EeP 12.3.1 Radio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

12.3 RADIO[redakti]

12.3.1 Komenciĝoj[redakti]

Disaŭdigoj en la Internacia Lingvo komenciĝis en 1922. En tiu jaro estis faritaj la unuaj provoj en Newark XYZ (Usono) kaj en Londono. En 1923 pluraj radio-stacioj elsendis la unuan fojon programojn en Esperanto: Moskvo (la 12-an de aprilo), Montreal kaj Rio de Janeiro. En 1924 aliaj stacioj disaŭdigis en Esperanto por la unua fojo: Praha la 31-an de januaro, Genevo la 18-an de marto, Helsinki la 6-an de aprilo kaj Parizo la 7-an de aprilo.

Baldaŭ sekvis ĉiam pli oftaj kaj pli longaj elsendoj de diversaj radio-stacioj. Laŭ statistiko el 1934, ne tre fidinda, la antaŭan jaron (1933) entute 83 radio-stacioj en 14 landoj havis 1.774 elsendojn en Esperanto aŭ pri Esperanto. En tiu nombro plej kredeble estas in- kluzivitaj ĉefe paroladetoj aŭ informoj en naciaj lingvoj pri Esperanto.

Antaŭ la Dua Mondmilito elstare altnivelajn kulturajn programojn disaŭdigis Radio Praha. Gi elsendis en Esperanto eĉ tutajn operojn, ekzemple la konatan Vendita Fianĉino de Smetana, kaj tutajn dra- mojn, ekzemple la dramon de K. Ĉapek La Blanka Malsano. La nazia invado de Cefioslovakio kaj la posta milito detruis tiujn prom- esplenajn komenciĝojn.