EeP 15.2.13 Greklando

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

el Esperanto en Perspektivo

15.2.13 Greklando[redakti]

La unua Esperanto-societo estis fondita en 1906 sur la insulo Samos, tiutempe princlando. Iniciatis ĝin D-ro Anakreon Stamatiadis (1867-1965), al kiu la greka Esperanto-Movado ŝuldas rekonon pro multaj atingoj, i.a. pro la unua dekreto pri deviga instruado de Esperanto en lernejoj, kiun eldonis en 1910 la princo de Samos.

Post transloĝiĝo al Ateno, Stamatiadis starigis kursojn ankaŭ tie, fondis Helenan Esperanto-Asocion (1926) kaj atingis eldonon de ministra cirkulero pri libervola instruado de la lingvo en lernejoj (1927). Dank' al plurfoja renovigo de tiu cirkulero, Esperanto estis seninterrompe instruata ĝis 1940 kaj — en pli limigita kadro — denove post la milito. Dum la Movado en la ĉefurbo iom stagnadis, post 1954 okazis vigla aktiveco en Thessaloniki, kies universitato enkondukis kursoin de Esperanto en marto 1971. Gis 1966 estis disdonitaj ĉ. 250 diplomoj de unua kaj dua gradoj, plejparte al studentoj de la Pedagogia Akademio.

En 1965 estis fondita Esperanta Societo.