Elekto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
El hejm' fordonis min patrineto Indekso : Elekto
de Björnstjerne Björnson
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
La elfreĝo (Grabowski)
Elekto
elnorvegigis Antoni GRABOWSKI

 Jeg vaelger mig april!
 I den det gamle faller.

Mi voĉas por April'!
Malnovo tiam falas,
Novaĵ' pri rajt' batalas,
Fariĝas tial bruo;
Sed estas rekonstruo
Pli bona ol trankvil'.

Mi voĉas por April'!
Ĝi skuas malkviete,
Dissolvas, kaj ridete
Senkatenigas fonton,
Fortigas la estonton
De la somera bril'!