Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Fiŝkaptisto kaj lia edzino

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
La Ora Birdo Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Fiŝkaptisto kaj lia edzino
Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako

Estis iam fiŝkaptisto kaj lia edzino, kiuj loĝis kune en malnova budo tuj apud la maro. La fiŝkaptisto ĉiutage ĵetis en la maron sian fiŝhokon kaj tiel li kaptadis kaj kaptadis la fiŝojn.
Foje li sidis sur la mara bordo kaj rigardis la hokon en la klara akvo; li sidis kaj sidis.
La fiŝhoko profundiĝis ĝis la fundo. Li eltiris ĝin kaj rigardis; li kaptis grandan fiŝon. La fiŝo diris al li:
Aŭskultu, kaptisto, lasu al mi la vivon; mi ne estas vera fiŝo, mi estas sorĉita princo. Kiom tio utilos al vi, se vi min mortigos? Mi ne estus por vi granda regalo, ĵetu min en la akvon kaj lasu min naĝi.
Vi ne bezonas diri tiom da vortoj, diris la maljunulo, kompreneble mi liberigos fiŝon, kiu scias paroli.
Li ĵetis en la akvon la fiŝon, kiu profundiĝis ĝis la fundo kaj lasis post si longan sangan strion.
La fiŝkaptisto leviĝis kaj revenis al la edzino en la budon.
Ĉu vi kaptis nenion hodiaŭ? diris la virino.
Ne, respondis la viro, mi kaptis hodiaŭ fiŝon, kiu diris, ke ĝi estas sorĉita princo; mi ĵetis ĝin en la maron.
Ĉu vi nenion postulis? demandis la virino.
Ne, diris la viro, kion mi devus postuli?
Ah, diris la virino, malĝoje estas ĉiam logi ĉi tie en budo malbonodora kaj abomeninda; kial vi ne postulis malgrandan dometon? Iru al la maro kaj voku la fiŝon; diru al ĝi, ke ni dezirus malgrandan dometon; tute certe ĝi donos ĝin.
Ah, diris la viro, por kio iri tien ankoraŭ unu fojon?
La virino respondis:
Vi ja kaptis ĝin kaj poste liberiĝis, ĝi certe donos. Iru tuj.
La viro ne volis rifuzi al la edzino kaj iris, sed ne tre volonte.
Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute verda kaj flava, ne klara kiel ordinare. Li proksimiĝis al la akvo kaj diris:

El la ondoj, fiŝo kara,

Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,

Kaj dometon de vi mendas.


La fiŝo alnaĝis kaj diris:
Kion vi deziras?
Vi kaptis ĝin, diris mia edzino, vi devis ion postuli de ĝi. Ŝi ne volas plu loĝi en budo, ŝi dezirus havi dometon.
Reiru! respondis la fiŝo, ŝi jam havas ĝin.
La fiŝkaptisto foriris. Lia edzino ne sidis plu en budo. Malgranda dometo nun staris tie kaj la virino sidis antaŭ la pordo sur benko. Ŝi prenis lian manon kaj diris:
Eniru kaj rigardu, kia komforto.
Ili eniris. En la dometo estis malgranda vestiblo, bela ĉambro kun kamero; por ambaŭ estis litoj, krom tio kuirejo kaj provizejo, vazaro kupra kaj stana, ĉio pura, brilanta. Post la dometo estis malgranda korto kun kokinoj kaj anasinoj kaj ĝardeno kun legomoj kaj fruktoj.
Rigardu! diris la virino, ĉu tio ne estas ĉarma?
Jes, respondis la viro, ĉio restu tia, ni vivos tute feliĉe.
Ni pripensos, diris la virino. Ili manĝis iom kaj iris dormi.
Pasis tiel unu aŭ du semajnoj kaj la virino diris:
Aŭskultu, la dometo ja estas tro malvasta, la korto kaj ĝardeno estas tre malgrandaj. Kial la fiŝo ne donacis al ni pli grandan domon. Mi dezirus loĝi en granda ŝtona kastelo: iru al la fiŝo, ĝi donacu al ni kastelon.
Ah, virino, diris la fiŝkaptisto, la dometo sufiĉas, por kio loĝi en kastelo!
Eh, diris la virino, la fiŝo povas tion fari.
Ne, diris la viro, antaŭ ne longe la fiŝo donacis al ni dometon, mi ne iros nun, mi ne volas ĝin tedi.
Ĉesu babili! diris la virino, la fiŝo povas tion fari kaj donos volonte.
La fiŝkaptisto foriris, sed kun peza koro kaj pensis: tio ne estas prava.
Kiam li venis al la maro, la akvo estis viola kaj blua, griza kaj densa, ĝi ne estis plu verda kaj flava, sed ĝi estis ankoraŭ kvieta. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

El la ondoj, fiŝo kara,

Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,

Kaj kastelon de vi mendas.

Kion vi deziras? demandis la fiŝo. Ah, diris malĝoje la kaptisto, ŝi volas loĝi en granda ŝtona kastelo.
Iru tien, via edzino staras antaŭ la pordo.
La fiŝkaptisto iris, pensante, ke li revenos en la domon, sed kiam li venis, tie staris granda ŝtona palaco kaj lia edzino supreniris la ŝtuparon; ŝi prenis lian manon kaj diris:
Eniru.
Ili eniris en la kastelon: la planko estis marmora, amaso da servistoj malfermis al ili larĝe la pordojn. La muroj estis blankaj, kovritaj per belaj tapetoj, en la ĉambroj estis oraj seĝoj kaj tabloj, kaj kristalaj lustroj pendis de sur la plafono. En ĉiuj ĉambroj estis tapiŝoj; manĝaĵo kaj plej bonaj vinoj staris sur la tabloj, kiuj fleksiĝis sub ilia pezo. Post la domo estis granda korto kun staloj por ĉevaloj kaj bovinoj kaj plej belaj kaleŝoj. Ne mankis ankaŭ granda, belega ĝardeno kun plej belaj floroj kaj fruktoj. En granda parko, longa duonmejlon, kuris cervoj, kapreoloj kaj leporoj, ― ĉio, kion oni povus revi.
Kiaj belaĵoj! diris la virino.
Jes, respondis li, ĉio restu tia, nun ni loĝos en la bela kastelo kaj ni estos feliĉaj.
Ni pripensos, diris la virino, nun ni dormu. Kaj ili kuŝiĝis.
En la sekvinta tago la edzino vekiĝis unua. La suno lumis, ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon, kuŝantan antaŭ ŝi. La fiŝkaptisto etendis ankoraŭ siajn membrojn, kaj ŝi tuŝegis lin per la kubuto kaj diris:
Leviĝu kaj rigardu tra la fenestro: ĉu ni ne povus regi la landon? Iru al la fiŝo kaj diru, ke ni volas esti reĝoj.
Ah, virino, respondis li, por kio esti reĝoj! Mi ne volas esti reĝo.
Bone, ŝi diris, vi ne volas, sed mi volas esti reĝo. Iru al la fiŝo, mi volas esti reĝo.
Ah, virino, vi volas esti reĝo, tion mi ne povas diri al ĝi.
Kial ne? Iru tuj, mi devas esti reĝo.
La fiŝkaptisto iris tute konsternita.
Tio ne estas prava, ne estas prava, li pensis; tamen li iris.
Kiam li venis al la maro, la akvo estis nigre griza, bolis kaj malbonodoris. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

El la ondoj, fiŝo kara,

Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,

Reĝan tronon de vi mendas.


Kion vi deziras? demandis la fiŝo.
Ŝi volas fariĝi reĝo, respondis li.
Iru, ŝi jam estas reĝo.
Kiam li revenis al la palaco, li trovis la kastelon multe pli granda, kun alta turo kaj belegaj ornamaĵoj. Gardistoj staris antaŭ la pordego kaj amaso da soldatoj kun tamburoj kaj trumpetoj. En la ĉambroj ĉio estis el pura marmoro kaj oro, veluraj tapiŝoj kaj grandaj oraj penikoj. Malfermiĝis la pordo de la salono: tie staris ĉiuj korteganoj, lia edzino sidis sur alta trono el oro kaj diamantoj kaj havis grandan oran kronon sur la kapo kaj en la mano sceptron el pura oro kaj multekostaj ŝtonoj. Ĉe ambaŭ flankoj staris en vico ses virgulinoj, ĉiu unu kapon malpli alta ol la antaŭa. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

Ah, virino, ĉu vi estas reĝo?

Jes, respondis ŝi, nun mi estas reĝo.
La fiŝkaptisto staris kaj rigardis ŝin, fine li diris:
Ah, kiel bele estas, ke vi estas reĝo! Nun ni deziros nenion plu.
Ne, respondis ŝi kaj fariĝis malkvieta, la tempo pasas tiel malrapide, mi enuas. Iru al la fiŝo; mi jam estas reĝo, mi volas fariĝi imperiestro.
Ah, virino, diris la fiŝkaptisto, vi volas esti imperiestro?
Iru al la fiŝo, ŝi diris, mi volas esti imperiestro.
Ah, virino, la fiŝo ne povas fari vin imperiestro, mi ne povas tion diri al ĝi; imperiestro estas nur unu en la regno. La fiŝo ne povas fari vin imperiestro, ne povas, ne povas!
Kio! kriis la virino, mi estas reĝo kaj vi estas nur mia edzo. Iru tuj. Se ĝi faris min reĝo, ĝi povas fari min ankaŭ imperiestro. Iru tuj!
Li devis obei. Li iris kun timo kaj pensis:
Tio ne sukcesos; imperiestro! ŝi postulas tro multe, ŝi fine tedos la fiŝon.
Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute nigra kaj densa kaj tiel bolis, ke veziketoj krevis sur la supraĵo. Forta vento skuis ĝin. La terurita fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:

El la ondoj, fiŝo kara,

Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,

Imperion de vi mendas.


Kion vi deziras? demandis la fiŝo.
Ah fiŝo, mia edzino volas esti imperiestro.
Iru, ŝi jam estas imperiestro.
Kiam li revenis hejmen, la tuta kastelo estis el polurita marmoro kun alabastraj figuroj kaj oraj ornamaĵoj. Antaŭ la pordego marŝis soldatoj, blovis trumpetojn kaj batis tamburojn. En la palaco baronoj, grafoj kaj princoj estis servistoj kaj malfermis antaŭ li orajn pordojn. Kiam li eniris, lia edzino sidis sur trono el unu ora peco, longa unu mejlon. Ŝi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per briliantoj kaj karbunkoloj; en unu mano ŝi tenis la sceptron, en la alia la imperiestran pomon. Ĉe ambaŭ flankoj staris gardistoj en du vicoj: la plej granda estis giganto du mejlojn alta, la plej malgranda nano ne pli alta ol mia malgranda fingro. Antaŭ ŝi staris amaso da grafoj kaj princoj. Time proksimiĝis la fiŝkaptisto kaj diris:
Ĉu vi estas nun imperiestro?
Jes, mi estas imperiestro, respondis ŝi. Li staris kaj rigardis ŝin, fine li diris:
Bele estas, ke vi estas imperiestro.
Kial vi staras tie? respondis ŝi. Mi estas nun imperiestro, mi volas esti papo; iru al la fiŝo.
Kion, virino, kion vi deziras! Papo estas nur unu en la tuta kristanaro, la fiŝo ne povas tion fari!
Iru! ŝi diris, mi volas fariĝi papo; jam hodiaŭ mi devas esti papo.
Ne, virino, mi ne povas tion diri, vi jam troas, la fiŝo ne povas fari vin papo.
Sufiĉe da babilado. Se ĝi povas fari iun imperiestro, ĝi povas fari ankaŭ papo. Rapidu, mi estas imperiestro, vi estas nur mia edzo.
La fiŝkaptisto foriris malkuraĝe, li tremis pro timo, liaj genuoj kaj kruroj skuiĝis.
Terura vento ekblovis, nuboj kovris la ĉielon, fariĝis mallume, kvazaŭ vespere. La folioj falis de la arboj, la akvo muĝis, bolis kaj batis la bordojn. En malproksimo li vidis ŝipojn, kiuj alarme pafis, saltis kaj dancis sur la ondoj. La ĉielo estis ankoraŭ iomete blua en la mezo, sed ĉirkaŭe ĝi estis terure ruĝa, kiel antaŭ fulmotondro. Li proksimiĝis terurita kaj diris:

El la ondoj, fiŝo kara,

Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,

La tiaron de vi mendas.


Kion vi deziras? demandis la fiŝo.
Mia edzino volas fariĝi papo.
Iru, ŝi jam estas papo.
La fiŝkaptisto foriris. Kiam li revenis, li vidis grandan preĝejon, ĉirkaŭitan de palacoj. Interne ĉion lumigis miloj da miloj da kandeloj kaj lia edzino, tuta en oro de la kapo ĝis la piedoj, sidis sur trono multe pli alta ol la antaŭa kaj havis sur la kapo tri orajn kronojn. Ĉirkaŭis ŝin amaso da pastroj. Ĉe ambaŭ flankoj staris du vicoj da kandeloj, la plej alta kiel grandega turo, la plej malgranda kiel lumingo en la kuirejo. Ĉiuj imperiestroj kaj reĝoj genuis antaŭ ŝi kaj kisis ŝian ŝuon.
Virino, diris la fiŝkaptisto rigardante ŝin, ĉu vi estas nun papo?
Jes, mi estas papo. Li atente ŝin observis kaj ŝajnis al li, ke li vidas sunon.
Ah, kiel bele estas, edzino mia, ke vi estas papo.
Sed ŝi sidis rigida, kvazaŭ ŝtipo, kaj ne moviĝis. Li diris:
Nun vi estos kontenta, vi estas papo, nenion plu vi povus deziri.
Mi pripensos, ŝi respondis kaj ili kuŝiĝis. Sed ŝi ne estis kontenta kaj la avideco ne lasis ŝin dormi; ŝi pensis senĉese, kio ŝi povus ankoraŭ fariĝi.
La fiŝkaptisto dormis bone kaj profunde, ĉar li multe kuris tage, sed ŝi ne povis dormi kaj sin turnis de unu flanko sur la alian, pensante senĉese, kio ŝi povus ankoraŭ fariĝi. Nenion ŝi povis elpensi. Dume leviĝis la suno. Kiam ŝi ekvidis la matenruĝon, ŝi sidiĝis sur la lito kaj rigardis tra la fenestro; kiam aperis la suno, ŝi ekpensis:
Ah, ĉu mi ne povus ordonadi la leviĝon de la suno kaj luno?
Leviĝu! ŝi ekkriis, tuŝegante lin per la kubuto, iru al la fiŝo, mi volas esti Dio.
La fiŝkaptisto duone dormis ankoraŭ, sed li tiel ektimis, ke li falis de la lito. Li pensis, ke li ne bone aŭdis, frotis la okulojn kaj demandis:
Ah, virino, kion vi diris?
Se mi ne povos ordoni la leviĝon de la suno kaj luno kaj se mi devos vidi, ke ili leviĝas sen mia ordono, mi ne havos plu trankvilan horon, ĉar mi ne povis ordoni ilin.
Ŝi tiel terure lin ekrigardis, ke li ektremis.
Iru tuj, mi volas esti Dio.
Ah, virino, li diris kaj falis antaŭ ŝi sur la genuojn, la fiŝo ne povas fari tion; ĝi povis fari vin imperiestro kaj papo, mi petas vin, rekonsciiĝu kaj restu papo.
Ŝi fariĝis furioza, ŝiaj haroj flugis senorde ĉirkaŭ la kapo, ŝi disŝiris la korsaĵon kaj ekbatis la edzon per la piedo, kriante:
Mi ne povas plu atendi, iru tuj, ĉu vi ne aŭdas?
Li surtiris la pantalonon kaj ekkuris kvazaŭ freneza. Ekblovis terura ventego, bruegis kaj muĝis terure. Li apenaŭ povis stari sur la piedoj. La domoj kaj arboj skuiĝis, la montoj tremis, la ŝtonegoj ruliĝis en la maron, la ĉielo estis nigra, kvazaŭ peĉo. Tondris kaj fulmis, sur la maro leviĝis nigraj ondoj, altaj kiel turoj kaj montoj, kaj ĉiu portis blankan ŝaŭman kronon. La fiŝkaptisto kriis, sed li mem ne aŭdis la proprajn vortojn:

El la ondoj, fiŝo kara,

Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,

Dian tronon de vi mendas.


Kion ŝi deziras? demandis la fiŝo.
Ŝi volas esti Dio, diris la fiŝkaptisto.
Iru, ŝi ree sidas en la budo.
Kaj ili sidas tie ankoraŭ hodiaŭ.


Fonto[redakti]