Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm/Ursa felo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Doktoro Ĉioscia Indekso : Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm
Tradukita de Kabe
Ursa felo
Tri fratoj
Estis iam juna viro, kiu sin dungis kiel soldato, servis brave kaj estis ĉiam unua, kie pluvis la kugloj. Ĉio prosperis, dum la milito daŭris, sed kiam oni faris pacon, li ricevis eksigon kaj la kapitano diris al li: Iru kien vi volas.

Liaj gepatroj ne vivis plu, li ne havis hejmon, li do iris al siaj fratoj kaj petis rifuĝejon ĝis la rekomenco de la milito. Sed la fratoj havis malmolan koron kaj diris:
Kion vi faros ĉe ni? Ni ne bezonas vin, zorgu mem pri vi.
La soldato havis nur sian pafilon, li prenis ĝin sur la ŝultron kaj ekmigris en la vastan mondon. Li venis en grandan dezerton, kie oni vidis nur rondon de arboj, li eksidis en la ombro kaj malĝoje pensis pri sia sorto:
Mi ne posedas monon, mi scias nur la militan metion kaj nun dum la paco oni ne bezonas min plu, mi vidas, ke mi mortos de malsato.
Subite li ekaŭdis bruon kaj ekrigardis posten: tie staris fremdulo en riĉa verda surtuto, sed kun abomenaj ĉevalaj piedoj.
Mi scias, kio mankas al vi, li diris, da mono kaj riĉaĵo mi liveros al vi tiom, kiom vi povos porti, sed mi devas scii antaŭe ĉu vi estas timulo, por ne elspezi la monon malbone.
Soldato kaj timulo; jen du ne kunigeblaj vortoj, li diris, vi povas min provi.
Bone, respondis la fremdulo, turnu vin.
La soldato rigardis posten kaj ekvidis urson, kiu murmurante estis lin atakonta.
Oho, kriis la soldato, mi tiklos vian nazon, vi ne murmuros plu, ekcelis kaj trafis ĝian buŝegon; la besto falis senviva.
Mi vidas, diris la fremdulo, ke kuraĝo ne mankas al vi, sed vi devas plenumi ankoraŭ unu kondiĉon.
Bone, se ĝi ne estos danĝera por mia animo kaj eterna feliĉo; alie mi neniel konsentos, respondis la soldato, kiu bone komprenis, kun kiu li parolas.
Juĝu mem, respondis la fremdulo, dum sep jaroj vi ne rajtos vin lavi, nek kombi la harojn kaj barbon, nek tranĉi la ungojn, nek preĝi ‚Patro nia’. Mi donos al vi surtuton kaj mantelon, kiun vi devos porti dum ĉi tiu tempo. Se vi mortos dum la sep jaroj, vi estos mia, se vi restos vivanta, vi estos libera kaj riĉa vian tutan vivon.
La soldato pensis pri sia granda mizero, kaj ĉar li ofte jam riskis sian kapon, li volis provi ankaŭ ĉi tiun fojon kaj konsentis. La diablo demetis la verdan surtuton, donis ĝin al la soldato kaj diris:
Ĉiam, kiam vi havos la surtuton sur via dorso kaj metos vian manon en la poŝon, vi trovos tie sufiĉe da oro.
Li senfeligis la urson kaj diris:
Jen via mantelo kaj via lito, vi devas dormi sur ĝi kaj neniam serĉi alian. Kaj pro la vesto via nomo estos Ursa Felo.
Dirinte tion, la diablo malaperis. La soldato surmetis la surtuton, ekserĉis en la poŝo kaj konvinkiĝis, ke la diablo ne trompis lin. Poste li surĵetis la ursan felon sur sian dorson, ĝoje ekmigris en la mondon malzorgante nenion, kio dikigas la homon kaj maldikigas la monujon. En la unua jaro lia aspekto estis ankoraŭ tolerebla, sed en la dua li jam similis monstron. La haroj kovris preskaŭ lian tutan vizaĝon, liaj fingroj havis ungegojn, lia barbo similis dikan felton, kaj lia vizaĝo estis tiel kovrita de malpuraĵo, ke se oni semus tie kreson, ĝi donus riĉan rikolton. Ĉiuj forkuris de li, sed ĉar li ĉie donis monon al la mizeruloj petante iliajn preĝojn, ke li ne mortu dum la sep jaroj, kaj ĉar li ĉion bone pagis, li ĉiam trovis rifuĝejon.
En la kvara jaro li venis en gastejon, kie la mastro ne volis lin akcepti eĉ en la stalon, ĉar li timis, ke li timigos la ĉevalojn. Sed kiam Ursa Felo eltiris el la poŝo plenmanon da oro, la mastro fariĝis pli cedema kaj donis al li ĉambron en la malantaŭa konstruaĵo, kondiĉe ke li ne montros sin: alie la gastejo perdus la reputacion.
Kiam vespere Ursa Felo sidis sola kaj kore deziris jam vidi la finon de la sep jaroj, li aŭdis en la apuda ĉambro laŭtan ploron. Li havis kompateman koron, malfermis la pordon kaj ekvidis maljunan viron, kiu ploris malespere kunpremante la kapon per la manoj. Ursa Felo proksimiĝis, sed la viro salte leviĝis kaj volis forkuri. Fine, aŭdante homan voĉon, li trankviliĝis. Post amikaj vortoj de Ursa Felo la malfeliĉulo rakontis al li la kaŭzon de sia malĝojo. Li perdis la tutan havon, li kaj liaj filinoj devas malsati, li ne povas pagi por la loĝejo kaj tial oni metos lin en malliberejon.
Se tio estas via sola ĉagreno, mi povas helpi vin, diris Ursa Felo, mi havas sufiĉe da mono.
Li alvokis la mastron, pagis, kaj al la mizerulo li donis sakon da oro.
La malfeliĉulo, liberigita de sia ĉagreno, ne sciis, kiamaniere danki lin.
Iru kun mi, li diris, miaj filinoj estas mirinde belaj, elektu unun kiel edzinon. Kiam ŝi ekscios, kion vi faris por mi, ŝi ne ŝanceliĝos. Vi ŝajnas iom stranga, sed ŝi baldaŭ ordigos vin.
Ursa Felo volonte konsentis iri kun la maljunulo. Kiam la plej aĝa filino ekvidis la teruran vizagon, ŝi ekkriis kaj forkuris. La dua restis kaj rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj, sed diris:
Kiel mi povus akcepti edzon, kiu ne similas viron? Mi preferus la razitan urson, kiu iam estis montrata tie kaj aspektis kiel viro: ĝi havis husaran pelton kaj blankajn gantojn. Se li estus nur malbela, mi povus kutimiĝi.
La pli juna diris:
Li helpis nin en la mizero, li estas sendube bona homo; vi promesis al li edzinon, la promeso devas esti plenumita.
Domaĝo estas, ke la haroj kaj malpuraĵo kovris la vizaĝon de Ursa Felo, ĉar oni povus vidi la ĝojon de lia koro, kiam li aŭdis ĉi tiujn vortojn. Li demetis ringon de sia fingro, disrompis ĝin kaj donis unu duonon al la knabino, la alian li mem konservis. Sur ŝia duono li skribis sian nomon kaj sur sia duono ŝian nomon kaj petis, ke ŝi bone gardu ĝin. Poste li ŝin adiaŭis:
Mi devas migri ankoraŭ tri jarojn; se mi ne revenos, vi estos libera, ĉar tio signifos, ke mi ne vivas plu.
La kompatinda fianĉino vestis sin nigre kaj kiam ŝi pensis pri la fianĉo, larmoj fluis el ŝiaj okuloj. La fratinoj mokis kaj insultis ŝin.
Gardu vin, diris la plej aĝa, kiam vi donos al li vian manon, li ekbatos ĝin per sia piedego.
Estu singarda, diris la alia, la ursoj amas dolĉaĵojn, se vi plaĉos al li, li manĝos vin.
Vi devas ĉiam plenumi lian volon, aldonis la plej aĝa, alie li murmuros.
La alia daŭrigis:
La edziĝo estos gaja: la ursoj bone dancas.
La fianĉino silentis kaj respondis nenion. Ursa Felo migris en la mondo de unu loko al alia, faris bonon kie li povis kaj malavare donacis al mizeruloj, por ke ili preĝu por li. Fine kiam venis la lasta tago de la sepa jaro, li ree iris en la dezerton kaj eksidis ĉe la rondo de arboj. Baldaŭ ekbruis la vento, kaj la diablo staris antaŭ li kaj malkontente lin rigardis; li ĵetis al la soldato liajn malnovajn vestojn kaj repostulis sian verdan surtuton.
Momenton, diris Ursa Felo, unue vi devas min purigi.
La diablo vole nevole devis alporti akvon, lavi Ursan Felon, kombi liajn harojn kaj detranĉi la ungojn. Ursa Felo havis aspekton de brava militisto kaj estis multe pli bela ol antaŭe.
Post la foriro de la diablo la soldato sentis sin kvazaŭ liberigita de peza ŝarĝo. Li iris en la urbon, surmetis belegan veluran veston, eksidis en kvarĉevalan kaleŝon kaj veturis al la domo de la fianĉino. Neniu rekonis lin, la patro opiniis lin supera oficiro kaj kondukis lin en la ĉambron, kie sidis la filinoj.
Oni sidigis lin inter la du pli aĝaj: ili verŝis al li vinon, metis sur lian teleron la plej bonajn pecojn, ŝajnis al ili, ke ne ekzistas pli bela viro en la tuta mondo. La fianĉino en nigra vesto sidis kontraŭ li, ne levis la okulojn kaj ne diris eĉ unu vorton. Fine kiam li demandis la patron, ĉu li konsentas doni al li unu filinon kiel edzinon, la du pli aĝaj salte leviĝis kaj kuris en sian ĉambron por surmeti belajn vestojn, ĉar ĉiu imagis, ke ŝi estas la elektita.
La fremdulo, kiam li restis sola kun la fianĉino, prenis el sia poŝo la duonon da ringo kaj ĵetis ĝin en pokalon kun vino, kiun li donis al ŝi trans la tablo. Ŝi prenis la pokalon kaj eltrinkis la vinon. Kiam ŝi rimarkis sur la fundo la duonringon, forte ekbatis ŝia koro. Ŝi prenis la alian duonon, kiun ŝi portis sur rubando sur la kolo: ambaŭ duonoj perfekte taŭgis unu al la alia. Tiam li diris:
Mi estas via fianĉo, kiun vi vidis kiel Ursan Felon, sed dank'al Dio mi ree estas homo kaj pura estaĵo.
Li proksimiĝis al ŝi, ĉirkaŭprenis ŝin kaj kisis. Dume ambaŭ fratinoj venis lukse vestitaj; kiam ili vidis, ke la belulo estas ŝia, kaj eksciis, ke li estas Ursa Felo, ili furiozaj kuris el la domo: unu sin dronigis en la puto, la alia pendigis sin sur arbo.
Vespere iu frapis la pordon, la fianĉo malfermis: antaŭ li staris la diablo en la verda surtuto kaj diris:
Vi vidas, mi havas du animojn anstataŭ la via.

Fonto[redakti]