Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Fidela Johano

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Cindrulino Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Fidela Johano
La kuraĝa tajloreto

Estis iam maljuna reĝo, kiu ekmalsanis. Sentante, ke proksimiĝas jam la morto, li diris:
Venu al mi fidela Johano.
Fidela Johano estis lia plej amata servisto kaj estis tiel nomata, ĉar la tutan vivon li estis fidela al sia sinjoro. Kiam li venis al la lito, la reĝo diris al li:
Mia fidela Johano, mi sentas, ke proksime estas mia fino; nur unu penso maltrankviligas min: la estonteco de mia filo, li estas ankoraŭ juna kaj ne scias direkti siajn agojn. Se vi al mi ne promesos instrui al li ĉion, kion li devas scii, kaj esti por li dua patro, mi ne povos trankvile fermi miajn okulojn.
Fidela Johano respondis:
Mi ne forlasos lin kaj fidele lin servos, eĉ se tio kostos mian vivon.
La maljuna reĝo diris:
Nun konsolita mi mortos trankvile. Post mia morto vi montros al li la tutan kastelon, ĉiujn ĉambrojn, salonojn kaj kelojn kaj ĉiujn trezorojn, kiuj kuŝas tie: sed vi ne rajtas montri al li la lastan ĉambron en la longa koridoro, kie estas la portreto de la princino de Ora Kupolo. Se li vidos la portreton, li eksentos nevenkeblan amon al ŝi, svenos kaj pro ŝi granda danĝero minacos lin; gardu lin kontraŭ tio.
Fidela Johano ankoraŭ unu fojon promesis ĉion plenumi, la reĝo eksilentis, kuŝigis la kapon sur la kusenon kaj mortis.
Post la enterigo, fidela Johano rakontis al la juna reĝo, kion li promesis al lia patro ĉe la lito de la morto, kaj diris:
Mi tion plenumos kaj estos fidela al vi, kiel mi estis al li, eĉ se tio kostus mian vivon.
Kiam la funebro estis finita, fidela Johano diris al la reĝo:
Venis la tempo, ke vi vidu vian heredaĵon: mi montros al vi la kastelon de via patro.
Li kondukis la junan reĝon ĉien, supren kaj malsupren, kaj montris al li ĉiujn riĉaĵojn kaj la belegajn ĉambrojn: nur unu ĉambron li ne malfermis, ĉar tie staris la danĝera pentraĵo. La pentraĵo estis starigita tiamaniere, ke kiam oni malfermis la pordon, oni rigardis rekte la portreton; ĝi estis tiel bone pentrita, ke la princino ŝajnis vivanta kaj spiranta, nenio pli bela kaj ĉarma ekzistis en la tuta mondo. La juna reĝo rimarkis, ke fidela Johano ĉiam preterpasas unu pordon, kaj demandis:
Kial vi ne malfermas tiun pordon?
Tie estas io, kio timigus vin.
Sed la reĝo respondis:
Mi vidis la tutan kastelon, mi volas ankaŭ vidi, kio estas tie, kaj volis superforte malfermi la pordon. Fidela Johano haltigis lin kaj diris:
Mi promesis al via patro antaŭ lia morto, ke vi ne vidos, kio estas en la ĉambro. Tio povus kaŭzi grandan malfeliĉon por ni ambaŭ.
Ah ne, respondis la reĝo, plej granda malfeliĉo estos, se mi ne eniros: mi ne ĝuos trankvilon tage kaj nokte, se miaj okuloj ne vidos la ĉambron. Mi ne foriros, ĝis vi malfermos.
Fidela Johano komprenis, ke ne eble estas rifuzi, kaj vole nevole devis serĉi la ŝlosilon en la ligaĵo.
Fine li malfermis kaj eniris unua penante kovri la portreton per sia persono, sed vane: la reĝo ekstaris sur la fingroj kaj rigardis super liaj ŝultroj. Kiam li ekvidis la portreton de la ĉarma princino, ornamitan per oro kaj diamantoj, li falis sveninta sur la plankon. Fidela Johano levis lin, portis en liton kaj pensis ĉagrenita:
La malfeliĉo okazis; Dio, kio estos nun! kaj donis al li iom da vino por rekonsciigi lin. Liaj unuaj vortoj estis:
Kies estas la ĉarma portreto?
Tio estas la princino de Ora Kupolo, respondis fidela Johano.
La reĝo daŭrigis:
Mia amo al ŝi estas tiel granda, ke, se ĉiuj folioj de la arboj estus langoj, ili ne povus esprimi ĝin; mian vivon mi donos por akiri ŝin. Vi estas mia fidela Johano, vi min ne forlasos.
La fidela servisto longe meditis, kion fari, ĉar estis tre malfacile atingi la princinon. Fine li elpensis rimedon kaj diris al la reĝo:
Ĉio, kio ĉirkaŭas la princinon, estas el oro: tabloj, seĝoj, pladoj, pokaloj, kaj mebloj. En via trezorejo kuŝas kvin bareloj da oro, ordonu al la oraĵistoj de la regno fari el unu diversajn vazojn kaj meblojn, diversajn birdojn, sovaĝajn bestojn kaj monstrojn, tio plaĉos al ŝi. Ni veturos al ŝi kun la donacoj kaj provos la fortunon.
La reĝo kunvokis ĉiujn oraĵistojn, kaj ili laboris tage kaj nokte, ĝis fine ĉio estis preta. Kiam oni ŝarĝis ŝipon, fidela Johano vestis sin kiel komercisto, kaj la reĝo devis fari la samon por fariĝi tute nerekonebla. Ili ekveturis kaj veturis tiel longe, ĝis fine ili atingis la urbon, kie loĝis la princino de Ora Kupolo.
Fidela Johano foriris kaj lasis la reĝon sur la ŝipo.
Eble, li diris forirante, mi alkondukos la princinon, zorgu do pri la ordo, ordonu dismeti la orajn objektojn kaj ornami la tutan ŝipon.
Li prenis diversajn orajn juvelojn en tukon, elŝipiĝis kaj iris rekte al la reĝa palaco. Kiam li venis en la korton, tie staris ĉe la puto bela knabino kun du oraj siteloj en la mano kaj ĉerpis akvon. Kiam ŝi estis forportonta la brilan akvon kaj sin turnis, ŝi ekvidis la fremdan viron kaj demandis, kiu li estas. Li respondis, ke li estas komercisto, malvolvis la tukon kaj montris la juvelojn. Ŝi starigis la sitelojn, rigardis ĉiujn objektojn unu post la alia kaj diris:
Belaj, belegaj, la princino devas vidi ilin, ŝi tiel amas la orajn objektojn, ke ŝi aĉetos ĉion ĉi.
Ŝi prenis lian manon kaj kondukis lin en la reĝajn ĉambrojn, ĉar ŝi estis palaca servistino. Kiam la princino vidis la komercaĵojn, ŝi estis ravita kaj diris:
Bele farita, mi aĉetos ĉiujn viajn komercaĵojn.
Fidela Johano diris:
Mi estas nur servisto de riĉa komercisto: kion mi havas ĉi tie estas nenio kompare kun tio, kion mia sinjoro havas sur la ŝipo; tie vi vidos la plej artajn kaj plej valorajn orajn juvelojn.
La princino postulis, ke oni alportu ĉion al ŝi, sed li diris:
Tio postulus multe da tagoj kaj tiom da ĉambroj por dismeti ĉion, ke via tuta domo ne sufiĉus.
Tiam ŝia scivolo kaj deziro estis tiel ekscititaj, ke ŝi fine diris:
Konduku min al la ŝipo, mi volas mem vidi la trezorojn de via sinjoro.
Fidela Johano kun ĝojo alkondukis ŝin. Kiam la reĝo ekvidis la belegan princinon, li trovis ŝin pli bela ankoraŭ ol la portreto. Lia koro forte batis de ravo. Ŝi suriris kaj la reĝo montris al ŝi la ŝipon; dume fidela Johano restis ĉe la piloto kaj ordonis levi la ankron:
Streĉu ĉiujn velojn kaj la ŝipo flugu, kiel birdo en la aero.
La reĝo montradis al ŝi la orajn vazojn, la pladojn, pokalojn, birdojn, sovaĝajn bestojn kaj monstrojn. Pasis multe da horoj dum ŝi rigardis ĉion kaj ne rimarkis, ke la ŝipo veturas. Rigardinte ĉiujn juvelojn ŝi dankis la komerciston kaj volis reveni hejmen, sed veninte sur la ferdekon, ŝi ekvidis, ke la ŝipo estas malproksime de la bordo sur plena maro kaj rapidas kun streĉitaj veloj.
Ah, ŝi ekkriis timigita, mi estas trompita, komercisto forkondukas min! Prefere mi mortus!
La reĝo prenis ŝian manon kaj diris:
Mi ne estas komercisto, mi estas reĝo kaj de familio ne malpli bona, ol la via. Mi kaptis vin per ruzo, ĉar mi freneze amas vin. Kiam mi unuafoje vidis vian portreton, mi falis sveninta.
Aŭdinte tion la princino de Ora Kupolo konsoliĝis, eksentis amon al la reĝo kaj konsentis fariĝi lia edzino.

Kiam ili veturis sur la plena maro, fidela Jobano, kiu sidis ĉe la kilo kaj ludis instrumenton, ekvidis foje super si tri korvojn, flugantajn en la aero. Li ĉesis ludi kaj aŭskultis ilian interparoladon, ĉar li bone komprenis ĝin. Unu diris:

Li jam forportas en sian hejmon la princinon de Ora Kupolo.
Jes, sed ŝi ne estas ankoraŭ lia, respondis la dua.
Li ja havas ŝin, ŝi sidas ĉe li sur la ŝipo.
La unua rediris:
Ne grava, ne grava! Kiam ili elŝipiĝos, ĉevalo flavruĝa kiel vulpo elsaltos al li: li volos sidiĝi sur ĝin, sed se li tion faros, ĝi ekgalopos kun li en la aeron kaj neniam plu li vidos la princinon.
La dua diris:
Ĉu ekzistas nenia savo?
Jes, ekzistas. Iu alia devas rapide salti sur ĝin, eltiri pistolon kaj pafmortigl la ĉevalon, tiam la reĝo estos savita. Sed kiu tion scias! Cetere, kiu dirus tion al la reĝo, fariĝus ŝtono de la fingroj ĝis la genuoj.
La dua reparolis:
Mi scias ankoraŭ ion; eĉ se la ĉevalo estos mortigita, la reĝo ne havos sian fianĉinon. Kiam ili kune eniros en la palacon, ili vidos tie ĉemizon por la fianĉo, kvazaŭ teksitan el oro kaj arĝento, sed ĝi estos nur sulfuro kaj peĉo. Se la reĝo surmetos ĝin, ĝi bruligos lin ĝis la midolo.
La tria demandis:
Ĉu ekzistas nenia savo?
Jes, respondis la dua. Iu vestita per gantoj devas preni la ĉemizon kaj ĵeti en fajron: la reĝo estos savita. Sed ĉu tio helpos! Kiu tion scias kaj diros al la reĝo, fariĝos ŝtono de la genuoj ĝis la koro.
La tria diris:
Mi scias ankoraŭ ion; eĉ se la ĉemizo estos bruligita, la juna reĝo ne havos sian fianĉinon: kiam post la edziĝo la juna reĝino ekdancos, ŝi subite paliĝos kaj falos kvazaŭ senviva. Se iu ne levos ŝin, ne elsuĉos el ŝia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj ne elkraĉos ilin senprokraste, la princino vere mortos. Sed tiu, kiu scios tion kaj diros al la reĝo, fariĝos ŝtono de la kapo ĝis la piedoj.
Dirinte tion la korvoj forflugis; fidela Johano komprenis ĉion kaj de tiu ĉi momento fariĝis malĝoja kaj eksilentis. Kion fari? Se li silentos, li ne gardos la sinjoron kontraŭ la malfeliĉo; se li parolos, li mem perdos la vivon. Fine li diris al si mem:
Mi savos mian sinjoron, eĉ se mi mem devus perei.
Kiam ili elŝipiĝis, ĉio okazis, kiel antaŭdiris la korvoj. Alkuris belega ĉevalo, flavruĝa kiel vulpo.
Bone, diris la reĝo, ĉi tiu portos min al la palaco, kaj volis ekrajdi, sed fidela Johano alkuris rapide, saltis sur la ĉevalon, eltiris pistolon kaj mortigis la belan beston. Aliaj servistoj, kiuj enviis Johanon, ekkriis:
Kia abomena faro! Mortigi la ĉevalon, sur kiu la reĝo estis rajdonta palacon.
Sed la reĝo diris:
Silentu, ne malhelpu lin, li estas mia fidela Johano, li sendube scias, kial li tion faris.
Ili iris en la palacon, kaj tie en la salono sur plado kuŝis ĉemizo por la fianĉo; ŝajnis ke ĝi estas farita el oro kaj arĝento.
La juna reĝo estis prenonta ĝin en la manon, sed fidela Johano forpuŝis lin, kaj kaptinte ĝin per la gantoj, ĵetis en la fajron. La aliaj servistoj komencis murmuri kaj diris:
Rigardu, nun li bruligis la edziĝan ĉemizon de la reĝo.
Sed la juna reĝo diris:
Kiu scias, kial li faris tion; ne malhelpu lin, li estas mia fidela Johano.
Oni festis la edziĝon: Oni komencis danci kaj la juna reĝino ankaŭ partoprenis. Fidela Johano atente rigardis ŝian vizaĝon; subite ŝi paliĝis kaj falis teren kvazaŭ senviva. Li rapide saltis al ŝi, levis ŝin kaj portis en ĉambron, kie li kuŝigis ŝin, ekgenuis, elsuĉis el ŝia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj elkraĉis ilin. Tuj ŝi ekspiris kaj rekonsciiĝis; sed la juna reĝo, kiu vidis ĉion kaj ne komprenis, kial fidela Johano tion faris, ekkoleris kaj ekkriis:
Ĵetu lin en la malliberejon.
En la sekvinta mateno fidela Johano estis kondamnita kaj kondukita al la pendigilo. Li suriris la podion kaj diris:
Ĉiu, kiun oni kondamnis al la morto, havas la rajton paroli antaŭ sia fino, ĉu vi permesas tion al mi?
Jes, respondis la reĝo, parolu.
Fidela Johano diris:
Oni maljuste kondamnis min, mi ĉiam estis fidela al vi, kaj li rakontis, kiel li aŭdis la interparoladon de la korvoj kaj kiel li plenumis ĉion por savi sian sinjoron.
Ho, mia fidela Johano, ekkriis la reĝo, mi pardonas vin, venu.
Sed fidela Johano post siaj lastaj vortoj falis senviva: li fariĝis ŝtono. La gereĝoj tre ĉagreniĝis, kaj la reĝo diris:
Ho ve, kiel mi rekompencis lian fidelecon! kaj ordonis starigi la ŝtonan statuon en sia dormoĉambro apud la lito. Ĉiufoje kiam li rigardis ĝin, li ploris kaj diris:
Ah, se mi povus revivigi vin, mia fidela Johano.
Post iom da tempo la reĝino naskis du filojn. La ĝemeloj sane kreskis kaj ĝojigis la gepatrojn. Foje, kiam la reĝino estis en la preĝejo, kaj la du knaboj ludis ĉe la patro, li diris sopire:
Ah, se mi povus revivigi vin, mia fidela Johano.
La ŝtono ekparolis:
Jes, vi povas revivigi min, se vi oferos tion, kio estas plej kara por vi.
La reĝo ekkriis:
Ĉion, kion mi posedas en la mondo, mi donos por tio.
La ŝtono daŭrigis:
Se vi dehakos per via propra mano la kapojn de viaj infanoj kaj ŝmiros min per ilia sango, mi reviviĝos.
La reĝo ektimis aŭdante, ke li mem devas mortigi siajn plej amatajn infanojn; sed rememorinte la grandan fidelecon de Johano, kiu mortis por li, li eltiris la glavon kaj per la propra mano dehakis la kapojn de la infanoj. Kiam li ŝmiris per ilia sango la ŝtonon, la vivo revenis, kaj fidela Johano freŝa kaj sana staris antaŭ li. Li diris al la reĝo:
Via fideleco ne restos sen rekompenco, li prenis la kapojn de la infanoj, almetis ilin kaj ŝmiris la vundon per ilia sango. Tuj la knaboj reviviĝis, komencis salti kej ludi, kvazaŭ nenio estus okazinta. Ekĝojis la reĝo kaj kiam li vidis la revenantan reĝinon, li kaŝis fidelan Johanon kaj ambaŭ knabojn en grandan ŝrankon. Kiam ŝi eniris, li demandis:
Ĉu vi preĝis?
Jes, jes! ŝi diris, sed mi senĉese pensis pri fidela Johano, tiel malfeliĉa pro ni.
La reĝo daŭrigis:
Kara edzino, ni povas revivigi lin, sed ni devas oferi por tio la vivon de ambaŭ niaj infanoj.
La reĝino paliĝis de teruro, tamen ŝi diris:
Ni tion ŝuldas al li pro lia granda fideleco.
Li ĝojis, ke ili estas unuanimaj, malfermis la ŝrankon kaj ellasis fidelan Johanon kun la infanoj dirante:
Benata estu Dio! Johano estas savita, kaj niajn infanojn ni ankaŭ havas.
Li rakontis, kiel ĉio okazis, kaj de tiu tempo ili ĉiuj vivis feliĉaj ĝis la fino.


Fonto[redakti]