Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/La maljunulino Holle

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
La Kuraĝa Tajloreto Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
La Maljunulino Holle
La bremenaj muzikistoj


Vidvino havis du filinojn: unu estis bela kaj diligenta, la alia abomena kaj maldiligenta. Sed ŝi pli amis la malbelan, kiu estis ŝia vera filino, kaj la alia devis fari la tutan laboron kaj esti cindrulino en la domo. La malfeliĉa knabino devis ĉiutage sidi sur la vojo ĉe puto kaj ŝpini tiel multe, ke la sango fluis el ŝiaj fingroj. Foje la bobeno fariĝis tute sanga, kaj ŝi kliniĝis al la puto por lavi la fadenojn, sed ŝi ellasis la bobenon kaj ĝi falis en la akvon. Ŝi ekploris, kuris al la duonpatrino kaj rakontis la malfeliĉon. La malbona virino malĝentile insultis ŝin kaj diris senkompate:
Reportu la bobenon el la akvo, se vi lasis ĝin fali en la puton.
La knabino revenis al la puto kaj ne sciis kion fari: ĉagrenita ŝi saltis en la akvon por reporti la bobenon. Ŝi perdis la konscion kaj kiam ŝi vekiĝis kaj rekonsciiĝis, ŝi estis sur bela herbejo, kie la suno brilis kaj miloj da floroj bonodoris. Ŝi iris tra la herbejo kaj venis al forno, kiu estis plena de pano. La pano vokis:
Ah, eltiru min, eltiru min; alie mi forbrulos, mi estas jam de longe tute bakita.
Ŝi proksimiĝis kaj eltiris per ŝovelilo ĉiujn panbulojn unu post alia. Ŝi daŭrigis la vojon kaj venis al arbo tute kovrita de pomoj, kiu vokis:
Skuu min, skuu min, ĉiuj miaj pomoj jam estas maturaj.
Ŝi ekskuis la arbon kaj la pomoj falis kvazaŭ pluvo; ŝi skuis tiel longe, ĝis neniu pomo restis supre, kolektis ĉiujn en unu amason kaj foriris. Fine ŝi venis al dometo, el kiu elrigardis maljuna virino. La knabino ektimis, ĉar la maljunulino havis grandajn dentojn, kaj volis forkuri, sed la bona virino alvokis ŝin dirante:
Kion vi timas, kara infano? Restu ĉe mi; se vi bone faros la laboron, vi vivos trankvile kaj feliĉe. Vi devas nur bone prepari mian liton kaj bati tiel la plumkovrilon, ke la plumoj flugu, tiam neĝos en la mondo; mi estas maljunulino Holle.
Aŭdante la ĝentilajn vortojn la knabino kuraĝiĝis kaj konsentis akcepti la servadon. La orfino zorgis pri ĉio por kontentigi sian sinjorinon kaj ĉiam tiel forte batis la plumkovrilon, ke la plumoj flugis kiel neĝaj flokoj. Kiel rekompencon ŝi ĝuis feliĉan vivon: neniam ŝi aŭdis malĝentilan vorton kaj manĝis ĉiutage kuiritan kaj rostitan viandon.
Pasis iom da tempo, kaj la knabino malĝojiĝis. Komence ŝi mem ne sciis, kio mankas al ŝi, fine ŝi komprenis, ke tio estas la sopiro al la hejmo; kvankam ĉi tie ŝi estis milfoje pli feliĉa, tamen ŝi deziris reveni.
Fine ŝi diris al la maljunulino:
La sopiro al la hejmo turmentas min, kvankam ĉi tie malsupre mi vivas tre feliĉa, mi ne povas resti pli longe kaj devas reveni al la miaj.
Holle diris:
Plaĉas al mi, ke vi deziras reveni hejmen. Vi fidele min servis, mi mem kondukos vin supren.

Ŝi prenis la manon de la orfino kaj kondukis ŝin al granda pordego. Ĝi estis malfermita kaj kiam la knabino staris tie, ekfalis granda ora pluvo, La oro gluiĝis al ŝi kaj kovris ŝin tutan.

Tio estas por vi, ĉar vi estis tiel diligenta, diris la maljunulino, redonante al ŝi la bobenon, kiun ŝi perdis en la puto.
La pordego fermiĝis kaj la orfino estis supre en la mondo, ne malproksime de la hejma domo.
Kiam ŝi venis en la korton, la koko kriis:
Kikeriki!
Nia ora knabino estas tie ĉi.
Ŝi eniris, kaj ĉar ŝi estis tuta kovrita de oro, la patrino kaj fratino bone ŝin akceptis. Ŝi rakontis ĉion, kion ŝi travivis. Kiam la patrino eksciis, kiel ŝi akiris la riĉaĵojn, ŝi ekdeziris la saman feliĉon por la malbela kaj maldiligenta filino kaj ordonis al ŝi ŝpini ĉe la puto. La knabino intence pikis siajn fingrojn kaj disgratis la manon per dorno por makuli la bobenon; poste ŝi ĵetis ĝin en la puton kaj mem saltis en ĝin. Same kiel la fratino ŝi venis sur belan herbejon kaj iris la saman vojeton. Kiam ŝi venis al la forno, la pano ree kriis:
Ah, eltiru min, eltiru min, alie mi forbrulos, mi estas jam de longe tute bakita.
Sed la maldiligenta knabino respondis:
Bela propono, mi tute ne volas malpurigi miajn manojn, kaj foriris. Baldaŭ ŝi venis al la pomarbo, kiu vokis:
Skuu min, skuu min, ĉiuj miaj fruktoj jam estas maturaj.
Ŝi respondis:
Por ke pomo falu sur mian kapon? kaj foriris.
Kiam ŝi venis en la domon de la maljunulino, ŝi ne timis, ĉar ŝi jam aŭdis pri ŝiaj grandaj dentoj, kaj tuj dungis sin. En la unua tago ŝi venkis sian maldiligentecon: estis laborema kaj obeema, ĉar ŝi pensis pri la ricevota oro; sed jam en la dua tago ŝi komencis maldiligenti kaj en la tria ŝi tute ne volis matene leviĝi. La liton ŝi ankaŭ preparis ne zorge, kaj ne batis la plumkovrilon tiel, ke la plumoj flugu. Fine ŝi tedis sian sinjorinon, kiu eksigis ŝin. La maldiligenta knabino estis kontenta kaj atendis nur la oran pluvon; la maljunulino kondukis ŝin al la pordego, sed kiam la knabino staris tie, anstataŭ oro oni elverŝis sur ŝin peĉon el granda kaldrono.
Jen la rekompenco por via servado, diris la maljunulino kaj fermis la pordegon. La knabino tuta kovrita de peĉo revenis hejmen kaj la koko sidanta sur la puto kriis:
Kikeriki!
La malpura knabino estas tie ĉi.
La peĉo algluiĝis tiel forte, ke ĝi restis neforigebla dum ŝia tuta vivo.


Fonto[redakti]