Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Fiŝkaptisto kaj lia edzino Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon

Estis iam tajloro, kiu havis tri filojn kaj nur unu kaprinon.

Ĉar la kaprino nutris per sia lakto la tutan familion, oni devis doni al ŝi bonan nutraĵon kaj konduki ŝin ĉiutage sur la paŝtejon. La filoj paŝtis ŝin unu post la alia. Foje la plej aĝa filo kondukis ŝin en la tombejon, kie la plej bela herbo kreskis. Ŝi paŝtis sin tie kaj saltis. Vespere, kiam proksimiĝis la tempo por reveni hejmen, li demandis:

— ‘‘Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

Manĝis mi kaj estas sata De la herbo aromata. Me, mee!”

— ‘‘Venu do hejmen, diris la junulo, prenis ŝian ŝnuron, kondukis ŝin en la stalon kaj alligis.

— ‘‘Ĉu la kaprino havis sufiĉe da nutraĵo? demandis la maljuna tajloro.

— ‘‘Ho jes, respondis la filo, manĝis ŝi kaj estas sata de la herbo aromata.”

Sed la patro volis mem konvinkiĝi, iris en la stalon, karesis la karan beston kaj demandis:

— ‘‘Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

— ‘‘Saltis mi, nenion trovis,”

Kiel mi satiĝi povis?

— ‘‘Me! mee!

— ‘‘Kion mi aŭdas! ekkriis la tajloro, kuris al la knabo kaj diris:

— ‘‘Mensogulo! Vi diris, ke la kaprino estas sata, kaj lasis ŝin fasti?”

En granda kolero li prenis de la muro la ulnon kaj per batoj forpelis la filon.

En la sekvinta tago estis la vico de la dua filo. Li trovis apud la plektobarilo de la ĝardeno lokon, kie kreskis bela herbo. La kaprino manĝis ĝin kaj lasis neniom. Vespere, kiam proksimiĝis la tempo por reveni hejmen, li demandis:

— ‘‘Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

— ‘‘Manĝis mi kaj estas sata

De la herbo aromata.

Me, mee!”

— ‘‘Venu do hejmen, diris la junulo, tiris ŝin en la stalon kaj alligis.

— ‘‘Ĉu la kaprino havis sufiĉe da nutraĵo? demandis la maljuna tajloro.

— ‘‘Ho jes, respondis la filo, manĝis ŝi kaj estas sata de la herbo aromata.”

La tajloro, kiu volis mem vidi tion, iris en la stalon kaj demandis:

— ‘‘Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

— ‘‘Saltis mi, nenion trovis,”

Kiel mi satiĝi povis?

— ‘‘Me! mee!

— ‘‘Sendia fripono! kriis la tajloro, li lasis fasti tiel noblan beston! kaj forpelis lin per la ulno.

Venis la vico de la tria filo. Por bone plenumi la taskon, li trovis arbetaron kun plej belaj folioj kaj paŝtis tie la kaprinon. Vespere, kiam li estis revenonta, li demandis:

— ‘‘Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La kaprino respondis:

— ‘‘Manĝis mi kaj estas sata

De la herbo aromata.

Me, mee!”

— ‘‘Venu do hejmen, diris la knabo, kondukis ŝin en la stalon kaj alligis.

— ‘‘Ĉu la kaprino havis sufiĉe da manĝaĵo? demandis la maljuna tajloro.

— ‘‘Ho jes, respondis la filo, manĝis ŝi kaj estas sata de verdaĵo aromata.”

La tajloro ne fidis, iris en la stalon kaj demandis:

— ‘‘Kaprino, ĉu vi estas sata?”

La malica besto respondis:

— ‘‘Saltis mi, nenion trovis,”

Kiel mi satiĝi povis?

— ‘‘Me! mee!

— ‘‘Gento de mensoguloj! ekkriis la tajloro, unu same sendia kaj malzorga, kiel alia! Trompu alian malsaĝulon!”

Kolera, li kuris en la domon kaj tiel draŝis per la ulno la dorson de la knabo, ke la junulo forkuris.

La maljuna tajloro restis sola kun la kaprino. En la sekvinta tago li iris en la stalon, karesis la kaprinon kaj diris:

— ‘‘Venu, kara besteto, mi mem kondukos vin en la paŝtejon.”

Li kondukis ŝin al verdaj plektobariloj, al altaj herboj kaj en aliajn lokojn, kie la kaprinoj volonte sin paŝtas:

— ‘‘Ĉifoje vi satmanĝos laŭ via volo, li diris kaj paŝtis ŝin ĝis la vespero. Tiam li demandis:

— ‘‘Kaprino, ĉu vi estas sata?”

Ŝi respondis:

— ‘‘Manĝis mi kaj estas sata

De la herbo aromata.

Me, mee!”

— ‘‘Venu do hejmen, diris la tajloro, kondukis ŝin en la stalon kaj alligis. Forirante li sin returnis al ŝi kaj demandis ankoraŭ unu fojon:

— ‘‘Fine vi satmanĝis?”

Sed la kaprino kondutis kontraŭ li ne pli bone ol kontraŭ la aliaj kaj respondis:

— ‘‘Saltis mi, nenion trovis,”

Kiel mi satiĝi povis?

— ‘‘Me! mee!

Aŭdinte tion, la tajloro ekmiris kaj komprenis, ke li maljuste forpelis siajn filojn.

— ‘‘Atendu! kriis li, vi sendanka kreitaĵo! Ne sufiĉas forpeli vin. Mi signos vin tiel, ke vi neniam kuraĝos montri vin inter honestaj tajloroj.”

Li rapide alportis razilon, sapumis la kapon de la kaprino kaj razis ŝin glata kvazaŭ manplato. Ĉar la ulno tro honorus ŝin, li alportis vipon kaj tiel regalis ŝin, ke la kaprino forkuris salte.

La tajloro, tute sola, ekmalĝojis. Li dezirus havi ĉe si la filojn, sed neniu sciis, kien forpelis ilin la sorto.

---

La plej aĝa fariĝis lernanto de lignaĵisto. Li lernis diligente kaj persiste. Kiam venis la tempo entrepreni metian migradon, la majstro donacis al li tablon. Ĝi estis tute simpla kaj el ordinara ligno, sed havis bonegan econ: kiam oni starigis ĝin antaŭ sin kaj diris: Tableto, kovru vin, la bona tablo tuj estis kovrita per pura tuko, aperis sur ĝi telero, tranĉilo kaj forko, pladoj kun rostaĵoj kaj kuiraĵoj kaj granda glaso da ruĝa brila vino, kiu ĝojigis la koron.

La junulo pensis:

— ‘‘Tio sufiĉos por tuta via vivo, kaj esperplena ekiris en la vastan mondon. Li tute ne zorgis, ĉu gastejo estas bona, ĉu oni povas trovi tie manĝon aŭ ne. Se tio plaĉis al li, li eĉ tute ne eniris, sed sur kampo aŭ herbejo aŭ en arbaro li demetis de la dorso la tablon, starigis ĝin antaŭ sin kaj diris: Kovru vin! kaj li havis ĉion, kion li bezonis.

Fine li ekdeziris reveni al la patro, esperante, ke lia kolero dume kvietiĝis kaj ke li volonte akceptos la filon kun la tablo kovru vin.”

Vespere li venis en gastejon plenan de vojaĝantoj, kiuj afable invitis lin sidigi ĉe ilia tablo, ĉar alie li nenion ricevos.

— ‘‘Ne, respondis la lignaĵisto, mi ne volas forpreni de via buŝo la lastajn pecojn, prefere mi mem regalos vin.”

Ili ridis, pensante, ke li ŝercas, sed li starigis la lignan tablon en la mezo de la ĉambro kaj diris: Tablo, kovru vin!”

Tuj la tablo estis kovrita per manĝaĵoj, kiajn ne povus liveri la kuirejo de la mastro. La odoro agrable tiklis la nazojn de la gastoj.

— ‘‘Sinjoroj, mi petas vin, al la tablo! diris la lignaĵisto. Li ne bezonis inviti ilin duan fojon; ili proksimiĝis, eltiris la tranĉilojn kaj brave komencis la atakon. Plej multe mirigis ilin, ke apenaŭ iu plado malpleniĝis, tuj aperis alia tute plena. La mastro staris en angulo, rigardis kaj ne sciis, kion diri. Li pensis:

— ‘‘Utila estus tia kuiristo en via gastejo!”

La lignaĵisto kaj liaj kunuloj amuziĝis ĝis malfrua nokto. Fine ili iris dormi. Ankaŭ la junulo kuŝiĝis kaj starigis la tablon apud la muro.

La pensoj ne lasis la mastron trankvila. Li memoris, ke li posedas tute similan tablon en la subtegmento, senbrue alportis ĝin kaj lasis ĝin, preninte la miraklan.

En la sekvinta tago la lignaĵisto pagis por la nokto, nenion rimarkinte prenis la tablon kaj foriris. Tagmeze li venis al la patro, kiu akceptis lin kun granda ĝojo.

— ‘‘Kara filo, li demandis, kion vi ellernis?”

— ‘‘Patro, mi estas lignaĵisto.”

— ‘‘Bona metio, respondis la maljunulo, sed kion vi alportis de via migrado?”

— ‘‘La plej bona afero, kiun mi alportis, estas ĉi tiu tableto.”

La tajloro rigardis la tableton de ĉiuj flankoj kaj diris:

— ‘‘Via majstroverko ne valoras multe, ĝi estas malnova kaj malbona tableto.”

— ‘‘Sed ĝi estas tableto‚ "kovru vin", respondis la filo.

— ‘‘Kiam mi starigas ĝin kaj diras: "kovru vin", tuj aperas sur ĝi bongustaj manĝaĵoj kaj vino, kiu ĝojigas la koron! Invitu ĉiujn parencojn kaj amikojn, la tableto regalos ilin kaj ĉiuj satmanĝos.”

Kiam la gastoj kunvenis, li starigis sian tableton en la mezo de la ĉambro kaj diris:

— ‘‘Tableto, kovru vin! Sed la tableto ne moviĝis kaj staris malplena kiel ĉiu alia, kiu ne komprenas la sorĉvortojn. La malfeliĉa junulo komprenis, ke oni ŝanĝis al li la tableton. Li hontis, ke li ŝajnis mensogulo, kaj la parencoj priridis lin kaj devis reveni hejmen kun malplena stomako. La patro rekomencis sian tajloran laboron, kaj la filo eklaboris ĉe majstro.

---

La dua filo venis al muelisto kaj fariĝis lia lernanto. Kiam li jam ellernis la metion, la majstro diris:

— ‘‘Via konduto ĉiam estis laŭdinda, rekompence mi donacos al vi neordinaran azenon, kiu ne tiras veturilon, nek portas sakojn.”

— ‘‘Kion do ĝi faras? demandis la junulo.

'Ĝi sputas oron, respondis la majstro. Se vi starigas ĝin sur tuko kaj diras: "briklebrit", la bona besto sputas al vi oron, malantaŭe kaj antaŭe.”

— ‘‘Bona afero, diris la junulo, dankis la majstron kaj foriris en la vastan mondon. Kiam li bezonis monon, li nur diris al la azeno briklebrit , kaj la oro falis kvazaŭ pluvo; li nur kolektis ĝin de la tero. Ĉie, kien li venis kun la azeno, la plej bonaj objektoj ne estis tro bonaj por li, kaj ju pli karaj ili estis, des pli bone, ĉar lia poŝo ĉiam estis plena.

Iom da tempo li migris tiamaniere en la mondo kaj fine ekpensis: Mi devas trovi mian patron; kiam mi venos kun mia azeno, li forgesos la koleron kaj bone min akceptos.”

Li eniris okaze en la saman gastejon, kie oni ŝtelis al lia frato la tableton. Li kondukis post si la azenon, kaj la mastro volis alligi ĝin, sed la junulo diris:

— ‘‘Mi dankas vin, mi mem kondukos mian grizulon en la stalon kaj mem alligos ĝin, ĉar mi devas scii, kie ĝi staras.”

Tio ŝajnis stranga al la mastro kaj li pensis, ke tiu, kiu mem devas zorgi pri sia azeno, ne havas tre plenan poŝon. Sed kiam la veninto metis la manon en la poŝon, eltiris du orajn monerojn kaj mendis bonan vespermanĝon, li larĝe malfermis la okulojn, ekkuris kaj elektis la plej bonan kion li havis en la provizejo.

Post la vespermanĝo la gasto demandis, kiom li ŝuldas. La mastro ne ŝparis la poŝon de la junulo kaj diris, ke li devas aldoni ankoraŭ du orajn monerojn. La junulo serĉis en la poŝo, sed trovis tie nenion.

— ‘‘Atendu momenton, sinjoro mastro, li diris, mi iros kaj alportos monon, kaj kunprenis la tablotukon. La mastro komprenis neniom, scivola sekvis lin senbrue kaj, ĉar la gasto riglis la pordon de la stalo, li rigardis tra fendo. La muelisto sternis la tukon sub la azeno kaj ekkriis: briklebrit ― kaj en la sama momento la besto komencis sputi oron, kiu falis kvazaŭhajlo.

— ‘‘Mil diabloj, diris la mastro, jen tute novaj dukatoj! Ne malbona estas tia monujo!”

La gasto pagis sian kalkulon kaj kuŝiĝis; la mastro nokte ŝteliris en la stalon, elkondukis la moneriston kaj alligis anstataŭe alian azenon.

En la posta mateno la muelisto frue foriris kun la azeno, suspektante nenion. Tagmeze li venis al la patro, kiu ĝoje lin akceptis.

— ‘‘Kion vi ellernis, kara filo? demandis la patro.

— ‘‘Patro, mi estas muelisto.”

— ‘‘Kion vi alportis de via migrado?”

— ‘‘Nur azenon.”

— ‘‘Ne mankas azenoj ĉi tie, diris la tajloro, mi preferus bonan kaprinon.”

— ‘‘Ĝi ne estas ordinara besto, ĝi estas mirakla azeno: kiam mi diras: "briklebrit", la bona kreitaĵo sputas plentukon da oro. Invitu ĉiujn parencojn, mi ilin ĉiujn faros riĉaj homoj.”

— ‘‘Tio tre plaĉas al mi, diris la patro, mi plu ne turmentos min per la kudrado.”

Kaj li rapidis kunvoki la parencojn. Kiam ĉiuj kunvenis, la muelisto petis ilin sidiĝi, sternis la tukon kaj alkondukis la azenon.

— ‘‘Atentu nun, li diris kaj ekkriis briklebrit ― sed tio, kio falis sur la tukon, ne similis orajn monerojn. Montriĝis, ke la besto ne konas la artifikon, ĉar ne ĉiu azeno ĝin konas. Malĝoja fariĝis la mieno de la kompatinda muelisto; li komprenis, ke oni trompis lin, petis pardonon de la parencoj, kiuj devis foriri same malriĉaj, kiel ili venis. La tajloro rekomencis sian laboron kaj la filo dungiĝis en muelejo.

La tria filo fariĝis lernanto de tornisto kaj ĉar la metio estas malfacila, li lernis pli longe ol la fratoj. Ili sciigis al li per letero sian malsukceson kaj kiel la gastejestro ŝtelis al ili en la lasta vespero la miraklajn donacojn. Kiam la tornisto ellernis la metion, la majstro rekompence por lia bona konduto donacis al li sakon kaj diris:

— ‘‘En ĝi estas bastono.”

— ‘‘La sakon mi metos sur la dorson, ĝi povos estis utila al mi, sed por kio taŭgas la bastono? Ĝi estos nur superflua ŝargo.”

— ‘‘Mi tuj klarigos al vi, diris la majstro, se iu ofendos vin, vi diru nur: "Bastono, el la sako!" kaj la bastono elsaltos inter la homojn kaj tiel dancos sur iliaj dorsoj, ke ili ne povos moviĝi dum ok tagoj; ĝi ĉesos bati ne pli frue, ol kiam vi diros: "Bastono, en la sakon!"“

La junulo dankis lin kaj ekiris kun la sako sur la dorso. Ĉiufoje, kiam iu tro proksimiĝis al li kaj volis lin tuŝi, li diris:

— ‘‘Bastono, el la sako!”

La bastono saltis eksteren kaj batis la surtutojn aŭ kamizolojn sur la dorsoj, ne atendante senvestiĝon; rapideĝi laboris kaj neniu atendis longe sian vicon!

La juna tornisto venis vespere en la gastejon, kie liaj fratoj estis trompitaj. Li metis la sakon antaŭ si sur la tablon kaj komencis rakonti pri ĉio rimarkinda, kion li vidis en la mondo.

— ‘‘Jes, li diris, ekzistas tabletoj "kovru vin", orazenoj kaj alio simila ― bonaj objektoj, kiujn mi ne malŝatas; sed ĉio tio valoras neniom kompare kun la trezoro, kiun mi akiris kaj kiun mi havas en la sako.”

La mastro levis la orelojn:

— ‘‘Kion, mil diabloj, li posedas, li pensis, kredeble la sako estas plena de diamantoj. Mi tre dezirus aligi ilin al la tableto kaj azeno, ĉar ĉiuj bonaj aferoj kuniĝas triope.”

Kiam venis la tempo por dormi, la gasto sin etendis sur la benko kaj sub la kapon metis la sakon kiel kusenon. Kiam la mastro pensis, ke la junulo jam profunde dormas, li proksimiĝis, senbrue kaj singarde tiris la sakon provante, ĉu li sukcesos fortiri ĝin kaj meti anstataŭe alian. La tornisto jam longe atendis tion kaj kiam la mastro estis forte tironta, la junulo ekkriis:

— ‘‘Bastono, el la sako! La bastono tuj elsaltis al laŝtelisto kaj malavare regalis lin. La mastro kriis, petante kompaton, sed ju pli laŭte li kriis, des pli forte la bastono batis la takton sur lia dorso. Fine tute senfortiĝinta la mastro falis teren. Tiam la tornisto diris:

— ‘‘Se vi ne redonos la tableton ‚kovru vin’ kaj la orazenon, la danco tuj rekomenciĝos.”

— ‘‘Ho, ne, ne, diris la mastro per mallaŭta voĉo, mi volonte redonos ĉion, nur ordonu la malbenitan koboldon reveni en la sakon.”

La junulo diris:

— ‘‘Bone, mi ekkompatos vin, sed memoru bone la lecionon!”

Li ekkriis:

— ‘‘Bastono, en la sakon kaj liberigis la mastron.

En la posta tago la tornisto iris al la patro kun la tableto kovru vin kaj kun la orazeno. La patro ĝoje akceptis lin kaj demandis, kion li el lernis.

— ‘‘Kara patro, diris la junulo, mi estas tornisto.”

— ‘‘Bela metio! diris la patro, kaj kion vi alportis de via migrado?”

— ‘‘Multvaloran objekton, kara patro, bastonon en la sako.”

— ‘‘Kion? ekkriis la patro, bastonon? Ĝi ne indis la penon! Vi povas fari ĝin ankaŭ ĉe ni el iu ajn branĉo.”

— ‘‘Sed ne tian, kara patro! Kiam mi diras al ĝi: ‚Bastono, el la sako’, ĝi elsaltas kaj batas tiujn, kiuj havas malbonajn intencojn kontraŭ mi. Ĝi neĉesas, ĝis ili kuŝas tere kaj petas kompaton. Rigardu, per ĝi mi reprenis la tableton "kovru vin" kaj la orazenon, kiujn la gastejmastro friponeŝtelis al miaj fratoj. Alvoku ilin ambaŭ kaj invituĉiujn parencojn, mi regalos ilin kaj plenigos iliajn poŝojn per oro.”

La maljuna tajloro ne tre fidis, sed kunvokis tamen la parencojn. La tornisto sternis tukon en la ĉambro, enkondukis la orazenon kaj diris al la frato:

— ‘‘Nu, kara frato, parolu kun ĝi.”

La muelisto diris briklebrit kaj en la sama momento oraj moneroj ekpluvis sur la tukon. La azeno ne ĉesis, ĝis ĉiuj havis tiom da oro, ke ili ne povis forporti pli multe. (Mi vidas, ke ankaŭ vi dezirus esti kun ili!)

Poste la tornisto alportis la tableton kaj diris:

— ‘‘Nu, kara frato, parolu kun ĝi.”

Apenaŭ la lignaĵisto diris: kovru vin, ĝi jam estis kovrita kaj plena de plej bonaj manĝaĵoj. Komenciĝis festeno, kian la bona tajloro neniam antaŭe vidis en sia domo; la tuta parencaro restis kuneĝis la noktomezo; ĉiuj estis gajaj kaj kontentaj. La tajloro ŝlosis en la ŝranko la kudrilon, fadenojn, gladilon kaj ulnon kaj vivis kun siaj tri filoj vivon feliĉan kaj trankvilan.

Sed kia estis la sorto de la kaprino, pro kiu la tajloro forpelis siajn filojn? Mi rakontos tion al vi. Ŝi hontis pro sia senhara kapo kaj kaŝis sin en neston de vulpo. Kiam la vulpo revenis hejmen, paro da grandaj okuloj ekbrilis antaŭ ĝi en la mallumo.

Ĝi ektimis kaj forkuris. Urso renkontis ĝin kaj, vidante ĝian konfuzon, demandis:

— ‘‘Kio estas al vi? Kial vi faras grimacojn?”

— ‘‘Ha, respondis la flavulo, terura monstro sidas en mia nesto! Ĝi rigardis min per siaj fajraj okuloj.”

— ‘‘Ni tuj forpelos ĝin, diris la urso, iris kun la vulpo al ĝia nesto kaj rigardis internen; sed kiam ĝi vidis la fajrajn okulojn, ankaŭ ĝi ektimis kaj forkuris de la terura besto. Abelo renkontis la urson kaj, vidante, ke ĝi ne sentas sin tre bone en sia haŭto, diris:

— ‘‘Urso, kia malĝoja mieno, kie estas via gajeco?”

— ‘‘Ne babilu, terura besto kun fajraj okuloj sidas en la nesto de la flavulo kaj ni ne povas ĝin forpeli.”

La abelo diris:

— ‘‘Mi domaĝas vin, urso. Mi estas malgranda, malforta kreitaĵo, kiun vi tute ne rigardas sur via vojo, tamen mi esperas, ke mi povos vin helpi.”

Ĝi flugis en la vulpan neston, sidiĝis sur la glata, razita kapo de la kaprino kaj tiel forte ŝin pikis, ke ŝi elsaltis, kriis me! mee! kaj forkuris kiel furioza en la arbaron.

De tiu tempo neniu scias, kie ŝi estas.


Fonto[redakti]