Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Fingreto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tri oraj haroj de la diablo Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Fingreto
Sesope oni trairas la tutan mondon

Foje vespere malriĉa kamparano sidis ĉe la fajrujo kaj miksis la karbojn, kaj lia edzino sidis kaj ŝpinis. Li diris:
Malĝoje estas, ke ni ne havas infanojn! Estas silente ĉe ni, dum en aliaj domoj estas gaje kaj brue.
Jes, respondis lia edzino kaj ekĝemis, se ni havus nur unu solan, ne pli grandan ol fingro, mi estus kontenta, kaj ni kore amus ĝin.
Post iom da tempo la virino ekmalsanis kaj post sep monatoj naskis infanon, kies ĉiuj membroj estis normalaj, sed kiu ne estis pli alta ol dikfingro. La gepatroj diris:
Ĝi estas, kian ni deziris; ĝi estos nia amata filo, kaj ili nomis lin Fingreto. Nutraĵo ne mankis al li, tamen la infano ne kreskis kaj restis same granda, kiel en la unua horo. Malgraŭ tio li saĝe rigardis la mondon kaj baldaŭ montris siajn spritecon kaj lertecon: li estis kreaĵo, kiu sukcesis en ĉiuj entreprenoj.
Foje la kamparano, intencante iri arbaron por dehaki arbojn, diris al si mem:
Se mi havus iun, kiu alkondukus la veturilon.
Patro, ekkriis Fingreto, mi alkondukos ĝin, fidu al mi, la veturilo estos ĝustatempe en la arbaro.
La kamparano ridis kaj diris:
Tio ne estas ebla, vi estas tro malgranda por konduki la ĉevalon.
Ne gravas, ne gravas, patro; se la patrino nur jungos la ĉevalon, mi eksidos en ĝia orelo kaj krios, kien ĝi devas iri.
Bone, respondis la patro, unu fojon ni povas provi.
Kiam venis la horo, la patrino jungis la ĉevalon kaj metis Fingreton en ĝian orelon, kaj la etulo kriis la direkton. La ĉevalo obeis lin, kvazaŭ veran veturigiston, kaj iris la ĝustan vojon al la arbaro. Kiam la knabo kriis por turni ĉe angulo, du fremduloj pasis tie.
Granda Dio! diris unu, kio estas tio? Jen ĉaro veturas, veturigisto krias al la ĉevalo, sed oni vidas neniun.
Suspektinda afero, diris la alia, ni sekvu la ĉaron, ni vidos, kie ĝi haltos.
La ĉaro enveturis en la arbaron kaj ĝuste al la loko, kie oni dehakis la arbojn. Kiam Fingreto ekvidis la patron, li vokis:
Jen mi estas kun la ĉaro, nun elprenu min.
La patro tenis la ĉevalon per la maldekstra mano kaj per la dekstra elprenis la fileton el la orelo. La knabo eksidis gaje sur pajla trunketo. Vidante Fingreton, la fremduloj pro miro ne sciis kion diri. Unu kondukis la alian flanken kaj diris:
Aŭskultu, la etulo povus alporti al ni grandegan profiton, se ni montrus lin en granda urbo por mono: ni aĉetu lin.
Ili revenis al la kamparano kaj diris:
Vendu al ni la hometon, li vivos feliĉe ĉe ni.
Ne, respondis la patro, li estas parto de mia propra koro, mi ne vendos lin por la tuta oro de la mondo.
Sed Fingreto, aŭdinte pri la marĉando, rampis sur la faldoj de la patra vesto ĝis lia ŝultro kaj flustris al li en la orelon:
Patro, vendu min, mi revenos al vi. Tiam la patro vendis lin al la fremduloj por bela peco da oro.
Kie vi volas sidi? ili demandis la knabon. Metu min sur la randon de via ĉapelo, tie mi povos promeni kaj rigardi la ĉirkaŭaĵon; mi ne falos.
Ili plenumis lian deziron, kaj kiam Fingreto adiaŭis la patron, ili foriris.
Mallumiĝis. La knabo diris:
Mallevu min, estas necese.
Restu supre, diris la homo, sur kies kapo li sidis, indiferente estas por mi, ankaŭ la birdoj lasas iafoje ion sur mia ĉapelo.
Ne, ne, diris Fingreto, mi scias, kio estas deca; rapide demetu min.
La fremdulo demetis la ĉapelon kaj sidigis la etulon sur plugokampo ĉe la vojo. Li kuris momenton inter la terbuloj kaj subite englitis en musan truon, kiun li serĉis.
Bonan vesperon, sinjoroj, iru hejmen sen mi, li kriis kaj priridis ilin. Ili alkuris kaj pikis en la truon per bastono, sed vane: Fingreto rampis pli kaj pli profunde; baldaŭ fariĝis tute mallume kaj ili devis reveni koleraj kaj kun malplena sako.
Kiam Fingreto rimarkis, ke ili estas for, li elrampis el la subtera nesto.
Estas danĝere iri sur plugokampo en mallumo, li diris, baldaŭ estas rompita kolo aŭ kruro!
Feliĉe li renkontis malplenan limakan domon.
Benata estu Dio, li diris, ĉi tie mi povas trankvile pasigi la nokton, kaj eniris. Baldaŭ, kiam li estis ekdormonta, li aŭdis interparoladon de du pasantoj. Unu diris:
Kion ni faros por ŝteli la monon kaj arĝenton de la riĉa paroĥestro?
Mi povas diri tion al vi, ekkriis Fingreto.
Kio estis? diris la terurita ŝtelisto, iu parolis, mi aŭdis.
Ili haltis kaj aŭskultis. Fingreto daŭrigis:
Kunprenu min, mi vin helpos.
Kie vi estas?
Serĉu sur la tero kaj atentu, de kie la voĉo venas, li respondis.
Fine la ŝtelistoj trovis lin kaj levis.
Vi malgranda pupo, vi nin helpos? diris ili.
Aŭskultu, mi eniros tra la krado en la kameron de la paroĥestro kaj donos al vi, kion vi deziros.
Bone, ili diris, ni vidos vian kapablon.

Kiam ili venis en la paroĥan domon, Fingreto enrampis en la kameron kaj tuj komencis krii kiel freneza:

Ĉu vi volas havi ĉion, kio estas ĉi tie?
La ŝtelistoj ektimis kaj diris:
Parolu mallaŭte, vi vekos ĉiujn.
Sed Fingreto ŝajnigis, ke li ne komprenas, kaj ripetis:
Kion vi volas, ĉu vi volas havi ĉion, kio estas ĉi tie?
La kuiristino, kiu dormis en apuda ĉambro, aŭdis tion, leviĝis sur la lito kaj aŭskultis. La ŝtelistoj pro timo forkuris, sed kuraĝiĝinte pensis:
La hometo volas moki nin.
Ili revenis kaj flustris al li:
Ĉesu ŝerci kaj donu al ni ion.
Fingreto ekkriis tiel laŭte, kiel li povis:
Mi ja volas doni al vi ĉion, nur etendu la manojn.
La aŭskultanta servistino aŭdis tion tute klare, saltis de la lito kaj kuris al la pordo. La ŝtelistoj forkuris kaj galopis kvazaŭ ĉasataj de la diablo. La kuiristino povis nenion vidi kaj iris eklumigi kandelon. Kiam ŝi revenis kun ĝi, Fingreto ne rimarkite sin kaŝis en la garbejon. La kuiristino serĉis en ĉiuj anguloj kaj, trovinte nenion, revenis en la liton kaj pensis, ke ŝi sonĝis kun malfermitaj okuloj kaj oreloj.
Fingreto vagis en la fojno kaj fine trovis belan lokon por dormo; li intencis bone ripozi ĝis la tagiĝo kaj matene reiri al la gepatroj. Sed alion volis la sorto!
Multe da malfeliĉo kaj malĝojo ekzistas en la mondo! La servistino leviĝis ĉe la matenruĝo por nutri la brutojn. Ŝi iris antaŭ ĉio en la garbejon, prenis fojnon kaj ĝuste tiun, en kiu kuŝis la kompatinda Fingreto. Li dormis tiel profunde, ke li rimarkis nenion kaj vekiĝis nur en la buŝego de bovino, kiu prenis lin kun la fojno.
Ah, Dio, ekkriis li, kiamaniere mi falis en fulejon?, sed baldaŭ li komprenis la situacion. Li bone atentis por ne veni inter la dentojn, kie li estus frakasita, tamen fine li glitis en la stomakon.
Oni forgesis fari fenestrojn en la ĉambreto, li diris, la suno ne lumas ĉi tien, kaj oni ne alportas kandelon.
La loĝejo tute malplaĉis al li kaj plej malagrable estis, ke senĉese venis pli kaj pli multe da fojno tra la pordo kaj la spaco fariĝis pli kaj pli malvasta. Fine terurita li ekkriis plej laŭte:
Ĉesu doni fojnon, ĉesu doni fojnon.
Ĝuste tiam la servistino melkis la bovinon; vidante neniun kaj aŭdante voĉon, la saman voĉon, kiu kriis nokte, la kuiristino tiel ektimis, ke ŝi falis de la seĝeto kaj disverŝis la lakton. Rapide, rapide ŝi kuris al sia sinjoro kaj kriis:
Ah, Dio! sinjoro pastro, la bovino parolas!
Vi freneziĝis, diris la paroĥestro, kaj li mem iris en la stalon por vidi, kio okazas tie. Apenaŭ li metis tie la piedon, Fingreto ree ekkriis:
Ĉesu doni fojnon, ĉesu doni fojnon! Tiam la paroĥestro mem ektimis, pensis, ke diablo ekloĝis en la bovino kaj ordonis buĉi ŝin. Oni buĉis ŝin kaj la stomakon, kie sidis Fingreto, oni ĵetis sur la sterkon. Malfacila afero estis sin liberigi, tamen Fingreto jam sukcesis eligi la kapon, kiam nova malfeliĉo okazis. Malsata lupo alkuris kaj englutis per unu fojo la tutan stomakon. Fingreto ne perdis la kuraĝon.
Eble, li pensis, mi povos trakti kun ĝi, kaj li kriis al ĝi el la ventro:
Kara lupo, mi havas por vi bonan manĝon.
Kie mi trovos ĝin? demandis la lupo.
En tiu kaj tiu domo, vi devas enrampi tra la defluilo, vi trovos tie kukojn, lardon kaj kolbasojn, tiom, kiom vi volos, kaj li montris al li precize la vojon al la gepatra domo.
Li ne bezonis diri tion dufoje al la lupo. La avida besto sin enigis nokte tra la defluilo kaj manĝis en la kamero, ne ŝparante la provizojn. Kiam ĝi satmanĝis, ĝi volis eliri, sed ĝi fariĝis tro dika kaj ne povis eliĝi tra la sama truo. Fingreto atendis tion kaj komencis fari grandan bruon en la ventro de la besto; li kriis kiel freneza.
Silentu, diris la lupo, vi vekos la homojn.
Ne gravas, ne gravas, respondis la etulo, vi satmanĝis, ankaŭ mi volas amuziĝi, kaj rekomencis la kriadon.
Fine liaj gepatroj vekiĝis, kuris al la kamero kaj rigardis internen tra fendo. Vidinte tie la lupon, ili alportis armilojn, li hakilon, ŝi falĉilon.
Staru post mi, diris la kamparano, kiam ili revenis en la kameron, se ĝi ne mortos pro mia bato, tratranĉu al ĝi la ventron.
Fingreto aŭdis la voĉon de la patro kaj ekkriis:
Kara patro, mi estas ĉi tie, mi sidas en la ventro de la lupo.
La patro ĝoje diris:
Dank'al Dio, nia kara infano estas retrovita, kaj li ordonis al la edzino formeti la falĉilon por ne vundi la filon. Poste li levis la hakilon kaj per unu bato sur la kapon mortigis la beston. Ili alportis tondilon kaj tranĉilon, tratranĉis ĝian ventron kaj eltiris la knabon.
Ah, diris la patro, kiel ni ĉagreniĝis pro vi!
Jes, patro, mi multe migris en la mondo; fine, dank'al Dio, mi ree spiras freŝan aeron.
Kie vi estis, filo?
Mi estis en musa truo, en stomako de bovino kaj en ventro de lupo; nun mi restos ĉe vi.
Kaj ni ne vendos vin por la tuta oro de la mondo, diris la gepatroj, karesis kaj kisis sian amatan Fingreton. Ili donis al li manĝaĵon kaj trinkaĵon, kaj mendis por li novajn vestojn, ĉar liaj estis tute eluzitaj dum la vojaĝo.

Fonto[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]