Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/La kuraĝa tajloreto

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Fidela Johano Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
La Kuraĝa Tajloreto
La maljunulino Holle


Tajloreto sidis en somera mateno sur sia tablo ĉe la fenestro kaj ĝoje kudris per ĉiuj fortoj. Li ekvidis virinon, kiu pasis la straton kaj kriis:
Bona marmelado malkara! Bona marmelado malkara!
Tio sonis agrable en la oreloj de la tajloreto, li elrigardis tra la fenestro kaj vokis:
Ĉi tien, ĉi tie vi trovos aĉetanton.
La virino suriris la trian etaĝon kun sia peza korbo al la tajloreto kaj devis dismeti antaŭ li ĉiujn siajn potojn. Li rigardis ĉiujn, levis al la nazo kaj fine diris:
Ĉi tiu marmelado ŝajnas al mi bona, pesu al mi du uncojn, eĉ ĝis duono da funto, se vi volas.
La virino, kiu esperis vendi multe, donis al li, kion li postulis, kaj foriris kolere murmurante.
Nun benu Dio la marmeladon kaj donu al mi sanon kaj fortojn, ekkriis la tajloreto, prenis panon el la ŝranko, tranĉis pecon tra la tuta bulo kaj surŝmiris la marmeladon. Li metis la pecon apud si, daŭrigis la kudradon kaj pro ĝojo faris pli kaj pli grandajn stebojn. Dume la odoro de la dolĉa marmelado leviĝis al la muro, kie muŝoj sidis amase, kaj allogis ilin al la pano.
Kiu invitis vin? demandis la tajloreto kaj forpelis la trudemajn gastojn. Sed la muŝoj, kiuj ne komprenis Esperanton, ne sole ne cedis, sed venis en pli kaj pli granda nombro. Ekkoleris la tajloreto, prenis ĉifonon kaj senkompate batis la muŝojn kriante:
Atendu, mi regalos vin.
Post la granda batalo li kalkulis la mortbatitajn malamikojn: ili estis sep kaj ĉiuj etendis la piedetojn.
Jen kia bravulo vi estas! li diris al si mem admirante sian kuraĝon. La tuta urbo devas tion ekscii.
Rapide li faris por si zonon kaj brodis sur ĝi per grandaj literoj:
Sep per unu bato.
Sed la urbo ne sufiĉas, li daŭrigis, la tuta mondo devas scii, kaj lia koro ŝanceliĝis en lia brusto kiel vosto de ŝafideto.
La tajloro surmetis la zonon kaj decidis iri en la vastan mondon, ĉar li opiniis, ke lia laborejo estas tro malgranda por lia kuraĝo. Antaŭ la foriro li serĉis en la tuta domo ion, kion li povus kunporti, sed trovis nur fromaĝon kaj metis ĝin en la poŝon. Antaŭ la pordo li rimarkis birdon, kiu implikiĝis en arbeto, kaj prenis ankaŭ ĝin. Li brave ekmarŝis; li estis malpeza kaj lerta kaj ne sentis lacecon. La vojo kondukis lin sur monton, kaj kiam li atingis la supron, tie sidis giganto kaj komforte ĉirkaŭrigardis. La tajloreto kuraĝe proksimiĝis, alparolis lin kaj diris:
Bonan tagon, kamarado; jen vi sidas kaj rigardas la vastan mondon. Mi nun iras tien serĉi feliĉon. Ĉu vi volas akompani min?
La giganto malestime ekrigardis la tajloron kaj diris:
Vi ĉifono, vi mizera estaĵo!
Atendu iom, respondis la tajloreto, malbutonumis la surtuton kaj montris al la giganto la zonon:
Legu ĉi tion kaj vi scios, kiu mi estas.
La giganto legis:
Sep per unu bato, pensis, ke la tajloro mortigis tiom da homoj kaj iom ekrespektis la malgrandan personon. Sed por lin provi, li prenis ŝtonon en la manon kaj tiel forte premis ĝin, ke akvo elgutis.
Faru la samon, se vi havas forton, diris la giganto.
Nenion plu? Tio estas infana ludo por mi, diris la tajloro, prenis la fromaĝon el la poŝo kaj premis tiel, ke la suko elfluis.
Ĉu iom pli bone farita? li diris. La giganto ne sciis, kion diri, kaj ne povis kredi, ke tia hometo estas tiel forta.
Li prenis alian ŝtonon kaj ĵetis tiel alten, ke oni apenaŭ povis ĝin vidi:
Nun, vi hometo, faru la samon.
Bone ĵetita, diris la tajloro, sed la ŝtono devis refali teren; mi ĵetos mian tiel, ke ĝi ne revenos.
Li prenis la birdon el la poŝo kaj ĵetis en la aeron. La birdo, ĝoja pro la liberiĝo, forflugis kaj ne revenis.
Kiel tio plaĉas al vi, kamarado? demandis la tajloro.
Vi bone ĵetas, diris la giganto, sed nun ni vidos, ĉu vi povas porti pezan ŝarĝon.
Li kondukis la tajloron al grandega dehakita kverko kaj diris:
Se vi estas sufiĉe forta, helpu min porti la arbon el la arbaro.
Volonte, respondis la malgranda viro, prenu nur la trunkon sur la ŝultron, mi levos kaj portos la branĉaron, ĝi ja estas plej peza.
La giganto prenis la trunkon sur la ŝultron, la tajloro eksidis sur branĉo, kaj la giganto, kiu ne povis sin turni, devis porti la tutan arbon kaj la tajloron kiel aldonon. La ruzulo estis ĝoja kaj gaja, fajfis la kanteton: Tri tajloroj rajdis el la pordego, kvazaŭ la ŝarĝo estus por li infana ludo. La giganto portis la pezan arbon iom da tempo, fine li ne povis plu iri kaj ekkriis:
Aŭskultu, mi devas ĵeti la arbon.
La tajloro rapide desaltis, ĉirkaŭprenis la arbon per ambaŭ manoj, kvazaŭ li portus ĝin, kaj diris al la giganto:
Tiel granda vi estas kaj ne povas porti arbon?
Ili daŭrigis la vojon kune kaj kiam ili venis al ĉerizarbo, la giganto fleksis la supron de la arbo, kie estis plej maturaj fruktoj, metis ĝin en la manon de la tajloro, por ke li manĝu.
La tajloro estis tro malforta por teni la arbon kaj kiam la giganto ellasis ĝin, la supro levante sin kunportis la tajloron en la aeron. Li falis teren sendifekta, kaj la giganto demandis:
Kion tio signifas? Ĉu vi ne havas sufiĉe da fortoj por teni tian vergeton?
La fortoj ne mankas al mi, kiu mortigas sep per unu bato. Mi saltis trans la arbon, ĉar tie malsupre la ĉasistoj pafas en arbetaĵon. Saltu same, se vi povas.
La giganto provis, sed ne povis transsalti kaj restis inter la branĉoj; la tajloro ree estis venkinto.
La giganto diris:
Se vi estas tiel brava, venu en nian kavernon kaj pasigu ĉe ni la nokton.
La tajloro konsentis kaj sekvis lin. Kiam ili venis en la kavernon, tie sidis kelke da gigantoj ĉe la fajro; ĉiu tenis en la mano rostitan ŝafon kaj manĝis. La tajloreto ĉirkaŭrigardis kaj diris:
Multe pli vaste estas ĉi tie, ol en mia laborejo.
La giganto montris al li liton kaj invitis lin dormi sur ĝi. La lito estis tro granda por la tajloro, li ne kuŝiĝis, sed enrampis en angulon. Noktomeze la giganto pensante, ke li jam dormas, prenis grandan feran stangon kaj per unu bato disrompis la liton. Li estis certa, ke li mortigis la vireton. Frumatene la gigantoj iris en la arbaron kaj tute forgesis pri la tajloro. Kiam li venis al ili gaje kaj kuraĝe, ili ektimis, ke li mortigos ilin ĉiujn, kaj forkuris galope.
La tajloreto daŭrigis la vojon, la nazo ĉiam antaŭen. Post longa migrado li venis en la korton de reĝa palaco, kaj ĉar li sentis sin laca, li kuŝiĝis en la herbo kaj ekdormis. Kiam li kuŝis tie, venis homoj, rigardis lin de ĉiuj flankoj kaj legis sur la zono:
Sep per unu bato.
Ah, diris ili, kion volas ĉi tiu milita heroo ĉe ni dum paco? Li estas kredeble potenca sinjoro.
Ili iris al la reĝo kaj raportis dirante, ke tia homo povus esti tre utila kaj ke oni devas varbi lin por ĉia prezo. La konsilo plaĉis al la reĝo kaj li sendis korteganon al la tajloro por proponi al li militan servadon. La sendito staris ĉe la dormanto, atendis, ĝis li malfermis la okulojn kaj etendis la membrojn, kaj faris la proponon.

Ĝuste por tio mi venis ĉi tien, respondis la tajloro, mi estas preta servi ĉe via reĝo.

Oni akceptis lin kun honoroj kaj donis apartan loĝejon. La militistoj enviis la tajloron preferante vidi lin mil mejlojn de la urbo.
Kio okazos, interparolis ili, se ni ekmalpacos kun li? Li mortigos sep per unu bato, neniu el ni restos vivanta.
Ili decidis ĉiuj iri al la reĝo kaj peti eksiĝon:
Ni ne povas resti kun homo, kiu faligas sep per unu bato.
La reĝo ekmalĝojis, ke li estas perdonta ĉiujn siajn fidelajn servistojn pro unu. Li estus preferinta neniam ekvidi lin kaj volis liberiĝi de li, sed li ne kuraĝis eksigi la tajloron, timante, ke li mortigos lin kaj la tutan popolon kaj mem eksidos sur la trono. La reĝo longe meditis kaj fine li trovis rimedon. Li sendis al la tajloro jenan proponon, kiel al granda heroo: en unu el la arbaroj de la regno vivas du gigantoj, kiuj ruinigas la landon per rabado, mortigoj kaj brulkrimoj. Neniu povas proksimiĝi al ili sen danĝero por sia vivo. Se li venkos kaj mortigos la gigantojn, la reĝo donos al li sian solan filinon kiel edzinon kaj duonon da regno kiel doton. Cent kavaliroj akompanos kaj helpos lin.
Jen io, kvazaŭ kreita por vi, pensis la tajloro, belan princinon kaj duonon da regno oni proponas ne ĉiutage.
Bone, respondis li, mi dresos la gigantojn kaj ne bezonas por tio la cent kavalirojn: kiu faligas sep per unu bato, tiun ne timigas du.
La tajloreto ekiris kaj la cent kavaliroj sekvis lin. Kiam li venis al la rando de la arbaro, li diris al la akompanantoj:
Restu ĉi tie, miaj propraj fortoj sufiĉos kontraŭ la gigantoj.
Li salte eniris en la arbaron kaj ĉirkaŭrigardis dekstren kaj maldekstren. Post momento li ekvidis la gigantojn: ili kuŝis sub arbo, dormis kaj tiel ronkis, ke la branĉoj fleksiĝis. La tajloro rapide kolektis ŝtonojn en ambaŭ poŝojn kaj surrampis la arbon. Tie li glitis sur branĉon, kiu estis ĝuste super la gigantoj kaj komencis ĵeti la ŝtonojn unu post alia sur la bruston de unu el la dormantoj. La giganto longe sentis nenion, sed fine li vekiĝis, puŝegis sian kunulon kaj diris:
Kial vi batas min?
La alia respondis:
Vi sonĝas, mi ne batas vin.
Ili ree ekdormis, kaj la tajloro jetis ŝtonon sur la alian.
Kion tio signifas? demandis ĉi tiu, kial vi ĵetas sur min?
Mi ĵetas nenion, diris la unua kaj murmuris. Ili malpace disputis ankoraŭ iom da tempo, sed ĉar ili estis lacaj, ili kvietiĝis kaj iliaj okuloj fermiĝis. La tajloro rekomencis sian ludon, prenis la plej grandan el siaj ŝtonoj kaj per ĉiuj fortoj ĵetis ĝin sur la bruston de la unua giganto.
Sufiĉe, li ekkriis, salte leviĝis kiel freneza kaj tiel alpremis la kunulon al la arbo, ke ĝi skuiĝis. La alia malavare repagis la ŝuldon kaj ili ambaŭ tiel ekfuriozis, ke ili elŝiris arbojn kaj tiel longe batis unu la alian, ĝis fine ambaŭ samtempe falis senvivaj. La tajloro desaltis de la arbo kaj diris:
Feliĉe estas, ke ili ne elŝiris mian arbon, mi devus tiam salti sur alian, kiel sciuro; sed ĉu mi ne estas sufiĉe lerta!
Li eltiris sian glavon, donis al ambaŭ kelke da batoj sur la bruston, revenis al la kavaliroj kaj diris:
La laboro estas finita, mi mortigis ambaŭ gigantojn: ne facila estis la afero, ili elŝiris arbojn por sin defendi, sed nenio helpas kontraŭ tiu, kiu kiel mi mortigas sep per unu bato.
Ĉu vi ne estas vundita? demandis la kavaliroj. Tute ne! respondis la tajloro, mi ne perdis eĉ unu haron.
La kavaliroj ne volis kredi kaj rajdis en la arbaron: tie ili trovis la gigantojn dronantaj en la propra sango, kaj ĉirkaŭe kuŝis la elŝiritaj arboj.
La tajloro postulis la promesitan rekompencon, sed la reĝo bedaŭris la promeson kaj ree meditis, kiel liberiĝi de la heroo.
Li diris:
Antaŭ ol vi ricevos mian filinon kaj la duonon de la regno, vi devas plenumi ankoraŭ unu heroaĵon. En la arbaro vivas unukornulo tre malutila, vi devas ĝin kapti.
Unukornulon mi timas ankoraŭ malpli ol du gigantojn. Sep per unu bato estas mia devizo.
Li prenis ŝnuron kaj hakilon, iris en la arbaron kaj ordonis al siaj akompanantoj atendi ekstere. Li ne bezonis longe serĉi, la unukornulo tuj aperis kaj kuris rekte kontraŭ la tajloro, kvazaŭ por trapiki lin.
Ne rapidu, ne rapidu, atendu iom, diris la tajloro kaj atendis, ĝis la besto estis tute proksime; tiam li saltis lerte post arbon.
La unukornulo kuris per ĉiuj fortoj kontraŭ la arbon kaj penetrigis tiel forte la kornon en la trunkon, ke ĝi ne povis eltiri ĝin kaj estis tiamaniere kaptita.
La birdo estas en kaĝo, diris la tajloro kaj forlasinte la kaŝejon post la arbo, metis la ŝnuron ĉirkaŭ la kolo de la besto, per bato de la hakilo liberigis ĝian kornon el la arbo kaj kiam ĉio estis en ordo, kondukis la unukornulon al la reĝo.
La reĝo ne volis ankoraŭ doni al li la promesitan rekompencon kaj prezentis trian postulon: la tajloro devas antaŭ la edziĝo kapti malutilan apron, kiu vivas en la arbaro; la reĝaj ĉasistoj helpos lin.
Volonte, diris la tajloro, tio estas infana ludo.
Li eniris en la arbaron sen la ĉasistoj, kaj ili estis tre kontentaj, ĉar la apro tiamaniere akceptis ilin kelkfoje, ke ili tute ne deziris renkonti ĝin. Kiam la apro lin ekvidis, ĝi kuris kun ŝaŭmanta buŝego montrante la akrajn dentojn kaj volis faligi lin, sed li saltis en apudan kapelon kaj tuj elsaltis eksteren tra supra fenestro. La apro penetris post li en la kapelon, sed li jam estis ekstere kaj brufermis la pordon. La kaptita besto estis tro peza kaj mallerta por elsalti tra fenestro. La tajloro alvokis la ĉasistojn, por ke ili vidu la kaptiton per la propraj okuloj, kaj li mem iris al la reĝo, kiu tiun ĉi fojon devis plenumi la promeson kaj doni al li la filinon kaj la duonon da regno. Se li estus sciinta, ke la heroo estas simpla tajloreto! La edziĝon oni festis kun granda pompo kaj malgranda ĝojo, kaj la tajloro fariĝis reĝo.
Post iom da tempo la juna reĝino aŭdis nokte, kiel ŝia edzo parolis en sonĝo:
Knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, aŭ vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj.
Ŝi komprenis, kia estis la deveno de la junulo, en la sekvinta tago plendis al la patro kaj petis, ke li liberigu ŝin de la edzo, kiu estas simpla tajloro. La reĝo konsolis ŝin kaj diris:
Lasu nokte la dormoĉambron malfermita, miaj servistoj staros ekstere kaj, kiam li ekdormos, ili eniros, ligos lin kaj kondukos sur ŝipon, kiu forportos lin malproksimen.
La edzino estis kontenta, sed paĝio tre sindona al la juna sinjoro aŭdis ĉion kaj sciigis al li la komploton.
Mi ordigos ĉion, diris la tajloreto.
Vespere en la kutima horo li kuŝiĝis kun la edzino: kiam ŝi opiniis, ke li jam ekdormis, ŝi leviĝis, malfermis la pordon kaj revenis en la liton. La tajloreto, kiu nur ŝajnigis dormon, komencis laŭte krii:
Knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, aŭ vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj. Mi faligis sep per unu bato, mortigis du gigantojn, alkondukis unukornulon kaj kaptis apron! Ĉu mi timos tiujn, kiuj staras post la pordo?
Ĉi tiuj, aŭdante la vortojn de la tajloro, tiel ektimis, ke ili forkuris kvazaŭ de la diablo. Neniu kuraĝis plu ataki lin kaj tiamaniere la tajloreto estis reĝo ĝis la morto.


Fonto[redakti]