Elektitaj Fabeloj de la Fratoj Grimm/Feliĉa Joĉjo

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Reĝo rano aŭ fera Henriko Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Feliĉa Joĉjo
Haĉjo kaj Grenjo

Joĉjo, servinte sep jarojn ĉe sia sinjoro, diris:
Sinjoro, mi volus reveni al mia patrino, sufiĉe jam mi servis ĉe vi, donu al mi mian salajron.
La sinjoro respondis:
Vi servis al mi fidele kaj honeste. Kia ago, tia pago, kaj donis al li pecon da oro tiel grandan, kiel lia kapo. Joĉjo eltiris el la poŝo tukon, envolvis la oron, metis ĝin sur la ŝultrojn kaj ekiris hejmen.
Kiam li iris sur la vojo kaj ĉiam metis unu piedon antaŭ la alia, li ekvidis rajdanton freŝan kaj gajan sur vigla ĉevalo.
Ha, bona afero estas la rajdado, diris Joĉjo tute laŭte.
Oni sidas kvazaŭ sur seĝo, ne faletas sur ŝtono, indulgas la ŝuojn kaj senpene vojaĝas.
La rajdanto, aŭdinte tion, haltis kaj ekkriis:
Kial vi piediras, Joĉjo?
Mi estas devigata. Jen mi portas pecon hejmen: ĝi estas oro, ĝi premegas miajn ŝultrojn kaj mi ne povas levi la kapon.
Ĉu vi scias? Diris la rajdanto, ni interŝanĝu: mi donos al vi mian ĉevalon, kaj vi donu al mi la pecon.
Tre volonte, diris Joĉjo, sed mi avertas vin, ke vi treniĝos kun la ŝarĝo.
La rajdanto saltis de la ĉevalo, prenis la oron, helpis Joĉjon sidiĝi, donis al li la kondukilojn en la manojn kaj diris:
Se vi volos rajdi rapide, klaku per la lango kaj kriu hop hop!
Joĉjo estis tre fiera, ke li sidas sur ĉevalo kaj rajdas kvazaŭ sinjoro. Post momento li ekpensis, ke li povas rajdi pli rapide. Li ekklakis per la lango kaj kriis hop hop! La ĉevalo ektrotis rapide, post kelkaj saltoj deĵetis sian rajdanton en foson, kiu apartiĝis la kampon de la vojo.
La ĉevalo estus forkurinta, sed feliĉe kaptis ĝin kamparano, kiu sur la sama vojo kondukis bovinon. Joĉjo pene levis de la tero siajn dolorajn membrojn kaj stariĝis ree sur la piedoj. Li estis kolera kaj ekkriis.
Malsaĝa afero estas rajdado, precipe kiam oni havas tian ĉevalaĉon, kia ĉi tiu, kiu deĵetas vin, pro kio oni povas rompi la kolon; neniam plu mi sidiĝos sur ĉevalon. Alia afero estas bovino. Oni trankvile iras post ŝi kaj havas ĉiutage lakton, buteron kaj fromaĝon. Kiom mi donus por havi tian bovinon.
Se tio plaĉas al mi, diris la kamparano, mi volonte prenos interŝanĝe la ĉevalon por la bovino.
Joĉjo konsentis kun ĝojo. La kamparano saltis sur la ĉevalon kaj forrajdis.
Joĉjo trankvile pelis la bovinon antaŭ si kaj ĝojis pro la feliĉa interŝanĝo.
Se mi havos nur pecon da pano, kaj ĝi ne mankos ja al mi, mi povos ĉiam, kiam mi deziros, manĝi ĝin kun butero kaj fromaĝo; kiam mi soifos, mi melkos mian bovinon kaj trinkos lakton. Kion plu, mia Joĉjo, vi deziras?
Veninte al trinkejo, li haltis, manĝis ĉiujn provizojn, kiujn li havis por tag- kaj vespermanĝo kaj plena de ĝojo trinkis duonglason da biero por la lastaj moneroj. Poste li ekpelis la bovinon al la kamparo, kie loĝis lia patrino. Ju pli proksimiĝis la tagmezo, des pli forte bruliĝis la suno. Unu mejlon ankoraŭ la loko estis dezerta. Estis tiel varmege, ke la lango de Joĉjo algluiĝis pro soifo al la palato.
Mi havas kontraŭ tio rimedon, pensis Joĉjo, mi melkos la bovinon kaj ĝuos la freŝan lakton.
Li ligis ŝin al seka arbo kaj ne havante vazon submetis sian ĉapon kaj komencis melki. Vanaj estis ĉiuj liaj penoj, ne aperis eĉ unu guto da lakto! Li tiel mallerte atakis la mametojn, ke fine la malpacienca besto piedbatis lian kapon. Joĉjo falis senkonscia. Feliĉe post momento venis buĉisto, kiu veturiĝis junan porkon en puŝveturilo.
Kio okazis? li diris kaj helpis la bonan Joĉjon leviĝi.
Joĉjo rakontis la tutan aventuron. La buĉisto donis al li sian botelon kaj diris:
Refreŝigu vin. La bovino ne donados lakton, ŝi estas maljuna besto, ŝi povas taŭgi nur kiel tirbesto aŭ en buĉejo.
Kiu povus tion supozi, murmuris Joĉjo glatigante la hararojn sur sia kapo. Bone estas, kiam oni povas buĉi hejme tian bruton, oni havas viandon. Sed mi ne tre amas bovaĵon, ĝi ne estas sufiĉe suka. Tia juna porko estas alia afero! Bonega manĝaĵo, kaj krom tio la kolbasoj.
Aŭkultu, Joĉjo, diris la buĉisto, se tio faros plezuron al vi, mi donos interŝanĝe la porkon por via bovino.
Dio rekompencu vian bonan koron diris Joĉjo, donis al li la bovinon kaj prenis de la puŝveturilo la porkon, liginte ĝin per ŝnuro.

Joĉjo daŭriĝis la vojon kaj pensis, kiel ĉio fariĝas laŭ lia volo; se io malagrabla okazis, tuj ĝi estis forigata. Post iom da tempo al li aliĝis junulo, kiu portis belan, blankan anseron sub la brako. Ili interparolis, kaj Joĉjo rakontis pri sia feliĉo kaj siaj profitaj interŝanĝoj.
La knabo diris, ke li portas la anseron al baptofesto. Levu ĝin, daŭriĝis li kaj prenis la anseron per la flugiloj, kiel peza ĝi estas, oni ĝin grasigis dum ok semajnoj. Kiu manĝos la rostaĵon, al tiu graso fluos sur la mentono.

Jes, diris Joĉjo, pesante la birdon per la mano, ĝi estas peza, sed ankaŭ mia porko estas bela ekzemplero.
Dume la junulo ĉirkaŭrigardis suspekte, balancis la kapon kaj fine diris:
Aŭskultu, ne tute klara estas la afero kun via porko. En la kamparo, tra kiu mi ĵus pasis, oni ŝtelis porkon al la estro. Mi timas, mi timas, ke ĝi estas nun en via posedo. Homoj diskuris por serĉi la ŝtelinton. Kia skandalo, se ili trovos vin kun la porko: malluma kavo atendas vin.
Ektimis la bona Joĉjo.
Ho Dio, li diris, savu min, amiko; vi konas la ĉirkaŭaĵon, prenu mian porkon kaj lasu al mi vian anseron.Mi iom riskas, respondis la junulo, sed mi ne volas esti kulpa pri via malfeliĉo. Li prenis la ŝnuron en la manon kaj ekpelis rapide la porkon sur flankan vojeton; la bona Joĉjo trankviliĝinte iris hejmen kun la ansero sub la brako. — Bone pripensinte, li diris al si mem, mi vidas, ke mi gajnis per la interŝanĝo: unue mi havos bonan rostaĵon, poste multe da graso, kiu gutos kaj sufiĉos por pano dum kvaronjaro, fine belajn blankajn plumojn, per kiuj mi remburos kusenon. Komforta estos la dormado! Kiel ĝojos la patrino. Li preterpasis la lastan kamparon. Tie li renkontis akrigiston, kiu kantis turnante sian ilon:

Akrigas bonege mi ĉiun tranĉilon,
Rapide, rapide mi turnas la ilon!

Joĉjo haltis kaj rigardis la laboron; fine li ekparolis:
Gaje vi laboras, profita do estas via metio?
Jes, ĝi donas orajn enspezojn. Bona akrigisto, ĉiufoje kiam li metas manon en la poŝon, trovas tie monon. Sed kie vi aĉetis la belan anseron?
Mi ĝin aĉetis, mi ricevis ĝin interŝanĝe por mia porko.
Kaj la porkon?
Mi prenis ĝin por bovino.
Kaj la bovinon?
Mi ricevis por ĉevalo.
Kaj la ĉevalon?
Por ĝi mi donis pecon da oro tiel grandan, kiel mia kapo.
Kaj la oro?
Ĝi estas salajro por sepjara servado.
Por ĉio vi ĉiam trovis rimedon, diris la akrigisto. Se ĉiumatene, kiam vi leviĝas, mono sonus en via poŝo, la feliĉo estus via.
Kiel tion fari? diris Joĉjo.
Vi devas fariĝi akrigisto, kiel mi; oni bezonas por tio nur ŝtonan akrigilon, ĉio cetera troviĝos per si mem. Jen estas tia ilo, ĝi estas iom difektita, sed mi postulas por ĝi vian anseron! Ĉu vi konsentas?
Kiel vi povas demandi, respondis Joĉjo, mi ja estos la plej feliĉa homo sur la tero; se mi havos monon ĉiufoje, kiam mi metos manon en la poŝon, kion mi bezonos plu?
Li donis la anseron al la akrigisto kaj ricevis la akrigilon.
Nu, diris la ruzulo kaj levis ordinaran ŝtonon, kuŝantan apud li, jen prenu ankaŭ ĉi tiun bonan ŝtonon, sur kiu vi povos bone forĝi, vi rektigos sur ĝi kurbajn najlojn. Prenu ĝin kaj gardu bone.
Joĉjo prenis la ŝtonojn kaj iris kun ĝoja koro; liaj okuloj brilis pro kontenteco.
Mi naskiĝis sub bona stelo, li diris, ĉio prosperas al mi.
Li eksentis laciĝon, ĉar li estis sur la piedoj de la frua mateno; ankaŭ malsato turmentis lin, ĉar pro ĝojo li konsumis la tutan provizon, kiam li ricevis la bovinon por la ĉevalo. Fine li nur pene paŝis kaj ĉiumomente haltis. La ŝtonoj terure premegis lin. Li ne volis forpeli la penson, kiel bone estus, se li ne bezonus porti ilin.
Kiel limako li alrampis al puto por ripozi tie kaj sin refreŝiĝi per freŝa akvo. Li singarde metis la ŝtonojn sur la rando kaj kliniĝis al la akvo por trinki. Malatente li tuŝegis ilin kaj la ŝtonoj plaŭd' plaŭd' falis en la puton.
Joĉjo, vidinte tion, eksaltis pro ĝojo, ekgenuis kaj kun larmoj en la okuloj dankis Dion por la favoro, per kiu Li liberigis lin de la lasta ŝarĝo. Li ne bezonis riproĉi sin mem kaj ekkriis:
Tiel feliĉa homo, kiel mi, ne ekzistas sub la suno.
Kun libera koro kaj sen iu ŝarĝo li iris hejmen kaj venis al la patrino kun malplenaj manoj.


Fonto[redakti]