paĝion) Ha!...
Bazilo. Ha! Ha!
La grafo. Tiu ĉi artifiko valoras[2] la alian.
Bazilo. Eĉ pli multe.
La grafo. (al Suzano) Perfekte, fraŭlino! Apenaŭ fianĉigita, vi faras tiajn preparojn! Ĉu por ricevi mian paĝion, pro tio vi deziris esti sola? Kaj vi, sinjoro, kiu ne ŝanĝas vian konduton, al vi mankis flirtadi, sen respekto por via baptopatrino, al ŝia ĉambristino ĉefa, al la edzino de via amiko! Sed mi ne toleros ke Figaro, homo, kiun mi estimas kaj amas, estu la oferato de tia trompado. Ĉu li estas kun vi, Bazilo?
Suzano. (furioza) En tio ĉi estas nek trompo nek oferato; li estas tie ĉi dum vi parolis al mi.
La grafo. (kolere) Ha, se povus esti, ke vi mensogu dirante ĝin! Lia plej kruela malamiko ne kuraĝus deziri al li tiun malfeliĉon.
Suzano. Li petis min admoni nian sinjorinon, ke ŝi petu vian pardonon al li. Via alveno tiel forte konfuzis lin, ke li sin kaŝis per tiu ĉi seĝego.
La grafo. (kolere) Infera ruzaĵo! Mi sidiĝis sur ĝin, kiam mi eniris.
Ŝerubeno. Ho ve! sinjoro, mi tiam staris tremanta post ĝi.
La grafo. Alia furbaĵo![3] Mi ĵus metis min mem post ĝi.
Ŝerubeno. Pardonu; sed precize tiam mi kunvolviĝis en ĝin.
La grafo. (ankoraŭ pli furioza) Ĝi do estas kolubro, tiu ĉi malgranda... serpento. Li aŭskultis nin!
Ŝerubeno. Kontraŭe, sinjoro, mi faris, kion mi povis por nenion aŭdi.
La grafo. Ho, perfidaĵo! (al Suzano) Vi ne edziniĝos kun Figaro!
Bazilo. Moderigu vin, oni venas.
La grafo. (fortirante Ŝerubenon de l' seĝo kaj starigante lin) Li restos tie ĉi antaŭ la tuta mondo.

Notoj[redakti]

  1. Monero, kies valoro estis 11 fr. ĉirkaŭe. — L. de B.
  2. Valori = havi ian prezon, ian meriton. — L. de B.
  3. Furba estas tiu, kiu penas trompi per abomenaj ruzaĵoj. Furbi — agi, konduti furbe. — L. de B.