EeP 15.2.1 Argentino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

15.2.1 Argentino Karakterizaĵo de la argentina Esperanto-Movado estas la ofta kunlaboro de eksterlandanoj, ĉu enmigrintaj aŭ restantaj dumtempe en la lando. Pro la amasa enmigrado komence de tiu ĉi jarcento, la unuaj esperantistoj estis preskaŭ ekskluzive eŭropanoj: Pola rifuĝinto Polasky korespondis kun Zamenhof, kaj la Anglo Richard Sharpe (,,Ro Ŝo") lernis Esperanton en Buenos Aires. Sekve de la aktiveco de Katalunoj, i.a. Delff Dalmau, la Movado ekfloris inter 1908 kaj 1910. Dekreto de la Edukministro permesis en 1909 la instruadon de Esperanto en publikaj lernejoj, vaste legata revuo aperigis kurson, kaj, krom en Buenos Aires, fondiĝis grupoj ankaŭ en diversaj aliaj urboj de Argentino. Laboristaj esperantistoj kolektiĝis en la grupo „Liberiga Stelo".

Por certigi la sukceson de tri korespondaj kursoj, fine de 1916 fondiĝis Argentina Esperanto-Asocio, kies aktiveco tamen restis limi- gita al la ĉefurbo; pro tio en 1941 ĝi reorganiziĝis kiel Bonaera Esperanto-Asocio. Samjare fondiĝis Argentina Esperanto-Ligo (AEL) dum la unua kongreso en Rosario; prezidanto estis la Brito Wilfred Goodes, sekretario la Jugoslavo Tibor Sekelj. En 1943 fondiĝis Kato- lika Esperanto-Asocio, i.a. helpe de la ĉina pastro Kao.

Tra tuta Latina Ameriko disvastiĝis lernolibro de Jorge Hess, "Sabe usted Esperanto?" (1956). En 1965 AEL establiĝis en propra oficejo.

Ŝtataj lernejoj nur malofte instruas Esperanton, sed la lingvo estas studobjekto en instruista instituto en Rafaela, provinco Santa Fe. Krome funkcias du korespondaj kursoj, i.a. Argentina Esperanto- Lernejo, agantaj ankaŭ ekster Argentino.

Viglan aktivecon disvolvas ekde 1966 la landa sekcio de TEJO, Argentina Esperantista Junulara Organizo, kies prezidanto D-ro Ruben Feldman-Gonzalez lanĉis la Programon Pasporto por ebligi ĉefamilian interŝanĝon de diversnaciaj gejunuloj.