Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/La vivolongo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neĝulino kaj Rozulino Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
La Vivolongo
La Senditoj de la Morto

Kiam Dio, kreinte la mondon, volis difini la vivolongon de ĉiuj kreaĵoj, la azeno venis kaj demandis:
-- Sinjoro, kiel longe mi vivos?
Tridek jarojn, respondis Dio, — ĉu vi estas kontenta?
Ha, Sinjoro, respondis la azeno, — tio estas longa tempo. Pensu pri mia penplena vivo: de la mateno ĝis la nokto mi devas porti grandajn ŝarĝojn, treni sakojn da greno en la muelejon, por ke aliaj manĝu panon, kaj ricevi kiel instigon nur vipojn kaj piedbatojn! Forprenu parton el la longa tempo!
Dio ekkompatis ĝin kaj reprenis dek ok jarojn. La azeno foriris kontenta, aperis la hundo.
Kiel longe vi volas vivi? diris Dio al li, — por la azeno tridek jaroj estas tro multe, sed al vi la nombro kredeble plaĉos.
Sinjoro, respondis la hundo, — ĉu tia estas via volo? Pensu, kiel multe mi devas kuri, miaj piedoj ne taŭgos tiel longe; kaj kiam mi perdos la voĉon kaj la dentojn, kion mi faros? mi povos nur kuri el unu angulo en alian kaj murmuri?
Dio konsentis, ke ĝi estas prava kaj reprenis dek du jarojn. Poste venis la simio.
Vi sendube volos vivi tridek jarojn? diris al li Sinjoro, — vi ne bezonas labori kiel la azeno kaj hundo, kaj ĉiam estas gaja.
Ha Sinjoro, respondis ĝi, — tio nur ŝajnas, sed la realo estas tute alia. Se ne mankas manĝaĵo, mi ne havas kuleron. Mi ĉiam devas gaje petoli, fari grimacojn por ke la homoj ridu, kaj kiam ili donas al mi pomon kaj mi ekmordas, ĝi estas maldolĉa. Kiel ofte la spritaĵoj kovras malĝojon! Por tridek jaroj ne sufiĉos miaj fortoj.
Dio estis kompatema kaj reprenis dek jarojn. Fine aperis la homo, gaja, sana kaj freŝa, kaj petis, ke Dio difinu lian tempon.
Vi vivos tridek jarojn, diris Sinjoro, — ĉu tio sufiĉas?
Kiel mallonga tempo! ekkriis la homo, — kiam mia domo estos konstruita kaj la fajro ekbrulos en mia propra fajrujo, kiam arboj plantitaj de mi ekhavos fruktojn kaj mi komencos ĝui la vivon, tiam mi devos morti! Sinjoro, plilongigu mian vivon.
Mi aldonos al vi la dek ok jarojn de la azeno, diris Sinjoro.
Tio ne sufiĉas, respondis la homo.
Vi havos ankaŭ la dek du jarojn de la hundo.
Ankoraŭ ne sufiĉe.
Bone, diris Dio, — mi donos al vi ankaŭ la dek jarojn de la azeno, sed pli multe vi ne ricevos.
La homo foriris, sed ne kontenta. La homo do vivas sepdek jarojn. La unuaj tridek estas liaj homaj jaroj, ili rapide pasas: li estas sana, gaja, ĝoje laboras kaj ĝuas sian ekzistadon.
Sekvas la dek ok jaroj de la azeno: la homo ricevas ŝarĝojn unun post alia, li devas porti grenon, kiu nutras aliajn, batoj kaj puŝoj estas lia rekompenco.
Poste venas la dek du jaroj de la hundo, li kuŝas en anguloj, murmuras kaj ne havas plu dentojn por mordi.
Kiam ĉi tiu tempo pasas, venas la finaj dek jaroj de la simio: la homo, malsaĝa kaj malsprita, estas mokata de la infanoj.