Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/La ora birdo

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Blankneĝulino Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
La ora birdo
Fiŝkaptisto kaj lia edzino

Estis antaŭ jaroj reĝo. Li havis malantaŭ la palaco ĝardenon, kaj en ĝi arbon, kiu havis orajn pomojn. Kiam la pomoj maturiĝis, oni kalkulis ilin; sed tuj en la posta tago unu mankis. Oni raportis pri tio al la reĝo, kaj li ordonis starigi ĉiunokte gardistojn sub la arbo.
La reĝo havis tri filojn. La plej aĝan li sendis ĉe noktiĝo en la ĝardenon; sed noktomeze la dormo fermis al la junulo la okulojn, kaj matene ree mankis unu pomo.
En la posta nokto staris garde la dua filo, sed li ne pli bone sukcesis: kiam sonoris la dekdua horo, li ekdormis, kaj matene mankis unu pomo.
Venis la vico de la tria filo, sed la patro ne fidis al li kaj pensis, ke li estos ankoraŭ malpli sukcesa ol la fratoj; tamen fine li donis sian permeson.
La junulo ekkuŝis sub la arbo kaj zorge forpeladis de si la dormon. Kiam sonoris la dekdua horo, io ekbruis en la aero; en la lumo de la luno li vidis flugantan birdon, kies ora plumaro brile radiis. La birdo malleviĝis sur la arbon kaj ĝuste deŝiris unu pomon, kiam la knabo sendis sagon en ĝin. La birdo forflugis, sed la sago trafis la plumaron, kaj ora plumo falis teren. La junulo levis ĝin, alportis ĝin matene al la reĝo kaj rakontis, kion li vidis nokte. La reĝo kunvokis la konsilistaron, kaj ĉiu certigis, ke tia plumo valoras pli multe ol la tuta regno.
"Se la plumo estas tiel multekosta, unu estas por mi nenio, mi devas havi la tutan birdon."
La plej aĝa filo ekiris serĉi la oran birdon. Li fidis al sia saĝo kaj estis certa, ke li trovos ĝin. Post iom da tempo li vidis vulpon, kiu sidis apud arbaro. La princo levis la pafilon kaj ekcelis.
"Ne pafu!" kriis la vulpo, "mi donos al vi por tio bonan konsilon. Vi serĉas la oran birdon kaj hodiaŭ vespere vi venos en kamparon, kie du gastejoj staras unu kontraŭ la alia. Unu estas hele lumigita kaj gaje estas en ĝi: ne eniru tien, iru en la alian, kvankam ĝi ne plaĉos al vi."
"Ĉu povas doni prudentan konsilon tiel malsaĝa besto?" pensis la reĝa filo kaj pafis, sed maltrafis la vulpon, kiu etendis la voston kaj forkuris en la arbaron.
La junulo pluiris kaj venis vespere en la kamparon, kie staris ambaŭ gastejoj: en unu oni kantis kaj dancis, la alia estis malgaja kaj malĝoja.
"Mi estus malsaĝulo," pensis la princo, "se mi irus en la mizeran gastejon kaj preterpasus la belan."
Li eniris en la gajan domon, vivis tie lukse kaj gaje kaj forgesis la birdon, la patron kaj ĉiujn bonajn konsilojn.
Kiam pasis iom da tempo kaj la plej aĝa filo ne revenis hejmen, la dua ekiris serĉi la oran birdon. Same kiel la plej aĝa li renkontis la vulpon kaj ne obeis ĝian bonan konsilon. Li venis al la du gastejoj. En unu, kie sonis gajeco, ĉe la fenestro sidis lia frato. Li ne povis kontraŭstari la logon, eniris kaj vivis tie, zorgante nur pri sia plezuro.
Ree pasis iom da tempo. La plej juna princo volis sekvi la fratojn kaj serĉi fortunon, sed la patro ne permesis:
"Vane li irus; certe li ne trovos la oran birdon, se la pli aĝaj ne sukcesis. Se io malfeliĉa okazos al li, li ne scios kion fari. Saĝo mankas al li."
Sed fine, kiam la knabo ne lasis lin trankvila, la reĝo permesis al li iri. Apud la arbaro ree sidis la vulpo, kiu petis kompaton kaj donis la bonan konsilon. La junulo estis bonkora kaj diris:
"Trankviliĝu, vulpeto, mi ne turmentos vin."
"Vi tion ne bedaŭros," respondis la vulpo. "Sidiĝu sur mian voston, vi rapide forveturos."
Apenaŭ la princo sidiĝis, la vulpo ekkuris galope trans ŝtonojn kaj akvojn, ― la haroj fajfis en la vento. Kiam ili venis en la kamparon, la princo desaltis, senŝancelige eniris en la mizeran gastejon kaj trankvile pasigis tie la nokton.
La postan tagon, kiam li venis en la kampon, la vulpo jam sidis tie kaj diris:
"Mi diros al vi, kion vi devas fari nun. Iru rekte antaŭen, ĝis vi venos al kastelo, antaŭ kiu vi vidos tutan taĉmenton da soldatoj. Ne timu ilin, ĉar ili ĉiuj dormos kaj ronkos. Iru inter ili rekte en la kastelon; pasinte tra ĉiuj ĉambroj vi venos en ĉambron, kie la ora birdo sidas en ligna kaĝo. Apude vi trovos malplenan kaĝon por pompo, sed gardu vin elpreni la birdon el la malbela kaĝo kaj meti en la luksan, alie ve al vi!"
Post tiuj ĉi vortoj la vulpo ree etendis la voston, kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop', galop' trans ŝtonojn kaj akvojn, ― la haroj fajfis en la vento.
Kiam li atingis la kastelon, li trovis ĉion tiel, kiel rakontis la vulpo. La reĝa filo venis en ĉambron, kie la ora birdo sidis en ligna kaĝo, kaj apude estis ora kaĝo; la tri oraj pomoj kuŝis sur la planko. La junulo pensis, ke ridinde estus lasi la belan birdon en la malbela kaĝo, malfermis la pordon, prenis la birdon kaj metis en la oran.
En la sama momento eksonis terura krio de la birdo. La soldatoj vekiĝis, sin ĵetis al la princo kaj forkondukis lin en malliberejon. En la posta tago li estis juĝata: li konfesis ĉion kaj estis kondamnita al morto. La reĝo diris, ke li donacos al li la vivon, se li alportos la oran ĉevalon, kiu kuras pli rapide ol la vento. Se li sukcesos, li ricevos rekompence ankaŭ la oran birdon.
La princo ekiris, sed li estis malĝoja, ĉar kie trovi la oran ĉevalon? Subite li ekvidis la malnovan amikon, la vulpon, kiu sidis ĉe la vojo.
"Vi vidas," diris la vulpo, "kio okazis, ĉar vi ne obeis mian konsilon. Sed ne ĉagreniĝu, mi helpos vin kaj diros, kiamaniere vi povos akiri la oran ĉevalon. Iru rekte antaŭen, vi venos al kastelo, kie la ĉevalo staras en stalo. Antaŭ la stalo kuŝos la servistoj, sed ili dormos kaj ronkos kaj vi povas trankvile elkonduki la ĉevalon. Sed memoru jenon: surmetu sur ĝin la eluzitan selon el ligno kaj ledo, ne la oran apude pendantan, alie ve al vi!"
Dirinte ĉi tion, la vulpo etendis la voston kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop', galop' trans ŝtonojn kaj akvojn, ― la haroj fajfis en la vento. Ĉio okazis tiel, kiel rakontis la vulpo. Li venis en la stalon, kie la ora ĉevalo staris; sed kiam li estis metonta sur ĝin la eluzitan selon, li ekpensis:
"Mi ofendos la belan beston, se mi ne metos sur ĝin la oran selon, kvazaŭ kreitan por ĝi."
Sed apenaŭ la ora selo ektuŝis la ĉevalon, la besto laŭte ekblekis. La servistoj vekiĝis, kaptis la junulon kaj ĵetis lin en malliberejon. En la posta tago la juĝo kondamnis lin al morto, sed la reĝo promesis donaci al li la vivon kaj aldone la oran ĉevalon, se li forrabos la princinon el la ora kastelo.
Kun peza koro ekiris la junulo, sed feliĉe li baldaŭ renkontis la fidelan vulpon.
"Mi devus forlasi vin en via malfeliĉo," diris la vulpo, "sed mi kompatas vin kaj ankoraŭ unu fojon mi vin savos. La vojo kondukos vin rekte al la ora kastelo. Vespere vi venos tien, kaj nokte, kiam ĉio eksilentos, la princino iros en bandomon. Kiam ŝi eniros, saltu al ŝi kaj ŝin kisu: ŝi sekvos vin kaj vi povos ŝin forkonduki. Sed ne permesu al ŝi adiaŭi la gepatrojn, alie ve al vi!"
La vulpo etendis la voston kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop', galop' trans ŝtonojn kaj akvojn, ― la haroj fajfis en la vento. Li venis al la ora kastelo kaj ĉio okazis, kiel diris la vulpo.

Li atendis ĝis la noktomezo kaj kiam ĉiujn jam lulis la dormo kaj la princino iris en la bandomon, li saltis al ŝi kaj ŝin kisis.
Ŝi diris, ke ŝi volonte iros kun li, sed petegis lin kun larmoj en la okuloj, ke li permesu al ŝi adiaŭi la gepatrojn. Komence li kontraŭstaris al ŝiaj petoj, sed fine, kiam ŝi ploris pli kaj pli plende kaj falis al liaj piedoj, li konsentis.

Apenaŭ ŝi alpaŝis al la lito de la patro, li vekiĝis kaj kun li la tuta kastelo. Oni kaptis la junulon kaj ĵetis en malliberejon.
En la posta tago la reĝo diris:
"Vi perdos la vivon, se vi ne forigos la monton, kiu kuŝas antaŭ miaj fenestroj kaj trans kiu mi ne povas vidi la landon. En la daŭro de ok tagoj la laboro devas esti farata. Se vi sukcesos, vi rekompence ricevos mian filinon."
La princo dum sep tagoj fosis kaj ŝovelis seninterrompe, sed post sep tagoj li vidis, ke la rezultato estas nula; li malĝojis kaj malesperis. La sepan vesperon aperis la vulpo kaj diris:
"Vi ne meritas mian helpon, tamen iru kaj kuŝiĝu, mi faros vian laboron."
En la posta mateno, kiam li vekiĝis kaj rigardis tra la fenestro, li ne vidis plu la monton. Li ĝojplena rapidis al la reĝo kaj raportis al li, ke la kondiĉo estas plenumita. Vole nevole la reĝo devis efektivigi la promeson kaj doni al li la princinon.
Nun ili ambaŭ ekiris kaj baldaŭ renkontis la vulpon.
"La plej bonan parton vi jam havas," li diris, "sed al la princino el la ora kastelo mankas ankoraŭ la ora ĉevalo."
"Kiamaniere akiri ĝin?" demandis la junulo.
"Mi tuj diros al vi," respondis la vulpo. "Antaŭ ĉio konduku la princinon al la reĝo, kiu sendis vin en la oran kastelon. Granda ĝojo ekregos tie, oni volonte donos al vi la oran ĉevalon. Kiam oni ĝin alkondukos, tuj saltu sur ĝin kaj etendu al ĉiuj manon por adiaŭo, laste al la princino. Kiam vi tenos ŝian manon, surtiru ŝin rapide sur la selon kaj forgalopu. Neniu kaptos vin, ĉar la ĉevalo kuros pli rapide ol la vento."
Ĉio estis sukcese plenumita kaj la reĝa filo forrabis sur la ora ĉevalo la belan princinon. Baldaŭ li renkontis la vulpon, kiu diris al la junulo:
"Nun mi helpos vin akiri la oran birdon. Kiam vi estos proksime de la kastelo, kie estas la ora birdo, igu la princinon malsupreniri de la ĉevalo, mi ŝin gardos. Poste rajdu sur la ora ĉevalo en la kastelan korton. Ĉiuj ekĝojos, vidante vin, kaj oni alportos al vi la oran birdon. Kiam vi havos la kaĝon en la manoj, tuj galopu ree al ni kaj prenu la princinon."
Ĉio bone sukcesis, kaj kiam la princo estis revenonta hejmen kun siaj trezoroj, la vulpo diris:
"Nun vi devas rekompenci mian helpon."
"Kion vi postulas?" demandis la junulo.
"Kiam ni venos tien en la arbaron, mortpafu min kaj detranĉu miajn piedojn kaj kapon."
"Tio estus bela dankemo," diris la reĝa filo, "mi faros ĝin por nenio en la mondo."
La vulpo diris:
"Se vi ne volas tion fari, mi devas forlasi vin, sed antaŭ la foriro, mi donos al vi bonan konsilon. Gardu vin kontraŭ du aferoj: ne aĉetu viandon de la pendigilo kaj ne sidiĝu sur randon de puto."
La junulo pensis:
"Stranga besto kun strangaj kapricoj! Kiu aĉetus viandon de la pendigilo! Mi neniam sentis inklinon sidiĝi sur randon de puto."
Li rajdis antaŭen kun la bela princino, kaj la vojo kondukis lin tra la kamparo, kie restis ambaŭ liaj fratoj. Granda popolamaso nun kriis tie, unuj puŝis la aliajn. Kiam li demandis, kio okazas, oni respondis, ke du homoj estas pendigotaj. Li proksimiĝis kaj rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj kulpoj kaj kiuj perdis sian tutan havon. Li demandis, ĉu li povus ilin liberigi.
"Se vi pagos por ili," oni respondis, "sed kial perdi monon por tiaj friponoj!"
Sen longaj konsideroj la princo pagis por ili kaj ili ĉiuj kune forveturis.
Ili venis en la arbaron, en kiu ili iam renkontis la vulpon. Agrable estis tie kaj malvarmete; la fratoj do diris:
"Ni ripozu iom ĉe la puto, ni trinku kaj manĝu!" Li konsentis kaj dum la interparolado li forgesis la averton, sidiĝis sur la randon, ne suspektante perfidon. La fratoj enpuŝis lin en la puton, prenis la princinon, la ĉevalon kaj la birdon kaj ekiris hejmen.
"Jen ni akiris ne nur la oran birdon," ili diris, "sed ankaŭ la oran ĉevalon kaj la virgulinon el la ora kastelo."
Granda estis la ĝojo, sed la ĉevalo ne volis manĝi, la birdo ne fajfis, kaj la knabino sidis kaj ploris.
La plej juna filo ne pereis en la puto. Ĝi estis feliĉe senakva kaj li falis sendifekta sur molan muskon, sed ne povis eliri.
Ankaŭ en tiu malfeliĉo la fidela vulpo ne forlasis lin. Ĝi alkuris kaj riproĉis la princon, ke li forgesis ĝian konsilon.
"Mi ne povas forlasi vin," ĝi diris, "mi eltiros vin al la taga lumo."
Ĝi diris al la reĝa filo, ke li kaptu ĝian voston kaj forte ĝin tenu, kaj ĝi eltiris la junulon supren.
"Vi ne estas ankoraŭ sen danĝero," diris la vulpo, "viaj fratoj ne estas certaj, ĉu vi mortis; ili ĉirkaŭis la arbaron per gardistoj kun ordono mortigi vin, se vi revenos."
Malriĉulo sidis ĉe la vojo, la junulo interŝanĝis kun li la vestojn kaj tiamaniere sukcesis eniri en la kastelon. Neniu lin rekonis, sed la birdo komencis fajfi, la ĉevalo komencis manĝi kaj la princino ĉesis plori. La reĝo ekmiris kaj demandis:
"Kion tio signifas?"
La princino respondis:
"Mi ne scias, sed estis tiel malĝoje al mi, kaj nun mi estas tiel gaja! Ŝajnas al mi, ke venis mia vera fianĉo."
Ŝi rakontis ĉion, kio okazis, kvankam la du fratoj estis minacintaj mortigi ŝin, se ŝi malkaŝos ilian perfidon.
La reĝo kunvokis ĉiujn, kiuj estis en la kastelo; venis ankaŭ la junulo, kiel malriĉulo en ĉifonoj, sed la princino tuj rekonis lin kaj saltis al lia brusto. La sendiaj fratoj estis kaptitaj kaj kondamnitaj al morto, kaj la plej juna princo edziĝis kun la bela virgulino kaj estis proklamita heredonto de la reĝo.
Kaj la malfeliĉa vulpo? Longe, longe post ĉi tiuj okazoj la princo foje iris en la arbaron kaj renkontis la vulpon, kiu diris:
"Vi posedas nun ĉion, kion vi deziris, sed mia malfeliĉo ne havas finon; sed se vi volos, vi povos min savi."
Kaj ĝi ree petegis, ke li mortpafu ĝin kaj detranĉu ĝiajn piedojn kaj kapon. Apenaŭ la reĝa filo tion faris, la vulpo fariĝis homo. Li estis neniu alia, ol la frato de la bela princino. Kiam la kruela sorĉo estis forigita, nenio mankis en ilia feliĉo ĝis la morto.


Fonto[redakti]