EeP 15.2.5. Brazilo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

el Esperanto en Perspektivo

15.2.5 Brazilo[redakti]

Pri Esperanto unuafoje atentigis grava revuo en 1898. En 1904 Hachette aperigis portugallingvan eldonon de la lernolibro de Cart, Primeiras Licoxes de Esperanto, en traduko de Antonio Caetano Coutinho (1879-1970). Organizita movado komenciĝis du jarojn poste per la ekapero de Esperanto-kluboj en diversaj urboj (la unua en Campinas). Krome, en 1906 ministeria dekreto deklaris Esperanton klara lingvo en telegrafio. Dum la Unua Kongreso, en julio 1907, estis fondita Brazila Ligo Esperantista (ekde 1949: Brazila Esperanto- Ligo), kiun prezidis ĝis 1909 la eminenta verkisto Everardo Baekheuser, poste ĝis 1946 Alberto Couto-Fernandes. En 1913 unuaj leĝoj permesis la nedevigan instruadon de Esperanto en lernejoj.

Tamen, post 1916, pro la militaj malfacilaĵoj kaj la fermo de la Esperanto-fako de Hachette — kio rarigis Esperantajn librojn ĉe la.........