El Parnaso de Popoloj/Ho viburneto ĉe l' torento

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
El Parnaso de Popoloj ()
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 196)
HO VIBURNETO ĈE L’ TORENTO.
(Popola kanto.)
Czego kalino w dole stoisz?
Czy ty się letniej suszy boisz?
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡

— Ho viburneto ĉe l’ torento,
Ĉu vin timigas seka vento?

— Se mi ne timus pri sekvento,
Mi ja ne starus ĉe l’ torento.
Sur la monteto mi stariĝus,
Al la acero egaliĝus.

— Vi disvolviĝu, viburneto!
— Kaj vi pripensu, knabineto!
— Jam pripensado mia pasis:
Patrinon, patron mi forlasis.