EeP 15.3.4 Hinda Unio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

el Esperanto en Perspektivo 15.3.4 Hinda Unio

Jam en 1909 oni registris Esperanto-grupojn en Kalikato, Bombajo, Surat, Ahmedabad, Agra, Allahabad, Jetpur kaj Travankore, kaj ankaŭ Esperanto-Societon de Hindujo, sed ĉiuj ĉi ne havis lon- gan vivon.

Nur en 1957—58 Esperanto iomete ekdisvastiĝis en la vasta hinda subkontinento, i.a. dank' al la helpo de senditoj de UEA, Tibor Sekelj kaj precipe Madeleine Haudebine. Estis fonditaj grupoj en Delhio, Kalikato, Bombajo kaj Madras, el kiuj la du lastaj baldaŭ dissolviĝis. Efemere vivis en 1958—59 Sudazia Esperanto-Federacio.

Hinda Instituto de Esperanto estis fondita en februaro 1962, unue por aranĝi elementan ekzamenon por la lernintoj de s-ino Haudebine. Pro manko de monrimedoj ĝi laboras nur sporade, povante........