Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Kamarado Gaja

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maljuna avo kaj nepo Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Kamarado Gaja
Doktoro Ĉioscia


Estis iam granda milito, kaj post la milito multe da soldatoj estis eksigitaj. Kamarado Gaja ankaŭ ricevis eksigon kaj krom ĝi nur malgrandan soldatan panbulon kaj kvar groŝojn; kun ĉi tio li ekmigris. Sankta Petro sidis ĉe la vojo, kiel malriĉa almozulo, kaj kiam Kamarado Gaja venis tien, li petis de li almozon. Kamarado Gaja respondis:

Kara almozulo, kion mi povas doni al vi? Mi estis soldato kaj ricevis la eksigon. Mi havas nur malgrandan panbulon kaj kvar groŝojn; kiam mi manĝos ilin, mi devos almozpeti kiel vi. Tamen mi donos iom al vi.

Li dividis la panon en kvar partojn, kaj donis al Sankta Petro unu pecon kaj unu groŝon. Sankta Petro dankis, aliformigis sin kaj ree kiel almozulo eksidis ĉe la vojo. Kiam la soldato venis tien, la sanktulo kiel antaŭe petis de li almozon. Kamarado Gaja ripetis siajn vortojn kaj ree donis al li kvaronon da pano kaj unu groŝon. Sankta Petro dankis kaj foriris. Trian fojon li aliformigis sin kaj kiel almozulo alparolis la soldaton. Kamarado Gaja donis al li la trian kvaronon kaj la trian groŝon. Sankta Petro dankis kaj Kamarado Gaja iris kun la lasta peco da pano kaj la lasta groŝo en gastejon, manĝis la panon kaj mendis al si bieron por la groŝo. Regalinte sin li daŭrigis la vojon. Sankta Petro aliformigis sin eksigita soldato, iris renkonte al li kaj diris:

Bonan tagon, kamarado, ĉu vi ne povas doni al mi pecon da pano kaj groŝon por biero?

Kie mi prenos ilin, respondis Kamarado Gaja, mi ricevis eksigon kaj krom ĝi nur panbulon kaj kvar groŝojn. Mi renkontis sur la vojo tri almozulojn kaj donis al ĉiu kvaronon da bulo kaj unu groŝon. La lastan kvaronon mi manĝis en gastejo kaj por la lasta groŝo mi trinkis bieron. Nun mi estas sen ŝarĝo kaj se vi ankaŭ havas nenion, ni povas kune almozpeti.

Ne, respondis Sankta Petro, ni ne bezonas tion fari, mi iom konas la kuracarton kaj mi povas perlabori tiom, kiom mi bezonas.

Mi ne posedas tiajn konojn, diris Kamarado Gaja, mi devos do almozpeti sola.

Iru kun mi, diris Sankta Petro, se mi ion enspezos, vi ĉiam ricevos la duonon.

Tio plaĉas al mi, diris Kamarado Gaja. Ili ekmigris kune. Ili venis al kamparana domo kaj aŭdis interne ĝemojn kaj kriojn. Ili eniris: tie kuŝis viro sur la lito de morto kaj agoniis, lia edzino laŭte ploregis.

Ĉesu krii kaj plori, diris Sankta Petro, mi resanigos vian edzon.

Li prenis pomadon el la poŝo kaj tuj resanigis la malsanulon, kiu leviĝis en bona farto. La geedzoj tre ekĝojis kaj demandis:

Kiel ni povus rekompenci vin? Kion vi deziras? Sankta Petro volis preni nenion, kaj ju pli ili insistis, des pli kategorie li rifuzis. Sed Kamarado Gaja tuŝegis lin per la kubuto kaj ripetis:

Prenu ion, ni ja bezonas.

Fine la virino alportis ŝafidon kaj diris al Sankta Petro, ke li devas akcepti ĝin, sed li ne volis. Kamarado Gaja ree tuŝegis lin kaj diris:

Prenu almenaŭ tion, malsaĝulo, ni ja bezonas.

Sankta Petro tiam diris:

Jes, la ŝafidon mi prenos, sed mi ne portos ĝin: se vi ĝin deziras, vi devas ĝin porti.

Volonte, diris Kamarado Gaja, mi portos ĝin, kaj prenis ĝin sur la ŝultron. Ili venis en arbaron; peza estis la ŝafido, Kamarado Gaja eksentis malsaton kaj diris al Sankta Petro:

Jen bela loko; ĉi tie ni povus kuiri la ŝafidon kaj manĝi.

Bone, respondis Sankta Petro, sed mi ne scias kuiri; se vi volas kuiri, jen estas kaldrono, mi dume promenos en la arbaro. Sed ne komencu manĝi antaŭ mia reveno, mi ne malfruos.

Iru, diris Kamarado Gaja, mi konas la kuirarton, la manĝaĵo estos preta.

Sankta Petro foriris, kaj Kamarado Gaja buĉis la ŝafidon, ekbruligis fajron, ĵetis la viandon en la kaldronon kaj kuiris. La ŝafido jam estis kuirita, sed la apostolo ankoraŭ ne revenis. Kamarado Gaja prenis ĝin el la kaldrono, distranĉis kaj trovis la koron.

Tio estas plej bongusta, li diris, gustumis kaj fine manĝis tutan. Kiam Sankta Petro revenis, li diris:

Vi povas manĝi la tutan ŝafidon, mi deziras nur la koron, donu ĝin al mi.

Kamarado Gaja prenis tranĉilon kaj forkon kaj ŝajnigis, ke li serĉas la koron en la viando, sed ne povas trovi; fine li diris mallonge:

Ne estas koro.

Kie ĝi estas? diris la apostolo.

Mi ne scias, respondis Kamarado Gaja, sed kiaj malsaĝuloj ni estas ambaŭ, ni serĉas la koron kaj tute forgesas, ke la ŝafidoj ne havas ĝin!

Novaĵo, novaĵo! diris Sankta Petro, ĉiu besto ja havas koron, kial do ne havus ĝin la ŝafido?

Ne, certe, kamarado, la ŝafido ne havas koron. Pripensu kaj vi rememoros, ke ĝi vere ne havas.

Bone, diris Sankta Petro, se mankas la koro mi volas nenion, manĝu sola la tutan ŝafidon.

Mi prenos en la tornistron, io restos, diris Kamarado Gaja, manĝis duonon da ŝafido kaj metis la reston en la tornistron.

Ili ekiris antaŭen. Sankta Petro faris, ke granda akvo disfluis sur la vojo, kiun ili devis transpasi.

Sankta Petro diris:

Iru vi unua.

Ne, respondis Kamarado Gaja, iru vi unua, kaj pensis:

Se la akvo estos por li tro profunda, mi ne iros.

Sankta Petro transiris, kaj la akvo atingis nur liajn genuojn. Kamarado Gaja tiam sekvis lin, sed la akvo leviĝis kaj atingis lian kolon; li ekkriis:

Kamarado, helpu min.

Sankta Petro diris:

Ĉu vi konfesos, ke vi manĝis la koron de la ŝafido?

Ne, li respondis, mi ne manĝis ĝin.

La akvo fariĝis ankoraŭ pli alta kaj atingis lian buŝon.

Helpu min, kamarado kriis la soldato.

Sankta Petro ree demandis:

Ĉu vi konfesos, ke vi manĝis la koron de la ŝafido?

Ne, li respondis, mi ne manĝis ĝin.

Sankta Petro ne volis lasi lin droni, ordonis al la akvo malleviĝi kaj helpis lin transiri.

Ili daŭrigis la vojon kaj venis en regnon, kie ili eksciis, ke la princino estas morte malsana.

Jen, kamarado, ekkriis la soldato al sankta Petro, okazo por ni; se ni resanigos ŝin, ni ne bezonos plu zorgi pri nia estonteco.

Sankta Petro ne iris sufiĉe rapide por li kaj li diris:

Movu pli rapide la piedojn, por ke ni venu ĝustatempe.

Sankta Petro iris pli kaj pli malrapide malgraŭ la puŝoj de Kamarado Gaja, kaj fine ili eksciis ke la princino jam mortis.
La soldato diris:

Jen la sekvo de via dormanta paŝado.

Silentu, respondis Sankta Petro, mi povas ne nur sanigi la malsanulojn, sed ankaŭ revivigi mortintojn.

Se tiel estas, mi ne riproĉas vin, sed vi devas postuli almenaŭ duonon da regno.

Ili iris en la palacon, en kiu regis granda funebro. Sankta Petro diris al la reĝo, ke li revivigos la princinon. Oni kondukis lin al ŝi, kaj li diris:

Alportu al mi kaldronon kun akvo.

Kiam oni tion alportis, li petis ĉiujn eliri el la ĉambro, nur Kamarado Gaja devis resti kun li. Poste li fortranĉis ĉiujn membrojn de la mortintino kaj ĵetis ilin en la akvon, ekbruligis fajron sub la kaldrono kaj kuiris ilin. Kiam la tuta viando defalis de la ostoj, li elprenis la belajn blankajn ostojn sur tablon kaj kunmetis laŭ natura ordo. Farinte tion, li diris trifoje:

En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, leviĝu.

Ĉe la tria diro la princino leviĝis vivanta, sana kaj bela. La reĝo ekstreme ĝojis kaj diris al Sankta Petro:

Postulu rekompencon! Eĉ se ĝi estus duono da regno, vi ricevos ĝin.

Sankta Petro respondis:

Mi postulas nenion.

Kia malsaĝulo, pensis Kamarado Gaja, tuŝegis la apostolon kaj diris:

Ne estu tiel malsaĝa; vi volas nenion, sed mi ion bezonas.

Sed sankta Petro volis akcepti nenion. La reĝo vidante, ke la alia volonte akceptus ion, ordonis al la trezoristo plenigi per oro la tornistron de la soldato.

La kamaradoj foriris. Kiam ili venis en arbaron, Sankta Petro diris al Kamarado Gaja:

Nun ni dividu la oron.

Bone, diris la soldato, ni dividu.

Sankta Petro dividis la oron en tri partojn. Kamarado Gaja pensis:

Ĉu li freneziĝis? Li faris tri partojn, kaj ni estas du.

Sankta Petro diris:

Mi precize dividis: unu parto por mi, unu parto por vi, kaj unu parto por tiu, kiu manĝis la koron de la ŝafido!

Mi ĝin manĝis, diris Kamarado Gaja kaj rapide enpoŝigis la oron. Vi povas kredi al mi.

Ne eble, diris Sankta Petro, la ŝafido ja ne havas koron.

Kion vi babilas, kamarado! La ŝafido ja havas koron kiel ĉiu besto, kial ĝi sola ne posedus ĝin?

Sufiĉe, diris Sankta Petro, konservu la oron, sed mi ne volas plu esti kun vi, mi iros sola.

Kiel vi volas, amiko, respondis la soldato, fartu bone.

Sankta Petro iris alian vojon kaj Kamarado Gaja pensis:

Bone estas, ke li foriris, li estas ia strangulo.

Nun li havis sufiĉe da mono, sed li ne sciis uzi ĝin, malŝparis, donacis kaj baldaŭ li havis plu nenion. Li venis en landon, kie li aŭdis, ke la princino mortis.

Bonega okazo por mi, li pensis, mi revivigos ŝin kaj postulos belan rekompencon.

Li iris al la reĝo kaj diris, ke li povas revivigi la knabinon. La reĝo estis aŭdinta, ke eksigita soldato migras en la mondo kaj revivigas la mortintojn, kaj pensis ke Kamarado Gaja estas tiu homo, sed li ne fidis al li. Li do kunvokis siajn konsilistojn kaj demandis, kion fari. Ili diris, ke oni povas provi, la princino ja estas senviva. Kamarado Gaja postulis kaldronon kun akvo, petis, ke ĉiuj foriru, fortranĉis la membrojn, ĵetis en la akvon, same kiel faris Sankta Petro. La akvo ekbolis, la viando defalis. Li elprenis la ostojn kaj metis ilin sur la tablo; sed li ne konis la naturan ordon kaj miksis ilin. Poste li diris trifoje:

En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, leviĝu, sed la ostoj ne moviĝis. Li ripetis la vortojn trifoje, sed vane.

Leviĝu, knabino, li kriis, leviĝu, alie vi bedaŭros.

Kiam li diris tion, subite aperis Sankta Petro tra la fenestro, same kiel antaŭe kiel eksigita soldato, kaj diris:

Sendia homo, kion vi faras? Ĉu la mortintino povas leviĝi, se vi senorde kunĵetis la ostojn?

Frateto, mi faris, kiel mi sciis, respondis Kamarado Gaja.

Ĉi tiun fojon mi helpos vin en la malfeliĉo, sed mi avertas vin, ke ve al vi, se vi ankoraŭ unu fojon entreprenos ion tian; postulu nenion kaj akceptu nenion de la reĝo.

Sankta Petro kunmetis la ostojn laŭ ĝusta ordo, diris trifoje:

En la nomo de Sankta Triopo, mortintino, leviĝu, kaj la princino leviĝis, sana kaj bela kiel antaŭe. Sankta Petro eliris tra la fenestro. Kamarado Gaja ĝojis, ke ĉio bone pasis, sed koleris, ke li povas nenion akcepti.

Kia kapricema homo, li pensis, kion li donas per unu mano, tion li reprenas per la alia, tute sensence.

La reĝo volis doni al la soldato ĉion, kion li postulos, sed la avidulo devis rifuzi; tamen per aludoj kaj ruzoj li sukcesis komprenigi, ke oni plenigu lian tornistron per oro, kaj foriris kun ĝi. Ĉe la pordego li renkontis Sanktan Petron, kiu diris:

Jen kia homo vi estas: mi malpermesis al vi akcepti ion, kaj nun via tornistro estas plena de oro.

Mi estas senkulpa, respondis Kamarado Gaja, oni metis ĝin malgraŭ mia rifuzo.

Mi ripetas al vi: ne entreprenu duafoje tian aferon, alie ve al vi.

Ne timu, amiko, nun mi havas oron kaj ne intencas plu lavi ostojn.

Ne por longe sufiĉos al vi la oro! diris Sankta Petro, sed por ke vi ne iradu malpermesitajn vojojn, mi donos al via tornistro jenan povon: ĉion kion vi deziros havi en ĝi, vi trovos tie. Adiaŭ, vi neniam plu vidos min.

Dio benu vin, diris Kamarado Gaja kaj pensis:

Mi estas kontenta, ke vi foriras, strangulo; certe mi ne sekvos vin.

Li tute forgesis pri la povo, kiun ricevis lia tornistro. Kamarado Gaja, ekmigris kun sia oro kaj baldaŭ malŝpare perdis ĉion, kiel la unuan fojon. Kiam restis al li nur kvar groŝoj, li venis al gastejo kaj pensis:

Mi devas liberiĝi de la mono.

Li eniris kaj mendis vinon por tri groŝoj kaj panon por unu. Kiam li tie sidis kaj trinkis, lian nazon atingis la odoro de rostitaj anseroj. Kamarado Gaja ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis, ke la mastro havas du rostitajn anserojn en la forno.

Tiam li rememoris la diron de la kamarado, ke ĉion kion li deziros havi en la tornistro, li trovos tie.

Mi provos nun kun la anseroj.

Li eliris kaj antaŭ la pordo diris:

Mi deziras havi en la tornistro la du rostitajn anserojn el la forno.

Dirinte tion, li malfermis la tornistron kaj enrigardis internen: tie kuŝis la anseroj.

Bonege, li diris, nun mi ne bezonas plu zorgi pri mia estonteco, iris sur herbejon kaj elprenis la rostaĵon. Kiam li manĝis kun plej granda apetito, venis du metiistoj kaj rigardis per avidaj okuloj la anseron, kiu ne estis ankoraŭ tuŝita. Kamarado Gaja pensis:

Unu sufiĉas por mi, alvokis la du metiistojn kaj diris:

Prenu la anseron kaj manĝu por mia sano.

Ili dankis, iris en la gastejon kaj mendis duonbotelon da vino kaj panon. Ili komencis manĝi la rostaĵon. La mastrino vidis ĉion kaj diris al la edzo:

La du manĝas anseron; rigardu en la fornon, ĉu ne mankas unu el la niaj.

La mastro kuris al la forno, ĝi estis malplena:

Vi ŝtelistoj, vi volas malkare manĝi anserojn! Pagu tuj, alie mi tiel regalos vin, ke vi perdos la apetiton.

La du diris:

Ni ne estas ŝtelistoj, eksigita soldato donacis al ni la anseron sur la herbejo.

Vane vi penas min trompi; la soldato, vere, estis ĉi tie, sed mi observis lin, li eliris preninte nenion: vi estas la ŝtelintoj, vi devas pagi.

Ĉar ili ne povis pagi, li elpelis ilin per bastonaj batoj.

Kamarado Gaja iris sian vojon kaj venis en lokon, kie staris belega palaco kaj ne malproksime de ĝi malbona gastejo. Li iris en la gastejon por pasigi tie la nokton, sed la mastro rifuzis akcepti lin:

Ne estas plu libera loko, la domo estas plena de eminentaj gastoj.

Mirigas min, diris Kamarado Gaja, ke ili venas al vi kaj ne iras en la belegan palacon.

Jes, respondis la mastro, neniu kuraĝas dormi tie; kiu provis, ne revenis vivanta.

Se aliaj provis, diris Kamarado Gaja, mi ankaŭ provos.

Ne faru tion, diris la mastro, vi riskas la vivon.

Mi ne kredas, diris Kamarado Gaja, donu nur al mi la ŝlosilojn kaj bonan manĝaĵon kaj trinkaĵon.

La mastro donis al li la ŝlosilojn, manĝaĵon kaj trinkaĵon. La soldato iris en la palacon, bone manĝis kaj trinkis; fine li volis dormi kaj ekkuŝis sur la planko, ĉar nenie estis lito. Baldaŭ li ekdormis, sed nokte granda bruo vekis lin. Li frotis la okulojn kaj ekvidis naŭ malbelajn diablojn, kiuj rondire dancis ĉirkaŭ li. Kamarado Gaja diris:

Dancu, kiel longe vi volas, sed ne proksimiĝu al mi.

Sed la diabloj venis pli kaj pli proksime kaj preskaŭ surpaŝis lian vizaĝon per siaj abomenaj piedoj.

Kvietiĝu, diablaj monstroj, li kriis, sed ili estis pli kaj pli trudemaj. Kamarado Gaja ekkoleris kaj diris:

Tuj mi kvietigos vin, prenis seĝan piedon kaj komencis bati la diablojn. Sed naŭ diabloj estas tro multe kontraŭ unu soldato: kiam li batis la antaŭajn, la aliaj atakis lin malantaŭe kaj tiris liajn harojn.

Sufiĉe, diabla bando, atendu iomete: ĉiuj naŭ en la tornistron!

Tuj ĉiuj estis tie, li fermis la tornistron kaj ĵetis en angulon. Ĉio eksilentis, Kamarado Gaja ree ekdormis kaj dormis ĝis la tagiĝo. Lia gastejmastro kun la nobelulo, al kiu apartenis la palaco, venis por ekscii, kiel li sukcesis. Kiam ili vidis lin sana kaj vigla, ili ekmiris kaj demandis:

Ĉu la spiritoj ne atakis vin?

Jes, respondis Kamarado Gaja, mi havas ilin ĉiujn naŭ en mia tornistro. Vi povas tute trankvile loĝi en la palaco, neniu el ili venos plu!

La nobelulo dankis lin, riĉe rekompencis kaj proponis al li oficon ĉe si, promesante zorgi pri li ĝis lia morto.

Ne, respondis la soldato, mi kutimis migri, mi iros mian vojon.

Kamarado Gaja foriris, venis en forĝejon, metis la tornistron kun la diabloj sur la amboson kaj petis la majstron kaj liajn helpantojn, ke ili martelu. Ili batis fortege per grandaj marteloj, la diabloj kriis kiel frenezaj. Kiam li malfermis la tornistron, ok diabloj estis senvivaj, unu kiu sidis en faldo, vivis ankoraŭ, elsaltis kaj forkuris en la inferon.

Kamarado Gaja longe ankoraŭ migris en la mondo, kaj kiu scius pri tio, povus rakonti multon. Fine li maljuniĝis kaj ekpensis pri morto. Li iris al ermito, kiu estis konata kiel piulo, kaj diris al li:

Jam tedis min la migrado, mi dezirus iri en la ĉielan regnon.

La ermito respondis:

Ekzistas du vojoj: unu estas larĝa kaj agrabla, kaj kondukas al la infero, la alia estas mallarĝa kaj malfacila, kaj kondukas al la ĉielo.

Mi estus malsaĝulo, pensis Kamarado Gaja, se mi elektus la mallarĝan kaj malfacilan vojon.

Li ekiris la larĝan kaj agrablan vojon kaj venis fine al granda nigra pordego; ĝi estis la pordego de la infero.

Kamarado Gaja frapis, kaj la pordisto elrigardis, kiu venis. Ekvidinte la soldaton, li ektimis, ĉar li estis la naŭa diablo, kiu forkuris kun blua okulo el la tornistro. Li rapide riglis la pordegon, kuris al la estro de la diabloj kaj diris:

Ĉe la pordo staras viro kun tornistro kaj volas eniri, sed ne enlasu lin, mi vin petegas, alie se li ekdeziros, li havos la tutan inferon en la tornistro. Foje li terure martelis min tie.

Oni malakceptis Kamaradon Gajan kaj diris, ke li foriru.

Se oni ne akceptas min ĉi tie, li pensis, eble mi trovos rifuĝejon en la ĉielo, mi ja devas ie resti.

Li reiris, marŝis ĝis la pordego de la ĉielo kaj ekfrapis. Sankta Petro ĝuste tiam sidis kiel pordisto; Kamarado Gaja rekonis lin kaj pensis:

Ĉi tie vi trovis malnovan amikon, ĉi tie vi pli bone sukcesos.

Sankta Petro demandis:

Ĉu vi volas eniri en la ĉielon?

Enlasu min, kamarado, mi ja devas resti ie; oni ne akceptis min en la inferon, mi venis ĉi tien.

Ne, diris Sankta Petro, vi ne eniros.

Se vi ne volas enlasi min, reprenu vian tornistron, mi ne deziras havi ion de vi, diris Kamarado Gaja.

Donu ĝin, diris Sankta Petro. La soldato donis la tornistron tra la krado. Sankta Petro prenis ĝin kaj pendigis ĉe sia seĝo.

Kamarado Gaja diris:

Nun mi mem volas esti en la tornistro.

En la sama momento li estis tie kaj Sankta Petro devis permesi al li resti tie.

Fonto[redakti]