EeP 15.2.3 Aŭstrio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Esperanto en Perspektivo 15.2.3 Aŭstrio

Pri la problemo de internacia lingvo favore juĝis jam dum epoko de Volapŭk la lingvisto Hugo Schuchardt. Esperanto-Mova sur la teritorio de nuntempa Aŭstrio estis fondita de redaktoro Joha Schroder (1869-1928), prezidanto de la unua klubo en Vieno (191 kaj estro de Ligo de Germanlingvaj Esperantistoj en la aŭsti hungara regno (1908). De Schroder, Jean Borel kaj la eminenta pacfisto Alfred Hermann Fried aperis la unuaj lernolibroj inter 1903 1< 1906. Jam en 1909 oni kalkulis 142 grupojn kaj 60 Esperanto-inforn: jojn en la tuta regno. Du kongresoj okazis en Vieno (1910) kaj Gi (1913). Aŭstria Katolika Ligo Esperantista fondiĝis en 1912.

Post la Unua Mondmilito la neŭtralaj esperantistoj unuiĝis en 1923 en Aŭstria Esperanto-Delegitaro, kies organo fariĝis Aŭstria Esperantisto (1924—1938). La apogo de aŭtoritatoj montriĝis en diversaj formoj: en 1917 per la kreo de la unua lektorato pri Esperanto en altlernejo, gvidata de Joseph Schamanek en la Teknika Universitato de Vieno; en 1925 per la rekomendo de la Ĝenerala Direkcio de Fervojoj al la fervojistoj lerni Esperanton kaj samjare per la fondo de Ŝtata Ekzamen-Komisiono por Esperanto en elemen- taj lernejoj kaj gimnazioj (restarigita en 1946); en 1929 per la instalo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ties direktoro Hugo Steiner (1878-1969) fariĝis en 1930 ankaŭ prezidanto de reorganizita Aŭstria Esperanto-Asocio (AEA). En junio 1929 la Ministerio pri Instruado permesis la nedevigan instruadon de Esperanto en mezlernejoj.

Karakteriza trajto de la Movado estis la disiĝo en frakcioj, de katolikoj, de socialistoj, de aliaj mondkonceptoj kaj eĉ interne de la „neŭtraluloj". Nur malofte okazis kunlaboro en lingvaj demandoj aŭ ĉe paŝoj al oficialaj instancoj. Aparte signifa estis la agado de la laboristoj, unuiĝintaj en 1922, kies Aŭstria Laborista Ligo Esperantista — kun sia organo La Socialisto (1926—1934) — estis kultura orga- nizo de la Socialdemokrata Partio kaj havis en 1933 53 grupojn kun 1.729 membroj; ĝia ĉefa aktivulo estis Franz Jonas (1899-1974), efede 1965 Prezidento de Aŭstrio. Sub la kontraŭparlamenta reĝimo de Dollfuss ĝi estis malpermesita, sed la plimulto de ĝiaj anoj eri 1936 rekolektiĝis en nova senpartia Aŭstria Esperantista Federacio (AEF), dum AEA sub Steiner rezignis sian politikan neŭtralecon kaj kunlaboris kun la Patrolanda Fronto. Post la nazia invado ambaŭ organizaĵoj devis dissolviĝi; du eminentaj aŭstraj esperantistoj, Max Joseph Metzger kaj Gustav Weber, troviĝas inter la viktimoj de la faŝisma teroro.

Tuj en 1945 refondiĝis superpartia AEF kun fakaj sekcioj de socialistoj, katolikoj kaj fervojistoj kaj Aŭstria Esperanto-Instituto. Hodiaŭ krome agas sekcioj de instruistoj kaj junularo, kaj „Societo por Internacia Interkompreniĝo", kiu regule aperigas germanlingvan informservon pri Esperanto. Kolekti unuavice simpatiantojn celas ankaŭ konkurenca organizaĵo, fondita en 1967 sub influo de Steiner („Aŭstria Esperanto-Movado").

Lektoratoj pri Esperanto troviĝas en la Universitatoj de Vieno kaj Innsbruck. Per dekreto de la 23-a de februaro 1968 la Federacia Ministerio por Instruado donis al Esperanto ia pozicion de fakultativa instruobjekto kun po du lecionoj semajne; laŭ la instruplano oni povas instrui la lingvon en la 3-a kaj 4-a klasoj de ĉeflernejoj (12-14jaraj infanoj). * La ĉefepiskopo de Salzburg, Eduard Macheiner, ricevis komision de la ekleziaj aŭtoritatoj en Romo ekzameni kaj aprobi ĉiujn litur- giajn tekstojn en Esperanto.

Post kvar kongresoj en Vieno, de UEA en 1924 kaj 1936, de SAT en 1925 kaj 1962, la aŭstria ĉefurbo gastigis en 1970 sukcesan 55-an Universalan Kongreson, dum kiu la tradicia bonvolemo de la aŭtoritatoj al Esperanto ricevis plian unikan variaĵon per Alta Patroneco kaj la inaŭgura esperantlingva salutparolo de Prezidento Jonas.