Eltiraĵo el Sādhanā
Rabindranath Tagore
M. Knudsen
1913
Indekso : Eltiraĵo el Sādhanā (1913) de Rabindranath Tagore Tradukita de M. Knudsen |
El 3 numeroj de La Laboro, membrogazeto de Odense Esperanto-Forening - Unueco: Aprilo 1918 - Junio 1918 - Okt/Nov. 1918. |
Eltiraĵo el Sādhanā
Rabindranath Tagore
M. Knudsen
1913
Manko de amo estas montro de nescio, ĉar la amo estas la plenumo de scio. Ni komprenas, kiam ni amas, ĉar la amo estas la plej profunda opinio en ĉio, kio nin ĉirkaŭas. Ĝi ne estas nur penso, ĝi estas efektiveco, fakto. Ĝi estas la ĝojo en la plej interna fundo de la kreito. Ĝi estas la hela lumo de la scio, kiu elfluas el Brahma. Tial ni devas atingi la plej altan klarecon de tiu-ĉi scio, kiu estas amo. Kiu povus spiri kaj vivi, se ne la ĉielo estus plenumata de amo ?
Kiu povus spiri kaj vivi, se ne la ĉielo estus plenumata de amo? Estas per profundigi nian amoscion kaj igi ĝin ĉirkaŭi la tutan mondon, ke ni povas gajni ligo de la senfina ĝojo. La amo donas sin mem memvole en senlimaj donacoj, sed tiuj-ĉi donacoj perdas ilian plej profundan signifon, se ni ne - tra ili - atingas la donanton de la amanto nur laŭ ĝia utileco. Sed la utileco estas akcidenta kaj parta. Neniam ĝi ĉirkaŭas nian tutan estaĵon. Kontraŭe havas eĉ nur malgranda memoraĵo eternan valoron. Kiam mi mi amas. Ĝi estas sia propra finocelo. Ĝi alparolas nian tutan estaĵon kaj povas nin tial neniam lacigi.
La demando estas: Kiel ricevas ni tiun-ĉi mondon, kiu estas la perfekta dono de la ĝojo? Ĉu estis eble por ni ĝin ricevi en la koro, kie ni konservas tion, kio estas senmorta?
Per freneza fervoro ni laboras por ekspluati la fortojn de la mondo por gajni pli kaj pli da povo. Ni estas nutrata de ĝia provizo, ni kolerdisputas pri ĝia riĉeco, kaj ĝi estas por ni loko de grandega malpaco. Sed - ĉu ni estis naskitaj por elstreĉi nian posedrajton super la tutan mondon kaj farigi ĝin artikolon or utileco? Se estas tiel, ke ninur pripensas ĝian utilecon, tiam ĝi perdas ĝian veran indon por ni, kaj ni fariĝos kiel infano, kiu disŝiris multekostan libron por ĝin manĝi.
En landoj, kie la kanibalismo regas, rigardas la una homo la alian kiel manĝado. Tie la civilizacio ne povas kreski, ĉar la homo perdis sian indon. Sed troviĝas alia kanibalismo, eble malpli bruta, sed ne malpli abomena, kaj ĝin oni povas trovi sen longe veturi. En landoj, kiuj havas pli altan civilizacion, oni ankaŭ povas vidi, ke homo estas rigardata nur kiel korpo, kaj ke oni kalkulas ĝian indon laŭ ĝia utileco. Estas maŝino, kiun la monhomo povas aĉeti, por ke ĝi havigu al li ankoraŭ pli da mono.
Tiamaniere nia voluptemeco faras, ke ni mallevigas la indon de la homo al la plej malalta nivelo.
Tio estas memtrompo en granda stilo. Niaj egoistaj instinktoj farigas nin blindaj por la vera indo de la homo, kaj estas la plej granda maljusteco, kiun ni povas fari kontraŭ ni mem, kontraŭ nia propra animo. Estas grada spirita memmortigo; farigas abomenajn vundojn sur la sociokorpoj, ekz.: ĝiaj venkemaj punleĝoj, ĝiaj kruelaj malliberejsistemoj, ĝia organizita maniero por elutiligi fremdajn gentojn tiel, ke ili senfine estas ofenditaj per tio, ke oni derabas de ili memreĝon kaj rimedojn por memdefendo.
La leĝo de la naturo ne povas esti nuligita; ĝi estas nia propra. Ĝi sin metas kontraŭ ni tiam, kiam ni estas malgrandaj, kiam ni nin kontraŭas; sed ĝi nin helpas tiam, kiam ni estas samsonata kun la tuta.
Tiamaniere nia povo, per helpo de la scienco, estos vastigita, dum ni pli kaj pli bone lernas koni la leĝojn de la naturo.
Ni klopodas gajni universalan korpon, esti mondcirkaŭantaj. Vaporo kaj elektro estas niaj nervoj kaj muskuloj.
Tiel ni komprenas, ke, ĉar nia tuta fizika konstitucio esta kaŭita de la principo de sameco, tial ni povas nomi la tutan mondon nian vastigitan korpon, kaj ni povas ĝin uzi laŭ tiu-ĉi vidmaniero. Kaj dum tiu-ĉi tempo de la scienco ni devas klopodi postuli nian rajton por nia mondestado.
Ni scias, ke nia tute mizero kaj sufero dependas de tio, ke ni ne estas eblaj havigi al ni nian legitiman postulon.
Ne troviĝas limojn por nia povo, ĉar ni ne staras ekster la universala povo, kiu estas la esprimo por la universala leĝo.
Ni jam komencis supervenki malsanon kaj mortan suferon kaj malriĉecon, ĉar per la scienco ni ĉiam estas gajnanta klarecon super la fizika flanko de la universala. Kaj por ĉiu paŝo, kiun ni antaŭeniras, ni trovos, ke nia sufero, malsano kaj malforteco ne estas absoluta. Estas nur nia individuala "mi", kiu ne komprenas sin formi laŭ la universala "mi".
Nia spirita vivo havas samajn rilatojn. Ĉar la individuala homo sin kontraŭas la universalan homon, kiu devas regi; tial ni estas morale malgrandaj kaj devas suferi.
Sub tiaj rilatoj nia sukceso estas nia falo, kaj la plenumo de niaj deziroj faras nin pli malriĉaj.
Mi volas ĝui kaj ne permesi al aliaj partopreni nia ĝuon; sed ĉio, kio estas de speciala naturo, ĉiam devas batali kontraŭ tio, kio estas almena.
Sub tia interbatalo la homo ĉiam vivas malantaŭ baroj, ĉar interne de ĉiu civilisacio, kiu estas propramanta, nial hejmoj ne estas veraj hejmoj, sed nur artaj ĉirmadoj, kiuj nin ĉirkaŭas.
Kaj tamen, ni plendas je tio, ke ni ne estas feliĉaj, - tiel, kiel kuŝis ion en la naturo de la memaj objektoj, kiuj farus nin malfeliĉaj.
La universala spirito ja nur sopiras je nin kroni per feliĉo; sed nia individuala spirito ne volas permesi tion.