EeP 7.2.18 El la Hindaj Literaturoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

el Esperanto en Perspektivo

7.2.18 E1 la Hindaj Literaturoj

La ĉefa tradukisto, kiu verkis ankaŭ originale, estas la Bengalo Lakshmiswar Sinha. Li rekreis traduke la dramrakonton Sivaĝi, sur la historia fono de la hinda 17-a jarcento (1929). En 1930 aperis lia Tri Bengalaj Fabeloj, kaj en 1961 la novelkolekto de Rabindranath Thakur (Tagore) Malsata ŝtono.

Krome, jam en 1912 tradukis elsanskrite Antoni Lange verketon Nalo kaj Damayanti. Rakontforme aperis Sakuntala, la fama dramo de Kalidasa, 1927, kaj pluraj klasikaĵoj, ĉefe religiaj: Samanta-Mukha-Parivarto (tr. Nohara kiuiĉi), 1933), la sepa ĉapitro de Saddharmapundarika-Sutro (tr. Nohara), 1936, la grava Bhagavad Gita (tr. F. V. Lorenz), 1942, kaj la Sutroj unua ĝis dektria el Digha Nikajo (tr. H. Yoxon), 1949. En 1972 aperis Rakontoj Panĉatantra (tr. C. H. Dharmatilake).