EeP 15.1. Enkondukaj Rimarkoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto en Perspektivo

ĈAPITRO 15

LANDAJ ORGANIZAĴOJ POR DISVASTIGO DE ESPERANTO

15.1 ENKONDUKAJ RIMARKOJ[redakti]

Jam en la frua tempo de Esperanto, la personoj parolantaj la Internacian Lingvon organiziĝis en societoj kaj grupoj. La unua esperantista societo estis fondita en decembro 1888 en Nürnberg. Post tio baldaŭ formiĝis similaj grupoj en Ruslando, Bulgario, Hispanio, Francio, Britio, Aŭstrio-Hungario kaj en aliaj landoj. La ĉefa celo de tiuj grupoj estis diskonigi la novan lingvon, organizi kursojn, publikigi lernolibrojn, ebligi la praktikadon de la lingvo. Kun la tempo la grupoj larĝigis la programon de sia laboro kaj komencis dediĉadi ĉiam pli grandan atenton al la praktika utiligo de Esperanto en la plej vasta senco, nome al altigo de la kultura nivelo de sia mem- braro per organizado de prelegoj, literaturaj kaj artaj vesperoj, interŝanĝado de prelegantoj kun aliaj landoj, fondado de bibliotekoj, internacia korespondado.

La lokaj Esperanto-societoj de unu lando kutime formis landan asocion, kies tasko estis kaj estas disvastigi la lingvon en la kadroj de la koncerna lando. En la sekvantaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro estas prezentitaj nur la plej esencaj faktoj pri la formiĝo kaj evoluo de la Esperanto-Movado en unuopaj landoj. Ili estas pritraktitaj en tri grupoj: landoj, kies Esperanto-organizaĵoj aliĝis al UEA; landoj, kies organizaĵoj aŭ komitatoj ankoraŭ ne aliĝis al UEA; aliaj landoj.

Por la plua sukcesa disvastigo de Esperanto necesis fondi ankaŭ internacian organizaĵon, kiu harmoniigus la tutan laboron kaj reprezentus la Esperanto-Movadon en mondaj kadroj. Konciza analizo de tiu klopodo estas prezentita en la antaŭa ĉapitro de tiu ĉi verko. Post diversaj provoj kaj, kelkfoje, eksperimentoj, fine, post la Dua Mondmilito, estis trovita konvena organiza formo en la reorganizita Universala Esperanto-Asocio, kiu, kunligante en sia vasta kadro la landajn asociojn, la internaciajn fakajn kaj specialajn organizaĵojn, kaj la individuajn esperantistojn, estas hodiaŭ la supera reprezenta instanco de la neŭtrala Esperanto-Movado. Al la konstruado de la moderna UEA kaj al ĝia nuna organiza strukturo estas dediĉita Cap. 18.