EeP 15.2.4. Belgio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

el Esperanto en Perspektivo

15.2.4 Belgio[redakti]

Fine de la pasinta jarcento la esploristo Charles Lemaire ekvarbis por Esperanto per paroladoj kaj gazetartikoloj, kaj en 1902 li per propra mono fondis la monatan revuon Belga Sonorilo. Grupoj fon- diĝis en Bruĝo (1902), Gent, Antverpeno (1903), Lieĝo (1904) kaj Bruselo (1907). Lemaire fariĝis la unua prezidanto de Reĝa Belga Ligo Esperantista (RBLE), kiu estis fondita en junio 1905. Sed en la lingva skismo de 1908 ne nur Lemaire, sed proksimume triono de la gvidantoj de RBLE transiris al Ido; la restintaj membroj elektis novan estraron kaj aperigis novan organon Belga Esperantisto.

Belga Esperanto-Instituto, fondita en 1926, eldonis i.a. du volumojn de Belga Antologio. En 1930 estiĝis Flandra Ligo Esperantista (FLE), kiu organizis proprajn kongresojn kaj eldonis Flandra Esperantisto, krome Flandra Esperanto-Instituto. Inter la mondmilitoj, pro la ekzisto de sufiĉe forta diversideologia pac-movado, multaj pacemaj kaj agemaj personoj pretis lerni Espe- ranton kaj aktivi en la Movado, vidante en ĝi faktoron, kiu povas kunhelpi alporti mondpacon. Foje FLE havis pli ol sepdek grupojn, sole en la flandra parto. Sed post la Dua Mondmilito la Movado tiel malfortiĝis, ke necesis koncentri la restintajn fortojn. Komence de oktobro 1961 estis decidita la kunfandiĝo de RBLE kaj FLE al Belga Esperanto-Federacio (BEF), kiu oficiale ekfunkciis la 18-an de januaro 1962; fine de tiu jaro ĝi havis 600 membrojn. Aldoniĝis junulara sekcio, Belga Esperantista Junulara Organizo, kaj la pri- zorgado de libroservo estis cedita al leĝe registrita „Eldonejo-Librejo Sonorilo" en Bruĝo (1962). Dumonata Sonorilo anstataŭis la du ĝistiamajn organojn.

BEF havas tri sekciojn, ĉiu kun propra estraro: nederlandlingvan, franclingvan, kaj bruselan. Super tiuj funkcias komuna estraro, kies unua prezidanto fariĝis Maurice Jaumotte (1899-1970) — unu el la plej elstaraj personoj de la belga Movado kaj de 1964 ĝis 1969 estrar- ano de UEA.

Specife belga laborista Movado neniam ekzistis, ĉar la Flandroj kaj Valonoj kunlaboris en la nederlandlingvaj resp. franclingvaj laboristaj Esperanto-asocioj. Belgio gastigis tri Universalajn Kongresojn, en Antverpeno (1911 kaj 1928) kaj Bruselo (1960), kaj same tri SAT-Kongresojn, en Bruselo (1924 kaj 1938) kaj Gent (1961); inter 1951 kaj 1963 el la dek unu Beneluksaj Esperanto-Kongresoj kvin okazis en belgaj urboj.

La Instruministerio deklaris en 1963, ke la instruado de Esperanto inter „kromaj kursoj" ne estas malpermesita, t.e. ke lernejestro rajtas enkonduki la lingvon laŭ sia propra iniciato. En 1968 la Ministerio precizigis, ke iu normala aŭ perfektiga lernejo, malfermante kurson de Esperanto-instruado por estontaj instruistoj, povas peti de la ministro agnoskon de tiu kurso kaj de la diplomo disdonota post celkonforma ekzamenado. Oni aldonis, ke tiu konsentita agnosko povos esti konsiderata kiel ĝenerala oficialigo, valora por aliaj similaj lernejoj. En 1968 la unua kurso estis malfermita en la Lieĝa Supera Pedagogia Lernejo. En 1971 nova nederlandlingva versio de la kurso ,,Esperanto programita" altiris pli ol 800 kursanojn.

Por sia kultura aktiveco BEF ricevas subvencion de la belga ŝtato. La rektoro de la konata Eŭropa Kolegio en Bruĝo, Hendrik Brugmans, salutadresis Internacian Esperanto-Kongreson en Antverpeno (printempo 1972), kies preskaŭ 500 partoprenantoj el 14 landoj akceptis rezolucion kontraŭ lingva diskriminacio.