Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/La bremenaj muzikistoj

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
La Maljunulino Holle Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
La Bremenaj muzikistoj
Tri oraj haroj de la diablo


Viro havis azenon, kiu dum longaj jaroj pacience portadis sakojn al la muelejo, sed kiu jam komencis perdi la fortojn kaj fariĝis malpli kaj malpli taŭga por la laboro. Tiam la mastro ekmeditis, kiel liberiĝi de ĝi; sed la azeno komprenis, ke ekblovis malbona vento, kaj forkuris Bremenon, intencante fariĝi tie urba muzikisto. Sur la vojo li baldaŭ renkontis kuŝantan ĉashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu laciĝis de la kurado.
Kial vi tiel spiregas, kamarado? demandis la azeno.
Ah, diris la hundo, "ĉar mi estas maljuna, ĉiun tagon pli malforta kaj ne taŭgas plu por ĉasado, mia sinjoro volis min mortbati; mi forvojaĝis ne atendante lian pasporton, sed por kia servo mi taŭgas nun?"
Ĉu vi scias, diris la azeno, "mi iras Bremenon kaj estos tie urba muzikisto, iru kun mi kaj ankaŭ vi fariĝu orkestrano. Mi ludos la liuton kaj vi batos la tamburon."
La hundo konsentis kaj ili ekiris kune. Post nelonge ili renkontis katon, kies mieno estis kvazaŭ tritaga pluvo.
Kio ĉagrenas vin, maljuna barbofrizisto? demandis la azeno.
Kiu povas esti gaja, kiam oni timas pro sia propra kapo, respondis la kato, "ĉar mi maljuniĝas, manĝis jam miajn dentojn, kaj preferas sidi post la forno kaj murmuri kiel ŝpinilo, ol kapti la musojn, mia sinjorino volis min dronigi; mi forkuris, sed kion fari nun, ne facila estas konsilo."
Iru kun ni Bremenon, vi ja konas la noktan muzikon, vi povas esti urba muzikisto.
Al la kato tio plaĉis kaj ĝi aliĝis al ili. La tri vaguloj pasis preter korto; sur la pordego sidis koko kaj kriis kiel freneza.
Kial vi tiel krias? demandis la azeno," vi traboras al ni la orelojn."
Mi antaŭdiris belan veteron, diris la koko, "hodiaŭ estas la tago, en kiu Dipatrino lavis la ĉemizetojn de Sankta Infaneto kaj en kiu ŝi devas sekigi ilin; sed ĉar morgaŭ dimanĉe gastoj venos, la senkompata mastrino diris al la kuiristo, ke ŝi volas manĝi min morgaŭ en la supo. Hodiaŭ vespere mi estas metonta mian kolon sub la tranĉilon. Dum mi ankoraŭ povas, mi krias per ĉiuj fortoj."
La azeno diris:
Iru prefere kun ni, ruĝa kresto, Bremenon; ion pli bonan ol la morto vi trovos ĉie; vi havas belan voĉon, arta estos nia kvaropa koncerto.
Al la koko plaĉis la propono, kaj ĉiuj kvar ekiris kune. Ili ne povis atingi Bremenon en la sama tago kaj venis vespere en arbaron kaj decidis pasigi tie la nokton. La azeno kaj hundo ekkuŝis sub granda arbo, la kato kaj koko eksidis sur la branĉoj: la koko tute supre, la plej sendanĝera loko. Antaŭ ol li ekdormis, li ĉirkaŭrigardis al ĉiuj kvar flankoj kaj ŝajnis al li, ke malproksime brilas lumeto kvazaŭ fajrero; li kriis al la kamaradoj, ke sendube domo estas proksime, ĉar oni vidas lumon. La azeno diris:
Ni forlasu nian loĝejon kaj iru tien, ĉar nia gastejo estas malbona.
La hundo aldonis:
Kelke da ostoj kun viando sur ili ne malplaĉus al mi.
Ili do ekiris al la lumo, kiu iom post iom fariĝis pli kaj pli granda, ĝis fine ili venis al hele lumigita rabista domo. La azeno, kiel la plej granda, proksimiĝis al la fenestro kaj rigardis internen.

La bremenaj muzikistoj
Kion vi vidas, grizulo? demandis la koko.

Kion mi vidas? respondis la azeno, "tablon ŝarĝitan per manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj ĉirkaŭe sidas rabistoj kaj ĝuas."
Jen io por ni! diris la koko.
Jes, certe; ah, se ni estus tie! diris la azeno. La bestoj interkonsiliĝis kiamaniere forpeli la rabistojn kaj fine trovis rimedon. La azeno metis la antaŭajn piedojn sur la fenestron, la hundo saltis sur la dorson de la azeno, la kato rampis sur la hundon, kaj fine la koko flugis sur la kapon de la kato. Farinte tion ili komencis laŭ signalo sian muzikon: la azeno blekis, la hundo bojis, la kato miaŭis kaj la koko kantis sian kikeriki; poste ili saltis en la ĉambron tra la fenestro. Ektintis la vitroj; la rabistoj, aŭdante la teruran bruon, pensis, ke monstra fantomo venis, forkuris timigitaj en la arbaron.
La kvar kamaradoj eksidis ĉe la tablo, atakis tion, kio restis, kaj manĝis kvazaŭ malsatontaj kvar semajnojn.
Kiam la muzikistoj finis, ili estingis la lumon kaj serĉis lokon por la dormo, ĉiu laŭ sia naturo kaj gusto.
La azeno ekkuŝis sur la sterko, la hundo ĉe la pordo, la kato sur la forno ĉe la varma cindro kaj la koko eksidis sur trabo. Ili estis lacaj de la longa vojaĝo kaj tuj ekdormis. Post noktomezo, kiam la ŝtelistoj vidis de malproksime, ke en la domo estas mallume kaj silente, la estro diris:
Kial ni permesis forpeli nin? kaj ordonis al unu iri en la domon kaj esplori ĝin. La sendito trovis ĉion silenta kaj eniris en la kuirejon por ekbruligi lumon. La fajraj, brilaj okuloj de la kato ŝajnis al li brulantaj karboj kaj li almetis alumeton; sed la kato, kiu ne amis ŝercojn, saltis sur lian vizaĝon, kraĉis kaj gratis. Terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kuŝis, sin ĵetis al li kaj ekmordis lian kruron; kiam li pasis tra la korto apud la sterko, la azeno malavare regalis lin per la posta piedo kaj la koko vekita de la bruo vigle ekkriis sur la trabo: "Kikeriki!"
La ŝtelisto forkuris per grandaj paŝoj al sia kapitano kaj diris:
En la domo sidas abomena sorĉistino; ŝi spiris sur min kaj gratis mian vizaĝon per siaj longaj fingroj; ĉe la pordo staras homo kun tranĉilo, per kiu li vundis mian kruron; sur la korto kuŝas nigra monstro, kiu batis min per bastonego, kaj supre sur la tegmento sidas juĝisto, kiu kriis: ‚Ĉi tien la friponon!’ Mi do forkuris.
De tiu tempo la rabistoj ne kuraĝis reveni en la domon, kaj al la kvar bremenaj muzikistoj ĝi tiel plaĉis, ke ili ne volis eliri.
Ne fermita ankoraŭ estas la buŝo de tiu, kiu lasta tion rakontis.


Fonto[redakti]