Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Sesope oni trairas la tutan mondon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fingreto Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Sesope oni trairas la tutan mondon
Maljuna avo kaj nepo

Estis iam viro, lerta en multaj metioj. Li estis soldato, servis brave kaj kuraĝe, sed post la milito li ricevis eksiĝon kaj tri helerojn por la vojaĝaj elspezoj hejmen.
Atendu, li diris, tio ne plaĉas al mi; se mi trovos taŭgajn kamaradojn, mi devigos la reĝon doni al mi la trezorojn de la tuta regno.
Li ekiris kolera en la arbaron kaj vidis tie viron, kiu ĵus elŝiris ses arbojn, kvazaŭ herbajn trunketojn. Li demandis:
Ĉu vi volas esti mia servisto kaj sekvi min?
Jes, respondis tiu, sed antaŭe mi devas porti al mia patrino la branĉfaskon, kaj li ligis per unu arbo la kvin ceterajn, levis la faskon kaj foriris. Post momento li revenis kaj aliĝis al la soldato, kiu diris: Duope ni trairos la tutan mondon.
Post iom da tempo ili renkontis ĉasiston, kiu genuis, tenis pafilon kaj celis. La soldato demandis:
Kion vi celas, ĉasisto?
Li respondis:
Du mejlojn de ĉi tie sur branĉo de kverko sidas muso, mi volas trafi ĝian maldekstran okulon.
Iru, iru kun mi, diris la soldato, triope ni trairos la tutan mondon.
La ĉasisto konsentis, ekiris kun li, kaj ili venis al sep ventomuelejoj, kies flugiloj rapide turniĝis, kvankam vento blovis de nenie kaj neniu folio moviĝis. La soldato diris:
Mi ne scias, kio turnas ilin, la aero ja estas senmova, kaj iris antaŭen kun la servistoj.
Du mejlojn de tie ili ekvidis viron, kiu sidis sur arbo, ŝtopis unu naztruon kaj blovis per la alia.
Kion vi faras tie? demandis la soldato.
Du mejlojn de ĉi tie staras sep ventomuelejoj, mi blovas por turni la flugilojn.
Iru, iru kun mi, diris la soldato, kvarope ni trairos la tutan mondon.
La blovulo malsupreniris kaj aliĝis al la soldato. Post iom da tempo ili renkontis viron, kiu staris sur unu piedo, la alian li malkroĉis kaj metis apud si. La soldato diris:
Vi komforte aranĝis la aferon por ripozi.
Mi estas kurulo, li respondis, mi malkroĉis unu piedon por kuri ne tro rapide; per du piedoj mi kuras pli rapide ol birdo.
Iru, iru kun mi, kvinope ni trairos la tutan mondon.
Li aliĝis al la soldato. Post iom da tempo ili renkontis viron, kiu havis ĉapeleton metitan sur unu orelon.
La soldato diris:
Malgraŭ mia respekto, mi devas diri, ke kun via ĉapelo vi similas pajacon, ― ne metu vian ĉapelon sur unu orelon.
Nenio estas farebla, li diris, se mi metas la ĉapelon rekte, venas tia frosto, ke la birdoj sub la ĉielo glaciiĝas kaj falas teren senvivaj.
Iru, iru kun mi, diris la soldato, sesope ni trairos la tutan mondon.
La sesopo venis en urbon, en kiu la reĝo anoncis, ke tiu, kiu venkos lian filinon en vetkurado, edziĝos kun ŝi; sed se li estos venkita, li perdos la kapon. La soldato sin prezentis kaj diris:
Anstataŭ mi, kuros mia servisto.
La reĝo respondis:
Bone, sed tiam ankaŭ lian kapon vi donu kiel garantion.
Kiam ili interkonsentis, la soldato alkroĉis al la kurulo la piedon kaj diris:
Rapidu kaj penu venki.
Oni interkonsentis, ke venkos tiu, kiu unua alportos akvon el malproksima puto. La kurulo ricevis kruĉon, la princino alian kaj ili ekkuris samtempe; sed post momento, kiam la princino faris apenaŭ kelke da paŝoj, la kurulo ne estis plu videbla: ŝajnis, ke vento preterpasis. Baldaŭ li atingis la puton, ĉerpis plenan kruĉon kaj reiris. Sed en la mezo de la revena vojo li eksentis laciĝon, metis la kruĉon sur la teron kaj ekkuŝis por dormi. Li metis sub la kapon ĉevalan kranion por baldaŭ vekiĝi pro la malmoleco de la kuseno. Dume la princino, kiu ankaŭ kuris rapide, kiel tio estas ebla por ordinara homo, atingis la puton kaj rapidis hejmen kun plena kruĉo. Kiam ŝi venis al la dormanta kurulo, ŝi ekĝojis kaj diris:
La malamiko estas en miaj manoj, malplenigis lian kruĉon kaj daŭriĝis la vojon.
Ĉio estus perdita, sed feliĉe la ĉasisto staris sur la supro de la kastelo kaj vidis ĉion per siaj penetremaj okuloj. Li diris:
La princino ne rajtas nin venki, ŝarĝis la pafilon kaj per lerta pafo forpuŝis la kranion, sur kiu kuŝis la kapo de la kurulo, eĉ ne tuŝetinte lin mem. La kurulo vekiĝis, salte leviĝis kaj rimarkis, ke lia kruĉo estas malplena kaj la princino jam preterpasis lin. Sed li ne perdis la kuraĝon, ree kuris al la puto, plenigis la kruĉon kaj revenis al la kastelo dek minutojn pli frue ol la princino.
Fine, li diris, mi vere movis la piedojn; tion, kion mi faris antaŭe, oni ne povas nomi kurado.
La reĝo kaj precipe la princino koleris, ke simpla eksigita soldato venkis en la veto; ili interkonsiliĝis, kiamaniere liberiĝi de li kaj de liaj kamaradoj.

La reĝo diris al ŝi:

Mi trovis rimedon, estu trankvila, ni ne vidos ilin plu.
Li diris al ili:
Nun vi kune manĝos, trinkos kaj amuziĝos, kaj kondukis ilin en ĉambron, kies planko kaj muroj estis feraj kaj kies fenestroj havis ferajn kradojn. En la ĉambro estis tablo ŝarĝita per bonegaj manĝaĵoj.
La reĝo diris:
Eniru kaj regalu vin.
Kiam ili eksidis ĉe la tablo, oni fermis kaj riglis la pordon. Poste li alvokis la kuiriston kaj ordonis al li tiel longe hejti sub la planko, ĝis la fero fariĝos ruĝa.
La kuiristo plenumis la ordonon, kaj al la sidantoj ĉe la tablo fariĝis varme. Ili pensis, ke tion kaŭzis la manĝado, sed kiam la varmego fariĝis pli kaj pli granda kaj ili volis eliri, sed trovis la pordojn kaj fenestrojn fermitaj, tiam ili komprenis, ke la reĝo havas malbonajn intencojn kaj volas ilin sufoki.
Li ne sukcesos, diris la kamarado kun la ĉapelo, mi faros tian froston, ke la varmego forkuros kun honto.
Li metis la ĉapelon rekte kaj tuj venis tia frosto, ke la varmego malaperis kaj la manĝaĵo sur la pladoj komencis glaciiĝi. Post kelkaj horoj la reĝo, certa, ke ili jam estas tute bakitaj, ordonis malfermi la pordon por mem vidi ilin. Sed kiam oni malfermis la pordon, ĉiuj ses staris freŝaj kaj sanaj kaj diris, ke ili eliras kun plezuro por sin varmigi, ĉar en la ĉambro pro la granda frosto la manĝaĵoj glaciiĝis sur la pladoj.
La reĝo iris kolera malsupren al la kuiristo, insultis lin kaj demandis, kial li ne plenumis la ordonon. La kuiristo respondis:
Mi hejtis sufiĉege, vidu mem.
La reĝo vidis, ke grandega fajro brulas sub la fera ĉambro kaj komprenis, ke lia ruzo estis vana.
Li senĉese meditis, kiamaniere liberiĝi de la maloportunaj gastoj, alvokis la soldaton kaj diris:
Se vi rezignos la rajtojn al mia filino, vi ricevos tiom da oro, kiom vi volos.
Volonte, via reĝa moŝto, respondis li, donu al mi tiom da oro, kiom povos porti mia servisto, kaj mi ne plu postulos vian filinon.
La reĝo konsentis, kaj la soldato daŭrigis:
Mi venos preni la oron post du semajnoj.
Li kunvokis ĉiujn tajlorojn de la tuta regno kaj ordonis al ili kudri grandegan sakon dum du semajnoj. Kiam ĝi estis preta, la fortegulo, kiu povis elŝiri arbojn, metis ĝin sur la ŝultron kaj iris al la reĝo.
La monarĥo diris:
Kiu estas la giganto, kiu portas sur la ŝultro pakon da tolo granda kiel domo?
Li ektimis kaj pensis:
Kiom da oro li fortrenos!
Li ordonis alporti barelon da oro, kiun devis porti dek ses plej fortaj viroj; la fortegulo levis ĝin per unu mano, metis en la sakon kaj diris:
Kial vi ne alportas pli multe per unu fojo? Tio ĉi ne kovras eĉ la fundon.
Iom post iom la reĝo ordonis alporti sian tutan trezoron, la fortegulo ŝovis ĝin en la sakon, sed ĝi ne plenigis eĉ la duonon:
Donu pli multe, li kriis, kelke da pecetoj ne sufiĉas por plenigi la sakon.
Oni devis venigi ankoraŭ sep mil veturilojn sarĝitajn per oro; la fortegulo metis ilin en la sakon kun la aljungitaj bovoj.
Mi ne esploras longe, li diris, kaj prenas ĉion, kio venas, por plenigi la sakon.
Kiam li enmetis ĉion, la sako ankoraŭ ne estis plena.
Oni devas fini, li diris, oni ja povas ligi sakon, eĉ se ĝi ne estas plena.
Li metis ĝin sur la dorson kaj foriris kun la kamaradoj. La reĝo, vidante, ke unu homo forportas la riĉaĵojn de la tuta lando, ekkoleris kaj sendis sian kavalerion kun ordono kapti la fortegulon kaj forpreni de li la sakon. Du regimentoj baldaŭ atingis ilin kaj kriis al ili:
Vi estas kaptitoj, redonu la sakon kun la oro, alie vi perdos viajn kapojn.
Kion vi diras? diris la blovulo, ni estas kaptitoj? Antaŭe vi ĉiuj dancos en la aero.
Li ŝtopis unu naztruon kaj per la alia ekblovis sur la regimentojn. Ili disflugis en la aeron super la montojn kaj valojn. Iu serĝento petis pardonon, kriante, ke li havas naŭ cikatrojn kaj estas brava homo, kiu ne meritis tian honton. La blovulo iom haltis, kaj la serĝento sendifekta falis teren.
Iru al la reĝo kaj diru, ke li sendu pli multe da rajdantoj, ili ĉiuj dancos en la aero, diris la lertulo.
Kiam la reĝo eksciis ĉion, li diris:
Lasu ilin, ili konas la sorĉarton.
La sesopo forportis la riĉaĵojn hejmen, dividis ilin kaj vivis feliĉe ĝis la morto.

Fonto[redakti]