EeP 15.2.12 Germanio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

el Esperanto en Perspektivo

15.2.12 Gcrmanio, Federacia Bespubliko[redakti]

Grandan parton de siaj unuaj adeptoj Zamenhof trovis inter Germanoj. En 1888 Leopold Einstein organizis en Nürnberg la unuan Esperantan Klubon (de eksvolapukistoj), kaj en la sama urbo aperis la revuo La Esperantisto, kies kostojn dum tri jaroj (1892—94) kovris W. H. Trompeter. La vera iniciatinto de Esperanto-Movado en Germanio tamen estis la Sviso Jean Borel, kiu fondis en 1903 Esperantogrupon en Berlino; la eldonejo Möller & Borel pretigis la plej urĝe bezonatan materialon por varbado kaj memlernado. En majo 1906, dum kunveno en Braunschweig, estis fondita Germana Esperantista Societo, kiu tri jarojn poste ŝanĝis sian nomon al Germana Esperanto-Asocio (GEA). Jam en 1908 oni kuraĝis inviti Universalan Kongreson, kiu sukcese okazis en Dresdeno kaj al kies postefikoj i.a. apartenis la starigo de Saksa Esperanto-Instituto. Okaze de la nacia kongreso en Lŭbeck (1911) unuafoje aperis la kongresa festbroŝuro Esperanto ein Kulturfatctor. Ĝis la Unua Mondmilito GEA atingis 4.260 membrojn en 179 grupoj, Germana Laborista Esperanto-Asocio (fondita en 1911) ĉ. 1.500 membrojn en 70 grupoj.

Post la milito Germanio evoluis al unu el la plej fortaj bastionoj de la Internacia Lingvo. La registaro favoris la Movadon kaj instrukciis al la lernejaj aŭtoritatoj ĉiel ebligi la — fakultativan — instruadon de Esperanto. Esperanto-Instituto por la Germana Regno, ekde 1923 kontrolata de la Ministerio pri Internaj Aferoj, zorgis pri la ekzamenoj kaj akiris sub sia direktoro Johannes Dietterle internacian reputacion, i.a. per siaj statistikoj pri Esperanto en la mondo. Rekordan partoprenon de preskaŭ 5.000 personoj havis la 15-a UK en Nŭrnberg en 1923. Okazis tiom da kursoj (ankaŭ per radio), ke ne plu eblis ilin registri. Viglan eldonan aktivecon montris la firmoj Ellersiek & Borel, Hirt & Sohn, Mosse kaj Jung (Heroldo). En 1928 troviĝis 441 grupoj en 1.087 lokoj kun 8.490 membroj kaj 22.378 individuaj esperantistoj. Dum GEA en 1930 havis 2.371 membrojn, la Laborista Esperanto-Asocio tamen nombris 3.887.

Post la venko de faŝismo en 1933 ĉiuj laboristaj unuiĝoj estis tuj disbatitaj. Malgraŭ konstanta malboniĝo de la klimato (jam spertebla dum la 25-a UK en Koln en 1933) GEA klopodis daŭrigi sian agadon, kun konsiderindaj cedoj al la reĝimo. En majo 1935 estis malpermesita la instruado de Esperanto en lernejoj, fine de tiu jaro ĉesis aperi la organo Germana Esperantisto en sia 32-a jaro, en februaro 1936 dekreto de Bormann malpermesis al nazipartianoj membrecon en Esperantaj organizaĵoj, kaj en julio 1936, sekve de ordono de Himmler, GEA mem devis ĉesigi sian aktivadon.

En aprilo 1947 estis refondita „antifaŝista kaj nepre pacifista" GEA, en kiu por la unua fojo kunlaboris ,,neŭtraluloj" kaj SAT-anoj. La Movado estis tre sukcesa dum tiuj unuaj jaroj: En 1948 Esperanto estis instruata en 112 popolaltlernejoj, la novfondita Germana Espe- ranto-Instituto (GEI) interligiĝis kun la Universitato de Munkeno, Bavara Instruista Asocio rezoluciis por la enkonduko de Esperanto en elementajn lernejojn, pluraj ministerioj asignis subvenciojn, kaj kun oficiala apogo okazis la 36-a Universala Kongreso en Munkeno en 1951.

En 1955 GEA aliĝis al UEA. La konsekvencaj SAT-anoj pro tio eksiĝis, fondante „Liberan Esperanto-Asocion por Germanlingvio". Post la milito okazis kvin SAT-Kongresoj en FRG, kaj en 1958 la urbo Mainz gastigis la 43-an UK. En la kadro de la Eŭropa Kampanjo, lanĉita en 1956, GEA agadis ĉe la instancoj de Eŭropo kaj organizis enketon pri Esperanto inter eŭropaj urbestroj.

Modelon de praktika utiligo de la Internacia Lingvo kreis Germana Esperanto-Junularo, kiu de 1957/58 ĉiujare dum la jarŝanĝaj tagoj organizis Internacian Seminarion pri aktuala temaro politika, kultura aŭ scienca. Por tiu ĉi kaj por aliaj aranĝoj ĝi regule ricevis ministerian subvencion. La registaro de Bonn eldonis en 1958, 1960 kaj 1966 tri eldonojn de informa libro Faktoj pri Germanujo; de 1961 ĝis 1968 aperis en 20.000 ekzempleroj senkoste distribuata Okcidentgermana Revuo. Enketo inter politikaj partioj havigis en 1969 pozitivajn reagojn.

De 1963 ĝis 1971 la Centra Oficejo de GEA troviĝis en Nŭrnberg, al kies gvidanto Ludwig Pickel ŝuldiĝas pli profesinivela kaj efika informado. En 1971 la centro transiris al Augsburg, sed Pickel transprenis la ĝistiaman organon de GEA, Germana Esperanto-Revuo, kiel sendependan internacian gazeton. Por simpatiantoj estis kreita „Ludoviko-Zamenhof-Societo por la antaŭenigo de la internacia interkompreniĝo".

Pri la instruado de Esperanto en lernejoj validas decido de la landaj Kulturministroj de 1954, ke „la instruadon de Esperanto en libervolaj studgrupoj nenio malhelpas". En julio 1971 la Kultur- ministro de Nordrejn-Vestfalio principe konsentis pri lerneja eksperimento rilate Esperanton kiel instruobjekton. La instruista sekcio de GEA, kiu de pluraj jaroj okazigas printempan studsemajnon kun financa subteno de la Kulturministerio de Malsupra Saksio, nun okupiĝas pri edukado de instruistoj kaj tenas kontakton kun distriktaj lernejaj administracioj. Nova ŝatata instrumetodo lastatempe fariĝis la „programita kurso" de Hermann Behrmann, laŭ kiu jam fine de 1970 preskaŭ 4.000 personoj el 43 landoj studis la lingvon.

Post 46 landaj kongresoj, GEA kongresis en 1969 kune kun la franca en Strasburgo kaj en 1970 kun la belga kaj nederlanda Asocioj en Aachen. Planata estas plua kunlaboro inter la Esperanto-asocioj de la ŝtatoj de Komuna Merkato.

En 1967 GEI estis reorganizita kiel labora komunumo de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj en FRG. GEA dividiĝas en regionaj ligoj por nordokcidenta Germanio, Nordrejn-Vestfalio, Rejno-Majno, sudokcidenta Germanio, norda Bavario, suda Bavario, okcidenta Berlino kaj Sarlando. El la fakaj sekcioj aparte aktivas la fervojista kaj instruista.