El la Skizlibro/Kompleta teksto
IRVING
Skizlibro
MONDLITERATURO
el ĉiuj naciaj literaturoj

ESPERANTO-FAKO
Washington Irving, la unua granda beletristikisto de Usono, naskiĝis en Nov-Jorko, la unuan de Aprilo 1783. Dum sia juneco li estis tre malfortika, kaj pro tio ricevis nur malmulte da lerneja instruo. Li ofte vagadis laŭlonge de la rivero Hudson kaj en la montojn Kaatskill, ĝis li konis perfekte tiun pejzaĝon, kiun li estis baldaŭ famigonta per siaj libroj. En 1802 li verkis serion de leteroj, kiu aperis en ĵurnalo kontrolita de lia pli aĝa frato. Sed lia malsano ankoraŭ malpermesis energian laboradon, kaj li tial vizitis Eŭropon por resaniĝi. Reveninte, li verkis kun sia pli juna frato kaj amiko ĵurnalon („Salgamundi“), kies numeroj aperis ĉiudusemajne. Ĉi tiu ne montris originalan genion: ĝi estis simila al la „Spectator“ de la fama angla verkisto Addison, kaj ne havis grandan sukceson.
La unua libro de Irving eldoniĝis en 1809; ĝi estis „Historio de Nov-Jorko“, supozeble verkita de iu „Diedrich Knickerbocker“, kaj bonhumore burleskanta la flegmajn holandajn koloniistojn de Nov-Jorko. Dum 1815—1822 Irving estis en Eŭropo. Li vizitis Walter Scott, la faman anglan verkiston de historiaj romanoj, kiu estis al li vera amiko. Irving, ĝis nun, ne estis tre sukcesa literaturisto, sed Scott tuj ekvidis lian maloftan genion, kaj uzis sian grandan influon por helpi lin multe. En 1819 aperis la plej konata el la libroj de Irving, „La Skizlibro“. Ĝi priskribis la anglan vivmanieron en lia kaj en antikvaj tempoj; kaj ĝi ankaŭ enhavis kelkajn novelojn. Tiun sekvis, en 1822, „Bracebridge Hall“, simila, sed ne egale bonega verko.
En 1826 li vizitis Hispanujon, kaj multe interesiĝis pri ĝia romaneca historio. Li verkis „Vivo de Kolumbo“ kaj „Historio pri la Konkiro de Granado“. Dum du jaroj li estis sekretario ĉe la usona ambasadoro en London-o, kaj en 1831 li reiris al Usono. Ĉiam la alloga historio de Hispanujo instigis lin, kaj li verkis en 1831 „La Vojaĝoj kaj Eltrovoj de la Kunuloj de Kolumbo“, kaj en 1832 „La Alhambro“; kaj, tri jarojn poste, „Legendoj de la Konkiro de Hispanujo“. La usona publiko kaj registaro nun komprenis, ke Irving ja dankinde servis sian patrujon, kaj multe pligrandigis ĝian famon ĉe la aliaj nacioj de la mondo, kaj, laŭ tio, kio nun fariĝis bonega usona maniero rekompenci la famajn verkistojn kaj saĝulojn, la registaro lin faris ambasadoro al Hispanujo. Li tie restis dum 1843—1846. Kiam li revenis, li verkis tri longajn, sed ne tre inspiritajn „Vivojn“ de Goldsmith, la irlanda poeto, romanisto kaj dramatisto, de Mahometo, kaj de Washington. Ĉi tiuj lacigaj laboroj estis tro penigaj por la maljuniĝanta verkisto. Li mortis ĉe Sunnyside apud Tarrytown, en la provinco de Nov-Jorko, la 28-an de Novembro 1859.
Irving estis sendube la unua granda, atentiga literaturisto, kiun Usono naskis, sed lia genio estas pli angla ol usona. Liaj gepatroj estis ambaŭ britoj, kaj li vivis antaŭ ol la nova usona ŝtato povis kreskigi vere nacian literaturon. La granda servo, kiun Irving faris por siaj kunpatrujanoj estis: ligi la literaturon de Usono al tiu de Eŭropo. Usono estis, al la anoj de la altkulturaj societoj de la malnovaj ŝtatoj de Eŭropo, iomete kruda kaj necivilizita lando. Irving gajnis por Usono la simpation kaj respekton de la Eŭropanoj. Plue, li enkondukis al la nova mondo la guston por la interesaj historioj de la malnova. Li estis, do, pli ligilo inter la du mondoj, ol vere nacia usona verkisto.
La verkoj de Irving tute ne estas spegulo, en kiu reflektiĝas la opinioj kaj okazintaĵoj de lia propra epoko. Li vivis en la romaneca estinteco. Lia stilo estas freŝa kaj ĉarma, neniam energia. Li estas tre amuza humoristo kaj havas tre viglan, sed ĉiam bonhumoran spriton. Iafoje eble, la leganto de la dudeka jarcento malŝatos lian sentimentalecon, sed ĝenerale en liaj verkoj estas perfekta bongusto. En ili li estas artisto, kaj en lia vivo li estis bonkora, afabla kaj ĝentila sinjoro. Li ne serĉis sensacian allogon, sed amis ĉion kaj ĉiun sinceran kaj belan. Korpe, li estis neniam fortika, kaj spirite ankaŭ, li preferis la verdan kampon de la bonkorulo al la kruta vojo de la indigna socia reformisto. Li estas la poetema verkisto de trankvila somera posttagmezo.
Mi tradukis por ĉi tiu volumeto kvar el liaj rakontoj el „La Skizlibro“. „Rip van Winkle“ estas la plej konata, kaj mi estas certa, ke, se mi nur iomete sukcesis kapti la ĉarmon de la originalo, la Esperantistaro ŝatos ĝin multe. Ĝi plene montras la freŝecon de la stilo de la verkisto, lian ĝentilan ironion kaj ŝaton de la antikvo kaj mistero. Ĝi ĉiam en la originalo ĉarmas la legantojn de Usono kaj Anglujo, sed, eĉ se neniu legus ĝin nun, ĝi estus tre grava en la historio de literaturo, ĉar ĝi estas unu el la plej fruaj ekzemploj de la nuntempa novelo, kaj kiel ekzemplo ĝi estas preskaŭ perfekta. Mi esperas, ke la aliaj rakontoj „La fieraĵo de la vilaĝo“ (The pride of the Village), „La fantoma fianĉo“ (The spectre bridegroom) kaj „La kampara preĝejo“ (The Country Church) ankaŭ plaĉos al la Esperantistaro, ĉar ili ankaŭ estas bonaj ekzemploj de la povoj de Irving. Ili ne havas la koncizan priskribon kaj la rapidan movadon de la noveloj de nia epoko; tamen ili estas tre interesaj, ne nur pro sia propra ĉarmo, sed ankaŭ kiel fruaj ekzemploj de tiu literatura formo, en kiu la usona nacio plej bone sin esprimas.
Mi devas esprimi mian plej koran dankon al sinjoro M. C. Butler de la Brita Esperantista Asocio, kiu tralegis la manuskripton kaj bonkore konsilis min pri multaj dubaj punktoj.
Kiu ajn vojaĝis alfonten sur la rivero Hudson, certe
memoras la montojn Kaatskill. Ili estas dismembrigita
brako de la granda Aligena grupo, kaj oni povas vidi
ilin okcidente de la rivero, leviĝantaj al nobla alteco,
la sinjoroj de la ĉirkaŭa kamparo. Ĉiu sezona diferenco,
ĉiu vario de la vetero, eĉ ĉiu horo de la tago, iomete
ŝanĝas la magiajn kolorojn kaj formojn de tiuj montoj,
kaj ilin estimas ĉiuj dommastrinoj, malproksimaj kaj
apudaj, kiel barometrojn perfektajn. Kiam la vetero
estas bela kaj trankvila ili vestiĝas blue kaj purpure,
kaj forte presas sian konturon sur la klara ĉielo de
l’ vespero; sed kelkfoje, kiam sennuba estas la pejzaĝo
aliloke, kapuĉo grizvapora formiĝas ĉirkaŭ iliaj suproj,
kiuj, en la lastaj radioj de la subiranta suno, ardas kaj
lumiĝas kiel krono de gloro.
Ĉe la piedo de ĉi tiuj fesorĉataj montoj la vojaĝinto eble ekvidis la malpezan fumon volviĝanta ĉielen de vilaĝo, kies ŝindaj tegmentoj brilas inter la arboj, ĝuste kie la blua koloro de la supra tero nuanciĝas al la freŝa verdo de la pli proksima pejzaĝo. Ĝi estas malgranda vilaĝo kaj tre antikva; kelkaj holandaj koloniistoj fondis ĝin frue en la historio de la provinco, ĉirkaŭ la komenco de la regado de la bona Petro Stuyvesant (lia animo ripozu en paco!). Kaj jen post malmultaj jaroj staris kelkaj el la domoj de la unuaj koloniistoj, konstruitaj el malgrandaj flavaj brikoj, kiujn oni alportis el Holando; ili havis latisfenestrojn kaj pinjonojn, kun ventmontriloj supre, sur la antaŭajo.
En tiu sama vilaĝo, kaj en unu el tiuj domoj mem (kiu, por diri la precizan veron, estis bedaŭrinde aĝbatita), loĝis antaŭ multaj jaroj, dum la lando ankoraŭ estis provinco de Granda Britujo, simpla bonkorulo, kies nomo estis Rip van Winkle. Li devenis de la samnomuloj, kiuj agis tiel kuraĝe en la kavalirecaj tagoj de Petro Stuyvesant, kaj kiuj lin akompanis al la sieĝo de la fortikaĵo Kristina. Tamen, li heredis nur tre malmulte de la militema karaktero de siaj prapatroj. Mi diris, ke li estis simpla bonkorulo; plue, li estis afabla najbaro kaj obeema turmentata edzo. Vere, pro la lasta cirkonstanco eble li havigis al si tiun mildecon de spirito, kiu gajnis al li tiel universalan popularecon; ĉar for de la hejmo kutimas esti la plej kompleza kaj pacanima tiu, kiu hejme submetiĝas al la disciplino de megero. La temperamento sendube fariĝas fleksebla kaj martelebla en la fajra fornego de hejma suferado, ĉar litadmonado valoras ĉiujn predikojn en la mondo por instrui la virtojn paciencon kaj toleremon. Oni povas opinii, do, ke en kelkaj rilatoj megera edzino estas sufiĉa beno, kaj, se jes, Rip van Winkle estis benita trioble.
Certe, favoregato li estis inter la dommastrinoj de la vilaĝo, kiuj, laŭ la kutimo de la aminda sekso, subtenis lin en ĉiuj familiaj disputoj; kaj, kiam ili priparolis tiujn aferojn ĉe la vespera babilado, neniam forgesis pro ĉio kulpigi sinjorinon van Winkle. La infanoj de la vilaĝo ankaŭ kutimis ekkrii pro ĝojo, kiam li alproksimiĝis. Li helpis je iliaj sportoj, fabrikis iliajn ludilojn, al ili instruis la manieron flugigi flugdrakojn kaj ŝovi ludglobetojn, kaj rakontis al ili longajn fabelojn pri fantomoj, sorĉistinoj kaj indianoj. Kiam ajn li iris tien kaj reen en la vilaĝo, lin ĉirkaŭis infanaro, preskaŭ tuŝanta liajn baskojn, grimpanta sur lian dorson kaj senpune faranta kontraŭ li mil spritajojn; kaj en la tuta ĉirkaŭaĵo neniu hundo bojis kontraŭ li.
En la konsisto de Rip la grava difekto estis nevenkebla malinklino al ĉiu speco de profita laboro. Tion certe ne kaŭzis manko de diligento aŭ persisto; ĉar li kutimis sidiĝi sur malseka roko, kun kano tiel longa kaj peza, kiel lanco de tataro, kaj fiŝi la tutan tagon senmurmure, eĉ kvankam li ne stimuliĝis per eĉ unu mordeto. Li ofte portis birdpafilon sur la ŝultro, horon post horo, kaj marŝadis tra marĉoj kaj arbaroj, preter montetoj kaj valoj, por mortpafi kelkajn sciurojn aŭ sovaĝajn kolombojn. A1 najbaro li neniam volis rifuzi helpon eĉ en la plej malfacila laboro, kaj li estis eminentulo ĉe ĉiuj kamparaj ludfestoj por senŝeligi la maizon aŭ por konstrui barilojn el ŝtonoj; la virinoj de la vilaĝo ankau kutimis uzi lin por komisioj kaj tiaj malgravaj tasketoj, kiujn iliaj malpli komplezaj edzoj ne volis por ili fari. Unuvorte, Rip estis preta klopodi pri ies aferoj krom la siaj; sed li tute ne povis plenumi familiajn devojn kaj konservi sian farmon en ordo.
Efektive li deklaris, ke neniel estas utile labori sur lia farmo: ĝi estas la plej pesta peceto de tero en la tuta lando, ĉio rilate al ĝi malsukcesas, kaj, malgraŭ li, malsukcesos ĉiam. Liaj bariloj senĉese disfalas; lia bovaro aŭ forvagas aŭ iras inter la brasikojn; herbaĉoj certe kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke; la pluvo ĉiam malice decidis ekfali ĝuste kiam li devas fari eksterdoman laboron; sekve, kvankam la heredita bieno pli kaj pli malgrandiĝis dum lia mastrumado, ĝis restis nur terspaco da maizo kaj terpomoj, tamen ĝi estis la plej malbonstata farmo en la najbaraĵo.
Liaj infanoj ankaŭ estis ĉifonaj kaj sovaĝaj kvazaŭ ili apartenis al neniu. Sajnis, ke lia filo, Rip, bubo naskita laŭ lia propra simileco, kun la malnovaj vestoj heredos la kutimojn de sia patro. Ordinare oni povis vidi lin sekvanta, simile al ĉevalido, la kalkanojn de lia patrino, vestita en larĝa pantalono forlasita de la patro, kiun li apenaŭ povis subteni per unu mano, same kiel belulino subtenas sian trenajon en malbona vetero.
Tamen, Rip van Winkle estis unu el tiuj feliĉuloj, kies temperamento estas malsaĝa kaj kompleza, kiuj akceptas la mondon senplende, manĝas panon blankan aŭ brunan, kian ajn oni povas havi per la pli malgranda pripenso aŭ zorgado, kaj kiuj preferas malsati kun penco ol labori por funto. Se li estus lasita sola li fajfus, en perfekta kontenteco, dum lia vivo forglitus; sed senĉese lia edzino parolaĉis en liajn orelojn pri lia mallaboremo, lia senzorgeco kaj la ruiniĝo, kiun li kaŭzis al sia familio. Matene, tagmeze kaj nokte, senĉese efikis ŝia lango, kaj ĉio, kion li diris aŭ faris nepre fluigis torenton de doma elokventeco. Rip havis nur unu rimedon kontraŭ ĉiuj tiuSpecaj admonadoj, kaj tiu, per ofta uzado, fariĝis kutimo. Li levis la ŝultrojn, skuis la kapon, levis la okulojn, sed diris nenion. Tamen ĉi tio nur invitis novan salvon de lia edzind; do li vplonte retiriŝ siajn fortojn kaj iris eksteren — la sola direkto en sia domo al kiu rajtas sin turni edzo turmentata.
La sola doma aliĝanto de Rip estis la hundo „Lupo“, kiu estis egale turmentata kiel ĝia mastro, ĉar sinjorino van Winkle opiniis, ke ili estas amikoj en mallaboremo, kaj eĉ rigardis Lupon per malama okulo kvazaŭ la kaŭzon de la oftaj eraroj de ĝia mastro. Vere, laŭ la punktoj de vervo taŭgaj ĉe honorinda hundo, ĝi estis tiel kuraĝa, kiel ia besto, kiu trakuris la arbaron — sed kia kUraĝo povas kontraŭstari la ĉiamdaŭran kaj ĉiunpersekutantan teruron de virina lango? Tuj kiam Lupo eniris la domon, ĝia kapo malleviĝis, ĝia vosto falis teren afl volviĝis inter la krurojn, ĝi ŝteliris kun mieno de pendonto, ofte flankrigardante sinjorinon van Winkle, kaj je la plej malgranda svingo de balailo aŭ kulerego, ĝi kuris al la pordo kun ekkria rapidiro. Ce Rip van Winkle la aferoj pli kaj pli malboniĝis dum la jaroj de edzeco pasis; akra koleremo neniam moliĝas per maljuniĝo, kaj akra lango estas la sola tranĉilo, kiu pliakriĝas per ofta uzado. Longtempe li kutimis sin konsoli, kiam li estis forpelita el la hejmo, per vizitado al speco de daŭra klubo de la saĝuloj, filozofoj, kaj aliaj senlaboruloj de la vilaĝo; kiuj kunsidis sur benko antaŭ malgranda gastejo, titolita per ruĝega portreto de Lia Reĝa Moŝto Georgo Illa. Ĉi tie ili kutimis sidi en la'ombraĵo, dum longa senlabora somertago, kaj malvigle paroli pri vilaĝoklaĉo, aŭ rakonti senfinajn endormigajn historiojn pri nenio. Sed ŝtatisto ja profite pagus aŭdi la profundajn diskutojn, kiuj kelkfoje okazis, kiam malnova ĵurnalo de preterpasanta vojaĝanto hazarde falis en iliajn manojn. Kiel serioze ili aŭskultis la enhavon, trene elparolitan de Derrik van Bummel, la lernejestro, eleganteta klera hometo, kiu ne perdis kuraĝon pro la plej giganta vorto en la vortaro; kaj kiel saĝe ili konsideris publikajn okazaĵojn, kelkajn monatojn post kiam ili okazis. La opiniojn de ĉi tiu konsilantaro absolute kontrolis Nikolao Vedder, patriarko de la vilaĝo, kaj mastro de la gastejo, ĉe kies pordo li sidis de la mateno ĝis la nokto, nur sin movante sufiĉe por eviti la sunradiojn kaj resti en la ombrajo de granda arbo; pro kio la najbaroj povis certiĝi pri la horo tiel precize per liaj moviĝoj, kiel per sunhorloĝo. Estas vere, ke oni malofte aŭdis lin paroli, sed li senĉese fumis sian pipon. Liaj aliĝantoj, tamen (ĉar ĉiu eminentulo havas siajn aliĝantojn), perfekte komprenis lin kaj sciis kiel konkludi pri liaj opinioj. Kiam al li malplaĉis io legita aŭ rakontita, oni rimarkis, ke li fumas sian pipon furioze kaj ekblovas mallonge, ofte kaj kolere; sed kiam io plaĉis al li, malrapide kaj trankvile li enspiris la fumon, kaj eligis ĝin per malpezaj kaj serenaj nubetoj; kaj, kelkfoje, prenante el sia buŝo la pipon, kaj lasante la bonodoran vaporon volviĝi ĉirkaŭ la nazon, serioze li skuis la kapon kiel signo de perfekta aprobo.
E1 tiu fortikaĵo la malfeliĉa Rip estis fine elpelita de sia megera edzino, kiu subite interrompis la trankvilecon de la kunsido kaj tute malrespektis la anojn. Eĉ tiu majestulo, Nikolao Vedder mem, ne estis sankta por la maltima lango de tiu terura furiozulino, kiu rekte lin akuzis pro lia instigo de sia edzo al liaj mallaboremaj moroj.
Fine la malbonŝanca Rip preskaŭ tute malesperis; kaj lia sola rimedo kontraŭ la farmlaboro kaj la bruaĉo de sia edzino estis preni pafilon en la manon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kelkfoje sidigis sin ĉe arbopiedo kaj dividis la enhavon de sia portmanĝujo kun Lupo, kiun li simpatiis kiel kunsuferanton pro persekuto. „Malfeliĉa Lupo“, li kutimis diri,„via mastrino ja kondamnas vin al hundaĉa vivo, sed ne senkuraĝiĝu, mia bravulo, dum mi vivos neniam mankos al vi amiko por helpi“. Tiam Lupon svingis la voston ĝoje, sopire rigardis en la vizaĝon de sia mastro, kaj, se la hundoj povus senti kompaton, mi vere kredas, ke li reciprokis la senton tutkore. Dum tia longa forvagado en bela aŭtuna tago, Rip senpripense grimpis al unu el la plej altaj partoj de la montoj Kaatskill. Li okupis sin per sia plej amata sporto, la mortpafado de sciuroj, kaj la kvietaj solecejoj reeĥis pro la ekbruo de lia pafilo. Malfrue en la posttagmezo li jetis sin, spireganta kaj laca, sur malaltan verdan monteton, kovritan de monta herbaĵo, kiu estis kvazaŭ krono sur la frunto de la krutegaĵo. E1 spaco inter la arboj li povis rigardi super la tuta pli malalta pejzaĝo je distanco de multaj mejloj de arbabunda tero. Malproksime li vidis la noblan riveron Hudson, sub li longdistance, sin movanta en silenta sed majesta fluado, kun reflektaĵo de purpura nubo, aŭ de velo de malrapidiranta ŝipo, tie aŭ aliloke dormanta sur ĝia vitra sino, kaj fine sin perdanta en la bluaj altaĵoj.
Aliflanke li rigardis en profundan intermontan valon, sovaĝan, solecan kaj malglatan. Gia fundo estis plena de rokeroj el la minacantaj krutegajoj, kaj apenaŭ lumigita per la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelka tempo Rip ripozis kaj meditis pri ĉi tiu sceno; malrapide vesperiĝis; la montoj komencis ĵeti longajn bluajn ombrojn super la valojn; li ekvidis, ke mallumiĝos antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, kaj li ekĝemis profunde, kiam li pensis pri la renkonto kun la terura sinjorino van Winkle.
Tuj kiam li estis malsuprenironta li aŭdis malproksiman voĉon, kiu vokis: „Rip van Winkle! Rip van Winkle!“ Li ĉirkaŭrigardis, sed nenion povis vidi krom sola korniko fluganta trans la monton. Li opiniis, ke lia imago certe trompas lin, kaj sin returnis por malsupreniri, kiam li aŭdis la saman ekkrion resonantan tra la trankvila aero de la vespero: „Rip van Winkle! Rip van Winkle!“ — Samtempe Lupo hirtigis la dorshararon, kaj laŭte graŭlante, ĝi ŝteliris por rifuĝo al la flanko de sia mastro, time rigardante malsupren en la valon. Rip nun sentis malprecizan antaŭtimon, kiu kreskis en la koro; maltrankvile li rigardis al la sama direkto kaj ekvidis strangulon, kiu malrapide kaj pene grimpis la rokegojn kaj klinis sin sub io peza, kiun li portis sur la dorso. Vidi homon en tiu soleca kaj nevizitita loko kaŭzis surprizon al li, sed supozante, ke li estas najbaro, kiu bezonas lian helpon, li rapide malsupreniris por doni ĝin.
Veninte pli apude, li ankoraŭ pli surpriziĝis pri la aspekta strangeco de la nekonato. Li estis malgranda diktrunka maljunulo, kun densaj haroj kaj grizeta barbo. Liaj vestoj estis laŭ la antikva holanda modo — trikoto rimenita ĉirkaŭ la talio — kelkaj pantalonoj, la ekstera ampleksa, ornamita per linioj de butonoj ĉeflanke, kaj per rubandaroj ĉe la genuoj. Sur la ŝultroj li portis dikan bareleton, kiu ŝajnis esti plena de drinkaĵo, kaj faris signojn al Rip, ke li alproksimiĝu por helpi lin en la portado. Kvankam iomete tima kaj malfidema al tiu nova kunulo, Rip montris sian kutiman viglecon; kaj, reciproke malŝarĝante unu la alian, ili grimpis al la supro de mallarĝa kanjoneto, evidente la seka fluujo de monta torento. Dum ili supreniris, Rip iafoje aŭdis daŭran tamburan sonoradon similan al malproksima tondro, kiu ŝajnis veni el profunda kanjono, aŭ pli vere fendo inter altaj rokegoj, al kiu ilia vojo kondukis. Li paŭzis dum momento, sed supozinte, ke ĝi estas la murmurado de unu el la efemeraj tondraj ekpluvoj, kiuj ofte okazas en montaj altaĵoj, li iris antaŭen. Trapasinte la kanjonon, ili atingis kavajon, similan al malgranda amfiteatro, kaj ĉirkaŭitan de perpendiklaj krutegaĵoj, super kies bordojn pendantaj arboj etendis la branĉojn, tiel, ke oni nur okaze povis vidi la bluan ĉielon kaj la helan vesperan nubaron. Dum la tuta tempo Rip kaj lia kunulo laboradis en silento; ĉar kvankam Rip multe miris pri la celo de la portado de barelo de drinkaĵo supren sur ĉi tiu sovaĝa monto, tamen estis io stranga kaj nekomprenebla ĉe la nekonato, kiu kaŭzis solenan timon kaj malhelpis familiarecon.
Tuj kiam ili eniris la amfiteatron, sin montris novaj mirindajoj. Sur glata loko en la mezo estis aro de strangaspektuloj, kiuj ludis keglon. Ili estis vestitaj laŭ kurioza fremda maniero — kelkaj portis mallongajn jakojn, aliaj trikotojn kun longaj tranĉiloj ĉe la zono, kaj la plimulto havis longan pantalonon similfasonan kun tiu de la gvidanto. Iliaj vizaĝoj ankaŭ estis neordinaraj; unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon, kaj malgrandajn okulojn de porko; la vizaĝo de alia ŝajnis konsisti tute el nazo, kaj havis super si blankan sukerkonusan ĉapelon, ornamitan per malgranda ruĝa kokvosto. Ili ĉiuj havis barbojn en diversaj formoj kaj koloroj. Unu ŝajne estis la estro. Li estis korpulenta maljuna sinjoro, kies vizaĝo estis veterbatita; li portis galonitan jakon, larĝan portepeon kaj mallongan glavon, ruĝajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, kiuj havis altajn kalkanumojn kaj sur ili roZojn. La tuta kunularo memorigis Rip pri la homoj en antikva flandra pentraĵo, en la salono de Dominie van Shaik, la vilaĝa pastro, kiu estis transportita el Holando ĉe la fondo de la kolonio.
Tio, kio al Rip ŝajnis precipe stranga, estis, ke kvankam ĉi tiuj evidente sin amuzas, tamen ili konservas la plej seriozajn vizaĝojn, la plej misteran silenton, kaj efektive estas la plej melankolia proplezura kunularo, kiun li iam vidis. Nenio interrompis la trankvilecon de la sceno krom la ekbruo de la pilkoj, kiuj, kiam ajn oni rulis llin, eĥis inter la montoj kiel murmureganta tondrado. Kiam Rip kaj lia kunulo alproksimiĝis, >ili subite ĉesis Iudi, kaj rigardis lin per tiel fiksa statusimila rigardo kaj per tiel strangaj, krudaj, brilmankaj vizaĝoj, ke la koro timis en li, kaj la genuoj batis unu la alian. Lia kunulo nur elverŝis la enhavon de la barelo en grandgjn pokalojn kaj faris signojn al Rip, ke li servu la ĉeestantaron. Kun timo kaj tremo li obeis; ili trinkis la drinkaĵon dum profunda silento, kaj poste rekomencis sian ludon.
Grade la solena teruro kaj antaŭtimo de Rip malaperis. Li eĉ kuraĝis, kiam neniu rigardis lin, gustumi la trinkaĵon, kiun li trovis multe similan laŭ la gusto al bonega holanda ĝino. Li estis nature soifulo, kaj baldaŭ estis tentata ripeti la trinkon. Unu gustumo instigis alian, kaj al la pokalo li ripetis siajn vizitojn tiel ofte, ke la konscio subiĝis, iiaj okuloj ŝajnis ĉirkaŭnaĝi en la kapo, la kapo grade kliniĝis, kaj li profunde endormiĝis.
Vekiĝinte, li trovis sin sur la verda altaĵeto, de kie li unue vidis la maljunulon de la valo. Li frotis la okulojn — estis hela sunluma mateno. La birdoj saltetadis kaj pepadis en la arbetoj, kaj supre aglo rondflugis kaj kontraŭbrustis la puran venteton de la monto. „Cu estas eble“, pensis Rip, „ke mi dormis ĉi tie la tutan nokton?“ . Li rememoris la okazintaĵojn antaŭ ol li endormiĝis. La strangulon kun la barelo de drinkaĵo — la montan kanjonon — la sovaĝejon inter la rokoj — la veaspektan kegloludantaron — la pokalon. „Ho, tiu pokalo! tiu malica pokalo!** pensis Rip, „kiamaniere mi povos senkulpigi min al sinjorino van Winkle?“
Li ĉirkaŭrigardis por trovi sian pafilon, sed anstataŭ pura, bone oleŝmirita birdpafilo, li trovis malnovan muskedon kuŝanta apud li; la tubo estis inkrustita per rusto, la ŝtala fajrofarilo defalanta, kaj la kolbo insektborita. Li nun suspektis, ke la seriozmienaj festeguloj de la monto faris ruzon kontraŭ li, kaj lin dozinte per drinkaĵo, al li rabis la pafilon. Lupo ankaŭ estis malaperintsf, sed ĝi ebie forvagis por kapti sciuron aŭ perdrikon. Li fajfis al li kaj ekkriis lian nomon, sed tute vane; eĥoj ripetis la fajfon kaj ekkrion, sed neniu hundo estis videbla. Li decidis reviziti la festejon de la hieraŭa vespero, kaj, se li renkontus iun el la kunularo, demandi lin pri siaj hundo kaj pafilo. Kiam li levis sin por marŝi, li trovis sin artike preskaŭ nefleksebla, kaj manka je sia kutima vigleco. „Ne konvenas al mi ĉi ,tiuj montaj litoj“, pensis Rip, „kaj se ĉi tiu petolaĵo min enlitigus pro la reŭmatismo, mi ja havus feliĉegan tempon kun sinjorino van Winkle“. Nur malfacile li malsupreniris en la valon: li trovis la kanjoneton, kiun li kaj lia kunulo supreniris la hieraŭan vesperon; sed, je lia granda miro, monta rivereto nun ŝaŭme tra ĝi malsŭpreniris, saltante de roko al roko, kaj plenigante la valon per babilaj murmuroj. Tamen li sukcesis grimpi ĝiajn flankojn, penetris labore tra densejoj de betulo, sasafraso kaj hamamelo, kaj kelkfoje ekfalis aŭ implikiĝis per la sovaĝaj vinberujoj, kiuj volvis siajn ĉirojn de arbo al arbo, kaj etendis kvazaŭ retaĵon sur lia vojo.
Fine li venis al la loko, kie la kanjono kondukis tra la krutajoj al la amfiteatro; sed restis nenia postsigno de tiu enirejo. La rokoj prezentis altan nepenetreblan muron, super kiu la torento, lameno de plumeca ŝaŭmp, falis en larĝan profundan basenon, kiu estis nigra pro la ombro de la ĉirkaŭa arbaro. Ci tie, do, la malfeliĉa Rip devis halti. Denove li vokis, denove li fajfis al sia hundo; la sola respondo estis la grakado de senokupa kornikaro, kiu alte en la aero sportis ĉirkaŭ seka arbo pendanta super senluma krutegaĵo, kaj kiu, sekura pro sia alteco, ŝajnis rigardi malsupren por moki la perplekson de la malfeliĉulo. Kion fari? la mateno estis forpasanta, kaj Rip malsatis pro manko de matenmanĝo. Li bedaŭris la perdon de siaj hundo kaj pafilo; li timegis renkonton kun sia edzino; sed li tute ne deziris morti inter la montoj pro malsato. Li skuis la kapon, surŝultrigis la rustan muskedon, kaj kun koro plena de ĉagreno kaj maltrankvilo, hejmen sin turnis. Proksimiĝante la vilaĝon, li renkontis kelkajn homojn, ŝed neniun konatan. Tio surprizis lin iomete, ĉar li pensis, ke li konas ĉiun en la najbaraĵo, Iliaj vestoj ankaŭ estis laŭ alia modo ol tiu, kiun li kutimiĝis. Ĉiuj rigardis Iin fikse kun egalaj signoj de surprizo, kaj, kiam ajn ili turnis al li la okulojn, ili ĉiam frotetis la mentonon. La ripetado de tiu gesto instigis Rip, senvole, fari same — kiam, je sia mirego, li trovis sian barbon kreskinta futlonga. Li nun venis al la rando de la vilaĝo. Nekonata infanaro kuris apud liaj kalkanumoj, ekkrianta kaj elmontranta lian grizan barbon. La hundoj ankaŭ, el kiuj li ne rekonis unu kiel antaŭtempan konaton, bojis kontraŭ li, kiam li preterpasis; la vilaĝo mem estis ŝanĝita; ĝi estis pli granda kaj pli homoplena. Estis vicoj de domoj, kiujn li neniam antaŭe vidis, kaj tiuj, kiujn li kutimis familiare vizitadi, estis malaperintaj. Strangaj nomoj estis super la pordoj — strangaj vizaĝoj ĉe la fenestroj — ĉio estis stranga. Li nun dubis en la menso; li komencis dubi ĉu kaj li kaj la mondo ĉirkaŭ li ne estas ensorĉitaj. Ĉi tiu certe estas lia naskiĝa vilaĝo, kiun li nur forlasis en la hieraŭa tago. Jen, tie sin trovas la montoj Kaatskill — tie fluas la arĝenta rivero Hudson malproksime — ĉiu monteto kaj valo estas precize tie, kie ĝi ĉiam estis. Rip estis grave perpleksita. „La trinkado el tiu pokalo“, li pensis, „ja bedaŭrinde malordigis mian kapon!“ Apenaŭ li povis trovi la vojon al sia propra domo, kiun li alproksimiĝis en silenta solena timo, ĉiumomente atendante la voĉon akregan de sinjorino van Winkle. Li trovis la domon ruiniĝinta — la tegmenton enfalanta, la fenestrojn rompitaj, kaj la pordojn dekroĉitaj. Hundo, duone morta pro malsato, kiu similis al Lupo, ĉirkaŭ ĝi ŝteliris. Rip nome vokis lin; sed la hundaĉo nazgraŭlis, montris la dentojn, kaj foriris. Jen malrekono ja korpika — „Eĉ mia hundo mem,“ ĝemis malfeliĉa Rip, „min forgesas“.
Li eniris ia domon, kiun, por diri vere, sinjorino van Winkle ĉiam konservis en neta ordo. Gi estis senenhava, dezerta, kaj evidente forlasita. La ruiniĝeco tute venkis liajn edzecajn timojn — laŭte li vokis siajn edzinon kaj infanojn — la solecaj ĉambroj momente eĥis lian voĉon, kaj poste ĉio ree estis silenta.
Li nun eliris kaj rapidis al sia antaŭa rifuĝejo, la vilaĝa gastejo — sed tiu ankaŭ estis malaperinta. Granda disfalema ligna konstruajo leviĝis anstataŭ ĝi. Gi havis fenestrojn larĝajn kaj malfermitajn; kelkaj el ili estis rompitaj kaj riparitaj per malnovaj ĉapeloj kaj subjupoj; kaj super la pordo estis la kolora skribo „La hotelo de la Unuiĝo, de Jonathan Doolittle.* Anstataŭ la granda arbo, kiu en antikvaj tagoj ŝirmis la kvietan holandan gastejeton, nun leviĝis granda nuda stango, kiu supre havis ion similan al noktoĉapo, kaj de ĝi elflirtis flago, sur kiu estis amaso da steloj kaj strioj — ĉi ĉio estis stranga kaj nekomprenebla. Tamen, li rekonis la rubenkoloran vizaĝon de la Reĝo Georgo, sub kiu li pace fumis tiom da pipoj, sed eĉ tiu strange ŝanĝiĝis. Anstataŭ la ruĝa, estis blua kaj ŝamkolora jako, en la mano glavo estis tenata anstataŭ sceptro, trikorno ornamis la kapon, kaj sube estis pentrita grandlitere GENERALO WASHINGTON. 23 Apud la pordo, laŭkutime, estis homamaso, sed neniu, kiun Rip rekonis. La mienoj mem de la homoj ŝajnis ŝanĝitaj. Ili havis okupatan, moveman, disp uteman manieron, anstataŭ la kutima flegmo kaj dorma trankvileco. Vane li serĉis la saĝulon, Nikolaon Vedder, kun lia larĝa vizaĝo, duobla mentono, kaj bona longa pipo eliganta nubojn de tabakfumo anstataŭ senrezultaj paroladoj; aŭ van Bummel, la lernejestron, diskonigantan la enhavaĵon de malnova ĵurnalo. Anstataŭ tiuj, maldikulo kun aspekto de galmalsanulo, kies poŝoj estis plenaj de folietoj, energie deklamadis pri la rajtoj de la civitanoj — elektoj — kongresanoj — libereco — la batalo ĉe Bunker’s Hill — la herooj de la jaro mil sepcent sepdekses — kaj aliaj aferoj; ĉi tio estis vere nekomprenebla parolaĉado al la konfuzita Rip van Winkle.
La aspekto de Rip, pro lia longa griza barbo, lia rusta birdpafilo, lia maleleganta vestaĵo, kaj la bando de virinoj kaj infanoj ĉe liaj kalkanumoj, baldaŭ altiris la atenton de la gastejaj politikistoj. Amase ili ĉirkaŭis kaj rigardis lin de la kapo al la piedo kun granda scivolemo. La oratoro sin puŝis al li kaj, lin tirante aparte, demandis: „A1 kiu partio vi voĉdonis?” Rip fikse rigardis en senesprima stulteco. Alia malgranda sed okupema homo lin tiris per la brako, kaj sin levante sur la piedfingroj, demandis en la orelon: „Cu vi estas Federaciano aŭ Demokrato?“ A1 Rip egale mankis la povo kompreni ĉi tiun demandon; tiam ruza sinestimema sinjoro, en pinta trikorno, marŝis tra la homamaso, ilin puŝante dekstren kaj maldekstren per Ia kubuto, dum li pasis antaŭen, kaj haltis antaŭ van Winkle; unu brakon surkokse, la alian sur lia bastono. Liaj akraj okuloj kaj pinta trikorno kvazaŭ penetris en lian animon mem, kaj per severa voĉo li demandis: „Kial vi venas al la elekto kun pafilo sur la ŝultro kaj kun amasaĉo ĉe la kalkanumoj? Cu vi deziras kaŭzi tumulton en la vilaĝo?“ „Ho ve! sinjoroj“, ekkriis Rip, iomete konsternita, „mi estas malfeliĉa trankvilulo, naskito de la loko, kaj fidela regato de la reĝo, Dio lin gardu!“
Je tio ĝenerale ekkriis la ĉirkaŭuloj „Lojalisto! lojalisto! spiono! rifuĝanto! forpuŝu lin! lin foririgu!“ La sintruda trikornulo apenaŭ povis regajni silenton; kaj alpreninte dekoblan severecon sur la frunto, li denove demandis al Ia nekonata kulpulo, pro kio li tien venis kaj kiun li serĉas. La malfeliĉulo humile certigis lin, ke li ne deziras malbonfari, sed nur tien venis por serĉi kelkajn najbarojn, kiuj kutimis troviĝi apud la gastejo.
„Nu, kiuj ili estas? — Nomu ilin!“
Rip en si momente pensis kaj'demandis: „Kie estas Nikolao Vedder?“
Oni silentis dum kelka tempo, post kio maljunulo respondis per malforta fajfa voĉo, „Nikolao Vedder! Nu, li estas mortinta kaj forpasinta la lastajn dekok jarojn! Antaŭe estis ligna tombo en la preĝeja korto, kiu rakontis pri li, sed tiu ankaŭ putriĝis kaj malaperis.“
„Kie estas Brom Dutcher?“
„Ho, li varbiĝis al la armeo en la komenco de la milito; iuj diras, ke li mortis dum la atakego kontraŭ Stony Point — aliaj, ke li droniĝis dum ventego ĉe la piedo de Antony’? Nose. Mi ne scias — li neniam revenis.“
„Kie estas van Bummel, la lernejestro?®
„Li ankaŭ iris al la milito, estis fama generalo de milicio, kaj nun estas kongresano.“
Rip perdis kuraĝon en la koro, kiam li aŭdis pri ĉi tiuj be.daŭrindaj ŝanĝiĝoj en siaj hejmo kaj amikaro, kaj trovis sin soleca en la mondo. Ankaŭ ĉiu respondo lin konfuzis pro la traktado de tia enorma forpaso de tempo kaj de aferoj, kiujn li ne povis kompreni: milito — kongreso — Stony Point; li ne kuraĝis demandi pri aliaj amikoj, sed malespere ekkriis: „ĉu neniu ĉi tie konas Rip van Winkle?“
„Ho, Rip van Winkle“ ; du—triekkriist^O,certe! tiu,tie, estas Rip van Winkle, kiu sin apogas kontraŭ la arbo.“
Rip rigardis kaj vidis precizan similulon al li, kiam li supreniris la monton: ŝajne tiel mallaborema, kaj certe tiel ĉifona. La malfeliĉulo nun estis ja tute konfuzita. Li dubis pri sia propra identeco, kaj ĉu li estas li mem aŭ alia homo. Meze de lia konfuziĝo, la trikornulo demandis, „kiu li estas, kaj kiel li nomiĝas".
„Nur Dio scias“, li ekkriis preskaŭ freneza, „mi ne estas mi mem — mi *estas aliulo — tiu tie ne estas mi — ne — tiu estas alia en miaj vestoj — mi estis mi mem lastan nokton, sed mi endormiĝis sur la monto, kaj oni ŝanĝis mian pafilon, kaj ĉio ŝanĝiĝis, kaj mi ne povas diri, kiel mi nomiĝas aŭ kiu mi estas!“
La ĉeestantoj nun komencis rigardi unu la alian, skui la kapon, palpebrumi signife, kaj frapeti la fingrojn kontraŭ la kapon. Oni ankaŭ flustris pri la kapto de la pafilo por malhelpi, ke la maljunulo malbonfaru, ĉe kiu sugesto mem la sinestima trikornulo sin retiris iomete rapide. En tiu kriza momento freŝa belaspekta virino sin antaŭenpuŝis tra la homamaso por ekrigardi la grizbarbulon. Si havis en la brako grasetan infanon, kiu, timigite pro lia aspekto, ekploretis. „Silentu Rip“, ŝi diris, „silentu stultuleto, la maljunulo ne vundos vin.“ La nomo de la infano, la mieno de la patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉiuj vokis sekvon de memoroj en lia menso.
„Kiel vi nomiĝas, sinjorino?“ li demandis.
„Judito Gardenier.“ „Kaj la nomo de via patro?“
„Nu, la malfeliĉulo, Rip van Winkle estis lia nomo, sed forpasis dudek jaroj, de kiam li foriris kun sia pafilo, kaj neniam poste oni aŭdis pri li — sed lia hundo revenis sen li; ĉu li mortpafis sin, aŭ estis forportita de la indianoj, neniu povas esti certa. Tiam mi estis nur knabineto.“
Rip nur deziris unu pluan demandon; sed li demandis ĝin per ŝanceliĝa voĉo:
„Kie estas via patrino?“
„Nu, ŝi ankaŭ mortis antaŭ nelonge; difektiĝis unu el ŝiaj vejnoj en paroksismo de kolero kontraŭ kolportisto el Nov-Anglujo.“
Almenaŭ en tiu novajo estis iom da konsolo. La honestulo ne plu povis sin reteni. Li prenis sian filinon kaj sian infanon en la brakojn. „Mi estas via patro“, li kriis, „antaŭtempe juna Rip van Winkle — maljuna Rip van Winkle nun! Cu neniu konas la malfeliĉan Rip van Winkle?“
Ciuj staris mirigitaj, ĝis maljunulino, ŝanceliĝe venante el la homamaso, metis la manon al ŝia frunto, kaj rigardante sub ĝi en lian vizaĝon dum momento, ekkriis: „Certe! estas Rip van W inkle— ja estas li mem! Denove bonveniĝu al via hejmo, antaŭtempa najbaro — nu, kie vi estis dum tiuj longaj dudek jaroj?“
Rip estis rakontinta ĉion baldaŭ, ĉar la tutaj dudek jaroj estis al li kvazaŭ unu nura nokto. La najbaroj surprize rigardis lin, kiam ili aŭdis; iuj palpebrumis unu al la alia kaj metis la langojn en la vangojn; kaj la sinestimulo en la trikorno, kiu, post la fino de la timeto, revenis al la sceno, tordis malsupren la angulon de la buŝo, kaj skuis la kapon — ĉe kio okazis ĝenerala skuado de la kapo en la tuta ĉeestantaro. Tiam oni decidis aŭskulti la opinion de la maljuna Petro Vanderdonk, kiun oni povis vidi alproksimiĝanta malrapide sur la vojo. Li estis devenulo de la historiisto kun tiu nomo, kiu skribis unu el la plej fruaj historioj de la provinco. Petro estis la plej maljuna vilaĝano, kaj sperta pri ĉiu mirinda okazintaĵo kaj tradicio de la najbaraĵo. Li tuj rememoris Rip kaj konfirmis lian historion en la plej kontentiga maniero. Li certigis la ĉeestantaron, ke estas fakto, ricevita de lia prapatro, la historiisto, ke strangaj estuloj ĉiam sin trovis ŝnter la montoj Kaatskill. Ke estas asertite, ke la fama Henriko Hudson, la unua eltrovinto de la rivero kaj lando, tie, en ĉiu dekduo de jaroj, tenas sin en speco de vespera ipaldormo kun sia ŝipanaro de la „Duon-Luno“, kaj tiel estas permesita reviziti la scenejon de sia entrepreno, kaj gardeme rigardi la riveron kaj la grandan urbon nomitan per lia nomo. Ke lia patro unu fojon vidis ilin en iliaj antikvaj holandaj vestoj, ludi keglojn en kavejo de la monto, kaj ke li mem aŭdis, unu someran posttagmezon, la sonon de iliaj pilkoj, kvazaŭ sonorado de malproksima tondro.
Ni mallonge finu longan rakonton. La ĉeestantaro disiĝis, kaj revenis al la pli gravaj aferoj de la elekto. Lia filino prenis Rip hejmen por loĝi kun ŝi; ŝi havis komfortan, bone meblitan domon kaj fortan, gajan farmiston kiel edzon, kiun Rip rememoris kiel unu el la buboj, kiuj kutimis grimpi sur lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Rip, kiu estis kopio de li mem, kiam li apogis sin kontraŭ arbo, oni okupigis lin en farmlaboro; sed li montris heredan emon klopodi pri ĉio, krom la propraj aferoj.
Rip nun reprenis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn; li baldaŭ retrovis multajn el siaj antaŭaj intimuloj, kvankam ĉiuj estis iomete pli malfortaj pro la eluziĝo de tempo; kaj li preferis fari amikojn el la kreskanta generacio, ĉe kiu li baldaŭ iĝis favoregato.
Car li nenion devis fari hejme, kaj ĉar li alvenis al tiu feliĉa aĝo, kiam oni povas esti senokupa senpune, li denove prenis sian sidejon sur la benko ĉe la pordo de la gastejo, kaj oni respektegis lin kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo, kaj kronikon de la antaŭaj tempoj „antaŭ la milito“. Pasis iom da tempo, antaŭ ol li povis alkutimiĝi al la ordinara sekvo de klaĉo, aŭ povis kompreni la strangaĵojn, kiuj okazis dum lia letargio. Li ne komprenis, ke okazis milito de revolucio — ke la lando forĵetis la jugon de Anglujo — kaj ke, anstataŭ regato de Lia Reĝa Moŝto Georgo III a, li nun estas libera civitano de Usono. Vere, Rip tute ne estis politikisto; la ŝanĝiĝoj de ŝtatoj kaj imperioj nur malmulte interesis lin, sed estis unu speco de despotismo, pro kiu li longe ĝemis, kaj tiu estis — la speco, kies simbolo estas subjupo. Feliĉe tiu nun finiĝis; lia kolo estis liberigita de la jugo de edzeco, kaj li povis eniri kaj eliri la domon, kiam ajn plaĉis al li, sen timo pro la tiraneco de sinjorino van Winkle. Tamen, kiam ajn oni nomis ŝin, li skuis la kapon, levis la ŝultrojn kaj levis la okulojn; kio povis esti aŭ esprimo de rezignacio al sia sorto, aŭ de ĝojo pro sia liberiĝo.
Li kutimis diri ĉi tiun rakonton al ĉiu fremdulo, kiu alvenis al Ia hotelo de sinjoro Doolittle. Komence oni rimarkis, ke li variigas ĝin en kelkaj detaloj ĉe ĉiu rakonto; tio sendube estis pro lia tiel nove okazinta vekiĝo. Fine ĝi fariĝis precize la rakonto, kiun mi rakontis, kaj ne estis en la najbaraĵo viro, virino, aŭ infano, kiu ne havis ĝin parkere. Iuj ĉiam ŝajnigis, ke ili dubas ĝian verecon, kaj insistis, ke Rip estis mense difekta, kaj ke 29 ĉi tiu afero estas unu, pri kiu li restis ĉiam sensenca. La antikvaj holandanoj, tamen, preskaŭ ĉiuj kredis ĝin plene. Eĉ en la nuna tago, kiam ajn ili aŭdas tondradon en somera posttagmezo, ili diras, ke Henriko Hudson kaj lia ŝipanaro ludas keglojn; kaj estas ĝenerala deziro ĉe ĉiu turmentata edzo en la najbaraĵo, kiam la vivo estas preskaŭ netolerebla, ricevi trankviligan trinkon el la pokalo de Rip van Winkle.
LA FIERAĴO DE LA VILAĜO
[redakti]Dum ekskurso tra unu el la malproksimaj provincoj de Anglujo, mi deflankiĝis en unu el tiuj vojkruciĝoj, kiuj kondukas tra la kaŝitaj partoj de la lando, kaj haltis unu posttagmezon en vilaĝo, kies situacio estis bele kampara kaj soleca. La vilaĝanoj havis mienon primitive simplan, kaj tute netroveblan en la vilaĝoj apud la grandaj diliĝencaj vojoj. Tie mi decidis pasigi la nokton, kaj, post frua vespermanĝo, mi vagis eksteren por ĝui la najbaran pejzaĝon.
Mia vagado, kiel estas kutime ĉe la vojaĝantoj, baldaŭ min kondukis al la preĝejo, kiu trovigis iomete ekster la vilaĝo. Gi estis ja iom kurioza; ĝia antikva turo estis tute kovrita de hedero, tiel ke nur en iuj lokoj elstaranta murapogilo, angulo de griza muro, aŭ fantazie skulptita ornamajo, elrigardis tra la verda kovrajo. Estis bela vespero. L a . frua parto de la tago estis malluma kaj ekpluvema, sed posttagmeze heliĝis; kaj kvankam pendis supre minacaj nuboj, tamen estis en la okcidento larĝa etendaĵo de ora ĉielo, el kiu brilis la subiranta suno tra la gutantaj folioj kaj lumetadis la tutan naturon ĝis ĝi melankolie ridetis. Tiu ŝajnis kvazaŭ la morthoro de fidela kristano, ridetanta pri la pekoj kaj malfeliĉoj de la mondo, kaj donanta, per la sereneco de sia subiro, certigon, ke li denove leviĝos en gloro. Mi sidigis min sur duone enteriĝinta tombŝtono kaj meditis, kiel oni emas fari en tiu horo de solenaj pensoj, pri estintaj scenoj kaj antaŭaj amikoj — pri la malproksimaj kaj la mortintaj — kaj min distris per tiu speco de melankolia fantaziado, kiu en si havas ion eĉ pli dolĉan ol plezuro. Iafoje trafis mian orelon la bato de sonorilo de la najbara turo; ĝiaj tonoj estis en harmonio kun la sceno, kaj anstataŭ agaci, akordis kun miaj sentoj; kaj iom da tempo pasis antaŭ ol mi memoris, ke ĝi certe mortsonoradas iun nove okupontan la tombon.
Baldaŭ mi vidis funebran sekvantaron, kiu transiris la vilaĝan herbejon; malrapide ĝi serpentis laŭlonge de aleo; ĝi perdiĝis al la okulo, kaj reaperis tra la spacoj inter la heĝoj1), ĝis ĝi pasis preter la loko kie mi sidis. La ĉerkmantelon subtenis blankvestitaj junulinoj; kaj alia, kiu havis ĉirkaŭ deksep jarojn, marŝis antaŭe kaj portis girlandon el blankaj floroj: signo, ke la mortinto estis senedza junulino. La gepatroj sekvis la kadavron. lli estis du respektinduloj el la pli alta rango de la kamparanoj. La patro ŝajnis subpremi siajn sentojn: sed la fiksita okulo, la frunto kuntirita, kaj la vizaĝo profunde sulkigita, montris la konflikton internan. Lia edzino apogis sin sur lia brako kaj laŭte ploris en la konvulsiaj ekploroj de patrina malĝojo.
Mi sekvis la funebrantojn en la preĝejan. Oni metis la ĉerkon en la navon, kaj la girlandon el blankaj fioroj, kun paro de blankaj gantoj, oni pendigis super la seĝon okupitan de la mortinto.
Ciu konas la anim-subigan kortuŝecon de la funebra diservo: ĉar kiu estas tiel feliĉa, ke li neniam sekvis amiton al la tombo? Sed kiam ĝi estas farita super la
1) Barilo de kreskaĵo. Angle: hedge; france: haie; germane: Hecke. restaĵo de senkulpa belulino, tiamaniere falĉita en la ekfloro de la vivo — kio povas esti pli kortuŝa? Ĉe tiu simpla, sed tre solena, entombigo de la korpo — „tero al tero — cindro al cindro — polvo al polvo® — sendetene fluis la larmoj de la junaj geamikoj de la mortinto. La patro ankoraŭ ŝajnis batali kontraŭ siaj sentoj kaj sin konsoli per la certigo, ke benitaj estas la mortintoj, kiuj mortas en kredo al la Sinjoro: sed la patrino nur pensis pri sia infano kvazaŭ la floro de 1’ kampo, falĉita kaj velkinta en la mezo de sia dolĉeco; ŝi estis simila al Raĥelo kiu „funebris pro siaj infanoj, kaj ne deziris konsolon“.
Reveninte al la gastejo, mi aŭdis la tutan rakonton pri la mortintino. Gi estis simpla kaj tia, kian oni ofte rakontas. Si estis la belulino kaj la fieraĵo de la vilaĝo. Antaŭtempe ŝia patro estis riĉa farmisto, sed nun pli malriĉiĝis. Ĉi tiu estis sol-infano kaj edukita tute hejme en la simpleco de kampara vivo. Si estis la instruito de la vilaĝa pastro kaj la favorita ŝafido el lia ŝafareto. La bonkorulo interesiĝis pri ŝia edukado kun la zorgo de patro; ĝi estis limigita kaj taŭga por la sfero, en kiu ŝi estis vivonta; ĉar li nur deziris fari ŝin ornamaĵo al ŝia rango en la vivo, ne levi ŝin super ĝi. La mildeco kaj indulgeco de ŝiaj gepatroj, kaj la liberiĝo de ĉiuj ordinaraj klopodoj, nutris naturan graciecon kaj delikatecon de karaktero, kiu akordis kun la gracia beleco de ŝia formo. Si aspektis kiel delikata planto de la ĝardeno, ŝance ekfloranta inter la pli fortikaj vegetaĵoj de la kampoj.
La supereco de ŝiaj ĉarmoj estis sentita kaj konfesita de ŝiaj kunulinoj, sed sen envio; ĉar superis ilin la malaroganta mildeco kaj alloga bonkoreco de ŝia konduto. Vere oni povus diri pri ŝi: Jen ŝi, el ĉiuj malnobelulinoj Kurintaj iam sur la verdherbejo, La plej belega estas; ŝiaj faroj Sugestas ion eĉ ol ŝi pli grandan. Si estas tro noblega por ĉi tie resti.
La vilaĝo estis unu el tiuj kaŝitaj lokoj, kiuj ankoraŭ konservas kelkajn postsignojn de la antikvaj anglaj kutimoj. Gi havis siajn kamparajn festojn kaj libertagajn amuzojn kaj ankoraŭ daŭrigis iomete solenigi la antaŭtempe popularajn ceremoniojn de la maja monato. Ci tiujn, efektive, iniciatis la nuntempa pastro, kiu estis amanto de 1’ antikvaj kutimoj, kaj unu el tiuj simplaj kristanoj, kiuj opinias, ke lia misio plenumiĝas per la disvastigado de ĝojo kaj bonvolo ĉe la homoj. Dank’ al li staris ĉiujare la majstango en la mezo de la vilaĝa herbejo; en la unua tago de la monato oni ornamis ĝin per girlandoj kaj rubandoj; kaj oni elektis reĝinon aŭ sinjorinon de Majo, kiel pratempe, por prezidi ĉe la sportoj kaj disdoni la premiojn kaj rekompencojn. La pitoreska situacio de Ia vilaĝo kaj la fantazieco de ĝiaj kamparaj festoj ofte allogis la atenton de okazaj vizitantoj. Inter ili en iu unua de Majo estis juna oficiro, kies regimento antaŭ nelonge estis loĝigita en la najbaraĵo. La natura bongusto, kiu disvastiĝis tra ĉi tiu vilaĝa spektaklo ĉarmis lin; sed pli ol ĉio lin ĉarmis la burĝonanta beleco de la Reĝino de Majo. Si estis la vilaĝa favoratino, kronita per floroj kaj ruĝiĝanta kaj ridetanta en la tuta bela konfuziĝo de knabina modesteco kaj plezuro. La naiveco de kamparaj moroj permesis, ke li facile kun ŝi konatiĝu; grade li penetris ŝian intimecon; kaj li amindumis ŝin en tiu senpripensa maniero laŭ kiu kutimas la junaj oficiroj petoladi kun kamparaj simplulinoj. En lia mieno estis nenio timiga. Li eĉ neniam parolis pri la amo; sed ekzistas metodoj pli elokventaj ol paroloj, kiuj portas ĝin subtile kaj nerezisteble al la koro. La brilo de la okulo, la tono de la voĉo, la mil dolĉajoj, kiuj elvenas el ĉiu vorto kaj rigardo kaj ago, ĉi tiuj estas la vera elokvento de la amo, kaj ĉiam estas senteblaj kaj kompreneblaj, sed neniam priskribeblaj. Cu oni povas miri, ke ili facile gajnis koron junan, senkulpan kaj senteman? Rilate al ŝi, ŝia amo estis preskaŭ senkonscia; apenaŭ ŝi demandis al si, kio estas la kreskanta pasio, kiu absorbas ĉiun penson kaj senton, aŭ kiaj estos giaj sekvoj. Vere ŝi ne rigardis en la estontecon. Kiam li ĉeestis, liaj rigardoj kaj paroloj tute okupis ŝin; kiam li forestis, ŝi pensis nur pri tio, kio okazis ĉe ilia lasta renkontiĝo. Si kutimis kun li vagi tra la verdaj aleoj kaj kamparaj scenoj de la ĉirkaŭajo. Li instruis ŝin vidi novajn belecojn en la naturo; li parolis en la lingvo de la ĝentila kaj kultura vivo, kaj flustris en la orelon la sorĉaĵojn de la romaneco kaj la poezio.
Eble ne povis esti pasio inter la seksoj pli pura, ol tiu de ĉi tiu senkulpa knabino. La kavalira figuro de ŝia juna admiranto, kaj la brilegeco de lia militista vestaro eble komence ĉarmis ŝian okulon; sed ne estis tio, kio ĉarmis ŝian koron. Ŝia amo iomete similis al idolkulto. Ŝi sin klinis antaŭ li kvazaŭ antaŭ estaĵo de supera klaso. Kiam li ĉeestis, ŝi sentis la entuziasmon de spirito nature delikata kaj poezia, kaj nun la unuan fojon vekiĝinta al klara ekvido de la belo kaj la grandiozo. La malnoblajn distingojn de mono kaj rango ŝi ne estimis; la distingo inter la intelekto, la mieno, la moroj de li, kaj tiuj de la kampara socio, al kiu ŝi kutimiĝis, plialtigis por ŝi lian valoron. Ŝi aŭskultis lin per orelo ĉarmata kaj malsuprenrigardo de muta plezuro, kaj la vango ruĝetiĝis pro entuziasmo; aŭ kiam ŝi iam kuraĝis rigardi en timeta admiro, ŝi baldaŭ mallevis la okulojn, kaj sopiris kaj ruĝiĝis pro la sento de sia kampara senindeco.
Sia amanto estis egale pasia; sed lia pasio miksiĝis kun sentoj pli maldelikataj. Li komencis la kunecon en frivoleco; ĉar ofte li aŭdis siajn kunoficirojn fanfaroni pri la vilaĝaj amkonkiroj — kaj pensis, ke tia triumfo estas necesa al lia reputacio de kuraĝulo. Sed li estis tro plena de juneca fervoro. Lia koro ankoraŭ ne fariĝis malvarma kaj egoisma per vagada kaj diboĉa vivmaniero; ĝi ekbrulis per la flamo mem, kiun ĝi penis bruligi; kaj antaŭ ol li vere komprenis sian pozicion li efektive enamiĝis.
Kion fari? Ceestis la malnovaj malfacilaĵoj, kiuj senĉese sin trudas en tiaj senpripensaj enamiĝoj. Lia rango en la soĉio — la antaŭjuĝo de titolitaj parencoj — lia dependo de fiera, necedema patro — ĉiuj malpermesas, ke li pensu pri edzeco; sed kiam li malsupren rigardis tiun senkulpulinon, tiel aman kaj fideman, troviĝis en ŝia konduto pureco, en ŝia vivo neriproĉindeco, kaj en ŝiaj rigardoj peteganta modesteco, kiuj subpremas ĉiun malĉastan senton. Vane li penis sin kuraĝigi per mil senkompataj ekzemploj de moduloj kaj frostigi la bruladon de grandanima sento per tiu malvarma moka frivoleco, kun kiu li aŭdis ilin paroli pri la ĉasteco de la virinoj: kiam ajn li estis kun ŝi, ŝin ĉirkaŭis tiu mistera, sed senemocia ĉarmo de virga ĉasteco, en kies sankta sfero ne povas vivi ia kulpa penso.
La subita alveno de ordonoj, ke la regimento foriru al Eŭropo, kompletigis la konfuzon de lia spirito. Dum mallonga tempo li restis en stato de la plej dolora sendecideco: li hezitis diri la informon, ĝis alvenis la tago de la formarŝo; tiam li sciigis ŝin dum vespera vagado. Neniam antaŭe venis en ŝia kapo penso pri lia foriro. Tuj ĝi rompis ŝian revon de feliĉo; ŝi rigardis ĝin kiel subitan kaj nevenkeblan malbonaĵon kaj ploris kun la senkulpa simpleco de infano. Li tiris ŝin al sia brusto kaj forkisis la larmojn de ŝia mola vango; kaj li ne renkontis repelon, ĉar estas momentoj de miksitaj malĝojo kaj amo, kiuj sanktigas la karesojn de la amantoj. Lia temperamento estis impulsa; kaj la vido de la belulino, ŝajne cedanta en liaj brakoj, la fido al sia potenco super ŝi, kaj la timo, ke li perdos ŝin por ĉiam, ĉiuj kuniĝis por venki liajn pli bonajn sentojn — li kuraĝis proponi, ke ŝi lasu sian hejmon, kaj estu la kunulino de lia sorto.
Li estis tute novico en delogo kaj ruĝiĝis kaj hezitis pro sia falseco; sed tiel senkulpa en la animo estis lia destinata viktimo, ke ŝi komence apenaŭ povis kompreni lian intencon, kaj kial ŝi devas forlasi sian naskiĝan vilaĝon kaj la humilan domon de siaj gepatroj. Kiam la naturo de lia propono fine ekkompreniĝis al ŝia pura animo, la efekto estis velkiga. Si ne ploris — ŝi ne ekparolis riproĉon, ŝi ne diris vorton — sed ŝi retiris sin konsternita, kvazaŭ antaŭ vipuro; ĵetis al li rigardon de angoro, kiu pikis lian animon mem; kaj interpremante la manojn pro turmentego, forkuris, kvazaŭ al rifuĝejo, al la dometo de sia patro.
La oficiro sin retiris, konfuzita, humiligita, kaj pentanta. Ne estis certe, kia estus la rezultato de la konflikto de liaj sentoj, se liaj pensoj ne estus distritaj per la klopodo de la foriro. Novaj scenoj, novaj plezuroj kaj novaj kunuloj, baldaŭ dispelis lian sinriproĉon kaj sufokis lian amon; tamen, inter la movado de tendejoj, la regaloj de garnizonoj, la militordo de armeoj kaj eĉ la bruaĉo de bataloj, liaj pensoj iafoje ŝtele revenis al la scenoj de kampara kvieteco kaj vilaĝa simpleco — la blanka dom-* eto — la vojeto laŭlonge de la arĝenta rivereto apud la krataga heĝo, kaj la vilaĝa junulino malrapidiranta sur ĝi, apoganta sin sur lia brako, kaj lin aŭskultanta, dum kiam la okuloj brilis per senkonscia amo. La ŝoko, kiun ricevis la malfeliĉa knabino pro la detruo de sia tuta mondo ideala, estis ja kruela. Komence svenoj kaj histerio difektis ŝian malfortikan korpon, kaj ilin sekvis daŭra kaj velkiga melankolio. De sia fenestro ŝi rigardis la marŝadon de la forirantaj soldatoj. Si vidis sian malfidelan aminton foriri, kvazaŭ triumfe, inter la sono de tamburoj kaj trumpetoj kaj la pompo de armiloj. Si streĉe sendis al li Iastan doloran rigardon, dum brilis la matena suno ĉirkaŭ lia figuro kaj lia plumtufo flirtis en la venteto; kvazaŭ brilega vizio li forpasis el ŝia vidado, kaj lasis ŝin en plena mallumo.
Estus banale ripeti la detalojn de ŝia posta historio. Simile al aliaj amhistorioj, ĝi estis melankolia. Ŝi evitis kunulojn, kaj sola forvagis al la promenejoj plej vizititaj kun sia aminto. Ŝi deziris, same kiel la mortpafita cervo, plori sole kaj silente, kaj mediti pri la pika doloro, kiu mordadis en ŝia animo. Kelkfoje oni vidis ŝin malfrue en la vespero sidantan en la portiko de la vilaĝa preĝejo: kaj la melkistinoj, revenantaj el la kampoj, okaze aŭdis ŝin kanti ian plendan kanteton sur Ia krataga promenejo. Ŝi fariĝis fervora en sia adoro ĉe la preĝejo; kaj kiam la maljunulinoj vidis ŝin alveni tiel forvelkintan, tamen kun ftiza malĝojo kaj kun tiu sankta atmosfero, kiun la melankolio difuzigas ĉirkaŭ la formo, ili kutimis cedi al ŝi en la vojo, kvazaŭ antaŭ iu netera, kaj rigardante post ŝi skuis la kapon kun malgaja antaŭtimo.
Ŝi sentis kredon, ke ŝi rapidiras al la tombo, sed rigardis ĝin kiel estontan ripozejon. La arĝenta fadeno, kiu ligis ŝin al la vivo, estis malligita, kaj ne plu ŝajnis esti ia plezuro sub la suno. Se iam ŝia milda brusto enhavis ofendsenton kontraŭ la aminto, nun ĝi estingiĝis. Si ne povis konservi en si koleron; kaj en momento de malgaja pardonemo ŝi skribis al li adiaŭan leteron. Gi estis skribita en la plej simplaj vortoj, sed kortuŝanta pro sia simpleco mem. Ŝi diris al li, ke ŝi mortas, kaj ne kaŝis al li, ke la kaŭzo estis lia konduto. Ŝi eĉ priskribis la dolorojn, kiujn ŝi travivis; sed finis, dirante, ke ŝi ne povas pace morti, ĝis ŝi estos sendinta al li sian pardonon kaj sian benon.
Iom post iom ŝia fortikeco malpligrandiĝis, ĝis ŝi ne povis eliri la dometon. Ŝi povis nur sin treni al la fenestro, kie, subtenite en la seĝo, ŝi ĝojis sidi la tutan tagon kaj rigardi la pejzaĝon. Ankoraŭ ŝi nek plendis, nek parolis al iu pri la malsano, kiu formanĝis ŝian koron. Ŝi eĉ neniam elparolis la nomon de sia aminto; sed ofte kuŝigis la kapon sur la brusto de la patrino kaj ploris silente. Ŝiaj malfeliĉaj gepatroj karesis, en muta maltrankvilo, tiun velkantan floron de siaj esperoj, ankoraŭ sin flatantaj, ke ĝi eble reviviĝos kun freŝeco, kaj ke la brila netera koloreto, kiu kelkfoje ruĝetigis ŝiajn vangojn, eble estas la antaŭsigno de la revenanta sano.
Tiamaniere ŝi sidis inter ili unu dimanĉan posttagmezon; ŝiaj manoj premis iliajn, la latisfenestro estis malfermita, kaj la dolĉa aero, malfortete envenante, portis kun si la belodoron de la amasiĝanta lonicero, kiun ŝiaj propraj manoj aranĝis ĉirkaŭ la fenestro.
La patro ĵus legis ĉapitron el la Biblio: ĝi diris pri la vanteco de la mondaj aferoj, kaj pri la ĝojoj de la ĉielo: ĝi ŝajnis difuzigi tra ŝia brusto konsolon kaj trankvilecon. Ŝi flkse rigardis la malproksiman preĝejon de la vilaĝo; la sonorilo finis la vokon al la vespera diservo; la lasta vilaĝano malfrue iris sub la portikon, kaj ĉio falis en tiun sanktan senmovecon propra al la tago de ripozo. Siaj gepatroj rigardis ŝin kun sopiraj koroj. La malsano kaj malfeliĉo, kiuj tiel maldelikate markas kelkajn vizaĝojn, donis al la ŝia la aspekton de serafo. Larmo treme aperis en la mola blua okulo. — Cu ŝi pensas pri sia malfidela aminto? aŭ ĉu vagis ŝiaj pensoj al tiu malproksima preĝeja korto, en kies brustonŝi eble baldaŭ altiriĝos? Subite aŭdiĝis la sono de hufoj — ĉevalrajdanto galopis al la dometo — li elseliĝis antaŭ la fenestro — la kompatinda knabino malforte ekkrietis, kaj malleviĝis en sia seĝo: ĝi estis ŝia pentanta amanto! Li kuregis en la domon, por tiri ŝin al sia brusto; sed ŝia forvelkinta formo — ŝia mortsimila aspekto — tiel pala, sed tiel bela en sia ruiniĝo, fendis lian animon, kaj Ji ĵetis sin antaŭ ŝiajn piedojn en angoro. Ŝi estis tro malforta por sin levi — ŝi penis elmeti la tremantan manon — ŝiaj lipoj moviĝis kvazaŭ parole, sed nenia vorto elsonis — ŝi malsuprenrigardis lin kun rideto de neesprimebla amo — kaj fermis la okulojn por ĉiam! Tiaj estis la detaloj, kiujn mi kolektis pri tiu vilaĝa historio. Ili estas nur malmultaj, kaj mi scias, ke ili havas malmulte da noveco por ilin rekomendi. Ankaŭ pro la nuna dezirego por strangaj okazoj kaj sensaciaj rakontoj, ili eble ŝajnas banalaj kaj negravaj, sed min ili forte interesis, kiam mi aŭdis ilin; kaj kune kun la kortuŝa ceremonio, kiun mi ĵus vidis, lasis pli profundan impreson sur mia spirito ol multaj cirkonstancoj de pli frapanta speco. Poste mi trapasis la lokon kaj denove vizitis la preĝejon, pro pli bona motivo ol nura scivolemo. Estis vintra vespero; la arboj estis senfoliaj; la preĝeja korto aspektis nude kaj malgaje; kaj malvarme flustris la vento tra la seka herbaro. Tamen, ĉiamverdaj plantoj estis metitaj ĉirkaŭ la tombon de la vilaĝa favorito, kaj super ĝi, por konservi sendifekte la herbaron, fleksiĝis saliketoj.
La pordo de la preĝejo estis malfermita, kaj mi eniris. Tie pendis la girlando el floroj kaj la gantoj, same kiel en la tago de la enterigo: la floroj estis velkintaj, estas vere, sed oni ŝajne zorgis, por ke neniom da polvo makulu ilian blankecon. Multajn monumentojn mi vidis, kie arto uzis ĉiujn siajn povojn por ekveki la kunsenton de la vidanto, sed neniun mi renkontis, kiu parolis al la koro pli tuŝe, ol ĉi tiu simpla sed delikata memoraĵo de mortinta senkulpulino. ==LA FANTOMA FIANĈO==
Sur la pinto de monto de Odenwald, sovaĝa kaj roman' tika parto de supra Germanujo sin trovanta apud la kunfluejo de Main kaj Rhein, staris antaŭ multaj jaroj la kastelo de Barono von Landshort. Nuntempe ĝi estas tute disfalinta en ruinoj kaj preskaŭ malaperinta inter fagoj kaj mallumaj abioj; tamen, oni ankoraŭ povas vidi super ĉi tiuj la antikvan gardoturon, kiu, same kiel la jam citita antaŭa posedanto, penas fiere porti la kapon kaj malestime superrigardi la najbaran pejzaĝon.
La barono estis ido de la granda familio Katzenellenr-*bogen1), kaj li heredis la restajon de la bieno kaj la tutan fierecon de siaj prapatroj. Kvankam la batalemo de liaj antaŭuloj multe malgrandigis la bienon de la familio, tamen penadis la barono ankoraŭ konservi ian paradon de antaŭa pompo. La epoko estis trankvila, kaj la germanaj nobeloj ĝenerale forlasis siajn ĝenajn malnovajn kastelojn, agloneste sidantajn sur la montoj, kaj konstruis pli komfortajn loĝejojn en la valoj: sed la barono fiere sin tenadis en sia fortikajeto kaj konservadis en la koro, kun hereda persisto, ĉian malnovan intervenĝadon d e la familio; sekve, li malpacis kun kelkaj
1) „Kubuto de kato“ = nomo de familio antaŭtempe tre potenca en tiu lando. La nomo estis donita, oni diras, kiel komplimento al senkompara sinjorino el la familio, kiu estis fama pro sia bela brako. el siaj plej proksimaj najbaroj pro disputoj, kiuj okazis inter iliaj prapraavoj.
Nur unu idon, filinon, havis la barono, sed la naturo, kiam ĝi permesas nur unu infanon, kompense ĉiam faras ĝin mirindulo; kaj tia estis la filino de la barono. Ĉiuj vartistinoj, klaĉulinoj, kaj kamparaj kuzinoj, certigis ŝian patron, ke ne ekzistas egale bela fraŭlino en la tuta Germanujo, kaj kiu povus scii pli bone ol ili? Plue, ŝin zorgege edukis du fraŭlaj onklinoj, kiuj pasigis kelkajn jarojn dum sia juneco ĉe unu el la malgrandaj germanaj kortegoj, kaj kiuj estis spertaj pri ĉiu afero necesa al la edukado de juna fraŭlino. Per ilia instruado ŝi fariĝis miraklo de artakiraĵoj. Kiam ŝi havis dekok jarojn, ŝi povis brodi mirinde, kaj faris en tapetoj tutajn historiojn pri sanktuloj, al kies vizaĝo ŝi donis tiom da forta sentesprimo, ke ili aspektis same kiel animoj en purgatorio. Ŝi sciis legi sen granda malfacileco, kaj deĉifris literon post litero kelkajn legendojn de la eklezio kaj preskaŭ ĉiujn el la kavalirecaj legendoj de ia Heldenbuch (libro pri herooj). Ŝi eĉ progresis sufiĉe en la skribarto; sciis subskribi sian nomon sen la forgeso de Iitero, kaj tiel klare, ke ŝiaj onklinoj povis legi ĝin sen okulvitroj. Ŝi bonege faris ĉiuspecajn elegantajn bagatelaĵojn taŭgajn al fraŭlino; konis laplej malfacilajn dancojn de la tempo; ludis sur la harpo kaj la gitaro kelkajn ariojn kaj konis parkere la delikatajn kanzonojn de la Minnelieder (amkantoj).
Mirinde taŭgaj ankaŭ estis ŝiaj onklinoj, por esti zorgemaj gardantinoj kaj severaj cenzuristoj de la konduto de la nevino, tial ke dum sia juneco ili estis famaj flirtistinoj kaj koketulinoj;ĉar nenia sinjorino estas tiel rigide prudenta kaj neŝanceleble deca, kiel maljuna ekskoketulino. Malofte estis permesite al ŝi foriri de ilia vido; ŝi neniam iris ekster la bienon de la kastelo, se ŝi ne estis bone akompanata, aŭ pli ĝnste bone observata; ŝi estis severe instruita pri rigora deco kaj absoluta obeo; kaj pri la viroj, fi! ŝi instruiĝis rilati al ili tiel malfamiliare kaj malfide, ke, krom en okazo de plena permeso, ŝi ne rigardus la plej belan kavaliron en la mondo — ne, eĉ, se li estus mortanta ĉe ŝiaj piedoj.
Oni povis facile vidi la bonegajn rezultojn de ĉi tiu sistemo. La fraŭlino estis modelo de direktebleco kaj deca konduto. Kiam aliaj malŝparis la dolĉecon en la brilego de la mondo, ekpreneblaj kaj forĵeteblaj de ĉies mano, ŝi, sub la protekto de tiuj senmakulaj fraŭlinoj, modeste ekfloris ĝis freŝa kaj belega virineco, kvazaŭ rozburĝono ruĝiĝanta inter defendantaj dornoj. Siaj onklinoj ŝin rigardis kun fiero kaj ĝojego, kaj fanfaronis, ke, eĉ se ĉiuj aliaj knabinoj en la mondo erarus, tamen — laŭdata estu la ĉielo — nenio tia povus okazi al la heredontino de Katzenellenbogen.
Sed kvankam Barono von Landshort estis nesufiĉe provizita per infanoj, lia domanaro tute ne estis malgranda; ĉar la Providenco lin riĉigis per superfluo da malriĉaj parencoj. Ili ĉiuj posedis la ameman temperamenton kutiman ĉe parencoj humilstataj; ili mirinde amis la baronon kaj je ĉiu ebla okazo venis en svarmoj por gajigi la kastelon. Tiuj bohuloj solenis ĉiujn familiajn festojn je la kosto de la barono; kaj, plene manĝinte, ili kutimis deklari, ke nenio sur la tero estas tiel ĉarma, kiel tiuj familiaj renkontiĝoj, tiuj jubileoj de la koro.
La barono, kvankam malgrandulo, havis grandan animon, kaj ĝi ŝvelis pro kontento je la konscio, ke li estas la plej grava homo en la mondeto ĉirkaŭ li. Li ŝatis rakonti longajn historiojn pri la rigidaj maljunaj batalintoj, kies portretoj severe rigardis de la ĉirkaŭaj muroj, kaj li ne trovis aŭskultantojn egalvalorajn al tiuj, kiuj manĝis je lia elspezo. Li multe sin okupis pri mirindaĵoj, kaj firme kredis ĉiun el la supernaturaj historioj, kiuj abundas pri ĉiu monto kaj valo en Germanujo. Pli granda eĉ ol lia propra estis la kredemo de liaj gastoj; ili aŭskultis ĉiun mirindan rakonton kun okuloj kaj buŝo malfermitaj, kaj neniam al ili mankis la mirego, eĉ se ili aŭdis ĝin la centan fojon. Tiel vivadis Barono von Landshort, orakolo de sia tablo, reĝo absoluta de sia regneto, kaj feliĉa, precipe, pro la kredo, ke li estas la plej saĝa homo de la epoko.
En la tempo, kiun pritraktas mia rakonto, okazis granda familia kunveno ĉe la kastelo, pri treege grava afero — oni ĉeestis por akcepti la edziĝonton de la filino de la barono. La patro kaj ntaljuna bavara nobelo svatis por unuigi la dignecon de la du familioj per la edziĝo de siaj infanoj. Oni aranĝis la preparojn kun taŭga precizego. La du junulojn oni fianĉigis antaŭ ol ili vidis unu la alian, kaj oni aranĝis la horon de la edziĝa soleno. Pro tio oni revokis la junan Grafon von Altenburg el la armeo, kaj li efektive estis venanta por ricevi sian edzinon. Venis de li el Wŭrzburg, kie li ŝance devis halti, komunikaĵo, kiu anoncis la tagon kaj la horon, kiam oni povus atendi lian alvenon.
La kastelo estis en tumulto pro la preparado por doni al li konvenan bonvenon. La bela edziĝinonto estis ornamita kun malofta zorgo. La du onklinoj prizorgis ŝian tualeton kaj disputis la tutan matenon pri ĉiu detalo de ŝia robo. La junulino profitis tiun konteston sekvante la emon de sia propra gusto, kaj .feliĉe tiu estis bona. Si aspektis tiel bele, kiel iu ajn juna edziĝonto povus deziri; kaj la tremeto de espera atendo pligrandigis la brilon de ŝiaj ĉarmoj.
La ruĝiĝoj, kiuj vestis ŝian vizaĝon kaj kolon, la kvieta ŝvelado de la brusto, la okulo de tempo al tempo revanta, ĉio montris la tumulteton, kiu trafis ŝian koreton. La onklinoj ŝvebadis ĉirkaŭe; ĉar pri tiaj aferoj la fraŭlajonklinoj kutimas multe interesiĝi. Ili donis al ŝi mondon da malfrivola konsilo, kiel sin teni, kion diri, kaj kiamaniere bonvenigi la atendatan amanton.
La barono neniel malpli klopodis pri preparoj. Vere li bavis nenion precizan por fari; sed li estis nature ĉagreniĝema, ĉirkaŭkuradema hometo, kaj ne povis resti senaga, kiam ĉiu rapidiris. Gene li kuradis de la supro al la malsupro de la kastelo kun mieno de senlima maltrankvileco; de tempo al tempo li vokis la servistojn for de laboro, por admoni ilin ke ili estu diligentaj, kaj li zumis ĉirkaŭ ĉiu halo kaj ĉambrego, tiel senokupe moviĝema kaj trudema, kiel viandmuŝo en varma somertago.
Intertempe oni mortigis la bovidon grasigitan; laarbaro sonadis pro la kriado de 1’ ĉasistoj; pleniĝis la kuirejo per bona regalo; la keloj eldonis tutajn oceanojn da „Rheinwein“ kaj de „Fernewein“ ; kaj oni eĉ prenis vinon el la barelego de Heidelberg. Ĉio estis preta, por akcepti la eminentan gaston kun „Saus kaj B raus"1), laŭ la vera spirito de la germana gastamo — sed la gasto malfruigis sian alvenon.
Horo pasis post horo. La suno, kiu estis elverŝinta malsuprenirantajn radiojn sur la abundan arbaron de Odenwald, nun apenaŭ brilis ĉe la suproj de la montoj. La barono supreniris al la plej alta turo kaj streĉe rigardadis en la espero, ekvidi malproksime la grafon kaj lian servistaron. Unufoje li kredis, ke li vidas ilin; la sono de kornoj ŝvebis tra la valo plilongigita per la eĥoj inter la montoj. Li vidis malsupre kelkajn ĉevalrajdantojn, kiuj malrapide venis sur la vojo; sed kiam ili preskaŭ atingis Ia malsupron de la monto, ili subite sin
1) Lukse, festene. turnis alidirekte. La lastaj sunradioj forlasis la mondon — vespertoj komencis ĉirkaŭflugeti en la krepusko — la vojo pli kaj pli malvidebliĝis, kaj nenio ŝajnis sin movi sur ĝi, krom kamparano, kiu de tempo al tempo malrapide hejmeniris de sia laborejo.
Dum la malnova kastelo de Landshort estis en tiw stato de perplekso, tre interesa sceno okazis en alia parto de Odenwald. —
La juna Grafo von Altenburg trankvile sekvis sian vojon laŭ tiu serioza troteta maniero, en kiu viro vojaĝas al edzeco, kiam liaj amikoj lin malŝarĝis de la tuta zorgo kaj dubeco de amindumo, kaj ĉe la fino de 1’ vojaĝo lin atendas edzino tiel certe, kiel vespermanĝo. Ĉe Wŭrzburg li renkontis junan kunsoldaton, kun kiu li estis militinta dum kelka tempo ĉe la landlimoj, Hermann von Starkenfaust, kies manoj estis el la plej fortaj, kaj kies koro estis el la piej distingindaj en Germanujo, kaj kiu nun revenis de la armeo. La kastelo de lia patro ne estis tre malproksima de 1’ antikva fortikajo de Landshort; kvankam, pro hereda intervenĝado, la du familioj estis malpacaj kaj nekonataj unu al la alia.
En la korarda momento de konatiĝo, la junaj amikoj rakontis ĉiujn siajn aventurojn kaj travivaĵojn, kaj la grafo ĉion diris pri la proponita edziĝo kun juna fraŭlino, kiun li neniam vidis, sed pri kies ĉarmoj li ricevis la plej ravan priskribon.
Ĉar la vojoj de la amikoj estis laŭ la sama direkto, ili konsentis fini la vojaĝon kune; kaj por fari tion pli senrapide, ili frumatene eliris el Wŭrzburg. La grafo ordonis, ke lia servantaro sekvu kaj atingu lin.
Survoje ili sin amuzis per rakontoj pri siaj soldataj scenoj kaj aventuroj; sed la grafo emis esti de tempo al tempo iom enuiga pri la laŭdiraj ĉarmoj de sia fianĉino kaj pri la feliĉo, kiu lin atendis.
Tiamaniere ili eniris la montojn de Odenwald, kaj trairis unu el ĝiaj plej solecaj kaj arbaraj pasejoj. Oni bone scias, ke la germanaj arbaroj estis tiom plenaj de rabistoj, kiom la germanaj kasteloj de fantomoj; kaj, je tiu epoko, tiuj estis speciale multaj, ĉar amasaĉoj de eksmilitistoj vagis tra la lando. Ne ŝajnas eksterordinare, tial, ke bando de tiuj disvagantoj atakis la kavalirojn en la mezo de la arbaro. Kuraĝe ili sin defendis, sed estis preskaŭ venkitaj, kiam la servistaro de la grafo venis kun helpo. Tuj kiam la rabistoj vidis ilin, ili forkuris, sed la grafo jam ricevis mortigan vundon. Malrapide kaj zorge oni reportis lin al la urbo Wŭrzburg, kaj el apuda monaĥejo alvokis monaĥon, kiu estis fama pro sia sperto, helpi al la korpo kaj al la animo; sed duono el lia sperto estis sŭperfiua; la tagoj de la malfeliĉa ĝrafo estis ja sumitaj.
Per sia fina elspiro li petegis, ke lia amiko tuj iru al la kastelo de Landshort por klarigi kial, pro kaŭzo de morto, li ne plenumis la devrenkonton kun sia fianĉino. Kvankam li ne estis tre arda amanto, tamen li estis tre akurata homo, kaj ŝajne deziregis, ke la komisio estu plenumita rapidege kaj ĝentile. „Se oni ne faros tion“, li diris, „mi ne ripozos trankvile en mia tombo!“ Li ripetis tiujn vortojn kun speciala soleneco. Oni ne povis rifuzi peton en momento tiel impresa. Starkenfaust penis lin kvietigi, sincere promesis plenumi lian deziron, kaj, kiel solenan ĵuran signon donis al li la manon. La mortanto ĝin premis ateste, sed baldaŭ ekdeliris — pri sia fianĉino, siaj devoj, sia fianĉpromeso; postulis ĉevalon, por ke li rajdu al la kastelo de Landshort, kaj mortis dum li image saltis en la selon. Starkenfaust sopiris kaj verŝetis larmon de soldato pro la antaŭtempa morto de sia kamarado, kaj poste pripensis la malfacilan devon, kiun li promesis pleflumi. La koro estis al li dolora kaj la kapo perpleksita; ĉar li devos prezenti sin, neinvititan gaston, inter malamikoj, kaj ilian festan ĝojon malgajigi per sciigo, kiu mortigos iliajn esperojn. Tamen, flustris en lia brusto la mallaŭta voĉo de scivolemo, lin instiganta, ke. li vidu ĉi tiun multe faman belulinon de Katzenellenbogen, tiel zorge kaŝitan for de la mondo; ĉar li pasie admiris la virinan sekson, kaj en lia karaktero troviĝis ekscentremo kaj entreprenemo, pro kiuj li ŝatis ĉian senafektan aventuron.
Antaŭ ol foriri, li dece aranĝis ĉion kun la sankta frataro de la monaĥejo pri la funebraj ritoj de lia amiko, kiu estis enterigota en la kastelo de Wŭrzburg apud kelkaj el siaj famaj parencoj; kaj la funebranta servistaro de la grafo zorgis pri lia restajo. Nun decas, ke ni revenu al la antikva familio de Katzenellenbogen, kiu senpacience atendis sian gaston kaj, ankoraŭ pli, sian manĝon; kaj al ia inda malgranda baroneto, kiu, kiam ni lasis lin, sin aerumis sur la gardoturo.
Venis nokto, sed nenia gasto. Malespere la barono malsupreniris el la turO. La festo, prokrastita de horo al horo, ne povis esti plu malfruigita. La viandoj jam estis tro kuiritaj; la kuiristo en angoro; kaj la tuta domanaro aspektis kiel garnizono malgrasigita de malsato. Malvolonte devis la barono mendi la feston sen la ĉeesto de la gasto. Ciuj kunsidis ĉe Ia tablo kaj estis tuj komencontaj, kiam la sono de korno de ekster la pordego anoncis la alvenon de nekonato. Alia longa blovego plenigis la malnovajn kortojn de la kastelo per siaj ehoj, kaj al ĝi respondis la gardanto de la muroj. La barono rapidis por bonvenigi sian estontan bofilon.
La levponto defalis, kaj la nekonato estis antaŭ 'la pordego. Li estis granda ĝentila kavaliro kaj sidis sur nigra ĉevalo. Lia vizaĝo estis pala, sed li havis brilan romantikan okulon, kaj aspekton de majesta melankolio. La barono, ĉar li venis en tiu simpla maniero, iomete ĉagreniĝis. Lia digneco momente maltrankviliĝis, kaj li inkliniĝis tion konsideri manko de la respekto, kiun meritis la grava okazo kaj la grava familio, ĉe kiu li estis edziĝonta. Tamen, li kvietigis sin per la klarigo, ke li sendube spronis antaŭen por veni pli baldaŭ ol liaj servistoj, pro la senpacienco de juneco.
„Mi bedaŭras“, diris la nekonato, „tiel maloportune trudi min al vi“.
Ci tie la barono lin interrompis per amaso da komplimentoj kaj salutoj, ĉar, por diri la veron, li multe fieris pri sia ĝentileco kaj elokvento. Unu-dufoje la nekonato provis kontraŭbarakti la fluegon de vortoj, sed vane; tial li klinis la kapon kaj permesis ĝin flui. Kiam la barono paŭzis la unuan fojon, ili jam atingis la internan korton de la kastelo; kaj la nekonato ree estis parolonta, kiam li denove interrompiĝis per la apero de la ina parto de la familio, elkondukanta la timetantan kaj ruĝiĝantan fianĉinon. Dum momento li fikse rigardis ŝin, kvazaŭ ensorĉito; ŝajnis, ke lia tuta animo ekbrilis en tiu rigardo, kaj restis sur tiu belega formo. Unu el la fraŭlaj onklinoj flustris ion en ŝian orelon; ŝi penis paroli; ŝiaj malseketaj bluaj okuloj time leviĝis; modeste rigardis la nekonaton por esploreti kaj denove malleviĝis. La vortoj malaŭdebliĝis; sed ameta rideto, kiu ludetis ĉirkaŭ ia lipoj kaj mola kavetajo de la vango montris, ke ŝia rigardo ne estis malkontentiga. Estis neeble, ke knabino kun la ama aĝo de dekok jaroj, multe ema je amo kaj edziĝo, ne ŝatu tian bravan kaj ĝentilan kavaliron. *
La malfrua horo, je kiu alvenis la gasto, malpermesis tempon por kunparoli. La barono estis ordonema kaj prokrastis ĉian apartan interparolon ĝis la mateno kaj kondukis lin al la negustumita festeno.
Oni prezentis ĝin en la granda halo de la kastelo. Sur la muroj pendis severvizaĝaj portretoj de la herooj de la familio de Katzenellenbogen, kaj la trofeoj gajnitaj sur la batalkampoj kaj en la ĉasado. Dehakitaj brustkirasoj, fenditaj lancoj de turniro kaj ŝiritaj standardoj miksiĝis kun la trofeoj de 1’ arbaro; la makzelostoj de lupoj kaj dentegoj de aproj ridegis terure inter arbalestoj kaj batalhakiloj, kaj grandega paro de branĉkornoj sin etendis precize super la kapo de la juna fianĉo.
La kavaliro nur malmulte observis la kunularon aŭ la gastigadon. Apenaŭ li gustumis la festenon, sed ŝajnis tute okupata per admirado al sia fianĉino. Li parolis per mallaŭta tono, kiun oni ne povis aŭdi — ĉar la lingvo de 1’ amo neniam estas laŭta: sed kiu virino havas orelon tiel maldelikatan, ke ĝi ne povas aŭdi la plej mallaŭtan flustreton de 1’ amanto? Estis en lia mieno miksiĝo de amindumeco kaj seriozeco, kiu ŝajne potence efikis Ia junulinon. Dum ŝi atentege aŭskultis, ŝia vizaĝkoloro ofte ŝanĝiĝis. Iafoje, ruĝiĝante, ŝi respondis, kaj kiam lia okulo forturniĝis, ŝi oblikve rigardis lian romantikan vizaĝon kaj pro ĝojo milde sopiris. Estis evidente, ke la gejunuloj tute enamiĝis. La onklinoj, multege spertaj je la aferoj de la koro, deklaris, ke ili enamiĝis unuavide.
La festeno daŭris gaje, aŭ almenaŭ brue, Ĉar la gastoj ĉiuj estis benitaj per tiaj akraj apetitoj, kiajn kaŭzas malpezaj monujoj kaj monta aero. La barono diris siajn plej bonajn kaj plej longajn rakontojn, kaj neniam antaŭe li diris ilin tiel bone aŭ tiel grandefekte. Se en ili estis io mirinda, la aŭdantoj miregis; kaj se io ŝerca, ili ridis nepre je la ĝusta momento. La barono, estas vere, same kiel la plejparto el eminentuloj, estis tro digna por rakonti ŝercon vere spritan; tamen ĉiu spritaĵo bone trafis, ĉar ĉiam kun ĝi oni trinkis glason da bonega „Hochheimer"; kaj eĉ malsprita ŝerco, ĉe la propra tablo, prezentita kun gajiga antikva vino, estas nekontraŭstarebla. Multajn bonegajn humoraĵojn diris pli malriĉaj kaj pli trafaj sprituloj, kiujn oni povas ripeti nur ĉe tiaj okazoj; multe da ruzaj paroloj oni flustris en la orelojn de la sinjorinoj, kiuj konvulsiiĝis per subpremita ridado; kaj unu-du kantoj, ekkriegitaj de malriĉa sed gaja kaj larĝvizaĝa kuzo de la barono, absolute devigis la fraŭlajn onklinojn sin kovri per siaj ventumiloj.
Meze de ĉi tiu festado, la nekonata gasto konservis la plej rimarkindan kaj maloportunan seriozecon. Pli kaj pli lia vizaĝo malgajiĝis, dum progresis la vespero; kaj, kvankam ŝajnas strange, eĉ la ŝercoj de la barono plimelankoliigis lin. De tempo ai tempo li revis, kaj ofte liaj okuloj maltrankvile kaj senreste moviĝis, montrante agitatan animon. Lia parolado kun la fianĉino iĝis pli kaj pli serioza kaj mistera. Minacaj mallumiĝoj ekŝteliris sur la belan trankvilecon de ŝia frunto, kaj tremetoj ektrapasis ŝian delikatan korpon.
Cio ĉi ne povis eviti la observon de la gastoj. Ilia gajeco malvarmiĝis pro la neklarigebla malĝojo de la fianĉo; ilia vervo infektiĝis; ili interŝanĝis flustrojn kaj ekrigardojn kune kun leviĝoj de la ŝultroj kaj dubaj kapskuoj. Malpli oftaj fariĝis la kantdj kaj la ridoj; okazis enuigaj paŭzoj en la interparolado, kiujn fine sekvis frenezaj rakontoj kaj supernaturaj legendoj. Unu malgajega historio instigis alian eĉ pli malgajegan, kaj la barono preskaŭ timigis la fraŭlinojn ĝis histerio per la rakonto pri la koboldo-rajdanto, kiu forportis la belan Leonoron; teruriga rakonto, pri kiu poste aperis bonegaj versoj, kaj kiun ĉiu legas kaj kredas.
La iianĉo aŭskultis la rakonton kun profunda atento. Li fikse rigardadis la baronon, kaj kiam la rakonto proksimiĝis al la fino, li malrapide komencis leviĝi el sia seĝo, kreskante pli kaj pli granda, ĝis en la ensorĉitaj okuloj de la barono li ŝajnis altstari preskaŭ kiel ĝiganto. Tuj kiam finiĝis Ia rakonto, li sopiris profunde kaj solene adiaŭis la kunularon. Ili ĉiuj miregis. La barono tute konsterniĝis.
Kiel! Eliri el la kastelo je noktomezo? Sed ĉio estas preta por ricevi lin; ĉambrego pretiĝis por li, se li dezirus liteniri.
Mistere kaj melankolie la nekonato skuis la kapon. „Ci nokte mi devas ripozigi mian kapon en alia ĉambro."
Io en ĉi tiu respondo kaj en la tono de la voĉo en kiu ĝi eliĝis, dubigis la baronon; sed li regajnis kuraĝon kaj ripetis sian gasteman petadon.
La nekonato skuis la kapon silente sed firme je ĉiu propono; kaj svingante la manon por adiaŭi la kunularon, malrapide marŝis el la salono. La fraŭlaj onklinoj ŝajne absolute ŝtoniĝis — la fianĉino mallevis la kapon, kaj larmo ŝtele venis al ŝiaj okuloj.
La barono sekvis la nekonaton al la larĝa korto de la kastelo, kie lia nigra ĉevalo piedfrapis la teron kaj spirblovadis pro malpacienco. Kiam ili atingis la pordegon, kies profundan arkaĵon lumigis lumeto en fajringo, la nekonato paŭzis kaj parolis al la barono per kava voĉo, al kiu la volba tegmento donis sonon ankoraŭ pli tomban. „Ĉar ni nun estas solaj“, li diris, „mi diros al vi la kialon de mia foriro. Mi havas solenan, neforgeseblan devrenkonton*.
„Kial“, diris la barono, „vi ne povas sendi iun en vian lokon?“
„Gi ne permesas anstataŭulon — mi devas ĉeesti mem — mi devas foriri al la katedralo de Wŭrzburg.“
„Jes“, diris la barono, rekuraĝiĝinte, „sed ne ĝis morgaŭ — morgaŭ vi tien kondukos vian edzinon".
„Ne! Ne!“ respondis la nekonato, dekoble pli solene, „mia rendevuo estas kun nenia edzino — la lumbrikoj! la lumbrikoj atendas min! Mi estas mortinto — rabistoj mortigis min — mia korpo ripozas ĉe Wŭrzburg — je noktmezo oni enterigos min — la tombo atendas — mi devas ĉeesti la rendevuon!“
Li saltis sur sian nigran ĉevalon kaj rapidiris trans la levponton, kaj la klakado de la hufoj de la ĉevalo malaŭdebliĝis en la fajfado de la nokta ventblovado.
Multege konsternita, la barono revenis al la-ĉambrego kaj rakontis tion, kio okazis. Du sinjorinoj tute forsvenis, kaj aliaj sentis naŭzon pro la ideo, ke ili festenis kun fantomo. Iuj opiniis, ke eble li estis la furioza ĉasisto, fama en la germana legendaro. Iuj parolis pri la feoj de la montoj, pri demonetoj de 1’ arbaro, kaj pri aliaj supernaturaj estuloj, per kiuj estas turmentita la bonkora germana popolo de nememorebla epoko.
Unu el la malriĉaj parencoj kuraĝis proponi, ke eble la okazintajo estas ia sporta evito de la juna kavaliro, kaj ke la malgajeĉo mem de la kaprico ŝajnis akordi kun tia melankoliulo. Ĉi tio, tamen, indignigis kontraŭ li la tutan kunularon kaj precipe la baronon, kiu lin opiniis ne multe pli bona ol nekredulo; sekve li volonte forlasis sian herezon kiel eble plej rapide kaj akceptis la kredon de la veraj kredantoj.
Sed kiaj ajn estis la duboj, ili tute finiĝis per la alveno la postan tagon de leteroj, kiuj konfirfflis la sciigon pri la murdo de la juna grafo kaj pri lia enteriĝo en la katedralo de Wŭrzburg.
Oni facile povas kompreni la konsternon ĉe la kastelo. La barono sin enfermis en sia ĉambro. La gastoj, alvenintaj por ĝoji kun li, ne povis havi en si ideon pri forlaso en lia malĝojo. Ili ĉirkaŭvagis en la kortoj, kunvenis en grupoj en la ĉambroj, skuante la kapon kaj levante la ŝultrojn pro la suferoj de tiel bonkora homo; ili sidadis eĉ pli longe ol kutime ĉe la tablo, kaj manĝadis kaj trinkadis eĉ pli apetite, kvazaŭ por konservi la kuraĝon. Sed la plej kortuŝa estis la stato de la vidvinigita edzino. Perdi edzon eĉ antaŭ ol kisi lin — kaj tian edzon! Se eĉ la fantomo estis tiel gracia kaj nobla, kia estus la homo vivanta? Si plenigis la domon per plorado.
Je la nokto de la dua tago de ŝia vidvineco ŝi foriris al sia ĉambro, kun unu el siaj onklinoj, kiu insistis, ke ŝi dormu kun ŝi. La onklino, kiu estis unu el la plej spertaj rakontistoj de fantomaj legendoj en tuta Germanujo, ĵus rakontis unu el siaj plej longaj, kaj endormiĝis meze. La ĉambro estis fora kaj superrigardis ĝardeneton. La nevino kuŝis kaj pensade rigardis la radiojn de la kreskanta luno, dum ili tremetis sur la folioj de tremolo antaŭ la latisa fenestro. La horloĝo de la kastelo ĵus sonis ĉe la noktmeza horo, kiam mallaŭta soneto de muziko ŝteliris el la ĝardeno. Rapide ŝi levis sin de sia lito kaj malpeze paŝis al la fenestro. Inter la ombroj de la arboj staris granda figuro. Kiam ĝi levis la kapon, radio de lunlumo falis sur la vizaĝon. Cielo kaj tero! ŝi ekvidis la Fantoman Fianĉon. Je tiu momento laŭta kriego frapis ŝiajn orelojn, kaj ŝia onklino, vekiĝinte pro la muziko, kaj ŝin sekvinte silente al la fenestro, falis en ŝiajn brakojn. Kiam ŝi denove elrigardis, la fantomo. jam malaperis.
El la du virinoj la onklino nun pli multe bezonis trankviligon, ĉar ŝi estis tute freneza pro teruro. Rilate al la junulino estis io, eĉ en la fantomo de ŝia iianĉo, kio ŝajnis al ŝi aminda. Ankoraŭ estis ŝajno de vira beleco; kaj kvankam la ombro de viro apenaŭ povas kontentigi la sentojn de amomalsana knabino, tamen, kiam oni ne povas havi la substancon, eĉ tio konsolas. La onklino deklaris, ke ŝi volas neniam dormi duan fojon en tiu ĉambro; la nevino, por unu fojo, estis malobeema, kaj samforte deklaris, ke ŝi intencas dormi en neniu alia en la kastelo: sekve ŝi devis dormi en ĝi sola, sed ŝi alkonsentigis sian onklinon promesi, ke ŝi ne rakontos la okazintaĵon pri la fantomo, por ke ŝi ne perdu la solan melankolian plezuron sur la tero restantan al ŝi — tio estas loĝi en-la ĉambro, kie la gardema fantomo de ŝia amanto nokte gardstaris.
Dum kiom da tempo la bonkora maljunulino estus restinta fidela al sia promeso estas necerte, ĉar ŝi kore ŝatis paroli pri mirindaĵoj, kaj oni sentas specon de triumfo, estante la unua, kiu rakontas teruran historion; oni tamen citas en la najbaraĵo, kiel memorindan ekzemplon de virina sekreteco, ke ŝi nenion diris al iu dum tuta semajno. Sed ŝi subite liberiĝis de ĉia plua sindeteno per la sciigo, alportita unu matenon al la manĝtablo, ke la junulino estas netrovebla. Sia ĉambro estis malplena — neniu estas dorminta en la lito — la fenestro estis malfermita, kaj la birdo forflugis.
La miradon kaj konsternon, kun kiuj oni ricevis la sciigon, povas imagi nur tiuj, kiuj rimarkis la ekscitecon kaŭzitan al liaj amikoj per la malfeliĉoj de eminentulo. Eĉ la malriĉaj parencoj paŭzis momente ĉe sia senlaca laborado super la telero, kiam la onklino, unue mutigite, intertordis la manojn kaj ekkriegis: „La koboldo! la koboldo! ŝi estas forportita de la koboldo!**
Per malmultaj paroloj ŝi rakontis la teruran scenon de la ĝardeno, kaj konkludis, ke la fantomo certe forportis sian fianĉinon. Du el la servistinoj konfirmis la opinion, ĉar ili aŭdis la klakadon de hufoj de ĉevalo malsuprenirantaj la monton ĉirkaŭ la noktomezo, kaj ne dubis, ke la fantomo sur sia nigra ĉevalo forportis ŝin al la tombo. Ciu ĉeestanto frapiĝis per la terura probablo; ĉar tiaj okazoj estas treege oftaj en Germanujo, kiel multaj aŭtentaj historiistoj atestas.
Kiel plorinda estis la stato de tiu malfeliĉa barono! Kiel kortuŝega estis la dilemo por ama patro kaj ano de la fama familio de Katzenellenbogenĵ Aŭ lia sola filino estis ekprenita al la tombo, aŭ li estis havonta ian koboldon de la arbaro kiel bofilo, aŭ eble bandon de koboldaj nepoj. Laŭkutime, li tute konsterniĝis, kaj la tuta kastelo estis plena de bruego.1 La viroj ricevis ordonojn preni ĉevalojn, kaj trakuri ĉiun vojon kaj irejon kaj valon de Odenwald. La barono mem ĵus surtiris la botegojn, alzonis la glavon, kaj estis suriĝonta la ĉevalon por eliri al la duba serĉado, kiam li ekpaŭzis pro nova aperaĵo. Vidiĝis sinjorino, kiu alvenis al la kastelo, rajdante sur ĉevaleto, kaj akompanate de juna surĉevala kavaiiro. Si galopis al la pordo, desaltis de la ĉevalo, kaj falante ĉe la piedoj de la barono, ĉirkaŭprenis liajn genuojn. Tio estis lia perdita filino, kaj ŝia kunulo — la Fantoma Fianĉo. Miregis la barono. Li rigardis sian filinon, poste la fantomon, kaj preskaŭ dubis la ateston de siaj sentoj. Ci tiu ankaŭ mirinde pliboniĝis aspekte de kiam li 57 vizitis la spiritan mondon. Belega estis lia vestaro kaj plibonigis noblan formon de vira simetrio. Li jam ne estis pala aŭ melankolia. Lia bela vizaĝo ruĝetiĝis per la brilo de juneco, kaj ĝojo tumulte ludis en liaj grandaj nigraj okuloj.
La mistero baldaŭ klariĝis. La kavaliro (ĉar, vere, kiel vi sendube sciis la tutan tempon, li estis nenia koboldo) sin anoncis kiel kavaliron Hermann von Starkenfaust. Li rakontis sian aventuron kun la juna grafo. Li diris, kiamaniere li rapidiris al la kastelo por doni la nedezirindan sciigon, sed ke la elokvento de la barono lin interrompis ĉiun fojon, kiam li provis diri sian rakonton. Kiel la aspekto de la fianĉino tute kaptis lin, kaj ke, por pasigi kun ŝi kelkajn horojn, li silente permesis, ke la eraro daŭru. Kiel li estis grave perpleksita, kiamaniere sin dece retiri, ĝis la rakontoj-de la barono pri koboldoj sugestis lian strangan eliron. Kiel, timante la intervenĝan malamikecon de la familio, li ripetis siajn vizitojn, ŝtelevizitis la ĝardenon sub la fenestro de la junulino — amindumis — gajnis — triumfe forportis — kaj, unuvorte, edziĝis kun la belulino.
En aliaj cirkonstancoj la barono estus nefleksebla, ĉar li estis tre tenema al patra aŭtoritato, kaj pie obstina pri ĉiu familia intervenĝado. Sed li amis sian filinon; estis lamentinta ŝian perdon; ĝojegis, ĉar li trovis ŝin ankoraŭ viva; kaj, kvankam ŝia edzo estis el malamika familio, tamen, laŭdata estu ĉielo, li ne estas koboldo. Estas io, oni devas konfesi, kio ne akordiĝis al ideoj de severa vereco, en la ŝerco, kiun la kavaliro faris kontraŭ li, kiam li ŝajnigis sin mortinto; sed kelkaj maljunaj amikoj ĉeestantaj, kiuj batalis en la militoj, lin certigis, ke ĉia ruzo estas pardonebla en amo, kaj ke la kavaliro meritas apartan privilegion, ĉar li antaŭ nelonge estis ĉevalrajdanto. Aferoj, do, feliĉe aranĝiĝis. La barono tuj kaj tie pardonis la gejunulojn. Oni rekomencis la feston ĉe la kastelo. La malriĉaj parencoj subpremis la novan familiano.n per indulgo; li estis tiel ĝentila, tiel malavara — kaj tiel riĉa. La onklinoj, estas vere, sentis, ke estas iomete skandale, ke tiu ekzemplo de ilia sistemo de severa apartiĝado kaj de pasiva obeemo montriĝis tiel maltaŭga; sed opiniis, ke la kaŭzo estis ilia mal^orgo ne meti kradojn al la fenestroj. Unu el ili speciale malĝojis, ĉar ŝia mirinda rakonto difektiĝis, kaj ke la sola fantomo, kiun ŝi iam vidis, estis falsa; sed la nevino ŝajnis tute feliĉa, ke ŝi trovis lin efektive el karno kaj sango — kaj tiel finiĝas la rakonto.
LA KAMPARA PREGEJO
[redakti]Ne estas multaj lokoj pli konvenaj al la studado de la homoj ol preĝejo en la angla kamparo. Iufoje mi pasigis kelkajn semajnojn ĉe la loĝejo de amiko, kiu loĝis apud preĝejo, kies aspekto speciale allogis min. Gi estis altvalora, malofta, kaj kurioza antikvaĵo tia, kia donas al la angla pejzaĝo ĉarmon tiel apartan. Gi troviĝis meze de distrikto plena de malnovaj familioj, kaj enhavis, inter siaj malvarmaj kaj silentaj flanknavoj, la kunmetitan polvon de multaj nobelaj generacioj. Sur la internaj muroj amasiĝis, kvazaŭ krustaĵo, monumentoj el ĉiu aĝo kaj stilo. La lumradioj fluis tra fenestroj malhelaj pro blazonoj en riĉe kolorita vitro. En diversaj partoj de la preĝejo estis tomboj de kavaliroj kaj nobelaj sinjorinoj, grandioze faritaj, kun la figuraĵoj el kolora marmoro. Ciuflanke frapis la okulon iu ekzemplo de aspirema mortemeco, iu aroganta memoraĵo, kiun la fiereco de homo levis super la polvon de liaj fratoj, en tiu templo de la plej humila el ĉiuj religioj.
La konvenintaro konsistis el la altranguloj de la loko, kies sidejoj havis luksajn kovraĵojn kaj kusenojn, provizon de riĉe orumitaj preĝlibroj, kaj, kiel ornamaĵon, lliajn blazonojn sur la pordoj; el la vilaĝanoj kaj kamparanoj, kiuj sidis malantaŭe kaj en malgranda galerio apud la orgeno; kaj el la malriĉuloj de la paroĥo, kiuj sidis sur benkoj en la flanknavoj. Direktis la diservon nazspiraĉanta, bonvivanta paroĥestro, kiu havis komfortan loĝejon apud la preĝejo. Li estis privilegiita gasto ĉe ĉiuj manĝtabloj en la ĉirkaŭaj lokoj, kaj estis antaŭe la plej arda ĉasisto de la vulpo en la lando; ĝis lia maljuneco kaj indulga vivo malpermesis, ke li faru ion pli ol rajdi por vidi la hundegojn komenci la ĉason, kaj ĉeesti la manĝon kun la ĉasistoj.
Sub la direktado de tia pastro mi tute ne povis senti la humoron konvenan al la horo kaj la loko; do, simile al multaj aliaj malfortaj kristanoj mi kompromisis kun mia konscienco, riproĉante alian homon pro mia propra kulpeco, kaj okupis min per la rimarkado de miaj najbaroj.
Mi ankoraŭ estis nove alveninta en Anglujon, kaj scivolema pri la moroj de ĝiaj modaj klasoj. Mi trovis, kiel kutime, ke estas la malplej granda pretendo, kie estas la plej senduba rajto al respekto. Ekzemple, mi precipe notis la familion de altranga nobelo, en kiu estis kelkaj filoj kaj filinoj. Nenio povis esti pli simpla kaj modesta of ilia aspekto. Generale ili venis al la preĝejo en la plej simpla veturilo, kaj ofte piede. La junulinoj kutimis halti kaj paroli kun la kamparanoj en la plej bonkora maniero, karesi la infanojn, kaj aŭskulti la historiojn de la humilaj dometanoj. Iliaj vizaĝoj estis senkaŝemaj kaj bele blondaj, kaj aspekte estis altgrade delikataj, sed, tamen, libere gajaj kaj alloge afablaj. Iliaj fratoj estis altkreskaj kaj beltaliaj. Ili sin vestis laŭmode, sed simple; kun preciza bonordemo kaj konveneco, sed sen afekteco aŭ dandeco. En ĉio, ilia mieno estis senĝena kaj natura, kaj alte gracia kaj noble senkaŝema laŭ la maniero de libernaskitaj animoj, kiuj neniam dum la kreskado malhelpiĝis per sento de malsupereco. Vera digneco havas sanan fortikecon, kiu neniam timas kontakton kaj kunecon kun aliaj homoj, kiom ajn humilstataj. Nur falsa fiereco estas malsana kaj trosentema kaj sin retenas de ĉiu tuŝo. Mi ĝojis vidi la manieron, laŭ kiu ili parolis al la kamparanoj p ri tiuj kamparaj aferoj kaj sportoj, pro kiuj la sinjoroj de tiu lando tiel multe ĝojas. En tiuj konversacioj estis nek aroganteco unuflanke, nek aliflanke komplezaĉemo; kaj oni nur rememoris la diferencon de rango pro la kutima respekto de la kamparanoj. Kontraste al ĉi tiuj estis la familio de riĉa civitano, kiu amasigis grandan riĉajon, kaj, aĉetinte la bienon kaj domegon de ruinigita nobelo de la loko, penis preni al si la tutan sintenon kaj rangon de hereda sinjoro de la tero. La familio ĉiam venis al la preĝejo kvazaŭ princa. Ili veturis majeste en veturilo kovrita per blazonoj. La blazonoj b rilis arĝente sur ĉiu parto de la jungilaro, kien oni povis meti blazonon. Grasa veturigisto kun riĉe galonita trikorno kaj lina peruko volviĝanta ĉirkaŭ lia rozkolora vizaĝo, sidis sur la kondukbenko, kaj apud li estis glata dana hundo. Du lakeoj en grandiozaj livreoj, kun grandegaj bukedoj kaj orpintaj kanoj, duone kuŝis malantaŭe. La veturilo leviĝis kaj malleviĝis sur siaj longaj risortoj kun kurioze majesta antaŭeniro. Eĉ la ĉevaloj maĉis la buŝferojn, kurbis la kolojn, kaj flanken-rigardis pli fiere ol la ordinaraj ĉevaloj; la kialo estis, aŭ ke la sento de la familio iomete trafis ilin, aŭ ke oni bridis ilin p li firme ol kutime.
Mi devis m iri pro la maniero, en kiu oni kondukis tiun belegan spektaklon al la pordo de la preĝeja korto. Oni faris grandan efekton kiam ĝi turniĝis ĉe angulo de la m uro: laŭta krakado de la vipo, streĉado kaj baraktado de la ĉevaloj, ekbrilo de la jungilaro kaj fulmetado de radoj tra la gruzo. Jen la momento de triumfo kaj fanfarono por la veturigisto. L i instigis kaj bridis la ĉevalojn ĝis la buŝoj frotiĝis al ŝaŭmo. Ili jetis la piedojn antaŭen en salteta troto, disĵetante ŝtonetojn per ĉin paŝo. La vilaĝanaro trankvile vagante al la preĝejo rapidege apartiĝis dekstren kaj maldekstren, kaj malfermis la buŝon pro senparola miro. Veninte al la pordo oni ekretiris la ĉevalojn tiel subite, ke ili tuj haltis kaj preskaŭ ĵetiĝis sur la koksojn.
La lakeoj eksterordinare rapidis por malsupreniri, detiri la ŝtupareton kaj pretigi ĉion por la malsupreniro surteren de tiu majesta familio. La maljuna civitano unue montris sian rondan ruĝan vizaĝon de el la pordo kaj ĉirkaŭrigardis kun la grandioza mieno de homo, kiu kutimas regi ĉe la borso, kaj tremigi la akciborson per kapskuo. Lia edzino, beltalia, multkarna, komforta sinjorino, sekvis lin. Mi devas konfesi, ke ne ŝajnis esti multe da fiereco en ŝi. Ŝi vere estis la korpiĝo de larĝa, honesta, maldelikata ĝojo. La aferoj de la vivo bone sukcesis por ŝi; kaj ŝi ŝatis la vivon. Ŝi havis belajn vestojn, belan domon, belan veturilon, belajn infanojn, ĉio ĉirkaŭ ŝi estis bela: la vivo nur konsistis el ĉirkaŭveturado, vizitado, kaj festenado. La vivo estis al ŝi senĉesa festado; ĝi estis kvazaŭ unu longa tago de la Festo de la Cefurbestro.
Du filinoj sekvis tiun belan paron. Certe, ili ankaŭ estis belaj; sed havis arogantan mienon, kiu malvarmigis admiron, kaj kritikemigis vidanton. Ili estis tro laŭmodaj en la vestoj; kaj kvankam neniu povis nei la riĉecon de iiiaj ornamaĵoj, tamen la konveneco de ĉi tiuj estis duba en la simpleco de kampara preĝejo. Ili arogante malsupreniris el la veturilo, kaj marŝis al la fino de la linio de kamparanoj kun paŝado, kiu ŝajnis afekte delikata pri la grundo subpieda. Ili vage ĉirkaŭrigardis, malafable pasante preter la dikaj vizaĝoj de la kamparanoj, ĝis ili renkontis la rigardon de la familio de la nobelo. En tiu momento iliaj vizaĝoj tuj lumiĝis per ridetoj, kaj ili faris la plej profundajn kaj elegantajn riverencojn, kiuj ricevis respondon en maniero, kiu montris, ke ili estis nur neintimaj konatoj.
Mi devas ne forgesi la du filojn de tiu aspirema civitano, kiuj venis al la preĝejo en viglega veturileto, kun flanke-rajdantoj. Ili estis vestitaj laŭ la ekstrema modo, kun la tuta pedanteco de vestaĵoj, kiu elmontras la homon, kies pretendoj al bonstilo estas dubaj. Ili tute ne miksiĝis kun iu, demande rigardante ĉiun, kiu venis apud ili, kvazaŭ mezurante liajn rajtojn esti respektita; tamen, tli tute ne parolis, krom hipokritan frazon okaze interŝanĝitan. Ili eĉ sin movis nenature; ĉar iliaj korpoj, laŭ la kaprico de la epoko, estis disciplinitaj ĝis komforteco kaj libereco tute forestis. La arto faris ĉion, por sukcesigi ilin kiel moduloj, sed la naturo malpermesis al ili la sennoman gracion. Ili havis maldelikatan talion, similan al tiu de la homoj formitaj por la ordinaraj celoj de la vivo, kaj havis tiun mienon de malestima aroganteco, kiun oni ne konas ĉe vera sinjorp.
Mia priskribo de tiuj du familioj estas iomete detala, ĉar mi konsideris- ilin ekzemploj de tio, kion oni ofte povas renkonti en ĉi tiu lando — la senpretendaj altranguloj, kaj la arogantaj sentitoluloj. Mi nur respektas titolan rangon, kiam vera nobleco de animo akompanas ĝin; sed mi rimarkis, ke, en ĉiuj landoj, kie ekzistas artefaritaj distingoj, la plej altaj klasoj ĉiam estas la plej ĝentilaj kaj modestaj. Tiuj, kiuj estas certaj pri sia propra rango, kutimas plej malmulte sin trudi al tiu de aliaj homoj: sed nenio estas pli malagrabla ol la aroganteco de la vulgaruloj, kiuj esperas sin levi per la mallevado de najbaro.
Car mi kontrastiŝ tiujn familiojn, mi devas noti ilian konduton en la preĝejo. Tiu de la familio de la nobelo estis kvieta, serioza kaj atenta. Ili ne ŝajnis havi fervoron de adoro, sed pliĝuste respekton por sanktajoj kaj sanktejoj, nedisigebla de bona edukiteco. La aliaj, kontraste, ĉiam agitetiĝis kaj flustris; ili montris senĉesan konscion de siaj belaĵoj, kaj mallaŭdindan deziron esti la miraĵoj de kampara kunvenintaro.
La maljunulo estis la sola, kiu vere atentis la diservon. Li prenis sur sin la tutan devon de familia adoro, staris tute rekte, kaj elparolis la respondojn per laŭta voĉo, kiun oni povis aŭdi en Ia tuta preĝejo. Sajne li estis unu el tiuj absolutaj „eklezio-kaj-reĝo“ homoj, kiuj kunigas la ideojn de adoro kaj lojaleco; kiuj opinias, ke Dio, en iu maniero, estas partiano de la registaro, kaj ke la religio estas „tre bona afero, kiun oni devas observi kaj subteni".
Kiam li tiel laŭte partoprenis en la diservo, ŝajnis ke li faris tion pli por doni ekzemplon al la malpli altaj ranguloj, por montri al ili ke, kiom ajn altranga kaj riĉa, li ne estis tro fiera por esti religia; sammaniere mi vidis keloni-nutritan aldermanon, publike gluti plenpelvon da almoza supo, interfrapeti la lipojn post ĉiu plenbuŝo, kaj ĝin prononci „bonega mangaĵo por la malriĉuloj®.
Post la finiĝo de la diservo, mi estis scivolema pri la eliroj de miaj du grupoj. La junaj nobeloj kaj iliaj fratlnoj, preferis, pro la beleco de la tago, vagadi hejmen trans la kampojn, survoje babilante kun la kamparanoj. La aliaj tiel foriris kiel ili venis, kun granda parado. Denove la veturilo kaj lakeoj ruliĝis al la pordo. Denove estis la kraketo de vipoj, la klakado de hufoj, la ekbrilo de jungiloj. Ekkuris la ĉevaloj, preskaŭ per salto, denove la vilaĝanoj rapide iris dekstren kaj maldekstren; la radoj disĵetis nubon de polvo; kaj la aspirema familio ekmalvidebliĝis en ventokirlo.