Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/La senditoj de la morto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Vivolongo Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
La Senditoj de la Morto
Paŝtistino de anseroj apud puto

En tempoj malnovaj migris foje giganto sur granda vojo; subite fremdulo saltis renkonte al li kaj kriis:
Haltu, neniun paŝon plu!
Kio? diris la giganto, "vi hometo, kiun mi povus dispremi inter la fingroj, vi volas bari al mi la vojon? Kiu vi estas, ke vi parolas tiel arogante?"
Mi estas la morto, respondis la alia, "ankaŭ vi devas obei miajn ordonojn."
Sed la giganto rifuzis kaj komencis batali kontraŭ la morto. Longa kaj furioza estis la batalo, fine la giganto venkis kaj per unu bato de la pugno faligis la morton. La giganto iris sian vojon kaj la venkita morto kuŝis apud ŝtono kaj estis tiel senforta, ke ĝi ne povis leviĝi.
Kio okazos, diris ĝi, "se mi kuŝos ĉi tie en la angulo? Neniu plu mortos en la mondo, kaj ĝi estos tiel plenigita de la homoj, ke ili ne havos sufiĉe da loko por stari unu apud la alia."
Dume venis juna viro, freŝa kaj sana, kantis kaj ĉirkaŭrigardis. Ekvidinte la duone sveninton, li kompate proksimiĝis, levis ĝin, el sia botelo verŝis en ĝian buŝon vivigan trinkaĵon kaj atendis, ĝis ĝi refortiĝis.
Ĉu vi scias, diris ĝi ekstarante, "kiun vi revivigis."
Ne, diris la junulo, "mi ne konas vin."
Mi estas la morto, mi indulgas neniun, mi ne povas fari esceptojn por vi. Sed por pruvi mian dankemon mi promesas al vi jenon: mi ne surprizos vin; antaŭ ol mi venos por preni vin, aperos miaj senditoj.
Bone, diris la junulo, "mi almenaŭ scios, kiam vi venos kaj ĝis tiu tempo estos trankvila."
Li foriris. Ĉiam li estis kontenta kaj gaja kaj vivis pensante neniam pri la morgaŭa tago. Sed la juneco kaj sano daŭris ne longe, baldaŭ venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte.
Mi ne mortos, li diris al si mem, "ĉar antaŭe devas aperi la senditoj de la morto; mi nur dezirus, ke pasu baldaŭ la malfacilaj tagoj de la malsano."
Kiam li resaniĝis, li rekomencis la antaŭan gajan vivon. Foje iu ekfrapis lian ŝultron: post li staris la morto kaj diris:
Sekvu min, venis la lasta horo de via vivo.
Kiel, respondis la viro, "ĉu vi ne promesis, ke antaŭ via veno aperos viaj senditoj? Mi vidis neniun."
Silentu, respondis la morto, "ĉu ili ne aperis unu post la alia? Ĉu ne venis la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton? Ĉu la kapturno ne vizitis vin? Ĉu la artrito ne gastis en ĉiuj viaj membroj? Ĉu ne zumis en viaj oreloj? Ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn? Ĉu ne fariĝis mallumo en viaj okuloj? Ĉu mia samsanga frato, la dormo, ne rememorigis min al vi ĉiuvespere? Ĉu vi ne kuŝis ĉiunokte kvazaŭ senviva?"
La viro ne sciis, kion respondi, obeis la fatalon kaj iris kun la morto.