Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Haĉjo kaj Grenjo

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Feliĉa Joĉjo Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Haĉjo kaj Grenjo
Neĝblankulino

Apud granda arbaro vivis malriĉa lignohakisto kun siaj edzino kaj du infanoj; la knabeto estis nomata Haĉjo, la knabino Grenjo. La lignohakisto ne havis multon por dividi kaj manĝi, kaj foje, kiam en la lando ekregis granda kareco, eĉ laĉiutaga pano ekmankis al li. Kiam li vespere meditis pri tio kaj pro ĉagreno sin turnadis en la lito, li ekĝemis kaj diris al sia edzino:
"Kion ni faros? Kiamaniere ni nutros la infanojn, se ni mem havas nenion?"
"Ĉu vi scias," diris la edzino, "ni kondukos morgaŭ frumatene la infanojn en la arbaron en plej densan lokon. Ni ekbruligos fajron por ili, donos al ĉiu pecon da pano, lasos ilin solaj kaj revenos al nia laboro. Ili ne trovos la vojon hejmen kaj ni liberigos nin de ili."
"Ne," diris la edzo, "tion mi ne faros. Mia koro ne permesus al mi lasi la infanojn solaj en la arbaro; sovaĝaj bestoj tuj alkurus kaj disŝirus ilin."
"Malsaĝulo," diris la edzino, "alie ni ĉiuj kvar mortos pro malsato, vi jam povas raboti tabulojn por laĉerkoj."
Ŝi tiel turmentis lin, ke fine li konsentis.
"Domaĝo, kia domaĝo, malfeliĉaj infanoj" diris la lignohakisto.
Ankaŭ la infanoj ne povis ekdormi pro malsato kaj aŭdis, kion la duonpatrino diris al la patro. Grenjo ploris maldolĉajn larmojn kaj diris al Haĉjo:
"Venis nia fino."
"Trankviliĝu Grenjo," respondis Haĉjo, "ne malesperu, ni trovos rimedon."
Kiam la maljunuloj ekdormis, li leviĝis, sin vestis, malfermis la pordeton kaj ŝteliris eksteren. Hele lumis la luno, kaj la blankaj ŝtonetoj, kiuj kuŝis antaŭ la domo, brilis kiel dukatoj. Haĉjo kliniĝis kaj kolektis tiom da ili, kiom povis teni lia poŝo. Poste li revenis en laĉambron kaj diris al Grenjo:
"Timu nenion, kara fratineto, kaj dormu trankvile. Dio ne forlasos nin."
Li ree kuŝiĝis kaj ekdormis. Kiam tagiĝis, jam antaŭ la sunleviĝo la duonpatrino vekis la infanojn:
"Leviĝu, maldiligentuloj, ni iros en la arbaron por alporti lignon."
Ŝi donis al ĉiu peceton da pano: "Jen por la tagmanĝo, sed ne manĝu pli frue, ĉar vi ricevos neniom plu."
Grenjo prenis la panon sub la antaŭtukon, ĉar Haĉjo havis la ŝtonojn en la poŝo. Ĉiuj ekiris en la arbaron. Kiam ili iom iris, Haĉjo haltis, rigardis malantaŭen al la domo kaj poste senĉese sin turnis tien. La patro diris:
"Haĉjo, kial vi tien rigardas kaj restas malantaŭe?Ĉesigu kaj ne forgesu pri viaj piedoj."
"Paĉjo, mi rigardas mian blankan kateton, ĝi sidas sur la tegmento kaj volas diri adiaŭ al mi."
"Malsaĝulo," diris la duonpatrino, "tio ne estas via kateto, tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon."
Sed Haĉjo ne adiaŭis la kateton, li ĵetis la blankajn ŝtonetojn ĉiam po unu sur la vojon.
Kiam ili venis en la mezon de la arbaro, la patro diris:
"Kolektu lignon, infanoj, mi ekbruligos fajron, estas malvarmege."
Haĉjo kaj Grenjo alportis vergaĵon, tutan monteton daĝi. Oni ekbruligis ĝin, kaj kiam la flamoj alte brulis, la duonpatrino diris:
"Kuŝiĝu, infanoj, apud la fajro kaj ripozu. Ni iros en la arbaron haki. Kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin."
Haĉjo kaj Grenjo sidis apud la fajro kaj tagmeze manĝisĉiu sian pecon da pano. La infanoj pensis, ke la patro estas proksima, ĉar ili aŭdis batojn de la hakilo. Sed tio ne estis hakilo, ĝi estis branĉo, kiun li ligis al seka arbo kaj kiun la vento ĵetadis en ĉiujn flankojn.
Ili sidis tiel longe, fine iliaj okuloj fermiĝis pro laciĝo kaj ili ekdormis. Kiam ili vekiĝis, estis jam malluma nokto. Grenjo komencis plori kaj diris:
"Kiel ni eliros el la arbaro!" Haĉjo konsolisŝin:
"Atendu momenton, la luno leviĝos kaj ni trovos la vojon." Kiam leviĝis la plena luno, Haĉjo prenis Grenjon per la mano kaj iris serĉante la ŝtonetojn, kiuj brilis kiel novaj arĝentaj moneroj kaj montris al ili la vojon. Ili iris la tutan nokton kaj ĉe tagiĝo venis al la patra domo. Ili frapis la pordon kaj kiam la duonpatrino ilin vidis, ŝi diris:
"Malbonaj infanoj, kial vi tiel longe dormis en la arbaro. Ni pensis, ke vi tute ne revenos".
Sed la patro ĝojis, ĉar la konscienco riproĉis lin, ke li lasis ilin solaj.
Post ne multe da tempo la mizero revenis en la domon kaj la infanoj nokte aŭdis, kiel la patrino parolas en la lito al la patro:
"Ĉio jam estas konsumita, ni havas ankoraŭ duonon da panbulo, kaj poste... finita estas la kanto. Ni devas liberiĝi de la infanoj, ni kondukos ilin pli profunde en la arbaron, por ke ili ne retrovu la vojon; ne ekzistas alia savo por ni."
Granda pezo ekpremegis la koron de la patro kaj li diris:
"Pli bone estus, se vi dividus kun la infanoj vian lastan peceton."
Sed ŝi ne volis aŭskulti kaj riproĉis lin:
"kiu diris "a", devas diri ankaŭ "b"; ĉar li cedis la unuan fojon, li devas cedi ankaŭ nun."
La infanoj ne dormis kaj aŭdis la interparoladon. Kiam la gepatroj ekdormis, Haĉjo leviĝis, volis iri eksteren kaj kolekti ŝtonetojn, kiel antaŭe, sed la patrinoŝlosis la pordon kaj li ne povis eliri. Li konsolis la fratineton kaj diris:
"Ne ploru, Grenjo, kaj dormu trankvile. Dio helpos nin."
Frumatene la patrino venis kaj vekis la infanojn. Ili ricevis po peco da pano, sed ĝi estis ankoraŭ pli malgranda ol la unuan fojon. Sur la vojo en la arbaron Joĉĵo dispecigisĝin en la poŝo, ofte haltis kaj ĵetis peceton teren.
"Haĉjo, kial vi haltas," diris la patro, "iru vian vojon."
"Mi rigardas al mia kolombeto, kiu sidas sur la tegmento kaj volas diri adiaŭ al mi," respondis Haĉjo.
"Malsaĝulo," diris la patrino, "tio ne estas via kolombeto, tio estas la matena suno, kiu lumigas la kamentubon."
Dume Haĉjo ĵetis ĉiujn pecetojn unu post la alia sur la vojon.
La duonpatrino kondukis ilin ankoraŭ pli profunde en la arbaron, kie ili estis neniam dum sia tuta vivo. Ree oni ekbruligis grandan fajron, kaj la patrino diris:
"Sidu ĉi tie, infanoj, kaj kiam vi estos lacaj, vi iom dormu: ni iros en la arbaron haki lignon, kaj vespere, kiam ni finos la laboron, ni revenos kaj kunprenos vin."
Tagmeze Grenjo dividis sian panon kun Haĉjo, kiu disŝutis sian pecon sur la vojon. Poste ili ekdormis kaj vespero pasis, sed neniu venis al la malfeliĉaj infanoj. Ili vekiĝis nur en malluma nokto kaj Haĉjo konsolis la fratineton per la vortoj:
"Atendu, Grenjo, kiam la luno leviĝos, ni vidos la panajn pecetojn; ili montros al ni la vojon hejmen."
Kiam aperis la luno, ili ekiris, sed ili ne trovis la pecetojn,ĉar la miloj da birdoj, kiuj flugas en la arbaro kaj super la kampoj, manĝis la panon. Haĉjo diris al Grenjo:
"Ne timu, ni retrovos la vojon," sed ili ne trovis ĝin.
Ili iris la tutan nokton kaj la tutan tagon de la mateno ĝis la vespero, sed ne eliris el la arbaro. Ili estis tre malsataj,ĉar ili manĝis nur kelke da beroj, kiujn ili trovis sur la tero. Ili estis tiel lacaj, ke la piedoj ne volis plu porti ilin; ili kuŝiĝis sub arbo kaj ekdormis.
Estis jam la tria mateno de la tempo, kiam ili forlasis la patran domon. Ili ree ekiris antaŭen, sed la arbaro estis pli kaj pli densa. Ili estus pereintaj sen helpo, kiu venis al ili.

Tagmeze ili ekvidis sur branĉo belan neĝeblankan birdeton, kiu tiel bele kantis, ke la infanoj haltis kaj aŭskultis. Kiam ĝi finis, ĝi eksvingis la flugilojn kaj flugis antaŭ la infanoj. Ili iris post ĝi, ĝis ili venis al dometo.
La birdo sidiĝis sur la tegmento. La infanoj proksimiĝis kaj rimarkis, ke la domo estas konstruita el pano kaj kovrita per kukoj; la fenestroj estis el hela sukero.

"Jen bona vespermanĝo por ni," diris Haĉjo. "Mi manĝos pecon el tegmento kaj vi, Grenjo, provu la fenestron,ĝi estas dolĉa."
Haĉjo etendis la manon kaj derompis peceton de la tegmento, Grenjo stariĝis antaŭ la fenestro kaj mordetis la vitron. Subite voĉo el la domo ekkriis:

"Mi aŭdas mi krak' krak' mordeton,

kiu manĝas la dometon?"
La infanoj respondis:
"La vento per sia flugilo,

la vento, ĉiela la filo."


Kaj ili manĝis senĝene. Haĉjo, kiu trovis la tegmenton tre bongusta, deŝiris grandan pecon, Grenjo elpuŝis tutan rondan fenestran vitron kaj manĝis ĝin kun apetito. Subite la pordo malfermiĝis kaj virino, maljuna kiel la mondo, apogante sin sur lambastono, eliris el la domo. Haĉjo kaj Grenjo tiel ektimis, ke ili ellasis el la manoj, kion ili tenis en ili. La maljunulino balancis la kapon kaj diris:
"Karaj infanoj, kiu alkondukis vin ĉi tien? Eniru kaj restuĉe mi sentime."
Ŝi prenis la infanojn per la mano kaj kondukis ilin en la dometon. Bona manĝaĵo estis tie preparita: lakto, dolĉaj kukoj, pomoj kaj nuksoj. Poste oni sternis blankan litaĵon; Haĉjo kaj Grenjo kuŝiĝis en du litoj kaj pensis, ke ili estas en la ĉielo.
La maljunulino nur ŝajnigis bonecon. Ŝi estis malica sorĉistino, kiu embuskis al infanoj kaj konstruis la panan domon por logi ilin. Ĉiun infanon, kiun ŝi kaptis,ŝi mortigis, kuiris kaj manĝis. Tio estis ŝia festo. La sorĉistinoj havas ruĝajn okulojn kaj ne povas vidi malproksimen, sed ili havas senteman flaradon, kiel la bestoj, kaj sentas, kiam la homoj venas. Kiam Haĉjo kaj Grenjo proksimiĝis, ŝi malice ekridis kaj diris:
"Ili jam estas miaj. Ili ne forkuros, ne, ne!"
Frumatene, antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam estis sur la piedoj kaj rigardante la belajn rozvangajn infanojn en la litoj, ŝi murmuris al si:
"Bongusta peceto!"
Ŝi kaptis Haĉjon per siaj sekaj manoj, forportis lin en malgrandan stalon kaj fermis la kradpordon. Neniel efikis liaj krioj. Poste ŝi iris al Grenjo, skuis ŝin kaj kriis:
"Leviĝu! Alportu akvon kaj kuiru ion bonan por via frato. Li sidas en la stalo kaj devas grasiĝi. Kiam li estos grasa, mi lin manĝos."
Grenjo maldolĉe ploris, sed vane; ŝi devis fari, kion postulis la sorĉistino.
Oni kuiris por Haĉjo plej bonan manĝaĵon, sed Grenjo ricevis ĉiam nur kankrajn konkojn. Ĉiumatene la maljunulino iris en la stalon kaj diris:
"Haĉjo, etendu la fingrojn, por ke mi palpu, ĉu vi jam estas grasa."
Sed Haĉjo etendis al ŝi osteton, kaj la maljunulino, kiu havis malklaran vidon, ne rimarkis tion kaj pensis, ke ĝi estas la fingro de Haĉjo. Ŝi miris, ke li tute ne grasiĝas.
Pasis kvar semajnoj, kaj Haĉjo ĉiam restis malgrasa; la maljunulino malpacienciĝis kaj ne volis plu atendi:
"Grenjo, Grenjo," ŝi kriis, "rapide alportu akvon, morgaŭ mi buĉos Haĉjon, ĉu li estos grasa aŭ ne."
Ah, kiel ĝemis la malfeliĉa fratineto, kiam ŝi devis porti akvon, kaj kiel fluis la larmoj sur ŝiaj vangoj.
"Dio nia," ploris ŝi, "kial la sovaĝaj bestoj ne disŝiris nin en la arbaro! Ni estus mortintaj kune."
"Fermu la buŝon!" diris la sorĉistino, "nenio helpos vin."
En la sekvinta mateno Grenjo devis pendigi kaldronon kun akvo kaj ekbruligi sub ĝi fajron.
"Antaŭe ni bakos panon," diris la maljunulino, "mi jam varmegigis la fornon kaj knedis la paston."
Ŝi alpuŝis la malfeliĉan Grenjon al la forno, el kiu jam eliĝis flamoj.
"Enrampu," diris la maljunulino, "kaj rigardu, ĉu oni jam povas enŝovi la panon!"
Se la knabineto farus ĝin, la sorĉistino fermus la fornon por manĝi poste la bakitan infanon. Sed Grenjo komprenisŝiajn pensojn kaj diris:
"Mi ne scias, kiel tion fari."
"Malsaĝa ansero," diris la krimulino, "la truo estas granda; mi mem povus eniri," kaj ŝi metis la kapon en la fornon. Grenjo per forta puŝo enigis ŝin profunde kaj riglis la feran pordon. Terure kriegis la sorĉistino, sed Grenjo forkuris kaj la sendia sorĉistino mizere pereis.
Grenjo kuris rekte kiel sago al Haĉjo, malfermis la stalon kaj ekkriis:
"Haĉjo, ni estas liberaj, la maljuna sorĉistino ne vivas plu!"
Haĉjo elsaltis kiel birdo el kaĝo, kiam oni malfermas al ĝi la pordon. Kiel ĝojis la infanoj,ĉirkaŭprenis kaj kisis unu la alian, kiel ili saltis! Nun ili ne bezonis timi, ili iris en la domon, kie en ĉiuj anguloj staris kestoj plenaj de perloj kaj multekostaj ŝtonoj.
"Ili estas ankoraŭ pli belaj ol ŝtonetoj," diris Haĉjo kaj plenigis siajn poŝojn. Ankaŭ Grenjo volis alporti ion hejmen kaj plenigis sian antaŭtukon.
"Sed nun ni iru for de ĉi tie por eliri el la sorĉarbaro."
Ili iris kelkajn horojn kaj venis al granda akvujo.
"Ni ne povas transiri," diris Haĉjo, "mi ne vidas ponton."
"Nek ŝipeton," respondis Grenjo, "sed jen naĝas blanka anaso, mi petos, ke ŝi helpu nin."
Ŝi vokis:

"Mankas ponto, ho anaso,
Savu nin el embaraso!"


La anaso proksimiĝis, Haĉjo sidiĝis sur ĝin kaj petis la fratineton sidiĝi apud li.
"Ne," respondis Grenjo, "tro peze estos por la anaseto;ĝi transportos nin unu post la alia."
La bona besteto tion faris kaj la infanoj transveturis feliĉe. Kiam ili iris iom da tempo, la arbaro ŝajnis al ili pli kaj pli konata, kaj fine ili ekvidis de malproksime la patran domon. Ili ekkuris galope, sin ĵetis en la ĉambron kaj falis sur la patran bruston. De la tempo, kiam la lignohakisto forlasis la infanojn en la arbaro, li ne ĝuis eĉ unu trankvilan tagon; la duonpatrino mortis. Grenjo malplenigis sian antaŭtukon kaj la disŝutitaj perloj kaj multekostajŝtonoj saltis en la ĉambro; Haĉjo ĵetis el sia poŝo unu plenmanon post alia. La mizero finiĝis kaj iliĝoje vivis kune.

Finita estas la fabelo,

jen muso kuras en bela felo;
kaptu ĝin en sakon

kaj el la felo faru jakon.


Fonto[redakti]