Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm/Tri oraj haroj de la diablo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La bremenaj muzikistoj Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Tri oraj haroj de la diablo
Fingreto


Estis iam malriĉa virino, kiu naskis filon; ĉar li naskiĝis kun kufo sur la kapo, oni antaŭdiris, ke en sia dekkvara jaro li edziĝos kun la princino. Post iom da tempo la reĝo venis en la vilaĝon, sed neniu rekonis lin.
Kiam li demandis pri novaĵoj, oni respondis al li, ke antaŭ kelke da tagoj naskiĝis infano kun kufo: kion ajn entreprenos tiu homo, li ĉiam feliĉe sukcesos.
Oni antaŭdiris, ke en sia dekkvara jaro li edziĝos kun la princino. La reĝo havis malbonan koron, kaj la antaŭdiro malplaĉis al li. Li iris al la gepatroj de la infano kaj diris per amika tono:
Vi estas malriĉaj homoj, donu al mi vian infanon, mi zorgos pri li.
En la komenco ili rifuzis, sed kiam la fremdulo proponis pezan sumon da mono, ili pensis:
Ĝi ja estas infano naskita kun kufo, ĉio do devus finiĝi feliĉe por ĝi, kaj konsentis doni al li la infanon.
La reĝo metis ĝin en skatolon kaj forrajdis. Kiam li venis al profunda akvo, li ĵetis tien la skatolon kaj pensis:
Mi liberigos mian filinon de la neatendata fianĉo.
Sed la skatolo ne dronis, ĝi naĝis, kiel ŝipeto: eĉ unu guto da akvo ne penetris en ĝin. Ĝi naĝis tiel ĝis muelejo, du mejlojn de la reĝa ĉefurbo, kaj haltis ĉe la akvobaro.
Muelisteto, kiu feliĉe staris tie kaj rimarkis ĝin, altiris ĝin per hoko esperante trovi en ĝi grandajn trezorojn. Li malfermis la skatolon: tie kuŝis bela knabo freŝa kaj gaja. Li portis la etulon en la muelejon; la gemuelistoj, kiuj ne havis infanojn, ekĝojis kaj diris:
Dio donacis ĝin al ni.
Ili ame vartis la infanon, kiu kreskis sana kaj virta. Foje la reĝo dum pluvo eniris en la muelejon kaj demandis la gemuelistojn, ĉu la granda knabo estas ilia filo.
Ne, respondis ili, li estas infano trovita, antaŭ dekkvar jaroj li alnaĝis al la akvobaro en skatolo, kaj oni eltiris lin el la akvo.
La reĝo komprenis, ke tio estas la infano naskita kun kufo, kiun li ĵetis en la akvon.
Bonaj homoj, li diris, ĉu la knabo ne povus porti leteron al la reĝino? Li ricevos du orajn monerojn.
Kiel via Rega Moŝto ordonos, respondis ili kaj diris al la knabo, ke li estu preta. La reĝo skribis al la reĝino leteron jenan:
Tuj kiam la knabo venos kun ĉi tiu letero, ordonu mortigi lin kaj enterigi; ĉio devas esti farita antaŭ mia reveno.
La knabo ekiris kun la letero, sed perdis la vojon kaj venis vespere en grandan arbaron. En la mallumo li ekvidis malgrandan lumeton, iris al ĝi kaj venis al dometo. Tie maljunulino sola sidis ĉe fajrujo. Ŝi ektimis, vidante la knabon kaj demandis:
De kie vi venas kaj kien vi iras?
Mi venas de la muelejo, respondis li, kaj iras al la reĝino kun letero; mi perdis la vojon kaj mi volonte pasigus ĉi tie la nokton.
Malfeliĉa infano, diris la virino, vi venis en domon de rabistoj, se ili trovos vin ĉi tie, ili mortigos vin.
Ili venu, venu iu ajn, mi ne timas, cetere mi estas tiel laca, ke mi ne povas plu iri, diris la junulo, sin etendis sur benko kaj ekdormis. Baldaŭ venis la rabistoj kaj demandis kolere, kiu estas la fremda knabo.
Ah, diris la maljunulino, tio estas senkulpa knabo, li perdis la vojon en la arbaro kaj pro kompato mi akceptis lin; li portas leteron al la reĝino.
La rabistoj malfermis kaj legis la leteron, en kiu estis la ordono mortigi la knabon, tuj kiam li venos. La senkoraj rabistoj ekkompatis la junulon, kaj la estro disŝiris la leteron kaj skribis alian, ke oni edzigu la knabon kun la princino, tuj kiam li venos. Ili lasis lin dormi trankvile sur la benko ĝis la mateno, donis al li la leteron kaj montris al li la ĝustan vojon.
La reĝino, leginte la leteron, plenumis la ordonon: belega estis la edziĝa festo. La princino edziniĝis kun la favorato de la fortuno kaj ĉar li estis bela kaj afabla, ŝi vivis feliĉa kaj kontenta kun li.
Post iom da tempo la reĝo revenis en la kastelon kaj vidis, ke la antaŭdiro realiĝis kaj la knabo naskita kun kufo edziĝis kun lia filino.
Kiel tio okazis? demandis li, mi ordonis en la letero ion tute alian.
La reĝino montris al li la leteron, por ke li mem vidu la enhavon. La reĝo legis la leteron kaj tuj rimarkis, ke oni ŝanĝis la lian. Li demandis la junulon, kie estas la letero konfidita al li kaj kial li alportis anstataŭe alian.
Mi scias nenion, respondis la junulo, kredeble oni ŝanĝis ĝin nokte, kiam mi dormis en la arbaro.
La reĝo diris kolere:
Ne ĝoju tro frue; kiu volas havi mian filinon devas alporti al mi el la infero tri orajn harojn de la kapo de la diablo. Se vi alportos ilin, mia filino apartenos al vi.
La reĝo esperis, ke tiamaniere li fine liberiĝos de la junulo, sed la knabo respondis:
Mi alportos la tri orajn harojn, mi ne timas la diablon.
Li adiaŭis la reĝon kaj ekmigris. La vojo kondukis lin al granda urbo. La pordogardisto demandis lin pri liaj scioj kaj metio.
Mi scias ĉion, respondis la knabo.
Bonege! diris la gardisto, faru al ni servon kaj diru, kial nia bazara puto, el kiu iam vino fluis, tute sekiĝis kaj ne liveras nun eĉ akvon.
Vi ekscios tion, respondis li, atendu nur mian revenon.
Pli malproksime li venis al alia urbo, kie la gardisto ankaŭ demandis pri liaj scioj kaj metio.
Mi scias ĉion, li respondis.
Bonege! faru al ni servon kaj diru, kial arbo en nia urbo, kiu havis iam orajn pomojn, ne havas nun eĉ foliojn.
Vi ekscios tion, respondis li, atendu nur mian revenon.
Li daŭrigis la vojon kaj venis al granda akvo, kiun li devis transpasi. La pramisto demandis lin pri liaj scioj kaj metio.
Mi scias ĉion, respondis la junulo.
Bonege! diris la pramisto, faru al mi servon kaj diru, kial mi devas ĉiam veturi kaj reveturi kaj neniam liberiĝas.
Vi ekscios tion, respondis li, atendu nur mian revenon.
Trans la akvo li trovis la eniron en la inferon, la truo estis nigra kaj kovrita de fulgo. La diablo ne estis hejme, estis nur lia patrino. La inferanino sidis en larĝa apogseĝo.
Kion vi volas? ŝi demandis, sed ŝia mieno ne estis severa.
Mi bezonas tri orajn harojn de la kapo de la diablo, li respondis, alie mi ne povas konservi mian edzinon.

Vi postulas multon, ŝi diris, kiam la diablo revenos hejmen kaj vin trovos, via kapo estos en danĝero; sed mi kompatas vin, mi penos vin helpi.

Ŝi aliformigis lin formiko kaj diris:
Rampu inter la faldojn de mia jupo, tie vi estos sendanĝera.
Bone, diris la knabo, sed mi bezonas scii tri aferojn: Kial puto, el kiu iam fluis vino, tute sekiĝis kaj ne liveras nun eĉ akvon; kial arbo, kiu havis iam orajn pomojn, ne havas nun eĉ foliojn, kaj kial pramisto devas ĉiam veturi kaj reveturi kaj neniam liberiĝas.
Tio estas malfacilaj demandoj, ŝi respondis, sed sidu silente kaj atentu, kion diros la diablo, kiam mi elŝiros al li la tri orajn harojn.
Vespere la diablo revenis hejmen. Apenaŭ li eniris, li tuj rimarkis, ke la aero ne estas pura.
Mi sentas, sentas homan viandon, li diris, io estas tie ĉi.
Li rigardis en ĉiujn angulojn kaj serĉis, sed trovis nenion. La patrino mallaŭdis lin:
Mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion malordigas. Ĉiam via nazo sentas homan viandon! Eksidu kaj vespermanĝu.
Li sate manĝis kaj trinkis, kaj ĉar li estis laca, li metis sian kapon sur la genuojn de la patrino kaj petis, ke ŝi senpedikigu lin.
Post momento li ekdormis kaj ronkis. Tiam la maljunulino elŝiris unu oran haron kaj metis ĝin apude.
Aah! kriis la diablo, kion vi faris?
Mi havis teruran sonĝon, respondis la inferanino, kaj mi ektiris viajn harojn.
Kion vi sonĝis? demandis la diablo.
Mi vidis en la sonĝo bazaran puton, el kiu iam fluis vino, kaj kiu tute sekiĝis kaj ne liveras nun eĉ akvon; kiu estas kulpa pri tio?
Se ili scius tion! respondis la diablo; en la puto sub ŝtono sidas bufo; se ili mortigos ĝin, la vino ree fluos.
La inferanino daŭrigis la ĉasadon, ĝis li ekdormis kaj ronkis tiel, ke la fenestraj vitroj tremis. Tiam ŝi elŝiris al li duan haron.
Aah! kion vi faras? ekkriis furioze la diablo.
Ne koleru, ŝi respondis, mi havis teruran sonĝon.
Kion vi sonĝis nun? li demandis.
Mi vidis en la sonĝo arbon, kiu iam havis orajn fruktojn kaj nun ne havas eĉ foliojn. Kia estas la kaŭzo?
Se ili scius tion! respondis la diablo; muso mordas la radikon; se ili mortigos ĝin, la arbo havos ree orajn pomojn, sed se ĝi daŭrigos la mordadon, la arbo pereos. Sed ne maltrankviligu min per viaj sonĝoj; se vi ankoraŭ unu fojon vekos min, vi ricevos vangofrapon.
La patrino kvietigis lin kaj ekĉasis la pedikojn, ĝis li ekdormis kaj ronkis. Tiam ŝi eltiris trian oran haron. La diablo salte leviĝis, kriis kaj volis ŝin bati, sed ŝi kvietigis lin ankaŭ tiun ĉi fojon kaj diris:
Ĉu oni povas sin gardi kontraŭ malbona sonĝo?
Kion do vi sonĝis? demandis li scivole.
Mi vidis en la sonĝo pramiston, kiu plendis, ke li ĉiam veturas kaj reveturas, kaj neniam liberiĝas. Kio estas la kaŭzo?
Malsaĝulo li estas, respondis la diablo; li devas doni sian stangon en la manon de la unua trapasanto, tiam li estos libera kaj la alia fariĝos eterna pramisto.
La inferanino, elŝirinte la tri orajn harojn kaj ricevinte respondon al la tri demandoj, lasis la drakon trankvila, kaj li dormis ĝis la tagiĝo.
Kiam la diablo foriris, la maljunulino eligis la formikon el la faldoj de la jupo kaj redonis al li la homan figuron.
Jen estas la tri oraj haroj, ŝi diris, ĉu vi bone aŭdis, kion la diablo respondis al viaj tri demandoj?
Jes, respondis li, mi aŭdis kaj bone memoros la respondojn.
Vi do havas, kion vi deziris, ŝi diris, kaj nun vi povas daŭrigi vian vojaĝon.
La knabo dankis la maljunulinon pro la helpo en la embaraso, kaj forlasis la inferon kontenta, ke li tiel bone sukcesis.
Kiam li venis al la pramisto, ĉi tiu tuj postulis la promesitan respondon.
Antaŭe transveturigu min, diris la knabo, kaj tiam mi diros al vi, kiamaniere vi povos liberiĝi.
Kiam ili transpasis al la alia bordo, la junulo komunikis al li la konsilon de la diablo:
Kiam venos pasaĝero, donu al li la stangon en la manon.
Poste li venis en la urbon, kie staris la senfrukta arbo, kaj kie la gardisto ankaŭ atendis la respondon. La knabo ripetis la vortojn de la diablo:
Mortigu la muson, kiu mordas la radikon, kaj la arbo ree havos orajn fruktojn.
La gardisto dankis lin kaj donis al li rekompence du azenojn sarĝitajn per oro. La bestoj sekvis la junulon. Fine li venis en la urbon, kies puto sekiĝis. Li diris al la gardisto la vortojn de la diablo:
En la puto sub ŝtono sidas bufo; trovu ĝin kaj mortigu, kaj la vino ree fluos kvazaŭ el fonto.
La gardisto dankis kaj donis al li du azenojn, ŝarĝitajn per oro.
Fine la favorato de la fortuno revenis hejmen al la edzino, kiu kore ĝojis vidante lin kaj aŭdante la rakonton pri lia sukceso. Al la reĝo li donis la postulatajn tri orajn harojn de la diablo. Kiam la reĝo vidis la kvar azenojn ŝarĝitajn per oro, li estis tute kontenta kaj diris:
Nun ĉiuj kondiĉoj estas plenumitaj, vi povas resti kun mia filino. Sed, kara bofilo, diru al mi, kie vi akiris tiom da oro? Ĝi ja estas grandega trezoro!
Mi transpasis riveron, respondis li, kaj tie mi prenis ĝin, ĝi kuŝas sur la bordo anstataŭ sablo.
Ĉu mi ankaŭ povus preni oron? diris avide la reĝo.
Tiom, kiom vi volos, li respondis, tie estas pramisto, li transveturigu vin, kaj vi povos plenigi la sakojn.
La avida monarĥo rapide forveturis kaj, veninte al la rivero, faris signon al la pramisto. Ĉi tiu proksimiĝis kaj invitis lin enŝipiĝi. Kiam ili atingis la alian bordon, li donis al la reĝo la stangon en la manon kaj forkuris. La reĝo fariĝis pramisto: tiel estis punitaj liaj pekoj.
Ĉu li estas pramisto ankoraŭ nun? Sendube, ĉar neniu prenis de li la stangon.

Fonto[redakti]